Showing posts with label antologioj. Show all posts
Showing posts with label antologioj. Show all posts

2020-08-31

Kolombia Krestomatio revizitata

Antaŭ 11 jaroj mi afiŝis pri kultura E-aktivado en Kolombio:

Latinamerika Memuaro revizitata

Interalie, mi menciis:

KOLOMBIA KRESTOMATIO :: JUBILEA Projekto.( Administra Blogo)

. . . & la paĝon de Rodrigo Alberto Ramirez ĉe Ipernity.

Hieraŭ okazis #mondafest2020 Tago de Ameriko, spektebla ĉe YouTube:



Unu prelegeto en la programo temis pri la projekto konstrui la menciitan antologion Kolombia Krestomatio, ĉe 6:16:20: Kolombia Kulturtrezorejo (Rodrigo Ramírez). Kontrolu mem por informiĝi plu pri la projekto, kaj rigardu ĝin ĉe Vikifontaro:

Kolombia Kulturtrezorejo

Vi tie povas konstati la ambician gamon de la projekto.

2020-05-14

Rotterdamo ... Tra la ŝtormo


Rotterdamo
de K. KALOCSAY
el Tra la ŝtormo, 1939-1945

Ĉu oni povas fari ankaŭ tion?
Vivantan urbon bati per la bomboj?
La domojn homloĝantajn igi tomboj
flamantaj? Jes. Ĉu la milito-dion
vi do ne konas? Ĉu la tragedion
hispanan vi forgesis? Ties ombroj
ĵetiĝas sur la mondon. La kolomboj
de l' murdo tie lernis la metion.

Guernica, urbo de horora famo,
mesaĝas al martira Rotterdamo:
"Mi vidis, kaj suferis ĉi sovaĝon!
Ne distretita en la frua ĝermo,
nutrita eĉ eskapis ree kaĝon
la monstro de detruo kaj ekstermo."

(La poemciklo "Tra la ŝtormo" aperis en
Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, 1966.
Laŭ István Mészáros (mesaĝo, 2016.04.15) la 19 poemoj publikigitaj en Ora Duopo konsistigas la tuton de la
ciklo "Tra la ŝtormo".
V. ankaŭ la afiŝon Ora Duopo, Memore.)

2018-11-26

Vir-virina danco laŭ Meier

Laŭ nebulega memoro mi legis ion en FUNDAMENTA KRESTOMATIO antaŭ 45 jaroj se ne pli, pri hezitemo en alproksimiĝo inter viro kaj virino. Mi supozas, ke tio estas poemo, kiu instigis al mi verki poemon pri li kaj ŝi. (Eble tio ekzistas ie, mi ne scias.) Estas bagatela afero, sed mi scivolas. Do, nun rigardante la libron, ŝajnas, ke estas nur unu kandidato por tiu perdita ero, kaj ĝi ne estas poemo:

"NUR UNU VORTON!" (Noveleto de L. E. Meier).

Jen plu pri Ludwig Emil Meier.

Meier ankaŭ fifamas en debato pri la ata/ita problemo:

Ne kiel Meier!: Invito al revizio de niaj konceptoj pri la konjugacio en Esperanto de Raymond Schwartz (1930, 1995).

2017-11-01

Percy Bysshe Shelley en Esperanto

Lastatempe mi enretigis:
  • Kanto” (A Song), de Percy Bysshe Shelley, trad. Lajos Tárkony
  • La indiana serenado” (The Indian Serenade) de Percy Bysshe Shelley, trad. K. Kalocsay
Ambaŭ tradukoj aperis en Angla Antologio 2. “Kanto” aperis ankaŭ en Eterna bukedo: poemoj el dudekdu lingvoj.

Aliaj tradukoj el Shelley troveblas miareteje:
Se vi havas aŭ scias aliajn tradukojn de verkoj de Shelley, bonvolu informi min.

Rimarku ankaŭ la strangan sintenon pri Shelley en la jena poemo:

"Gvidilo tra la Angla Poezio" de William Auld

2017-06-14

William Auld: Omaĝoj

Mi enretigis la enhavtabelon de Omaĝoj de William Auld: Poemtradukoj plejparte el la angla. Chapecó, Brazil: Fonto, 1987. 152 p. (Fonto-Serio; n-ro 16) Oni trovos tie ligojn al poemoj miareteje kaj aliloke. Jen la poemoj en mia retejo ĝis nun:
Mi trafoliumis la poemaron kaj hazarde legis pluajn tradukojn. Mi plej ofte ne konas la originalojn, sed mi taksas la tradukojn tre agrablaj. Mi konfesas, ke mi eltrovas pluon el angla literaturo pere de Esperanto, ekz. Edwin Morgan, kiu uzas sciencfikciajn konceptojn en kelkaj poemoj. Mi iomete konis C, Day Lewis (= Cecil Day-Lewis) en alia kunteksto. Mi ne sciis, ke li verkis poemojn. "La duobla vizio" estas pensiga; unuarigarde mi ligas ĝian koncepton kun la plurdimensia vizio de William Blake.

2017-06-13

Sferoj 5: sciencfikciaj noveloj de virinoj (2)

Mi jam skizis la enhavon de Sferoj 5 (1987), speciala numero da tradukitaj sciencfikciaj noveloj de virinoj, antologio el la serio Sferoj, eldonita de Grupo Nifo. Mi ankaŭ notis, ke mi ne povis trovi anglalingvajn spurojn de tri aŭtoroj. Mi ĵus enretigis novelon de unu el ili:

"La koncerto" de Hana Pěchulová (tradukis el la ĉeĥa Adolf Staňura)

Familio entuziasme anticipas raran koncerton ludota de merloj, sed . . . .

