William Auld pri poezia lingvo & tradukado (2)
Auld, William. Facetoj de Esperanto. London: Brita Esperanto-Asocio, 1976. 51 p.
Kompara literaturo—ĉu ebla studobjekto? (27-38)
Laŭ Auld, kompara literaturo ne ricevas sufiĉe seriozan respekton kiel fakon. Auld reliefigas konsiderojn atentindajn. Ekzemple, patrina lingvo ne necese identas kun eduka lingvo, do li distingas la du konceptojn el la ĝenerale kunfandita koncepto de denaska lingvo. Pri tradukado, ne nur estas problemo kapti la nuancojn de fremda lingvo, estas sama problemo kapti la nuancojn de tekstoj en propra lingvo. Tradukisto estas kritikanto kaj kreiva artisto kaj preciza analizanto de la signifaro de la teksto.
Do kio pri la rolo de Esperanto? Pro la eblo mastri Esperanton kaj pro ĝiaj trajtoj, Esperanto aparte taŭgas kiel traduklingvo. La jama tradukaĵaro pruvas la plenan kapablecon de Esperanto. Atuto de Esperantaj tradukoj estas la plenpleno da verkoj el malpli disvastiĝintaj lingvoj, ekz. la hungara, kies literaturo gravegas sed estas neglektata alie en la mondo.
Kompara literaturo ne povas plene flori kiel fako ĝis Esperanto iĝos ĝia perilo, diras Auld. Pro menciitaj avantaĝoj, komuna tutmonda bazo de tradukoj en Esperanto estus praktika, atingebla afero. Se la dua lingvo estus Esperanto, fakuloj pri ĉiu lingvo povus interkomuniki kaj studi (en traduko) ĉies literaturon.
No comments:
Post a Comment