Showing posts with label enciklopedioj. Show all posts
Showing posts with label enciklopedioj. Show all posts

2019-12-17

Filozofio en Neciklopedio

Neciklopedio estas humuropedio; ĉi-kaze jen:
Filozofio
Jen citaĵo de fifamulo:
"Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero"

     -- Ralph Dumain
La koncerna artikolo estas diversrubrika miksaĵo de amuzaĵoj kaj ne-amuzaĵoj. Ekz., oni klasifas filozofojn senutilaj, malutilaj, utilaj.

Aliloke oni citas min sen mencii mian nomon. Sub rubriko Filozofio kaj Esperanto jen:
Ofte kunmeto de Esperantismo kaj filozofio rezultigas regreseman mistikismon aŭ ekletikismon. Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero. Esperantistaj fanatikuloj enportas absurdajn mistifikajn fuŝideojn en Esperantistan medion, kiu ja bonvenigemas ĉiajn stultajn filozofiojn.
Verŝajne oni utiligas informojn trovitajn miabloge aŭ miareteje:
Filozofio kaj naturismo

Filozofio kaj araneo

2018-12-11

Novalis and ars combinatoria

I had some harsh words for Novalis--in Esperanto--when I blogged about his Notes for a Romantic Encyclopaedia: Das Allgemeine Brouillon (published in English translation in 2007) eight years ago. It turns out though, that there is quite interesting philosophical content in Early German Romanticism. Here is an essay that highlights among other things Novalis' philosophical engagement with the ars combinatoria:

Redding, Paul. "Mathematics, Computation, Language and Poetry: The Novalis Paradox," in The Relevance of Romanticism: Essays on German Romantic Philosophy edited by Dalia Nassar (Oxford; New York: Oxford University Press, 2014), pp. 221-238.

Various essays in this book demonstrate that Novalis and his colleagues (note especially Friedrich Schlegel) were not mere mathematical and philosophical dilettantes. Early German Romanticism is now being taken seriously in the anglophone world for its philosophical and not merely literary and literary-critical contributions. Its engagement with German idealism is receiving concentrated attention. I am not prepared to comment on his use of the ars combinatoria. This essay though is a must-read on the subject.

2018-02-23

Ursula K. Le Guin & Ilan Stavans on Esperanto

Conley, Tim; Cain, Stephen. Encyclopedia of Fictional and Fantastic Languages, foreword by Ursula K. Le Guin. Westport, CT: Greenwood Press, 2006.

The preface mentions why languages like Esperanto are not covered. Nonetheless, Esperanto is mentioned in this reference work.

Note p. xxiii: "The polyglot mash [of James Joyce] is not an operative language but a poetics embodied, just as Esperanto is an allegory of a political vision."

Page references: xix, xxii, xxiii, and ...

3: Europanto
14: Atlantean like Esperanto
30: Code 46, Gattaca, Esperanto
35: The Confidential Agent: Entrenationo like Esperanto
45: Dinotopian like Esperanto
53: Dune's languages and Esperanto
170: Estimated number of speakers of Klingon and Esperanto
221: Zamenhof, Creator of Esperanto by Marjorie Boulton (1960), in the bibliography, with annotation mentioning its "conspicuously hagiographic tendencies"



In the encyclopedia's [of fictional languages] foreword, Ursula K. Le Guin, author of The Dispossessed, laments that its editors omitted examples like Esperanto, which, in Le Guin's words, “though utopian are not fictional.” Zamenhof, in his grave, could feel his achievement might have come short. But that it isn't fictional is proof that humankind never tires of looking for ways to becomes whole again."

  – in "Doctor Esperanto" in Stavans's Typewriter and Mine: Reflections on Jewish Culture by Ilan Stavans (Lincoln: University of Nebraska Press, 2012 ), p. 43.