2017-06-11

William Auld's Esperanto textbooks

Thanks to the Internet, today's learners of Esperanto have options far beyond mine when I was teaching myself Esperanto in the ancient days of print culture a half century ago. I have not checked them out, but the place to go, I believe, is lernu.net. In the ancient times I mentioned, one could order textbooks of various vintage from an Esperanto book service or borrow some from the public library, some of which reached back to the beginning of the 20th century. I tried them all, and none were too inspiring.

However, William Auld tried a fresh approach, capitalizing on Esperanto's agglutinative character and acclimating the student to it, which is important in streamlining the future Esperantist's grammatical style instead of clumsily reproducing one's English manner of expression in Esperanto. I really liked this little textbook, but I loaned it to someone in 1976 and never saw it again. It is long out of print. I've been requesting online that someone scan it. Thanks to Enrique Ellemberg, here it is!

Esperanto, A New Approach by William Auld (2nd ed.: Bruselo: Heroldo de Esperanto, 1969).

I seem to remember owning a copy with a plain blue cover, but I will never know.  In any case, I got two bonuses from this textbook:

Soneto 18 de William Shakespeare, Esperantigis Reto Rossetti

Night of Summer (Somernokto) by Kálmán Kalocsay, translated from Esperanto by William Auld, with the Esperanto original 

Auld created another introductory learning course, in a format called a Scriptographic booklet (which existed for entirely different topics):

A First Course in Esperanto (Greenfield, MA: Channing L. Bete Co., 1972)

Then there is Auld's successor to Esperanto, A New Approach, an intermediate reader with exercises:

Paŝoj al Plena Posedo (Bruselo: Heroldo de Esperanto, 1968)

This book underwent revision with later editions; I don't know offhand which is the online text linked above.

Enrique has provided a spectrum of learning and reading materials on his web site:

Esperanto Fremont

2017-05-21

Sferoj 5: sciencfikciaj noveloj de virinoj (1)

Sferoj 5 (1987) estas speciala numero da tradukitaj sciencfikciaj noveloj de virinoj, antologio el la serio Sferoj, eldonita de Grupo Nifo. Kompilis ĉi tiun volumon Miguel Gutiérrez Adúriz, Jen la enhavo:
Antaŭparolo
Maria kaj Joĉjo de Naomi Mitchison (tradukis el la angla William Auld)
La koncerto de Hana Pěchulová (tradukis el la ĉeĥa Adolf Staňura)
Bezonata sperta virgino de Johanna Sinisalo (tradukis el la finna Pekka Virtanen)
La operacio de Ingeborg Sulkowsky (tradukis el la germana Eckhard Bick)
La Drako-Damo de Elia Barceló (tradukis el la hispana Liven Dek)
Miriel de Zefia Beszczyńska (tradukis el la pola Wojciech Usakiewicz)
La spaco de vivo de M. Ĉudakova (tradukis el la rusa Vl. V. Ĉarin)
Kiam ŝanĝiĝis de Joanna Russ (tradukis el la angla Karl Pov)
Naomi Mitchison ĉ 1920
Mi ankoraŭ ne trovis ion ajn pri la jenaj aŭtoroj en la angla lingvo:
Hana Pěchulová (ĉeĥa)
Ingeborg Sulkowsky (germana)
Zofia Beszczyńska (pola)
Sed jes pri Marietta Chudakova [Ĉudakova]:
Stories by Soviet Women Authors Pre-1969: “The Useless Planet” (1967), Olga Larionova, “The Astronaut” (1960), Valentina Zhuravlyova, “Life Space” (1969), Marietta Chudakova by Joachim Boaz (2016.12.11)
Boaz laŭdas la originalan koncepton de "La spaco de vivo." (La angla traduko "Life Space" troveblas en la antologio World's Spring, kiun mi ne havas.) Kaj ĝi ja estas interesa. Iu homo estas limigata ne de tempo, sed de spaco. Li povas movi sin libere tra tempon, do ne mortos kun la antaŭeniĝo de la tempo, sed lia spaco ŝrumpiĝas kaj li mortos kiam lia spacamplekso nuliĝos,

Notu ankaŭ, ke Valentina Zhuravleva troveblas en la angla kaj en Esperanto,  kaj jen en la angla pere de Esperanto:
Starluma Rapsodio” de Valentina Ĵuravleva, tradukis Aleksej I. Verŝinin
Johanna Sinisalo de Finnlando estas konata en la anglofona mondo. Ie iu mencias la ĝis tiam netradukitan novelon "Bezonata sperta virgino," Ankaŭ Elia Barceló de Hispanio iom aperis en la angla. La jena anglalingva artikolo pri sciencfikcio en Hispanio mencias la novelon "La Drako-Damo." Mi ankoraŭ trovis nek unu nek la alian novelon anglalingve.

La Antaŭparolo emfazas la gravecon de "La Drako-Damo." Jen alia aserto: trovi verkistinojn de sciencfikcio estis malfacila tasko (t.e. ĝis 1987).

2016-07-27

Marjorie Boulton: Paŝoj al "Fenikso" & preteren

La novelo "Fenikso" de Marjorie Boulton aperis en Belarto, n-ro 1, aprilo 1958, la novelaro Okuloj, kaj la progresiga lernolibro Paŝoj al plena posedo de William Auld.

