Showing posts with label Roberto Passos Nogueira. Show all posts
Showing posts with label Roberto Passos Nogueira. Show all posts

2015-07-22

Brazila beletro & brazilaj esperantistaj verkistoj, 1950-1980

En Beletra Almanako n-ro 23, junio 2015 troveblas kvin eseoj: (1) mia eseo "La tragedio de l' homo en tri medioj"; (2) "Kial Zamenhof ne povis antaŭvidi la mondan anglan (kaj ĉu ĝi entute ĝenus lin)?" de Jouko Lindstedt; (3) "Esperanto inter natura evoluado kaj lernfacileco" de Wim Jansen; (4) "Kiel funkcias klasika metrika poezio" de Gerrit Berveling; kaj (5) por mi la plej novinforma kaj interesa ...

"Komparo inter la esperanta kaj brazila literaturoj dum la jaroj 1950-1980" de Luiz Fernando Dias Pita, p. 107-121.

La aŭtoro resumas la paralelajn disvolviĝojn de la literaturoj de Brazilo kaj brazilaj esperantistoj kaj kelkaj intersekcoj, pritraktante ankaŭ la rilaton de brazilaj esperantistaj verkoj al la tutmonda Esperanta beletro.

Modernismo en brazila literaturo ekfloris en 1922, sed la kultura medio pli klasikiĝis ĉ. 1945. Tamen aperis nova kaj noviga generacio, samtempe kun la burĝono de brazila esperantista verkado, sen influo de la unua al la laste-menciita. De brazilaj verkistoj en 1956 aperis Manifesto da poesia concreta (t.e. pri konkreta poezio).

La brazila Esperanto-movado reviviĝis en la 1950aj jaroj. La unuaj verkoj de Geraldo Mattos aperis en 1953. La revuo Norda Prismo stimulis tutmondan disvastigon de novaĵoj en la Esperanta beletro, inkluzive de la skota skolo.

La du literaturaj revolucioj kunfluis en 1959 per la apero de Miniaturoj de Geraldo Mattos kaj  Animo prisma de Sylla Chaves. La eksperimentemo de Mattos troveblas en tankaoj (rigardu donitajn specimenojn) en Miniaturoj. La poemaron laŭdis Marjorie Boulton. En la poemaro de Chaves (rigardu specimenojn) aperis modernismaj poemoj, sonetoj, kaj tri unusilabaj poemoj (rigardu "Nokto"n). Poste Chaves klasikiĝis kaj poste forlasis poemverkadon. Mattos verkis du poemarojn da sonetoj. Entute oni povus konkludi, ke dum la 1960aj jaroj la brazila Esperanta poezio emis al tradiciaj formoj.

Sed aperis du avangardaj poetoj: Diderto Freto kaj Roberto Passos Nogueira.

Monosilaboj, aperinta en 1967, estas eĉ pli avangarda ol Chaves: forestas verboj, adjektivoj, kaj akukativoj. Plue, Diderto Freto kiel ateisto kaj anarkiisto novis ankaŭ per siaj temoj. En Esperanto li povis eskapi la cenzuradon de la brazila faŝista reĝimo. (Rigardu specimenojn.)

Roberto Passos Nogueira ribelis kontraŭ parnasismo kaj enkondukis avangardaĵojn el aliaj literaturoj aldone al la brazila. En sia poemaro Vojo kaj vorto (1972) aperis originalaj kaj tradukitaj poemoj diversforme. Inter liaj originalaj poemoj ekzemplas konkreta poezio, metapoemoj, Kaj usona "beat" (bitnika) poezio. (Rigardu specimenojn.) Mankis sekvoj de la poeziado de Nogueira. Liaj propraj poemoj estis nekompreneblaj. Eĉ Marjorie Boulton taksis ilin tro puzlaj. (Mi mem petis de li eksplikon de A World in a Grain of Sand.) Nogueira mem ne verkis plu. Pro ĉi tiuj kaj aliaj kialoj mankis daŭrigo de liaj metodoj. La 1970ajn jarojn ne markis forta avangarda poezia tendenco en la Esperanta poezio. Samtempe verkado de romanoj ekviglis. 

Aldonaj referencoj:

2012-08-23

Georg (György) Lukács en Esperanto

Mi jam blogis pri Georg (György) Lukács, pioniro de "okcidenta marksismo."

Mi unue trovis referencon al Lukács antaŭ ol mi sciis ion ajn pri li, en revuo Norda Prismo, n-ro 1a de jaro 1972, t.e. la eseo "Arta Partikulareco kaj Esperanto," en kiu Roberto Passos Nogueira skizas la literaturteorion de Lukács kaj provas aplikon al la beletro de Esperanto. Pri detaloj, konsultu mian ĉi-teman afiŝon.

