Showing posts with label Karl Marx. Show all posts
Showing posts with label Karl Marx. Show all posts

2014-09-17

Hermann Häfker & William Auld pri mondhistorio

William Auld, "Mondhistorio," en Pri lingvo kaj aliaj artoj (Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978), pp. 189-191.

La ĝeneralaj politika kaj filozofia sintenoj de Auld estas konataj de liaj plej fruaj poemoj en Esperanto. Mi ne memoras detalajn aŭ teoriajn pritraktojn de socipolitikaj aferoj; ne surprize, ĉar kiel verki tiurilate al esperantista legantaro? Do la eseo de Auld pri mondhistorio estas, aŭ ŝajnas, malkutima je Auld.

Auld trovas ke teoriaj sintezoj pri la fenomeno historio maloftas. La plej famaj estas Marx kaj Arnold Toynbee. H. G. Wells ne estas taŭga kandidato: en Wells mankas filozofia profundo, troveblas nur disaj supraĵaj faktaj observoj. Partaj sintezoj trovas je Gordon Childe kaj Oswald Spengler. Do, Auld prezentas pensistojn maldekstrajn kaj dekstrajn, sed ne montras elektemon. Li emfazas ke ĉiu interpreto estas elektema.

Auld favoras la idearon de Hermann Häfker, kiu verkis krokodile pri filmteorio sed verkis originalan libron en Esperanto pri la historio, t.e. Jarmiloj pasas (1931). Auld citas el Häfker: en historiografio troveblas streĉemo inter faktaro kaj idearo. Pri li Auld konkludas:

Laŭ mia prijuĝo li montriĝas kiel liberala, piema, agnostika socialdemokratulo--kaj tio ŝajnas al mi, persone, ne malbona starpunkto por historia sintezo: speco de meza pozicio, kiu evitas la ekstremojn.
Nu, Auld komprenas la problemojn, sed ĉi tie lia starpunkto tro similas al tipa brita filistreco (trovebla ankaŭ ĉe Wells), se sen la kutima kuna kontraŭfilozofiemo.

Sed eble Auld ankaŭ rememoras la filistran, dogmeman praktikon de sovetia marksismo (kiu disvastiĝis tra la Komunistaj partioj de la mondo), kies ideojn ties adeptoj eĉ ne komprenis: Auld rimarkigas tion en sia eseo pri Eŭgeno Miĥalski, Pasio-pasivo. Sed kiel konceptigi la rilaton inter teoria konstruo kaj empiriaj faktoj? Nu, en ĉiu scienco, teorikonstruado progresas per idealigo: simpligo al konstruado de modeloj kiuj poste kompleksiĝas, procedo kiu aplikeblas ankaŭ al malpli "sciencecaj" fakoj. Kompromiso en teoriaj aferoj kiu evitus "ekstremojn" obstrukcias progreson.

Do min ne feliĉigas ĉi tiu eseo, sed informo pri la ekzisto de Hermann Häfker estas por mi novaĵo, iam esplorenda.

2013-08-18

Ludwig Feuerbach ne en Esperanto

Estas mirinde, ke mi ne povas trovi ajnan verkon de Feuerbach en Esperanto. La tezoj de Marx pri Feuerbach ekzistas en esperantaj tradukoj, sed ne Feuerbach mem. Ĉu Feuerbach troveblas en via nacia lingvo? Kiuj verkoj?

Ludwig Feuerbach - Vikipedio

La fama tezaro de Markso estas trovebla libroforme:

Tezoj pri Fojerbaĥo, Principoj de komunismo kaj aliaj tekstetoj de Karlo Markso, Frederiko Engelso; tradukis el la germana Vilhelmo Luterman.  

Markso kritikas la mankojn de Feuerbach (kiu lin dum temo inspiris) rilate al socia teorio, limo de ĉiuj Junhegelanoj, kiuj kritikadis religion kaj politikon sed ne penetris sub la tavolon de la ideologiaj superstrukturoj de la socio. Sed ĉi tie oni ne trovos la riĉaĵojn de Feuerbach pri la motivoj kaj trajtoj de religioj kaj superstiĉoj.

Jen mia bibliografio de verkoj en kaj pri Feuerbach en la angla: Ludwig Feuerbach.

2013-06-12

Ars combinatoria, Hegel & Marx

For the sake of complete cross-referencing, here is a post from another blog I have not previously referenced on this one:

Philosophical languages, Romantic historicism, Hegel, Marx (posted on 6 August 2008, from a piece originally written 8 July 2006)

. . . which is a commentary on:

Cook, Daniel J. “Marx’s Critique of Philosophical Language,” Philosophy and Phenomenological Research, 42 (June 1982): 530-554.

See also my web page:

Hegel on Ars Combinatoria & Characteristica Universalis 

There are many critiques of his historical phenomenon, but Hegel is rarely brought into the equation.