2017-05-10

A Seamstress Wants to Learn Esperanto


A Seamstress Wants to Learn Esperanto | YIVO Institute for Jewish Research | The Edward Blank YIVO Vilna Collections Project

May 1, 2017

The publication of Esther Schor's Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language occasioned this excavation from the YIVO archives.
This application for registration in an Esperanto course offered in the 1930s in Vilna (Wilno) by VILBIG (Vilna Jewish Education Society) was filled out by Tsile Lyubitsh, a young lingerie seamstress. Born in 1911, she was a member of the first generation to have attended one of the new secular Yiddish schools that were established in the wake of World War II.

What motivated Tsile to want to learn Esperanto? One possible clue comes from the memoir of a young Jewish man in Kielce, born in the same year at Tsile. A. Greyno, as he signed his submission to an autobiography contest sponsored by YIVO in the 1930s, was from a poor family. Like Tsile, he was a garment worker, and in his case, a trade unionist. He also dreamed of a world without borders, but more specifically, of a unified world proletariat, and had found a socialist Esperanto organization with which to affiliate [....]

Thank you, YIVO! See also the YIVO Encyclopedia of Jews in Eastern Europe:
Bialystok
Belmont, Leo
Braun, Mieczysław
Gorshman, Shira
Korczak, Janusz
Tuwim, Julian
Zamenhof, Ludwik
Zaretski, Ayzik

2016-03-14

Károly Bodó (1903-1963)

La nura enhavo de la koncerna artikolo en Vikipedio estas teksto el la Enciklopedio de Esperanto de 1934:

 BODÓ Károly, hungaro, oficisto. Naskiĝis en 1903 en Monor. Esperantisto de 1921. Resp. redaktoro de Literatura Mondo dum ĝia dua periodo; noveltradukoj ankaŭ en Hungara Heroldo. Varbis por Esperanto kelkajn hungarajn verkistojn. Siajn unuajn tradukojn li kontribuis al Literatura Mondo (unua periodo), kaj en 1926 aperis liatraduke novelaro de F. Karinthy, Norda vento. Tiuj tradukoj jam pruvis neordinaran talenton, kiu brilis en lia traduko de la profunda Babits-romano, La Cikoni-kalifo, (1929) kaj trovis entuziasman laŭdon ĉe recenzistoj kaj la Akademio. En 1933 li amplekse kunlaboris al Hungara Antologio per noveltradukoj, kiuj neniel perfidas liajn antaŭajn sukcesojn. Kio karakterizas liajn laborojn, tio estas unue, trafgusta elekto de tradukindaj verkoj, kaj due, naturstila rekreo de la originalo, tiel ke ĝi ŝajnas nova originalo Esperanta. Ligate per literaturaj laboroj, la Budapestaj Esperantaj verkistoj ricevis ian similecon de stilo, kiu ne estas facile difinebla, kaj kies rekoneblo ne dependas simple de konata neologismo; ĉar tio ja ne estas trajto de la Bodó-verkoj. W. B. JOHNSON.
Troveblas ankaŭ informoj en la anglalingva Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007 de Geoffrey Sutton.

Aldone al la famaj tradukoj de Norda Vento kaj La Cikoni-Kalifo, Bodó tradukis romanon de Zsigmond Móricz, Malriĉaj homoj. Bodó-n diskutas Ludwig Totsche (Lajos Tárkony) en kritika verko De paĝo al paĝo (1932). (Jen la libro mem, v. p. 29-37)



Kálmán Kalocsay poemis en Rimportretoj (1934):

            IX.

Bodó — aspektas li infano,
Verŝajne li algluis barbon,
Kiam li faris voĉo-varbon,
Esti Lingva-Komitatano.

El Karinthy kun forta mano
Traduke falĉis tutan garbon,
Bodó — aspektas li infano,
Verŝajne li algluis barbon.

En la kolora stilfontano
Kuraĝe miksas li la farbon
Kaj rampis li sur laŭro-arbon
Per dono de l' Babits-romano.

Bodó — aspektas li infano.