Kelkajn menciojn de Lukács mi trovis aliloke, ekz. en The Crooked Heart de Esther Schor; recenzo de romano A Curable Romantic [Kuracebla Romantikulo] de  Joseph Skibell, en kiu Zamenhof kaj la Esperanto-movado elstare rolas.

Sed lastatempe, trafoliumante malnovajn numerojn de Hungara Vivo, mi trovis mencion kaj la jenan fotografon en artikolo:

“1919: Hungarlanda Konsilia Respubliko” de Ervin Fenyvesi, tradukis Vilmos Benczik

Poste, mi petis kaj ricevis skanaĵojn de kelkaj artikoloj en  Cent tridek tri tagoj: historia skizo de hungarlanda proletara revolucio (Leipzig: Ekrelo, 1930), pri kiu mi ĵus blogis.  Nu, en tiu libro troviĝas eseo de Lukács mem!

Kontraŭrevoluciaj fortoj dum la hungara proletara diktaturo de György Lukács

Ĉu eble ĉi tiu estas la unua apero de Lukács en Esperanto?

Nu, mi interesis neesperantiston pri ĉi tiu afero, kaj mi devas esplori, ĉu ekzistas anglalingva traduko de ĉi tiu eseo. Ekzistas multaj multaj verkoj de Lukács en anglaj tradukoj: mi mem posedas tutan breton se ne ĉion libroforman. Ĉi tiu estas tute nefamiliara. Do ni vidos.

La historio de Esperanto estas vere trezorkesto.

2012-06-14

Roberto Passos Nogueira: “Pri Moderna Poezio kaj Esperanto”

Mi jam raportis ĉi-bloge pri la eseo "Arta Partikulareco kaj Esperanto" (1972) kaj la poemo "A World in a Grain of Sand" de Nogueira, kaj "The Secret Malady of Esperanto Poetry" (1973) de Julius Balbin, kiu lastatempe aperis en Esperanta traduko en Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro).

Nun vi povas trovi miabloge eseon el poemaro de Nogueira Vojo kaj Vorto (1972):

“Pri Moderna Poezio kaj Esperanto” de Roberto Passos Nogueira

Nogueira (en 1972) defias la hegemonion de parnasismo kaj "romantikaj siropaĵoj" kaj pledas por modernigo kaj malprovincecigo de la poeziarto de Esperanto, simile kiel okazis en avangardaj movadoj de la 20a jarcento.

Kio pri la originalaj kaj tradukitaj poemoj de Nogueira? Ne ĉiu opinias, ke Nogueira sukcesis:

Recenzo de Baldur Ragnarsson, Esploroj; Roberto Passos Nogueira, Vojo kaj Vorto (Paco, 1974) de Karl Schulze

Do, post 40 jaroj, ĉu jes aŭ ne la Esperanta poezio ĝisdatiĝis al la stato de mondpoezio, ni trovas nin en malsama kultura epoko, do niaj pensoj devas plu evolui.  Tamen, laŭ historia perspektivo, la menciitaj eseoj estas notindaj. Jen pluaj rilataj verkoj troveblaj miareteje:

“Kiom Longe Atendi” de Brian Price-Heywood

“Esperanto Kiel Anti-Lingvo” de Baldur Ragnarsson

2012-03-29

Julius Balbin, mi, & aliaj en Beletra Almanako

Mi jam blogis pri Julius Balbin kaj referencis lian anglalingvan traktaĵon (kun mia postnoto):

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973)

Russ Williams tradukis ĉi tiun eseon Esperanten, kaj mi tradukis mian propran, kaj ĉi ĉio kaj plu aperas en la nova numero de . . .

Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro):

Julius Balbin: "La sekreta malsano de la esperanta poezio," trad. Russ Williams (91-104)
Ralph Dumain: "Postnoto" (104-106)
Ken Miner: "Amaraj vortoj pri la E-poezio" (106-107)
Zofia Banet-Fornalowa: "Julius Balbin (1917-2006) - In memoriam" (108-114)

La eseo de Ken Miner originale aperis liabloge:

"Amaraj vortoj pri la E-poezio," 8 aŭgusto 2010, Taglibro de Ken Miner, Aŭgusto 2010

Miner citas mian afiŝon Edward Skidelsky on George Steiner, Ludwig Wittgenstein & Esperanto poetry. Miner asertas, ke ni bezonas teorion pri E-poezio.

