Showing posts with label propagando. Show all posts
Showing posts with label propagando. Show all posts

2013-07-18

Albert Einstein & Esperanto (4)

Jen kelkaj disaj referencoj al Einstein en Esperanto.

Esperanto sen mitoj [recenzo], de Fabien van Mook, JEN n-ro 145, p. 10-12 (sept-okt 1999).

En publika agado oni ofte mencias subtenintojn aŭ subtenantojn de Esperanto. Ju pli famas des pli bonas! Ekzistas libroj en kiuj listiĝis eldiroj de multaj famaj homoj pri Esperanto, sed tiaj libroj estas ne findindaj. Sikosek esploras kiuj subtenintoj vere subtenis kaj kiuj iĝis mitoj. Willem Drees jes simpatiis kaj povis legi Esperanton (sed apenaŭ aktive uzi). Albert Einstein malsimpatiis (almenaŭ) post la dua mondmilito. (Fakte, en tradiciaj historioj pri Esperanto oni ankaŭ ofte legas pri famaj «esperantistoj», kiuj jes uzis Esperanton dum certa tempo, sed poste uzis kaj simpatiis alian artifaritan lingvon. Tian turniĝon al alia lingvoprojekto oni ne mencias en tiuj historioj, kaŝante la tutan veron!)
Ĉu vere "Einstein malsimpatiis (almenaŭ) post la dua mondmilito"?

Jen unu fragmento de dokumento en la germana, sed mankas ajnaj fontindikoj au klarigoj:

Albert Einstein kaj Esperanto (Ipernity, 04/28/2011)

Jen referenco el la Einstein-arkivo:

Einstein Archives Online:
Anglique instead of Esperanto
Archival Call Number: 69-984
Begin Date: 1932-02-02
End Date: 1935-01-29
Language: Hebrew
Archival Location: Albert Einstein Archives, The Hebrew University of Jerusalem, Israel Number of Pages: 1 Document Type: Newspaper Clip (CLIP)

Kio estas kaj pri kio temas?

Ĉu vi povas solvi iun el ĉi tiuj misteroj?

2010-09-25

Jacques Bouveresse pri Noam Chomsky

Noamo Ĉomski kaj liaj kalumniantoj de Jacques Bouveresse, Le Monde Diplomatique en Esperanto, 1a majo 2010.

Bouveresse estas filozofo el la analiza skolo, malsame ol la francaj filozofoj plej konataj en anglalingvaj landoj. Estas aliaj artikoloj liaj en La Diplo. 

Mi blogis pri Bouveresse ankaŭ anglalingve:

Paul Valéry, Jacques Bouveresse, Theodor Adorno

2009-05-17

Trockij pri religio (1)

Rilatoj en socialisma aŭ en komunisma socio, t.e. en la plej evoluonta etapo de socia evoluo, estos tute travideblaj kaj ne bezonos helpajn metodojn de trompado, mensogado, falsigado, kaj perfidado.

Tamen, ni trovas nin tre for de tiu etapo. En niaj rilatoj kaj moralo persistas multaj mensogoj kies radikoj estas kaj servuto kaj la burĝa ordo. La plej supera esprimo de la ideologio de servuto estas religio. Rilatoj en feŭda-monarkia socio ekzistis sur bazo de blinda tradicio kaj leviĝis ĝis nivelo de religia mito. Mito estas fantazia kaj falsa interpreto de naturaj fenomenoj kaj sociaj institucioj en ties interkoneksoj. Tamen, ne nur la trompitoj, t.e. la subpremataj homamasoj, sed tiuj al kiuj la trompado servis—la regantoj—plejparte kredis kaj bazis sin sur tiu mito kun bona konscienco. Objektive falsa ideologio, teksita el superstiĉoj, ne nepre indikas subjektivan mensogemon. Nur tiomgrade ke sociaj rilatoj pli kompleksiĝas, t.e., tiomgrade ke la burĝa sociordo disvolviĝas, kun kiu religia mito pli kaj pli konfliktas, religio fariĝas fonto de pli intensiĝanta ruzeco kaj pli rafinata trompado.

Evoluinta burĝa ideologio estas raciisma kaj kontraŭmita. La radikala burĝaro provis funkcii sen religio kaj konstrui ŝtato surbaze de racio anstataŭ tradicio. Esprimo tiucele estis demokratio kun ties principoj de libereco, egaleco, kaj frateco. La kapitalisma ekonomio, tamen, kreis monstran kontraŭdiron inter la ĉiutaga realo kaj demokrataj principoj. Pli altgrada speco de mensogado necesas por ŝtopi ĉi tiun kontraŭdiron. Nenie homoj mensogas politike pli ol en burĝaj demokratioj. Kaj temas ne plu pri la objektiva “mensogado” de mitoj, sed la konscie organizata trompado de la popolo, utiligante kombinojn de metodoj ege komplekse. La teknologio de la mensogo estas prilaborata ne malpli ol la teknologio de la elektro. La plej “evoluintaj” demokratioj, Francio kaj Usono, posedas la plej trompeman gazetaron.

FONTO: Leono Trockij, “Kulturo kaj Socialismo” (1927). El anglalingva versio: "Culture and Socialism" (1927), tradukita de Brian Pearce. Rimarku ankaŭ mian anglalingvan blogon, Trotsky on religion (1).

Simila analizo troviĝas en prelego:

El Kontraŭreligia Propagando de Leono Trockij,
aperinta en: Ateismo 3: 1-3 (7-9), januaro-septembro 1991, p. 20-21.