Mi ĵus trovis retejon kie situas “Fenikso“ kaj Paŝoj. (Alklaku la retligojn supre.) Kun la novelo aperas vortaro kaj ekzercoj, el kiuj kelkaj koncernas la enhavon de la rakonto.

Sándor Szathmári verkis recenzon de Okuloj: “Nigraj Okuloj”. Pri la koncerna rakonto:

Nemalpli amare instruplena estas Fenikso. Sur malproksima planedo vivas la rjuiaoj, en konkordo, bonstato, feliĉo. Iam ili eltrovas la malamon kaj pro tio ili eksplodigas sian planedon. Kelkaj disflugantaj aerolitoj, partetoj de la planedo, flugas al la Tero kaj ĉi tien ili kunportas la ĝermojn de la vivo. Tiel komenciĝis la vivo sur la Tero . . .

Terura aŭguraĵo pri nia estonto. Akceptu mian kolegan, koregan kaj kuncivitanan manpremon en Pesimlando! En la lando de la bonintenca animkonstruemo!
Atentu ankaŭ mian afiŝon Sándor Szathmári pri Marjorie Boulton.

En mia afiŝo Marjorie Boulton: "Okuloj" revizitata (1) mi diras:
Mi ĉi-momente konsentas kun Szathmári, ke "Vespera vizitanto" estas la kerno de la libro. Ĉu la nedifinita neologismo kazomedieca[n] (p. 88) devenas de la koncepto kazoo el Kazohinio? (Alia mistera neologismo estas ŝaŝakeca"[n].) Alia kerna, similtema novelo estas "Fenikso," en kiu ankaŭ rolas alimonda 'vizitanto' kaj temas pri detruita alia (kompare al la alinovela detruota nia) mondo (kie vivis la rjuiaoj). La tria esenca filozofia novelo kompreneble estas la reverko de la Eden-mito, Tiel, kiel ĝi ne okazis.
Memoru ankaŭ, ke Paŝoj al plena posedo estas bonega lernolibro kaj legolibro por progresantaj studentoj.

2016-05-30

Omaĝe al Kálmán Kalocsay (8)

Finfine, la lasta volumo de Omaĝe al Kálmán Kalocsay, la 8-a, estis enretigita, ankaŭ pluaj libroj, danke al István Mészáros. Jen la gamo de verkoj de kaj pri Kalocsay en la koncerna retejo, enlistigata laŭ mia propra ordo:

Nyelvi egyenlöség (verkoj pri & poemoj & tradukoj de Kálmán Kalocsay)
In Memoriam Dr. Kalocsay Kálmán (hungarlingva,  kun postparolo & 'Postlasitaj verkoj' en Esperanto)
Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; komp. Ada Csiszár. Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro. Volumoj:
1. 1998. 143 p.
2. Poeto de la Internacia Lingvo; 1998. 110 p.
3. Tradukinto de la Internacia Lingvo; 2000. 153 p.
4. La proza verkisto kaj tradukinto; 2000. 75 p.
5. La lingvisto kaj gramatikisto; 2001. 112 p.
6. La redaktoro: Literatura Mondo - Budapeŝta Skolo; 2001. 77 p.
7. Ses jardekoj en la Esperanta movado; 2002. 113 p.
8. El la vivanta klasikulo fariĝis senmorta klasikulo; 2002. 154 p.
Dissemitaj floroj: originalaj poemoj kaj tradukoj ekstervolumaj de Kálmán Kalocsay, enbukedigis Ada Csiszár. Budapest, 2005. 212 p.
Ezopa saĝo: sepdeksep fabloj verse reverkitaj de K. Kalocsay. Kopenhago: Koko, 1956.
La morto de la ĉielarko: elektitaj poemoj kaj artikoloj de Endre Ady; red. Vilmos Benczik; trad.: Imre Baranyai, Vilmos Benczik, Márton Fejes, Kálmán Kalocsay, Péter Rados, Ferenc Szilágyi. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977. 87 p. (Libroserio 2; 2) Enkonduko de Kálmán Kalocsay (1962), p. 5-8.
Morgaŭ matene: dramo de Frigyes (Frederiko) Karinthy, tradukis Budapest: Hungara Esperanto Instituto, 1923.
Libero kaj amo: poemoj elektitaj, de Sándor Petőfi, trad. Kálmán Kalocsay. Budapest: Corvina, 1970.
Romaj Elegioj — La Taglibro de Goethe, tradukita de K. Kalocsay. Budapest: Literatura Mondo, 1932.
Eterna bukedo: poemoj el dudekdu lingvoj. Budapest: Literatura Mondo, 1931.
Tutmonda sonoro: poezia antologio en Esperanto tradukita el 30 lingvoj de K. Kalocsay. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1981. (Unua parto: antikva literaturo; Dua parto: moderna literaturo)
Streĉita kordo de Kálmán Kalocsay. Budapest: Literatura Mondo, 1931.
Rimportretoj: galerio de Esperantaj steloj, pentris K. Kalocsay. Budapest: Literatura Mondo, 1934.
Izolo: poemoj. (neaperinta 1-a eldono, 1939). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1977.
Libro de Amo (inkl. de Sekretaj sonetoj) de Kálmán Kalocsay sub pseŭdonimoj, precipe Georgo Peterido Peneter; antaŭparolo de Arieh ben Guni. [La Laguna]: Byblos, 1969.
Ekster tiu retejo jen alia verko traduka:

Poemoj de Attila József (1905-1937), tradukis Tibor Bessenyei, Márton Fejes, Kálmán Kalocsay, Jozefo E. Nagy, Péter András Rados, Imre Szabó, Lajos Tárkony, Julio Varga; aranĝis Jozefo Horvath (Gyõr). Aperis 2006.

