2012-07-02

Kiu furzis? Giorgio Silfer!

Kiam Giorgio Silfer trovis mian afiŝon . . .

Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo

. . . li fekegis en sian pantalonon. Jen la rezulto:

Esperanta Civito | HeKo 510 7-B, 29 jun 12: Komentarie al Ralph Dumain

Min ja flatas la subita neatendita lanĉo en famon. Silfer estis tiom ekscitita tiel honori min, li perdis ĉian koherecon. Mi posedas kelkajn sociologiajn studojn de Esperanto, sed nenia scienca esploro povas subteni arbitrajn propagandismajn ideologiajn metafizikaĵojn. Mi scias sufiĉe pri Raŭmismo, ke ĝi tute absurdiĝis tra la jaroj. Se oni atentas la Manifeston pli zorge ol mi unuarigarde faris antaŭ 25 jaroj, oni trovos la konceptan ĝermon de ĝia degenero. Kaj finvenkismo kaj raŭmismo dividas komunan emon fiksi kaj fortigi la Esperanto-kultecon kaj, kiel Silfer mem nomis ĝin, la getton. Sed gettoj ne estas sanaj lokoj.

Subkulturo Esperantujo ja estas, sed uniforma, kolektiveca ĝi ne estas. La komuna kvazaŭoficiala ideologio, ritaro, kaj ceteraj trajtoj kunligas esperantistojn minimume kiel aliaj mekanismoj kaj esprimoj de kunvivado: saluton, bonvolu, pardonu, dankon, nedankinde, adiaŭ, ktp. Historie, Esperanto ne estas tiom triviala, sed oni ne akceptu la ideologian karakterizon de kolektivo laŭ memflata imago, sen funda ekzameno.

Nu, Silfer referencas alian dokumenton el sia fikcia mondeto:

Esperanta Civito | Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj

Frapas ĉi tie la tute eksmoda kaj pridubinda antaŭsupozo de la efektivigeblo kaj dezirindeco de apartaj memdeterminaj sociaj komunumoj en la moderna mondo. Temas ne nur pri rajtoj sed pri fortigo kvazaŭŝovinisma de organikismaj komunumoj. Sed kio dubindas eĉ pri realaj historie estiĝintaj etnoj kaj nacioj, tio absurdiĝas kiam oni analoge pretendus konceptigi Esperantujon tiel.

Notu bone ĉi tiun aserton:

"Ĉiuj lingvoj estas la esprimo de kolektiva identeco kaj de specifa maniero percepti kaj priskribi la realon; tial ili devas havi la eblecon profiti la kondiĉojn necesajn por plena disvolviĝo en ĉiuj funkcioj."
Ĉi tiu frazo kaj dokumento esprimas ekstreman etnismon, eĉ etnocentrismon, kiu mirinde aplikiĝas ankaŭ al Esperantujo. Ĉi tiu ero de mistifika penso speciale reliefigas la narcisismon de la verkinto: "esprimo de kolektiva identeco kaj de specifa maniero percepti kaj priskribi la realon". Tio jam estas troiga aserto pri modernaj socioj en naciaj kadroj. Aplikata al Esperanto, la aserto estas des pli absurda.

Homo kiu pretendas reprezenti la tutan kolektivon rekoneblas laŭ socia tipo. Potencavido en Esperantujo estas ĉiam ridinda afero. Silfer flatas sin ke mia konscienco riproĉas min, ne lin. La genian silferan psikoanalizon pri mi mi frandis kiel tipan silferan majstraĵon. Mi flankenvojiĝis, perdis la vojon, ne partprenante la mirindajn venkojn de raŭmismo kaj civitismo. Li ja havas preskaŭ supernaturajn povojn, eĉ kapabli percepti kaj tiel taksi mian fantoman ekziston dum jardekoj.

Disa rezonado pri disaj faktoj pruvante nenian tezon: jen ne nur narcisulo sed kadukulo nevole laksanta. . . . Kia domaĝo. Nu, ni lasu lin ĉe propra stinko. Jen pli ĝenerala konstato.

Oni devas ekkonscii pri la infekto de esperantista propagando per ideoj kiuj historie devenas el dekstra ideologio. Mi atentigas pri diversaj verkoj de Gary Mickle, ekz.:

Esperanto por la blanka kulturhomo? (Libera Folio, 2006-02-27)

. . . kaj entute lia retejo:

 Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo

La mondo, se ĝi scius, priridegus etnoŝovinisman pretendon de Esperantistaj foloj. Kaceto ambicias fariĝi pornstelulo. 

