2018-09-11
2014-09-17
Jules Verne & Esperanto (4): Esplorvojaĝo
Pluaj informoj troveblas en antaŭaj afiŝoj. Ĉi-okaze mi diskutas la tradukon mem. La nefinverkita romano konsistas el 5 ĉapitroj; la 5-a estas nur fragmento. Esperanto rolas jam komence de la romano. Afiŝo ĉe Libreville ("ĉefurbo" de franca Kongo) pri pasaĝerŝipo aperas.
"La tekston de la afiŝo ĉiuj komprenis pro tio ke ĝi estis en Esperanto, la internacia lingvo tiutempe pli kaj pli disvastiĝanta inter la popoloj de Centra Afriko." [p. 3]La kapitano prezentas kvin eminentulojn; la lasta nomita estas S-ro Nicolas Vanof, delegito de la Internacia Esperantista Societo [4].
Iom poste okazas festeno. Indiĝenaj ĉefoj aldonis sn al interparolado "kiam ĝi flugis en la lingvo Esperanta" [8].
Ĉapitro 2a donas historian fonon de la Franca Kongo, ekz. menciante esplorojn fare de eŭropanoj.
En ĉapitro 3a ni trovas priskribojn de la ĉefaj ĉi-rakontaj esploristoj. Do aperas longa pritrakto--fakte duono de la ĉapitro-- de Esperanto, la movado, kaj Nicolas Vanof, "membro de Touring Club kaj delegito de la Esperantista Kongreso". Troveblas favora komparo de Esperanto kontraŭ Volapük. