Showing posts with label Claude Piron. Show all posts
Showing posts with label Claude Piron. Show all posts

2015-07-27

Sondokumentoj de Luis Jorge Santos Morales


Luis Jorge Santos Morales ĉe Soundcloud laŭtlegas ĉerpaĵojn el diversaj Esperantaj verkoj.

Jen ĉerpitaj aŭtoroj: Edmond Privat, Tibor Sekelj, Louis Beaucaire, Claude Piron, Boris Kolker, Marjorie Boulton, Ivo Lapenna, kaj Luis Jorge Santos Morales mem.

2012-08-09

Kalocsay (mok)recenzas la Esperantan novelarton

En afiŝo en junio, mi resumis la kontribuon de Kalocsay en Du intervjuoj: interparoloj kun Kálmán Kalocsay kaj William Auld. Oni tie gustumos la pensmanieron kaj juĝemon de Kalocsay. Nu, jen plua kaj pli forta gusto de Kalocsay:

La Esperanta novelo” de Kálmán Kalocsay (Hungara Vivo, 14-a jaro, n-ro 1, 1974, p. 5-6)

Mi ofte ridis dum legado, ĉar la resumado kaj recenzado de Kalocsay miksiĝas kun moka tono. Estas ja historio de akraj observoj de esperantistoj pri propra kulturo. Kalocsay ne avaras pri sarkasmo.

Li komencas per resumo de disputoj okaze de la antologio 33 Rakontoj. Jen kelkaj pikoj:

". . . la E‑aj novel‑aŭtoroj, almenaŭ ĝis 1964, ĉeestas en la volumo senmanke, eĉ tro senmanke."

". . . Claude Piron (en Monda Kulturo) tiom perdis sian animekvilibron, ke li disskizoidis en kvar apartajn individuojn."
Kalocsay taksas individuajn esperantistajn verkistojn. Baghy:
" Li havis por tio siajn rimedojn: la romantikan (tro romantikan) agadon, la larmosolvitan stilon kaj—sialoke—ankaŭ la transkapiĝojn de burlesko. Li volis kvazaŭ krei medion, kies gvidanta stelo estas la zamenhofa “nova sento”: danĝera tereno, kun multaj kaptiloj kaj faligiloj. Kaj Baghy ankaŭ stumbladis, sed ne falis, estis kaj restis arda civitano de Esperantio. Kaj la esperantianoj, kiujn li varbis, restas fidelaj. Kiu lin subtaksus, tiu ricevus eĉ pli da protestaj leteroj ol la televida eminentulo."
Boulton:
"En unu el ili [ŝiaj noveloj] montriĝas la konsekvencoj de tio, se oldeta fraŭlino de severmora, puritana edukiteco, trinkas ekster sia hejma medio iom tro da alkoholaĵo. Malĝentilaĉe, mi prenis tiun akcident‑novelon por iela memportreto, kun la diferenco, ke M. Boulton trinkas ne alkoholaĵon sed Esperanton, kaj tiam ŝi devas eltrovi rakontojn faritajn kun strange bubina ĉarmo (Okuloj), aŭ ludeme filozofiajn okazaĵojn pri sia kato."
 Ha! Kalocsay pikis Boulton simile en komento en la intervjuo kun Haupenthal.

Nu, Kalocsay ne nur mokas; li laŭdas la pozivitajn flankojn de Baghy kaj Boulton, ankaŭ favore komentas pri Newell, Szilágyi, Engholm, Francis, Schwartz, Rosbach, Sturmer, Reto Rossetti, Forge, Mahé. Kaj ni ne forgesu:
"Vastan pritrakton postulus Sándor Szathmári, sed, unue, tio kondukus al apenaŭ finebla filozofia esoteraĵo, due, li estis jam vaste taksata en nia antaŭa numero [de Hungara Vivo]."

2011-01-02

A. Z. Foreman translates William Auld & other Esperanto poets

Tradukisto A. Z. Foreman kritikas la lingvon kaj propagandon de Esperanto sed tradukas originalajn Esperantajn poemojn anglalingven: ĝis nun poemojn de William Auld, Marjorie Boulton, Kalman Kaloscay, kaj Ludmila Jevsejeva. En ĉiu kazo oni povas aŭskulti lian deklamon de la originala poemo. Ĉar temas pri anglalingva legantaro, la cetero de ĉi tiu blogero estas anglalingva.

A. Z. Foreman is a polyglot, linguistics student, and poetry lover who translates from several languages including Esperanto into English, as you will see from his blog Poems Found in Translation. Some character by the name of "Ralph Ellectual" has commented on all his Esperanto blog entries, and I agree with his judgments. Foreman has some harsh but fair comments about the language itself, which he likes for reasons other than the usual propaganda. See his piece:

Meditation On Esperanto: Part 1- Internationalism

I won't quibble over his detailed remarks about the linguistic quirks of Esperanto, but I share a rejection of the type of Esperantist propaganda promulgated by Claude Piron.

But let's move on to Foreman's translations from Esperanto:

William Auld: In an Old CemeteryJulia on Pandateria 
Marjorie Boulton: Memnon 
Kalman Kalocsay: A Summer Night
Ludmila Jevsejeva: Autumn Melody

For each poem Foreman provides a sound file of him reading the Esperanto original, along with the text of the Esperanto original and his translation. These poems are meditative (on time, history, perspectives of the present vs. the past) or lyrical. The first three poets listed are famous in the Esperanto world. The last one is new to me, but Ludmila Jevsejeva (1913-1980) is not new on the scene at all; in fact, she was a victim of Stalin's purges. See also Ludmila Jevsejeva - esperantistino kaj poetino.

I shall be interested in what else Mr. Foreman has to say about Esperanto language and poetry, and of course I look forward to further translations.

2010-07-05

Johán Balano eltiras ĝin

Johán Balano estas pseŭdonimo de Claude Piron kaj aŭtoro de krimromano (aŭ kremromano?) Ĉu Ŝi Mortu Tra-Fike? Mi serĉis interrete, kaj jen la unua ĉapitro. Ĝi komenciĝas:

"Ĉu vi permesas, ke mi montru al vi mian penison?" li demandis kun afabla rideto.
Sed ne antaŭsupozu, pri kio temas. La dialogo estas lerte konstruita, do vi nur laŭgrade konstatos, kia estas la problemo.