2016-03-11

Gyula Juhász en Esperanto

La hungara poeto Gyula Juhász (1883-1937) ricevis tradukojn de liaj verkoj en Esperanto.

Interrete jen:
... kaj miareteje:
En Hungara Antologio (1933)
  • La reviviĝinta Lazaro
  • Anna eterna
  • Sur barbsekiga benko
  • Paco
  • La eterna tapiŝo
  • L'infanon, dum li dormas
En Hungara Antologio (1983):
  • Kia estis..
  • La laboro
  • Al la fronto de Laboristhejmo (trad. M. Fejes)
  •  Prologo por la programvespero de laboristoj-esperantistoj (trad. K. Kalocsay)
  • Anna eterna

2016-03-10

Omaĝe al Kálmán Kalocsay (7)

Aperis interrete:

Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; komp. Ada Csiszár. Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro. Volumo 4. La proza verkisto kaj tradukinto; 2000. 75 p.  

Ĉi tiu volumo, kiel la antaŭaj, enhavas valoregan materialon. Jen la precipaj enhavoj:

Ĉapitro 9: La proza verkisto

9.1 Enkonduko
9.2 La eseisto Kalocsay (G. Miĥalkov) (p. 4-10)
9.3 Eseoj kaj artikoloj pri literaturo
9.4 La severa recenzanto (14-23)
9.5 Portretoj verkitaj de Kalocsay (24-28)
9.6 Eseoj kaj artikoloj pri la Esperanta poezio (29-30)
9.7 La observanto (31-36)
9.8 Artikoloj pri diversaj temoj (37-38)
9.9 Diino Hertha

Ĉapitro 10: La proza tradukinto

10.1 Enkonduko
10.2 La paĝio de l’ reĝino
10.3 Du kokcineloj; La montro
10.4 Morgaŭ matene (47-48)
10.5 Arthistorio I
10.6 Vivo de Arnaldo [Mussolini] (51-52)
10.7 Rozinjo
10.8 Prozaj tradukoj de Kalocsay (54-56)
10.9 El la fruaj prozaj tradukoj de Kalocsay: Mór Jókai: "Kiun el la naŭ" (57-61)

Ĉi tiu volumo eble estos la plej utila por eltrovi, kion pensis Kalocsay pri verkistoj esperantistaj (ekz. Ferenc Szilágyi, Lajos Tárkony) kaj neesperantistaj (ekz. Endre Ady).

Omaĝe al Kálmán Kalocsay (6)

Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; komp. Ada Csiszár. Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro. Volumo 3. Tradukinto de la Internacia Lingvo; 2000. 153 p.

Mi listigas erojn, kiuj interesas min:

8.11  La tradukado al Esperanto (intervjuo kun Kalocsay) (p. 3)
8.2    Tradukoj el la hungara poezio (listo) (4-23)
               (Ady, Babits, Kassák, Arpád Tóth)
8.5.0 Persekutita poezio (el la krim-proceso K. Bleier) (35)
8.7    La tragedio de l' homo (43-47)
8.8    Hungara antologio  (48-50)
8.82  Versek -- Poemoj / Gyula Juhász: Milyen Volt... / Kia Estis... (51)
8.11  Eterna bukedo (56-57)
8.14  La floroj de l' malbono (66-68)
8.17  Kantoj kaj romancoj (75-77)
8.19  Tutmonda sonoro (81-83)
8.20  Poemoj el la mondliteraturo (84-133a)
8.20.1 El la angla poezio (84-85)
8.20.13 El la franca poezio (90-97)
8.20.14 El la germana poezio (98-107)
8.21   Poemtradukoj de Kalocsay sur diskoj (134-135)

Jen referencoj al Sándor Szathmári:

(1) S. Szathmári skribis pri la tradukoj de Kalocsay [Eterna Bukedo]:

"Ofte mi spertis, ke liaj egiptaj tradukoj estas pli egiptaj , la latinaj pli latinaj ol la originalaj. Mirinde estas, ke li ĉiam trasentis, travivis la etoson, spiriton de la originalo kaj ĝin povas redoni eĉ pli originale, ol la originaloj mem." (p. 57)

(2) "La titolon de la antologio [Tutmonda SonoroEterna Bukedo] proponis al Kalocsay S. Szathmári." (p. 82)

La fonto citita estas S. Szathmári, Paco 1966: 151 (hungara eldono), p. 10.

Mi notas ankaŭ: Ada Csiszár, “La Tragedio de L’ Homo kaj Imre Madách” (Pri la prelego de K. Kalocsay post du jardekoj), Literatura Foiro, 1984: 83, p. 16.


2016-03-05

Frigyes Karinthy & Imre Madách (2)

I have the relevant Hungarian links mostly figured out.

Tragédia-átfordítások Karinthy Frigyes írásaiban (Szeged–Budapest, 2011) is a compilation of all the writings of Karinthy concerning Madách.

"Tizenhatodik Szín" & "Az emberke tragédiája" are separate works in the the collection Így írtok ti (válogatás) [The way you write: selections]

Így írtok ti (1912) is the original publication of this work.