2010-03-31

Resumita Kapitalo Recenzita

de Vilhelmo Lutermano
Monda ASEMBLEO Socia (MAS)
31a marto 2010
Recenzo de Cafiero : Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso

2009-07-06

Lucien Sève pri Markso & la ekonomia krizo

Ĉu regulado de la krizo aŭ preterpaso de kapitalismo ? - Markso kontraŭatakas
de Lucien SÈVE, trad. Vilhelmo Lutermano
’Le Monde diplomatique’ en Esperanto, 1a decembro 2008

Resumo:

Malŝatataj de la eŭropaj socialistaj partioj kiel „simplismaj malnovaĵoj” kun kiuj oni devas urĝe rompi, senkreditigitaj en la universitato kie ili estis longtempe instruataj kiel bazo de ekonomia analizo, la verkoj de Karlo Markso vekas denove intereson. Ĉu la germana filozofo ne sekcis la meĥanismon de la kapitalismo kies skuiĝoj igas la fakulojn senkonsilaj ? Dum la iluziistoj pretendas „moraligi” la financon, Markso klopodis por nudigi la sociajn rilatojn.

Lucien Sève estas konata franca marksisma filozofo pri la psikologio de la homa persono. Verkoj liaj troviĝas en anglaj tradukoj rete ĉe http://www.marxists.org/archive/seve/index.htm.

Aldoniĝis al la Esperanta traduko bibliografieto de verkoj de Markso en Esperanto.

2009-07-05

Karlo Markso pri Scienco, Religio, Historia Metodologio

Antaŭ la erao de John Wyatt, ŝpiniloj, kvankam ja neperfektaj, jam uziĝis, kaj Italio verŝajne estas la lando de ties unua apero. Kritika historio de teknologio montrus, kiom malmulte iu ajn inventaĵo de la 18-a jarcento estas produkto de sola individuo. Ĝis nun mankas tia libro. Darwin interesas nin pri la historio de la teknologio de Naturo, t.e. formante organojn de plantoj kaj animaloj, kies organoj funkcias kiel produktiloj por subtenado de vivo. Ĉu ne la historio de la produktivaj organoj de la homo, de organoj kiuj konsistigas la bazon de ĉia socia organizado, meritas samnivelan atenton? Kaj ĉu ne tia historio estus pli facile kompilebla, ĉar, kiel diras Vico, la homa historio diferencas de natura historio ĉi tiel, ke ni faris la unuan sed ne la duan? Teknologio malkaŝas la manieron de homo rilate al Naturo, la procezon de produktado per kiu homo sin vivtenas, kaj tiel ankaŭ senvestigas la manieron laŭ kiu formiĝas onies sociaj rilatoj kaj ties konceptoj rezultantaj. Eĉ ĉiu historio de religio kiu ne sukcesas konsideri ĉi tiun materian bazon, estas nekritika. Estas efektive pli facile analize konstati la teran fonton de la nebulaj kreaĵoj de religio, ol inverse, ellabori de la realaj vivrilatoj la korelativajn ĉieligitajn formojn de tiuj rilatoj. La laste menciita estas la nura materiisma kaj do la nura scienca metodo. La malfortaĵoj de la abstrakta materiismo de natura scienco, materiismo kiu ekskludas la historion kaj ties procezon, tuj evidentiĝas je la abstraktaj kaj ideologiaj konceptoj de ĝiaj varbantoj, kiam ajn ili aŭdacas preteriri la limojn de propraj fakoj.


FONTO: Markso, Karlo. Kapitalo, volumo 1-a (1867), ĉapitro 15-a: Maŝinaro kaj Moderna Industrio, piednoto 4-a. Tradukis R. Dumain el anglalingva versio de ĉi tiu ĉerpitaĵo, Marx on Science, Religion, Historical Method.

2009-06-27

Omaĝe al Prometeo de Karlo Markso

Filozofio, dum sangero pulsos en ĝia mondvenka kaj absolute libera koro, neniam lacos rebati siajn malamikojn per krio de Epikuro:

Ne la homo kiu neas la diojn kiujn adoras la homamaso, sed tiu kiu asertas pri la dioj tion, kion pri ili kredas la homamaso, estas vere malpia.

Filozofio pri tio ne estas sekretema. La konfeso de Prometeo:

Simple diri, mi malamas la diaraĉon
[Esĥilo, Prometeo Ligita]

estas ĝia propra konfeso, ĝia propra aforismo kontraŭ ĉiujn ĉielajn kaj surterajn diojn kiuj ne agnoskas homan memkonscion kiel la plej altan diecon. Ĝi toleros nenian ceteran.

Sed al tiuj mizeraj mart-leporoj kiuj jubilas pri la ŝajne pli malboniĝinta civila statuso de filozofio, ĝi respondas denove, kiel Prometeo respondis al la servisto de la dioj, Hermeso:

Certu, ke ĉi-aĉan sorton mi
Ne interŝanĝus por servuto via.
Pli bone mi ĉi tiun rokon servu
Ol komplezi Patron Zeŭson file-sklave.