Nu, mankas al mia scio kaj memoro la tuta gamo de Esperanta literatura kritiko kaj teorio. Kiom da teoriaĵoj el literaturteoria aŭ lingvistika starpunkto fakte ekzistas, mi ne scias. Jen unu specimeno raportita ĉi-bloge:

Roberto Passos Nogueira, Georg Lukács, & Esperanta beletro

Banet-Fornalowa resumas la vivon kaj verkojn de Balbin. Kiam ŝi verkis sian eseon en 2011, ŝi urĝe sugestis ke oni en Usono organizu ian memoreventon. Nu, se tia afero ankoraŭ ne okazis, oni ankoraŭ povus surpreni tiun taskon.

2011-11-10

Roberto Passos Nogueira, Georg Lukács, & Esperanta beletro

Mi jam blogis pri mia persona rilato kun Roberto Passos Nogueira kaj pri lia poemaro Vojo kaj Vorto. Mia unua "enkonduko" al li okazis pli frue, antaŭ preskaŭ 40 jaroj, kiam mi konis nek Nogueira nek Lukács nek Hegel. Amiko mia abonis la revuon Nordan Prismon, kiun mi prunteprenis. Do kiam mi legis n-ron 1an de jaro 1972, mi legis la eseon "Arta Partikulareco kaj Esperanto," en kiu Nogueira skizas la literaturteorion de Georg (György) Lukács, pioniro de "okcidenta marksismo," ankaŭ kiun mi ne konis. Kurioze, ke malgraŭ forgeso de ĉio alia en tiu numero, fakte en tiu baldaŭ ĉesonta revuo, mi memoris (se nebule) post jardekoj ĉi tiun eseon. Supozeble mi iomete memoris la pritrakton de la vivpovo de diversaj ĝenroj en Esperanta beletro.

Nogueira resumas komparon inter la trajtoj de scienco kaj de arto, kaj la rilatoj inter universaleco, singulareco, kaj partikulareco. Mi ne certas pri la plej taŭgaj tradukoj de la terminoj. Eble oni povus ankaŭ uzi la vortojn "ĝeneraleco" kaj "individu(ec)o".

Partikulareco estus sintezo inter la polusoj de universaleco kaj singulareco. Diversaj ĝenroj pli emas situi diversloke inter la du polusoj. La dramo pli proksimas ol la eposo al universaleco. La romano situas pli proksime ol la liriko al singulareco. Nu, sekcio II de la eseo plu klarigas.

Parto III temas pri la demando de partikulareco en Esperanta literaturo, plej tikle pri la kapablo de Esperanto redoni la konkretaĵojn, la specifaĵojn de socikulturaj situacioj. Esperanton alfrontas du supozoj: (1) Esperanto nur povas esprimi konumajn, universalajn homajn trajtojn kaj ne kulturajn apartaĵojn; (2) Esperanto apartenas al nenies ĉiutaga socia vivo, do mankas lokaj ĵargonoj, sukaj specifaj esprimoj, ktp. Nogueira respondas: (1) ĉiu grava literaturaĵo travivas preter sia tempo kaj loko; (2) Naciaj literaturaĵoj universaliĝas per tradukado kaj ĉiaokaze riskiĝas perdoj de realismaj konkretaj lingvaj esprimoj, referencoj, kaj aludoj. Esperanta literaturo ĉiam troviĝas en tradukeca reĝimo: "universaleco nenie povas harmoniiĝi kun realisma reprezentado de de lingva nivelo."

La fokuso de sekcio IV estas la evoluo de Esperanta literaturo. La juna Esperanta literaturo forte emis al universaleco. Poezio pli rapide evoluis ol prozo, subjektiva ol objektiva liriko, noveloj ol romanoj. Oni trovas malpartikularecan tendencon ankaŭ interne de la ĝenroj, subjektivajn personajn spertojn kaj eskapismon. Nogueira taksas pintajn atingojn La Infana Raso de William Auld kaj rakonto "La Tripieda Teruro" de Reto Rossetti (en la novelaro El la Maniko). (Jen kurioza elekto ĉi-lasta: oni ne inkluzivas ĉi tiun novelon el la novelaro en antologioj, kaj ne ĉiuj recenzintoj ŝategis ĉi tiujn novelojn de Rossetti; Sten Johansson severe kritikis la tuton kaj mikse taksis la koncernan novelon: Ne atuto.) En fikcia kampo singulareco gravas; Esperanta fikcio ankoraŭ ne sukcesis laŭ dimensio de partikulareco.