Concerning the relation between Így írtok ti (válogatás) and Így írtok ti (1912), it appears that editions subsequent to 1912 were either selections or amplifications. For example, there is a 2-volume 1979 edition comprising 1330 pages.

Madách was very important to Karinthy, as both would be to other Hungarian writers. Unfortunately, as far as I can determine, nothing by Karinthy on Madách has been translated into English or Esperanto.

*   *   *   *

Tragédia-átfordítások Karinthy Frigyes írásaiban (Szeged–Budapest, 2011) estas kompilaĵo da ĉiuj verkoj de Karinthy pri Madách.

Do "Tizenhatodik Szín" kaj "Az emberke tragédiája" estas apartaj verketoj en la kolekto Így írtok ti (válogatás).

Így írtok ti (1912) estas la originala libro sub la koncerna titolo.

Do kia estas la rilato inter Így írtok ti (válogatás) kaj Így írtok ti (1912)? Ŝajnas, ke eldonoj post la unua konsistas el elektitaĵoj aŭ ampleksigoj. Ekz. la 2-voluma eldono de 1979 ampleksas 1330 paĝojn.

Bedaŭrinde nenio el Karinthy pri Madách estas tradukita en la anglan aŭ en Esperanton. Nuntempe mi enretigas kelkajn aliajn verkojn el malnovaj anglalingvaj publikaĵoj el sovetia Hungario: libro Grave and Gay kaj numero de New Hungarian Quarterly.

2015-11-22

Dezsõ Kosztolányi en Esperanto

Dezsõ Kosztolányi (1885-1936) estis grava hungara verkisto. (Rigardu ankaŭ la retpaĝon de RÁTKAI Árpád: ESPERANTALIOJ EN HUNGARIO kaj en kelkaj translimaj urboj.)

Oni jam tradukis lin en Esperanton en la Hungara Antologio de 1933:
Poezio (140-8):

El la »Lamentoj de kompatinda knabeto«
Kvieta pura poemo
Kio postrestis
Bato

Prozo:

Esti jam denove bonfaras (347)
... kaj en la Hungara Antologio de 1983 (198-212):
Kiel iu, falinta sur la rel' (Kálmán Kalocsay)
Nun mi revadas pri koloraj inkoj (Márton Fejes)
Karn' mi estas (Márton Fejes)
Mi ne povis kanti al vi... (Márton Fejes)
Rozkolora lampo (Kálmán Kalocsay)
Post via jar' kvardeka (Kálmán Kalocsay)
Aŭrora ebrio (Márton Fejes)
Aurelius (T. Kiss)
Bano (T. Vaskó)
Trovebla interrete estas:

Vojaĝbildo: Stokholmo de Dezsö KOSZTOLÁNYI, elhungarigis Ferenc SZILÁGYI, Norda Prismo, 57/5, p. 280.

Mi aparte ŝatas la subtilan punkton de la finaj versoj, kiuj cetere rememorigas min pri temo de aliaj hungaraj verkistoj (lingvo, socia fremdeco, izolo):
Silentas ĉiuj kaj ankaŭ mi silentas,
sed ĉi silentoj ne kuntuŝiĝos pare,
ĉar estas jene: silentas ili svede
kaj mi hungare.
Antaŭafiŝe troveblas poemo "Mi estas ĉiel" (trad. Ferenc Szilágyi).

Atentu ankaŭ la trakton de Kosztolányi en:

Rátkai, Árpád. "La beletra rondo de la revuo Nyugat kaj la Internacia Lingvo," Beletra Almanako, n-ro 8, junio 2010, p. 63-95.

Kosztolányi estis esperantisto kaj apoganto de la lingvo dum jardekoj. Rátkai kontraŭdiras la supozon de skeptikismo fare de Kosztolányi pri Esperanto kiel literatura lingvo cititan en la jena verko:

On the Death and Life of Languages de Claude Hagège

Oni trovas la saman deklaron kontraŭ artefaritaj lingvoj en:

Languages of Exile and Community in Dezső Kosztolányi's Esti Kornél Cycles by Adriana Varga

Ĉiuokaze, oni trovas en la verkaro de Kosztolányi oftan priokupadon flanke de hungaraj verkistoj pri la karaktero de la lingvo, komunikeblo kaj tradukeblo de signifoj.

2015-11-01

Julio Baghy: poemoj de socia protesto

Antaŭ eble 40 jaroj mi havigis de Julius Balbin lian eseon The Secret Malady of Esperanto Poetry [La sekreta malsano de la esperanta poezio, 1973], en kiu li akuzas nia poezian tradicion pri eskapismo el seriozaj epokaj problemoj al senpolitika romantikismo. Nu, tiutempe mi pensis ke ĝi estas limigata laŭ formo kaj enhavo, super ĉio per supraĵeco se ne senpolitikeco. Kvankam Balbin prave kritikis malavangardajn tendencojn, li tamen tro simpligis la historion.

(Rimarku, ke Russ Williams tradukis la eseon de Balbin Esperanten, kaj mi tradukis mian propran postnoton, kaj la tuto kaj rilataj eseoj aperis en Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro).)