*

Mi devas emfazi la kontribuon de Bodó al Hungara Antologio (1933). Sed nun pli urĝas la fakto, ke mi ĵus tralegis lian tradukon la novelaron Norda Vento (1926) de Frigyes (Frederiko) Karinthy. Min inspiris ne nur la genio de Karinthy, sed la beleco de lingvaĵo de la tradukoj de Bodó. Tial la ĉi-jena fokuso.

2014-09-17

Evaldo Pauli (1925-2014)

Gazetara Komuniko de UEA N-ro 554 anoncis la morton de Evaldo Pauli (24 Februaro 1925 - 17 Aŭgusto 2014), plej konata en Esperantujo kiel fondinto de Filozofia Asocio Tutmonda (FAT) kaj filozofia revuo Simpozio.

Pauli poste starigis retejon kaj projekton Enciklopedio Simpozio. La koncerna projekto estas laŭ mia scio la plej ambicia en Esperantujo de post Filozofia vortaro de Stanislav Kamarýt (Olomouc: Moraviaj Esperanto Pioniroj, 1934).

Mi abonis la revuon Simpozion kaj akiris kaj recenzis librojn verkitajn de Pauli mem.

Recenzo: Evaldo Pauli, Rekta Pensado

Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco  

Mi akiris ankaŭ liajn librojn Enkonduko en la kategoriojn de Aristotelo (1983) kaj Mil jaroj de kristana filozofio (1985).

Tiutempe mi taksis Pauli la plej seriozan (t.e. taksebla plej serioze) verkinton de originalaj filozofiaj verkoj en Esperanto. (Mi ja povas rakonti pri aliaj, fuŝuloj.) Tamen ŝajnis liaj priokupoj al mi mezepokaj kompare al aktuala filozofia laboro. Eble eksplikas tion lia iama okupo kiel katolika pastro. Mi sentis ankaŭ troan emon al pracelismo. Tamen, ni povas danki pro lia sindediĉa kaj valora faka laboro.

2013-06-16

Humura Holokaŭsto?

Humuro estas stranga besto. Ĝia kaŝlogiko ne estas ĉiam klare perceptebla. Sed ĝi komercas per ironio kaj absurdo. El ia angulo eble ĉia temo povas generi ridon, malgraŭ la risko.

Unu fonto por Esperantistoj estas la Neciklopedio. Ĉi-kaze juĝu mem:

Holokaŭsto

2013-02-22

Neciklopedie mi!

Mi ĵus eltrovis, ke iu kreis paĝon pri Ralph Dumain en la vikio Neciklopedio.

Jen komenco de la artikolo:
Ralph la Ĝirafo Dumain, ankaŭ konata kiel "la bojetema hundeto el Vaŝingtono" aŭ "la psikopata arkivisto de Washington", estas mistera usona esperantisto, Ministro pri Klitorlekado de Esperanta Respubliko.
Kia honoro!

2011-10-26

Surrealismo/Superrealismo en Esperantujo

En antaŭa afiŝo pri surrealismo, mi registris kelkajn retligojn pri la temo. Nu, Superrealismo (surrealismo; en Vikipedio v. ankaŭ Kategorio:Superrealismo) lasis spurojn en Esperanta literaturo, sed estas malfacile elsarki tian materialon interrete. Rimarku denove la artikolojn pri Manifesto de la Superrealismo (1924), André Breton, kaj  René Magritte. Krom la vikipediaj artikoloj, estas la amuza Salvador Dali - Neciklopedio.

Estas kelkaj mencioj de "surrealism" en la anglalingva Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto by Geoffrey H. Sutton, en konekso kun Baldur Ragnarsson, Þórbergur Þórðarson, Sara Larbar, kaj Mao Zifu.

2011-06-15

Neciklopedio

Se vi jam tediĝas je Vikipedio, vi povas konsulti alternativan referencilon, t.e. Neciklopedio.

Ĝis nun plej plaĉas al mi la artikolo pri István Ertl.