1 comment:

Gary said...

La Manifesto de Raŭmo ne estis senmanka. Estus tamen malmilde riproĉi al ĝiaj 80-a-jaraj subskribintoj, ke ili ekzemple ne antaŭvidis, kian uzon grupo de homoj trovos por la en ĝi entenata komparo de la esperantlingvanoj kun "diaspora lingva minoritato". Kio estis kvalite nova kaj aprezinda, estis, ke granda grupo pretis publike kritiki la ĝis tiam nur de kelkaj, en privataj konversacioj, pridubitan finvenkismon. Kaj proponi novajn ideojn, per kiuj oni povus superi ĝin.

Kion oni ne povas sufiĉe ofte ripeti, estas, ke la Civito ne estas la institucia reprezento de "la raŭmismo", kaj kiom ajn ĝi sugestas tion en siaj deklaroj, ĝi neniam fariĝos tia. La Civito havas tute propran ideologion, plej facile nomeblan "Civitismo" kaj komponitan po proksimume egalaj partoj el elementoj de raŭmismo, etnismo kaj mikronaciismo. Sen referenco al mikronaciismo malfacilas koncepti en unu vorto la aŭdacon, per kiu la Civita versio de "raŭmismo" anstataŭigas la tradician sanktan gralon - la finan venkon - per alia: la internacia agnosko de la esperantistaro kiel senteritoria "subjekto de internacia juro" kun iu grado de "suvereneco". Sen historia scio pri la etnismo-furoro, kiu regis inter junaj esperantistoj de la 70-aj jaroj, malfacilas klarigi la senkritikecon, per kiu la Civitanoj kanonigis la Universalan Deklaracion de Lingvaj Rajtoj, kvazaŭ ĝi estus ilia propra ellaboraĵo, kaj ankaŭ ilian malemon temigi la evidentiĝintan fiaskon de tiu dokumento, kiun finfine neniu vera subjekto de internacia juro pretis ratifi.

La alkroĉiĝo de la Civito al la UDLR estas jam sufiĉa pruvo, ke tiu grupo ne kapablas iĝi ombrela organizaĵo de ĉiuj raŭmistoj (laŭ larĝa kompreno de tiu termino). Multo en la UDLR aspektas kiel simpla asertado de etnonaciismaj ideoj pri lingvoj kaj teritoriaj rajtoj de etnoj. Tiujn ideojn ĝi simple alivestas tiel, ke la tuto aspektu kiel homrajta deklaracio. Jen kelkaj problemoj:

La UDLR substrekas, ke lingvaj komunumoj estu la subjektoj de lingvaj rajtoj en sia "propra" teritorio. Tio kondukas al la absurda situacio, ke "homa rajto" (uzi lingvon x por difinita celo) pro historiaj kialoj povas validi sur unu teritorio (ĉar uzantoj de lingvo x vivas tie pli longe ol uzantoj de aliaj lingvoj), kaj sur alia teritorio ne. Oni imagu "rajton je libera opiniesprimo", kiu validus nur por "teritorie propraj" opinioj, kiuj havas longan tradicion sur la teritorio, kie ili estas esprimataj.

UDLR: "La publikaj aŭtoritatoj kiuj en siaj jurisdikcioj havas pli ol unu lingvon teritorie historian devas publikigi en tiuj lingvoj ĉiujn leĝojn kaj ordonojn kun ĝenerala karaktero, sendepende de la fakto ke iliaj parolantoj komprenas aliajn lingvojn." Jen "rajto", kiu ne validas por ĉiuj kaj ne nepre por tiuj, kiuj plej bezonas ĝin, sed nur por tiuj, kies lingvoj havas la postulatan historiecon – eĉ se ili perfekte komprenas la "alian lingvon", en kiu oni kutimas publikigi la leĝojn kaj ordonojn. La UDLR kodigas rajtojn de lingvoj pli, ol ĝi kodigas rajtojn de homoj.

La socio, kiu konturiĝus, se la mondo envivigus ĉi tiajn jurajn preskribojn pri "homaj rajtoj", estas ne alloga. Temas pri socio, en kiu ĉiuloke etnaj (lingvaj) komunumoj estas bazaj unuoj, kiuj ĵaluze gardas pozicion en etna hierarkio baziĝanta sur historiaj teritoriaj "posedrajtoj". La simbola esprimo de la diversgradaj "posedrajtoj" estas diferencaj relativaj privilegioj de la lingvoj.