Mi lastatempe ekzamenis mian ekzempleron de la 2-a volumo de Arĝenta Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy — Kolomano Kalocsay (Budapest: Literatura Mondo, 1937). Preparante retpaĝon de la enhavtabelo, mi aldonis retligojn al poemoj troveblaj interrete. Mi enretigis al propra retejo poemojn ne interrete trovitajn. Do jen tiuj poemoj miareteje:

Ho, Prospero” de Julio Baghy
‘Ribela Demando’, ‘Ĉiutaga Ĝemo’, ‘Krozado’ de Julio Baghy

Ĉi tiuj ne estas eskapecaj poemoj; ilin konsistigas akraj kritikoj de hipokrita patriotismo, naciismo, militismo, ekspluatado, mizero, kaj malespero pro sociaj kondiĉoj. La plej akre efika el ĉi tiuj estas la jena, kiun Baghy povus verki hieraŭ rilate al Usono nuna:

RIBELA DEMANDO

Mi batalis, sangis en la unua vico
kaj vivforgese sturmis por la glora venk’;
nun, kriplul’ senhejma, tremas mi pro l’ polico
kaj maĉas sekan panon sur la strata benk’.
»Cion por patruj’!« — postulis la reĝordono
kaj tuj mi donis ĉion sen demanda vort’ ...
Kion donis vi, fiera sinjor’ de l’ domo
ĵus forpelinta min de via hejma pord’?

2015-10-29

Kalocsay, Baghy, & hungaraj inter aliaj antologioj

Ekzistas multegaj antologioj en Esperanto, de nacilingvaj literaturoj, originala literaturo, specifaj aŭtoroj, specifaj temoj. Mi jam afiŝis pri (precipe):

Aliafiŝe troveblas pluaj mencioj de ĉi tiuj antologioj. Miareteje troveblas almenaŭ enhavtabeloj de...
Miareteje situas ankaŭ enhavtabeloj de revuoj, poemaroj kaj novelaroj de individuaj aŭtoroj, ktp.

Nun mi atentigas pri antologioj da hungara literaturo kaj da verkoj de Kálmán Kalocsay kaj Julio Baghy. La enhavtabeloj kaj pluraj enhavaĵoj de la jenaj trovendas miareteje:
Oni povas kompari ekzemple variantojn de la sama beletraĵo. Ekzemple Kalocsay ŝanĝis proprajn tradukojn ĉe diversaj publikigoj. Jen ekzemplo miareteje:

Vento” de Sándor Petőfi, tradukis K. Kalocsay (Arĝenta Duopo, v. 2)

Mi bezonas la enhavtabelon de plua antologio:

La kremo de Kalocsay: malgranda albumo el lia verko originala kaj traduka okaze de la okdekjara datreveno de lia naskiĝo. Bristol: Esperanto-Societo, 1971.

Ĉe mia retpaĝo de Hungara Antologio (1983) estas listoj da aŭtoroj inkluzivitaj en la antologio de 1983 sed ne en tio de 1933, kaj inverse.

Ĉi tiuj aferoj utilas por komparado inter si, kaj ankaŭ konstate pri la interrilatoj de hungaraj esperantistoj kaj nacilingva hungara literaturo kaj la historia rolo de ambaŭ.

2015-09-20

William Auld & hungara literaturo

Mi ŝategas ĉi tiun eseon, pro multaj kialoj, inkluzive de la amikeco inter la skotaj esperantistoj William Auld, Reto Rossetti, kaj John Francis. Mia iometa sperto pri hungara literaturo iom similas: ŝajne eĉ fakuloj en Usono pri beletro scias nenion pri ĝi, kaj mi lernis pri ĝi tute pere de Esperanto.

William Auld, “Kiel mi amikiĝis kun Imre, Sándor, Mihály, k. a.”, Hungara Vivo, 1974, n-ro 4, p. 11.

Auld rakontas, ke post la dua mondmilito, li enprofundiĝis en studado de Esperanto, kaj ekscivolis post hazarda informiĝo pri La tragedio de l’ homo de Imre Madách. En la brita medio hungara literaturo estis tute nekonata. Male ol longe poste eltrovata fuŝa angla traduko, Auld entuziasmis pri ĉi tiu verko en Esperanto, sed sciis nenion pri io rilata krome. Lia amiko Retro Rossetti, kiu forte influis la evoluon de Auld, informis lin pri hungara literaturo kaj ties havebleco en Esperanto, ekz. pere de Hungara Antologio.

Auld priskribas beletrajn tranoktadon kun amikoj Reto kaj John, en kiu deklamado ankaŭ de hungaraj verkoj, ofte en tradukoj fare de Kálmán Kalocsay, okazis.

Inter la tri amikoj, favorataj verkistoj estis Zsigmond Móricz, Frigyes Karinthy, kaj Mihály Babits. Verso de Ernő Szép  — "Per unu fingro klavojn trapromeni" — inspiris la titolon de poemaro de Auld  — Unufingraj melodioj. Auld eĉ tradukis en la skotan lingvon la poemon “La nokto de libertempa soldato” de Oszkár Gellért (neniam publikigitan)!

Lia persista amo al hungara literaturo etendiĝis al aktualaj aŭtoroj. Li eĉ iam provis lerni la hungaran lingvon. Jen interesa kaj inspira memuaro, ĉu ne? La ĝojo de homo ĝojigas pluajn homojn. Taŭgas ankaŭ, ke mi enretigis ĉi tiun eseon okaze de datreveno de la morto de la fruktodona Rossetti.

2014-10-02

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj (5): tradukado

Kiel mi jam menciis, mi trovas Auld plej stimula kiam li pritraktas specifaĵojn de originala aŭ traduka beletro en Esperanto. Mi jam afiŝis dufoje pri trakto de tradukado en esearo de Auld Facetoj de Esperanto (1976). Nu, nun denove pri . . .