2010-08-04

Novalis, filozofia reakciulo

Mi ne scias, kiom oni tradukis aŭ verkis pri Novalis (Georg Philipp Friedrich von HARDENBERG, 1772-1801) en Esperanto. Estas artikolo en Vikipedio. Estas ankaŭ ĉi tiuj tradukoj:

Elektitaj Poemoj kaj Fragmentoj, trad. Willi Nüesch. Berno, 2007.

"Maria-kanto," en Kantoj kaj Arioj tradukitaj de Heino Lorenz. Luzern, 1980. 
 Nu, lastatempe oni eldonis en angla traduko (unuafoje), filozofia ĉefverko de Novalis. Jen la informoj kaj recenzoj (pardone, anglalingve):

Novalis [Friedrich von Hardenberg]. Notes for a Romantic Encyclopaedia: Das Allgemeine Brouillon; translated, edited, and with an introduction by David W. Wood. Albany: State University of New York Press, 2007. (Intersections: Philosophy and Critical Theory)
Adler, Jeremy. "Novalis and Philo-Sophie," The Times Literary Supplement, April 16, 2008.

Kneller, Jane. Novalis, David Wood (ed., tr.), Notes for a Romantic Encyclopaedia: Das Allgemeine Brouillon [review], Notre Dame Philosophical Reviews, 2008.09.05.
La verko estas Notoj por Romantika Enciklopedio. Temas pri lia projekto “magia idealismo”, t.e. la poezigo de scienco. Mi ĉerpe tradukas el la recenzo de Adler:
Kune kun Friedrich Schlegel, Novalis taksis la mision de Germanujo en moderna Eŭropo dialektika renverso de la Franca Revolucio: la meditema ĝermana Geist respondu kaj transcendu la materiismajn troigojn de la Teroro. . . . La prelego de Novalis “Kristanujo aŭ Eŭropo” (1799), kvankam laŭ konsilo de Goethe ne publikigita en la fonda revuo de germana Romantismo Athenaeum, konsistigas la plej potencan politikan manifeston de la unua Romantika skolo. Kerne sidas enciklopedia vizio de eŭropa diverseco kies radiko estas Mezepoka, kiam kontraŭaj ŝtatoj estis spirite unuiĝintaj sub Katolika hegemonio, epoko kiun Novalis taksas ora epoko. . . .
La nomo de ĉi tiu “scienco de la sciencoj” reeĥas la Encyclopédie de Diderot, sed Novalis celas superi la francan modelon per enmeto de dinamismo . . . studi la "rilatojn" . . . efikojn de la sciencoj unu al la aliaj al kreo de “scienca Biblio” . . . . La metodo renversas sciencan metodon, ekz. en pretendo de Novalis transformi la induktismon de Bacon al dedukta metodo . . . . Kiel la notlibro de Freiberg notas: “La kombina analizado de fiziko eble estus la pera arto de inventado kiun celis Francis Bacon”.

La “cirkloj” kiujn imagas Novalis en sia “kombina analizado” estas inspiritaj de la mezepoka ars combinatoria, kiu daŭre allogis germanajn pensulojn ĝis Leibniz kaj Kant. La samcentraj radojn kiujn Ramon Lull konstruis kiel inventilo de novaj ideoj ankaŭ servas kiel modelo Novalis kaj provizas motoron por rekombinado de ekzistantaj ideoj por krei novajn.

Do jen programo de reakcia mistika obskurantismo en moderna epoko. Preferinda estas la ludado per ĉi tiaj ideoj fare de verkisto Jorge Luis Borges. Kontrolu en ĉi tiu blogo pri Borges en Esperanto (kaj en Ido!), kaj ankaŭ konsultu miajn gvidilojn:


Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web [Elektitaj Verkoj por Studado]

Hermann Hesse, Esperanto, Klera Utopio, Universala Lingvo / Intellectual Utopia, Universal Language

2008-10-08

Klerismo: terminologia enketo

Verkite 2008.07.31, red. 2009.05.08:

Mi serĉas la plej bonan Esperanton terminon por la koncepto/epoko:

Aufklärung (germana) = Enlightenment (angla).