Prometeo estas la plej eminenta sanktulo kaj martiro en la filozofia kalendaro.


FONTO: Marx, Karl. La Diferenco inter la Demokrita kaj Epikura Filozofio de Naturo, Malneto de Nova Antaŭparolo (1841), eltiraĵo.

Tradukis Ralph Dumain el angla traduko: The Difference Between the Democritean and Epicurean Philosophy of Nature (1841), Draft of a New Preface (Berlin, March 1841).

2009-05-26

Karlo Markso pri religio kiel reflekso & kondiĉoj al ĝia malapero

La religia mondo estas nur reflekso de la reala mondo. Kaj por socio kiu baziĝas sur produktado de varoj, en kiu ĝenerale la produktantoj unu kun la aliaj eniras sociajn rilatojn traktante siajn produktojn kiel varojn kaj valorojn, tiel reduktante sian individuan privatan laboron al la mezurilo de homogena homa laboro—por tia socio, Kristanismo kun sia kulto de la abstrakta homo, aparte en siaj burĝaj manifestaĵoj, Protestantismo, Deismo, ktp., estas la plej taŭga speco de religio. En la antikvaj aziaj kaj antikvaj ceteraj modaloj de produktado, oni trovas ke la konvertado de produktoj al varoj, kaj do la konvertado de homoj al produktantoj de varoj, situas en suba pozicio, kiu, tamen, pli graviĝas dum ke la primitivaj komunumoj pli kaj pli alproksimiĝas sian dissolviĝon. Komercaj nacioj, ĝuste diri, ekzistas en la antikva mondo nur en ties interspacoj, kiel la dioj de Epikuro en la intermondoj [Intermundia], aŭ kiel judoj en la poroj de la pola socio. Tiuj antikvaj sociaj organismoj de produktado estas, kompare al burĝa socio, ege simplaj kaj travideblaj. Sed ili fondiĝas aŭ sur la nematura evoluo de la homo individue, kiu ankoraŭ ne tranĉis la umbilikan ŝnuron kiu ligas sin al siaj kunuloj en primitive triba komunumo, aŭ sur senperaj rilatoj de subigo. Ili povas estiĝi kaj persisti nur kiam la disvolviĝo de la produkta kapablo de laboro ne leviĝis preter malalta etapo, kaj kiam, do, la sociaj rilatoj en la sfero de materia vivo, inter homo kaj homo, kaj inter homo kaj Naturo, simile striktas. Ĉi tiu strikteco reflektiĝas en la antikva kultado de Naturo, kaj en la ceteraj elementoj de popolaj religioj. Ĉiaokaze, la religia reflekso de la reala mondo povos malaperi finfine nur tiam, kiam la praktikaj rilatoj de ĉiutaga vivo provizos al homoj nur perfekte kompreneblajn kaj raciajn rilatojn kun iliaj kunaj homoj kaj kun Naturo.

La vivprocezo de socio, kiu baziĝas sur la procezo de materia produktado, ne disŝiros sian mistikan vualon ĝis ke ĝi traktiĝos kiel produktado fare de libere kunlaborantaj homoj, kaj ke ili ĝin ordigos laŭ difinata plano. Ĉi tio tamen postulas materian bazon aŭ kondiĉaron kiu tiesflanke estas la spontana produkto de longa kaj suferplena procezo de disvolvigo.

Fonto: Karlo Markso, Kapitalo, volumo 1-a (1867), ĉapitro 1-a.

La anglalingva versio de ĉi tiu ĉerpitaĵo, kune kun aliaj samtemaj, troviĝas ĉe mia precipa retejo:

Religion as Reflex vs. a Future Rational & Transparent Society

Notu ankaŭ la jenan eseon:

"Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko" de Ladislav Podmele

2007-05-06

Karl Marx (1818.05.05.-1883.03.14)

La 5-a de majo estas la 189-a naskiĝtago de Karlo Markso. Samtage mi eltrovis ke poeto Poul Thorsen verkis mediton pri vizito al la tombo de Markso:

"Pensoj ĉe tombo" de Poul Thorsen, Sennacieca Revuo, 1938

Pri frue en la tago mi verkis blogeron pri poemo de Thorsen "Al Josephine Baker". Poste mi trovis la jenan eseon pri regresemaj ŝablonoj kaj rasismo:

"Antaŭjuĝoj: Filozofia problemaro" de Poul Thorsen, Norda Prismo, 58/1, p. 15

Do ĉi-okupe jen taŭga festado de Markso.

Referencoj:
Karl Marx - Vikipedio
Marxists Internet Archive: Esperanto
Poul Thorsen Hejmpaghoj - Hjemmesider
Esperanto & Laborista Movado