William Auld, Pri lingvo kaj aliaj artoj. Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978. 213 p.

Enestas du eseoj pri tradukado:

  Pri la tradukado de poezio   (21-32)

  La internacia lingvo kiel belarta tradukilo   (95-157)

En la unua eseo, Auld rebatas la tezon asertante la netradukeblon de poezio. Tradukado estas esenca parto de beletra produktado en pluraj lingvoj; ĝi eĉ ludis gravan rolon en angla literaturo. Auld ankaŭ rebatas la aserton, ke ĉio grava tradukiĝas anglen aŭ francen. Du problemoj estas ignoro de malpli disvastigitaj literaturoj, kaj manko de altkvalitaj tradukoj. Pri supozataj baroj al tradukado Auld diskutas semantikajn asociecojn, kaj vortludojn, kaj donas ekzemplon de solvo de vortluda problemo tradukante anglan tekston al Esperanto.

La dua eseo estas multe pli detala kaj ampleksa. Literaturo valoras por interkompreniĝo de popoloj, per kio ili konstatos la komunaĵojn de supraĵe malsamaj homoj. Auld ilustras problemon de tradukmanko per statistikoj el Index Translationum. La mito ke nur la "ĉefaj" lingvoj gravas preterpasas beletrajn juvelojn el "minoraj" lingvoj. Do eĉ fakuloj neglektas ekz. hungaran literaturon. Ambicio traduki ĉion en ĉefajn lingvojn, ekz. la anglan, estas ĥimero, se ne paroli pri kvalito. Sed Esperanto ja solvas la problemon.

En la dua parto de la eseo, Auld alfrontas denove la missupozatan netradukeblon de poezio. Auld neas limojn de lingvoj kiuj bremsas tradukadon; la sola decida faktoro estas la talento de la tradukanto.

Mi dubas ĉi tiun absolutan aserton, sed Auld argumentas sian pozicion. Signifigpotenco ekzistas nur en la homa menso, ne en la lingvo. Auld celas pruvi, ke Esperanto (pli precize, Esperanta verkisto!), aparte pro sia gramatiko, kapablas redoni nacilingvajn nuancojn traduke. Auld listigas la lingvajn qvalitojn de la fleksebleco de Esperanto.Aldone al gramatikaj trajtoj, Esperanto estas riĉa je rimoj.

En la tria parto de la eseo, Auld provizas poeziajn specimenojn por komparo, laŭ menciitaj kriterioj, uzante nacilingvajn originalojn kaj tradukojn kaj Esperantajn tradukojn. La lingvoj de la originaloj aŭ tradukoj estas angla, franca, rusa, kaj Esperanto. Bone por ni, la retejo de Don Harlow donas la specimenojn kaj komentarojn de Auld:

Specimeno A: L'abatros de Charles Baudelaire, kun tradukoj en Esperanto (de Kalocsay) kaj la angla;

Specimeno B: La tigro de William BLAKE, elangligis William AULD kun anglalingva originalo kaj franca traduko de Félix ROSE (kun komentaro pri la tradukoj);

Specimeno C: Anĉaro de Aleksandr PUŜKIN, elrusigis KALOCSAY Kálmán, enangligis Walter MORISON.


    


2014-09-25

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj (4) . . . kaj fuŝa propagando

Mi legis kaj relegis esearojn de William Auld kaj raportas ĉi-bloge laŭokaze.

Pri eseoj en Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978) mi antaŭe blogis:

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj
Hermann Häfker & William Auld pri mondhistorio
William Auld pri »koleraj junuloj«, Julio Baghy, &
Pri Facetoj de Esperanto (1976) jen afiŝoj:
William Auld pri poezia lingvo & tradukado (1)
William Auld pri poezia lingvo & tradukado (2) 
Pri Kulturo kaj Internacia Lingvo (1986) jen:
William Auld: kulturo & Esperanto
Estas ankaŭ:
Mi legis la unuajn du el la kvar libroj.

Miaopinie, Auld eseas plej interese kiam li pritraktas beletron de Esperanto specife (originalan aŭ tradukan) aŭ beletron nacilingvan aŭ ĝenerale. Sed kiam Auld propagandas pri Esperanto-kulturo, ekz. en eseoj en Kulturo kaj Internacia Lingvo, mi trovas liajn asertojn falsaj kaj absurdaj. (Rigardu ankaŭ mian afiŝon Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo, sed ankaŭ Kiu furzis? Giorgio Silfer! interalie pri la kritiko fare de Gary Mickle pri nekonscia infekto de esperantista propagando per ideoj kiuj historie devenas el dekstra ideologio.)

Troveblas pluraj bonegaj eseoj en Pri lingvo kaj aliaj artoj. "Esperanto kiel literatura lingvo" (p.69-94) estas sufiĉe bona eseo, krom la jena argumento:
La graveco de nia originala literaturo troviĝas en tio, ke ĝi estas la sola kaj unika literaturo internacia. Ĝi estas eĉ supernacia.