En la angla, "enlightenment" havas du kontraŭajn filozofiajn signifojn krom ĉiutagan: la alia signifo estas mistika enlumiĝo. Sed majuskligo de la vorto plus kunteksto forigas ambiguecon.

Ŝajnas, ke en Esperanto, la plej uzata vorto estas "Klerismo" (kun majusklo). Eblas estas mia anglalingva tendenco, sed tiu vorto por filozofia koncepto rilate al epoko ŝajnas malpreciza. Mi ne fide memoras mian propran praktikon: eble "Iluminiĝo" aŭ "Enlumiĝo".

Jen miaj eltrovaĵoj pri termina uzado:

Klerismo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Klerismo

Aŭ: Jarcento de la Lumoj.
Rim. diskuton:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Klerismo
Iu citas difinon el PIV. Iu proponas "Klarismo"-n.

Jen aliaj proponoj: Lumjarcento, Lumepoko. Iu mencias "(ek)lumiĝo"n.
Reta Vortaro: klerismo = Enlightenment (epoko)
http://www.reta-vortaro.de/revo/

"Idea movado en la 18a jarcento en Europo kaj Nordameriko, apelacianta al la racio por reformi la tradiciajn ideojn kaj instituciojn . . ."

Klereco
Vikipedio: Filozofio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Filozofio

Klereca epoko
Vikipedio: Filozofio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Filozofio

Luma Jarcento (1679-1789)
Enciklopedio Simpozio: Filozofio, Okazinta historio de: Modernepoka filozofio
http://www.simpozio.ufsc.br/Esp/1-enc/a-mega/Termino_F/FILOZOFIO.html

Enciklopedio Simpozio: Franca Enciklopedio
http://www.simpozio.ufsc.br/Esp/1-enc/a-mega/Termino_E/ENCIKLOPEDIO.html

Enciklopedio Simpozio: CELOJ DE LA EDUKO
http://www.simpozio.ufsc.br/Esp/1-enc/y-mega/Filozofio_Pri_Educo/1448y426.htm
Enciklopedio Simpozio: Egaleco
http://www.simpozio.ufsc.br/Esp/1-enc/a-mega/Termino_E/EGALA.html
Enciklopedio Simpozio, k.a.
Eklumiĝo (mistika/religia termino)
Enciklopedio Simpozio:
http://www.simpozio.ufsc.br/Esp/1-enc/a-mega/Termino_E/EGALA.html

Iluminisma Jarcento

Enciklopedio Simpozio: Franca Enciklopedio
http://www.simpozio.ufsc.br/Esp/1-enc/a-mega/Termino_E/ENCIKLOPEDIO.html

Kritika Teorio en Esperanto

Temas precipe pri la t.n. Frankfurta Skolo, sed la termino "kritika teorio" uzeblas iom pli larĝe.

Jen miaj ĝeneralaj esperantologiaj gvidiloj konsulteblaj:

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Jen miaj anglalingvaj gvidiloj pri la Frankfurta Skolo:

Theodor W. Adorno Study Guide

The Frankfurt School: Philosophy in Relation to Social Theory, Cultural Theory, Science, and Interdisciplinary Research. Phase 1: Horkheimer, Adorno, and Marcuse in the 1930s. Study Group Syllabus

Pri filozofia terminologio: Se vi serĉos retejon Enciklopedio Simpozio-n, vi trovos hazardajn menciojn de Adorno kaj aliaj. Ĝenerale, vi trovos ĉiaspecan filozofiajn terminojn kaj ideojn kiuj eventuale utilus al diskutado pri filozofiaj konceptoj. Mi ankaŭ posedas fotokopion de la Filozofia Vortaro de Stan Kamaryt de 1934, sed mi supozas ke oni trovus Enciklopedio-Simpozion sufiĉe utila por ĝeneralaj celoj.

Ankaŭ la Vikipedio enhavas filozofiajn erojn. Ekz. oni povis komenci plej ĝenerale per Filozofio - Vikipedio.