Nu, ĉi tiu eseo estis verkita antaŭ proksimume tri jardekoj. Eĉ se oni tute konsentus kun la tiama Nogueira, oni devus ĝisdatigi la takson laŭ la gamo de pli aktuala Esperanta beletro. Aldone, oni devus ekzameni la gamon de traduka beletro en Esperanto por konstati kiom sukcesis tradukado de kulturaj specifaĵoj, konsidere ke en Esperanto mankas sociaj kaj regionaj dialektoj, pluraj paroltavoloj krom distingoj inter formalaj kaj neformalaj esprimoj, decaj kaj maldecaj esprimoj. Pri la originala literaturo, oni konsideru progreson laŭ kaj enhavo kaj formo, kiuj implicas distingendajn problemojn.

Aliaj plendoj troveblas, ekz. samtempa, pri originala poezio: The Secret Malady of Esperanto Poetry [La sekreta malsano de Esperanta poezio] (1973) de Julius Balbin. Nogueira mem ne kontentis pri la reganta konservativa postularo de poezia formo. Li mem faris eksperimenton je avangarda poezio, en poemaro Vivo kaj Vorto, kie li pli sukcese propagandas siajn principojn ol poezie sukcesas, kaj ne sekvis postaj provoj. (Karl Schulze (1974) taŭge taksas lian malsukceson.) Lukács mem malaprobis modernisman/avangardan beletron: jen alia rakonto. Mi ne estas ĝisdata rilate al Esperanta kaj beletro kaj literaturkritiko. Supozeble oni povus testi la teoriajn perspektivojn de Lukács kaj aliaj en konekso kun taksado de Esperanta beletro.

2007-05-06

Roberto Passos Nogueira, William Blake, & mi

La sola poemaro de Roberto Passos Nogueria estas Vojo kaj Vorto (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1972), verkita kiel junulo kaj legita de mi kiel junulo. Roberto malaprobis la hegemonion de parnasismo kaj tradiciaj fiksformaj poemoj kiuj regis en Esperantujo kaj apologiis por moderna kaj avangarda poezio. Lia tezo troviĝas en la fina sekcio de la libro, en eseo "Pri Moderna Poezio kaj Esperanto" (p. 97-103). Cetere, la libro konsistas el originalaj kaj tradukitaj poemoj, kun simpatia antaŭparolo de William Auld.

Kvankam mi simpatiis je la ĝenerala perspektivo, la originalaj poemoj ne multe imponis je mi. La jena poemo inspirita de William Blake vekis mian intereson, kvankam mi tute ne komprenis ĝin:

A World in a Grain of Sand

La famaj unuaj kvar versoj, el la angla originala poemo Aŭguroj pri Senkulpeco [“Auguries of Innocence”] de Blake, troviĝas komence de la poemo de Roberto.

Koincide, Roberto loĝis en Vaŝingtono—eĉ en mia kvartalo!—dum la plej vigla periodo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. Li trovis nin, ne inverse. Ni amikiĝis, kvazaŭ animaj fratoj.

Roberto surskribis mian ekzempleron de Vojo kaj Vorto, iom blage, je la 25a de januaro 1989, jene:

Al Ralph, mia preferata E-a amiko en Vaŝingtono, kun Raŭmismaj salutoj, kaj memorigante ke ni devas preĝi la meson meze de l'amaso, malstreĉiĝi, kaj ĝui, ĉar la fina venko estos nia, ni kiuj vivas la nunon sen revoj.
Kvankam mia memoro nebulas, mi supozas ke estis la sama jaro komence de kiu Roberto invitis la grupon, inkluzive de mia neesperantistaj familianoj, al sia Jarsojla Festo. Mi memoras ke mia Evelina (nun morta) dancis kun Roberto, kaj estis bongustaj manĝaĵoj.

Okazis ankaŭ konversacio pri poezio inter mi kaj Roberto kiun vidbendigis la tiama prezidantino de nia societo, Martha Flores. Interalie mi celis klarigon de la enigmo de la poemo de Roberto, "A World in a Grain of Sand." Mi ne povas rememori kion ni diris, sed mi kredas ke li emfazis la verson "manĝi la merdon de amiko". Do li sugestis pli ol eksplikis. Mi supozas ke finfine gravas la kontrasto inter la tre homa poeto-profeto Blake kaj la serena mistikulo-sanktulo de diversaj religiaj tradicioj.

Mi ne memoras la tempodaŭron de loĝado en Vaŝingtono, sed Roberto finfine revenis al sia hejmlando Brazilo, kaj ekloĝis ĉirkaŭ Rio. Mi skribis al li kelkfoje, sed post tempo li malaperis.

Referencoj:
Arta partikulareco kaj Esperanto [pri teorio de Georg Lukàcs] de R. P. Nogueira
El "Aŭguroj pri Senkulpeco" [from “Auguries of Innocence”] tradukoj de William Auld & Tom Fraser
William Blake en Esperanto
William Blake Study Guide
William Blake - Vikipedio
Roberto Passos Nogueira - Vikipedio