Trafe skribis Juan Régulo: »Kiam diversaj naciaj lingvoj titolas sin »internaciaj« kaj montras al sia literaturo, ili sofisme preterglitas la fakton, ke tiu literaturo estas nacia, sed ne internacia: ĝi estas nome kontribuo preskaŭ senescepte de indiĝenoj, kaj la internacia literaturo de tiuj lingvoj fakte ne ekzistas. Dume en Esperanto ni havas la grandiozan fenomenon de tutmonda literaturo demokrate kreita de suverenaj verkistoj de ĉiu lando, el kiu nur sin anoncas la talento« [2]. En tiu originala literaturo de Esperanto montriĝas la diverslandaj verkistoj, senigite de sia nacieco kaj vestita en sia homeco; malaperis la supraĵaj malsimilecoj trudataj de nacilingva etoso, kaj oni vidas tutklare la fundamentan unuecon de la homaro. Mirinde unueca estas la literatura tradicio de Esperanto; pri nia poezio, ekzemple, skribis prof. Waringhien: ». . . mi ne konstatas profundan ŝanĝon en la periodo, kiu iras de 1921 ĝis hodiaŭ: nuancojn de tono, jes—sed tio simple kondukus nin al distingo de unu hungara skolo, kiun sekvis, kvankam sen la kutima interbatalado inter du sinsekvaj skoloj, la skota skolo.« [1] Verkante per la internacia lingvo, por internacia legantaro, partoprenante en supernacia kulturo kaj tradicio, la verkisto vole-nevole (sed plej ofte vole) esprimas ideecon kaj idealon tuthomajn, alireblajn por ĉiuj homoj senkonsidere pri nacieco. Individuo kelkfoje tion bedaŭris; la profunde naciisma angla verkisto K.R.C. Sturmer, kiu fakte neniam sukcesis liberiĝi de siaj naciaj apartaĵoj, pli ol unu fojon esprimis fortan bedaŭron, ke per Esperanto ne eblas sentigi la sukajn nuancojn de klaso, regiono kaj slango esprimitajn de la angla lingyo. Li sentis tion kiel mankon de la internacia lingvo. Sed laŭ mia opinio li eraris: tio ja ne estas tasko de iu internacia lingvo, sentigi distingojn interne de iu nacio; kaj sekve oni ne devas riproĉi al Esperanto, ke tiun taskon ĝi ne plenumas. Ĉu la tasko de Esperanto ne estas ĝuste, sentigi similecon, kaj ne malsimilaĵojn, de la homoj? Ĉu unu tasko de esperantistoj ne estas, traduki el la esperanta literaturo nacilingven, ĝuste por montri tiun similecon (kiun plej ofte kaŝas ĝuste la lingvaj malfacilaĵoj) al la nacioj?

2 Memorlibro pri la Zamenhofjaro, p. 70.
1 La nica literatura revuo, kyara jarkolekto, p. 95.

(p. 82-83)
La tuta asertaro de komenco ĝis fino estas sintrompa falsaĵo. Se mi ne jam legis similajn stultaĵojn, mi ne kredus, ke Auld verkus ĉi tion. Ĉi tio kontraŭdiras ĉion, kion Auld diras pri literaturo aliloke, kiam li analizas specifajn nacilingvajn aŭtorojn kaj verkojn. Auld evidente ne konsideras la diferencon inter nacieco kaj naciismo; cetere, li simple supozas ke ĉio kio okazas en nacia kadro estas "nacieca" se ne diri naciisman. Se jes, kial eĉ traduki nacilingvajn verkojn, krom el antropologia intereso? Unu funkcio de literaturo estas socikritika, do tute ne gravas distingo inter nacia kaj super/inter/nacia, ĉar la decida kriterio estas transcendo de aro de sociaj supozoj. Ĉu esperantistoj tiel superas la kapablojn de neesperantistoj? Nur en la sintrompa fantazio de Auld.

Fakte, samnaciano kiel alinaciano devas tordi la donitan lingvon por esprimi sian mondrigardon. Alinacianoj devas, kaj sukcesas, esprimi novajn prioritatojn kiam ili esprimas sin en trudataj mondlingvoj, ekz. kiam afrikanoj verkas en la angla aŭ la franca. Kaj ties tasko ne estus esence malsama se ili verkus en Esperanto, malgraŭ la kutima fuŝa propagando. Jes, Esperanto estas pli facile lernebla, pro manko de gramatika malkonsekvenceco, sed preter tio la defio estas la sama.

Ankaŭ absurda estas la argumento rilate al Sturmer. Fakte, Sturmer estas unu el la plej interesaj esperantistaj verkistoj de sia epoko, ĉar li verkis pri specifaj sociaj fenomenoj, do ne nur lirike laŭ primitiva aŭ polurita romantismo. (Rigardu miajn afiŝojn Julius Balbin, mi, & aliaj en Beletra Almanako pri la eseo de Balbin "La sekreta malsano de la esperanta poezio", kaj Kálmán Kalocsay revizitata.) Se temas pri naciaj specifaĵoj, kial ne kondamni Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz aŭ La granda kaldrono de John Francis? Kaj pri la plendoj de Auld mem kontraŭ puritanismo en siaj verkoj? Ĉu puritanismo estas universala homa problemo aŭ kulture specifa? Se oni devas pripensi kiel traduki kulturajn nuancojn el nacilingvaj verkoj Esperanten, do kial ne alfronti la saman problemon kiam oni verkas originale en Esperanto pri specifaj sociaj situacioj? La universaleco kiun Auld predikas estas malplena, senenhava, nur propaganda universalismo. "Ĉu la tasko de Esperanto ne estas ĝuste, sentigi similecon, kaj ne malsimilaĵojn, de la homoj?" Ne, tiu ne estas la tasko de ajna serioza literaturo.