Por publika diskutado, ekzistas la ĝenerala grupo filozofio ­ yahoo-grupo. Estas ankaŭ diversaj maldekstraj grupoj.

Ĉi-bloge, alklaku unue temon Frankfurta Skolo. Kelkaj el la jenaj artikoloj ricevas apartajn blogerojn:

Arta partikulareco kaj Esperanto [pri teorio de Georg Lukàcs] de R. P. Nogueira

Komunika Etiko kaj Esperantismo de Helmut Welger

Derrida kaj Habermas pri terorismo de Giovanna BORRADORI, trad. Vilhelmo Lutermano

Derrida en dialogo pri terorismo

Habermas en dialogo pri terorismo

Cinika Racio Difinita de Peter Sloterdijk (traduko)

La Deziro Asfiksiata, Aŭ Pri Kiamaniere la Kultur-Industrio Detruas la Individuon de Bernard STIEGLER

De Kap-Redukto al Korpo-Ŝanĝo de Dany-Robert DUFOUR

Ĉu alternativo? La kritika penso ĉe la fino de la dudeka jarcento de Jurgo Alkasaro (1996)

Jürgen Habermas - Vikipedio

Fuĝo for de libereco - Vikipedio (laŭ Erich Fromm)

The Language of Democracy: Vernacular Or Esperanto? A Comparison between the Multiculturalist and Cosmopolitan Perspectives by Daniele Archibugi

Vidu ankaŭ blogeron pri: "Unpacking a Provencal Library" de Rosemary Lloyd, kiu referencas Walter Benjamin kaj Esperanton.

2007-04-02

Filozofio en Esperantujo - ĉu blago?

Antaŭ ol la starigo de la publika Interreto, aliro al seriozaj intelektaj interŝanĝoj en Esperantujo pri temoj krom beletro kaj Esperantologio/ interlingvistiko estis malfacila. Kompreneble, ekzistis privata korespondado kaj konversaciado kaj malmultaj eldonaĵoj libroformaj aŭ artikolformaj. Originalaj libroj pri filozofio ne pri religio, mistikismo, esoterismo aŭ spiritismo estis nur kelkaj.

Cetere, la eskapisma ideologio kaj kultismemo de Esperantismo ŝajne instigas similspecajn stultaĵojn en filozofiaj klopodoj, ekz. la libroj de Bruno Vogelmann kaj Albert Goodheir (Fondita sur Roko, pri Spinoza). (Mi ne havas la verkojn de Eugène de Zilah do ne povas pritaksi ties ekzistencialismaĵojn.) Elstaraj esceptoj estas pluraj eseoj en Sennacieca Revuo.

La tutan konatan faktaron mi ne resumas ĉi tie. Notu, ke la sekcio pri "Filozofio de la Esperanto-movado" en artikolo Filozofio - Vikipedio estas fuŝa.

Starigo de la Filozofia Asocio Tutmonda kaj la revuo Simpozio fare de Evaldo Pauli enkondukis novan oportunon por filozofia laboro. Pauli mem verkis kaj publikigis kelkajn bonajn librojn. Mi dubemis la pracelisman perspektivon de Pauli kaj eĉ pli dubemas kunligon de Esperanto kaj la enhavo de filozofio. Mi ne plu memoras la varian enhavon de Simpozio do ne povas nun senpere pritaksi la revuon. Mi supozas, ke ĝi ne kontentigis min.

Vi trovos plurajn eseojn el Simpozio kaj Sennacieca Revuo en mia Esperanto-Gvidilo.

Mi havigis Interret-konton en 1992, kiam la Interreto estis jam populara sed antaŭ ol la burĝono de la TTT. Meze de la 1990-aj jaroj mi plejparte kabeis. Dum tiu tempo multo ŝanĝiĝis.

En lastaj jaroj aperis kelkaj filozofiaj verkoj. Pri originalaĵoj, la plej notinda estas Dialogiko je la Fino de Dialektiko de Eugen Macko. Ĝi estas doktoriĝa disertacio pri Hegel, Heidegger kaj Rosenzweig, dulingva, en la germana kaj Esperanto. Bedaŭrinde Macko estas unu tia Esperanto-kultisto kiu miksas strangan filozofion kun sektisma Esperantismo.

La retepoko malfermis novan mondon. Oni povas tuj komuniki tutmonde kun individuoj kaj grupoj, kaj oni povas publigiki dokumentojn, eseojn, kaj tutajn librojn sen preskostoj. Projektoj kiaj tekst-arkivoj kaj enciklopedioj estas praktikeblaj. Notu ekz. Filozofio - Vikipedio kaj Enciklopedio Simpozio. Je tiuj je kiuj alireblas la Interreto, homoj kiuj dividas komunajn inteserojn el sufiĉe akordigeblaj perspektivoj estas pli facile kaj eble pli multnombre troveblaj. Estas ekzemple yahoo-grupo filozofio (kiun mi helpis instigi) inter pluraj diskutgrupoj diversteme.

Finfine alvenis nova interreta komunikilo - la blogo. Mi estas relative novica pri ĉi tiu ĝenro kaj aparte novico pri Esperanto-blogoj. Troviĝas filozofiaj blogeroj diversloke kiaj do novaj oportunoj komuniki serioze pri filozofiaj temoj. Kelkaj maldesktraj blogoj kaj gazetoj blogformataj inkluzivas interesan filozofian enhavon. Le monde diplomatique en Esperanto publikigas tradukojn de altnivelaj filozofiaj artikoloj.

Venontfoje mi recenzos la blogon Komuniga Maŝino (Amelano), kiu kombinas ĉiujn ĝenajn trajtojn de esperantisma kulteco kaj eskapismo, politika sektismo kaj utopiismo, kaj filozofia modeco kaj stulteco.

Rigardu mian ligaron pri filozofio, aldone al verkoj de aliaj miareteje.

Referencoj:
"Kontrau ĉiuj ideologioj — ankoraŭ unu" [recenzo: Bruno Vogelmann, La Nova Realismo] de Nikolao Gudskov
Eugène de Zilah: Kaj kiu pravas — recenzoj
Recenzo: Evaldo Pauli, Rekta Pensado
Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco
Dialogiko je la Fino de Dialektiko de Eugen Macko
Spinoza en Esperantujo
Enciklopedio Simpozio
Filozofio - Vikipedio

2007-03-29

Wittgenstein kontraŭ Carnap & Esperanto

Organikisma filozofio historie ligiĝas kun politika reakcio kaj Kontraŭ-Enlumiĝa tendenco. Estas esceptoj, kiam senpolitikuloj aŭ maldekstruloj brakumas organikisman tendencon, sed oni tamen elflaru suspektindan psikologian aŭ ideologian motivon. Oni povas esti filozofia aŭ psikologia reakciulo sen esti politika reakciulo.

Mi hipotezas, ke malamo kontraŭ Esperanto (ne opozicio al ties praktikeblo sed al la lingvo mem) estas simptomo de ĝenerala organikisma tendenco, do de fundamenta difekto de filozofio sub recenzo.

Aliokaze mi dokumentos la kazon de itala komunisto Antonio Gramsci. La plej trafa kazo estas la psikologia kaj filozofia antipato de filozofo Ludwig Wittgenstein kontraŭ kaj filozofo Rudolf Carnap kaj kontraŭ Esperanto. Despli taŭgas la ekzemplo, ĉar Carnap estis fervora Esperantisto!

Esperanto similas naturlingvon kaj ne artefaritan logikan lingvon kia ankaŭ interesis Carnap-on. Sed estas rilato inter la filozofia emo al racio aŭ malraciismo kaj sinteno pri Esperanto. Tiel la mistikisma tendenco de Wittgenstein rilatus al emocia elventra instinkto malami Esperanton.

Kompreneble, Carnap uzis Esperanton nur interkone, distre, ne fake. Profesia faka uzado de Esperanto estas kimero, same kiel multaj ambiciaj revoj en socia vakuo pri faka agado. Esperantistoj kiuj ja ambicias tiel ofte ligiĝas kun miaopinie strangaj idealismaj filozofioj. Estas aliaj konataj esperantistoj kiuj ne uzas Esperanton fake. Ekz., iam mi surpriziĝis harzarde trovi anglalinvgan recenzon de Verloren van Themaat pri filozofia afero. Mi ne komprenas la celon de Evaldo Pauli, kvankam mi supozas ke enciklopedio de filozofio (Enciklopedio Simpozio) utilas rete.

Wittgenstein kondamnis Esperanton en Culture and Value (Kulturo & Valoro):

Esperanto. The feeling of disgust we get if we utter an invented word with invented derivative syllables. The word is cold, lacking in associations, and yet it plays at being 'language'. A system of purely written signs would not disgust us so much.
Mia traduko:

Esperanto. Tiun naŭzon ni sentas se ni parolus inventitan vorton el inventitaj derivitaj silaboj. La vorto estas malvarma, mankas [signif-]asocioj, tamen ludas esti 'lingvo'. Sistemo nur da skribitaj signoj ne tiom naŭzus nin.
Tiel ĉi kaj alimaniere naŭzas min la filozofio de Wittgenstein.

Wittgenstein estas unu el la plej influhavaj kaj popularaj filozofoj de la pasinta jarcento, sed kritikintoj ja ekzistas. Ernest Gellner verkis opozicie al la lingvo-filozofia skolo en du libroj, Word and Things [Vortoj & Aĵoj] (1959), kaj Language and Solitude: Wittgenstein, Malinowski, and the Habsburg Dilemma [Lingvo & Soleco: Wittgenstein, Malinowski & la Hapsburga Dilemo] (Cambridge; New York: Cambridge University Press, 1998) kiun mi nun pritraktas.

Gellner opinias ke estas du polusoj de la moderna penso: "atomisma-universalisma-vizio" kaj la "komunumeca-kultura vizio". Ĉi-lasta estas la kampo de romantika organikismo dekstra, t.e. kontraŭ-enlumiĝa. Laŭ Gellner, streĉiteco inter la du polusoj estis speciale akra en la Hapsburga empirio. Wittgenstein vagis de unu ekstremo al la mala. La frua filozofio de Wittgenstein, en la Tractatus, situas ĉe la poluso de tuta izoleco. La pli malfrua pozicio de Wittgenstein--temas pri "vivoformoj" ktp.--respegulas la popol-organikisman sintenon. Do Gellner konfirmas mian tezon pri la reakcia organikisma sinteno de Wittgenstein lige kun ties intesta-profunda malamo al Esperanto.

Estas fama aforismo de Wittgenstein, en Esperanto: "la limoj de mia lingvo estas la limoj de mia mondo." Oni devas kompreni la implikaĵojn de tiu aserto. Tute miskomprenis ĝian celon iu 17-jara studentino Sarah Beatty en eseo Why Esperanto is the International Language for the New Millennium [Kial Esperanto Estas la Internacia Lingvo por la Nova Jarmilo], misligante Wittgenstein al la celo de Esperanto elimini la lingvobaron. Sed tio estas senkulpa eraro. Pli malbona estas la senlerta propagando de Esperantistoj kiuj utiligas reakciajn etnopurismajn ideologiajn argumentojn por la defendo de naciaj kulturoj. Rigardu la retejon Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo de Gary Mickle.

Referencoj:
Carnap pri Wittgenstein kaj Esperanto
"Lingvoplanado" (Language Planning) de Rudolf Carnap
Rudolf Carnap on IALs
Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo
"Letero el ekster la (E-) kulturo" de Radosław Nowakowski
Wittgenstein, Marxism, Sociology: An Annotated Bibliography
Ernest Gellner (blogero anglalingva)
Review of Bruno Latour, Steve Woolgar, Laboratory Life recenzo de Verloren van Themaat