Showing posts with label Langston Hughes. Show all posts
Showing posts with label Langston Hughes. Show all posts

2013-09-29

Langston Hughes en Esperanto

Ĵus aperis Esperanta traduko de fama poemo de negra-usona verkisto Langston Hughes:

Harlemo (Harlem), tradukis Joshua "Sproŝŭa" Birns-Sprague

Estas iomete plu da Hughes en Esperanto:

Kvar Poemoj de Langston Hughes, tradukis Carlos A. Castrillón
La poemoj: Ankaŭ Mi Prikantas Amerikon, Negraj Laboristoj, La Minejoj de Johannesburg, Mi Estas Negro
. . . Kaj mia traduko:

"Adiaŭ Kristo" [Goodbye Christ], tradukis R. Dumain

Mi eltrovis forgesitan recenzon en Literatura Mondo:

Observo: Negraj Poetoj en Ameriko [Recenzo de “L.”]

Mi memoras, ke en 1987, mi diskutis kun la tiama vicprezidanto de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono komunan deziron traduki verkojn de Hughes, li prozajn, mi poeziajn. Eble de tempo al tempo mi provetis. Mi memoras nur provojn traduki la faman poemon "The Negro Speaks of Rivers" [La Negro Rakontas pri Riveroj].

Mi ne plenumis tiun aferon, sed ĉe mia retejo vi trovos miajn Esperantajn tradukojn de verkoj de Paul Robeson, Duke Ellington, LeRoi Jones/Amiri Baraka, kaj miajn proprajn Esperantajn poemojn pri ĵazmuzikistoj John Coltrane, Hilton Ruiz, kaj Miles Davis.

2011-12-15

Harlema Renesanco en Literatura Mondo (1)

Feliĉan Zamenhoftagon!

La lastatempa enretigo de la plej eminenta iama literatura revuo en Esperanto, Literatura Mondo, estas nekalkuleble valora afero:

Literatura Mondo 1922-1949

Troveblas en la arkivo eble neatentitaj trezoroj. Plej interesa por mi nun estas la eltrovo de manpleno da recenzoj, artikoloj, kaj artbildoj reference al la Harlema Renesanco de la 1920aj jaroj en la fama negra kvartalo de Novjorkurbo. Mi komencas mian ekspluatadon de tiu materialo, kiu aperis inter 1931 kaj 1934, per aparta enretigo de la jena artikolo:

“L.” “ Observo: Negraj Poetoj en Ameriko” [recenzo], en Literatura Mondo, majo 1934 (#4), p. 79.

Mi bezonas eltrovi, kiu estas "L."

Rimarku, ke "Observo" estas la ĝenerala rubriko por recenzoj.

Miareteje troveblas mia transskribo kun notoj kaj retligo al la koncerna numero, plus aliaj rilataj retligoj.

Jen mia dua enretigo, kun notoj, de recenzo el 1934:

“Observo: Van Vechten: Negra Ĉielo” [Recenzo], en Literatura Mondo, novembro 1934 (#9), p. 175-6.

La recenzinto ne tradukis la nuntempe abomenatan vorton kiu signifas "negraĉo"-n. Van Vechten fakte apartenis al la tiutempa speco de blankuloj negroamantaj; mi supozas ke li intencis uzi la vorton idiotisme, ne senhonorige.

Mi intencas enretigi la ceterajn rilatajn aferojn kaj traduki ĉi tiujn kaj ceterajn anglalingven.

2011-01-15

Paul Robeson ne-tradukita

Antaŭe mi menciis mian tradukon "Ligoj de Frateco". Nu, jen la originala teksto, en la angla:

Bonds of Brotherhood” by Paul Robeson

Kaj se vi legpovas la anglan lingvon, vi nepre trovos la jenan interesega:


Ĉiuokaze, nepre aŭskultu la "Ĥasidan Ĉanton":

"Hassidic Chant" sung by / kantas Paul Robeson
(YouTube)

Kaj hodiaŭ estas la naskiĝtago de Martin Luther King, Jr.

2011-01-14

Paul Robeson tradukita

Mi antaŭe neglektis blogi pri la jena afero. Antaŭ pli ol jaro mi tradukis eseon publikigita en 1954:

"Ligoj de Frateco" [Bonds of Brotherhood] de Paul Robeson.

Ĉi tio estas ekzemplo de la usona maldekstra kulturo kiu estis subpremata kaj detruata en la 1950aj jaroj kaj specife de la juda-negra solidareco kiu vivis en tiu kulturo. Robeson verkis ĉi tiun eseon okaze de la 300-a Datreveno de Juda Ekloĝado en Usono. La frazo citita en la unua paragrafo— “Ankaŭ ni estas Usono!”— rememorigas pri la poemo de Langston Hughes—“Ankaŭ Mi Prikantas Amerikon” (I Too Sing America; "Ameriko" = Usono).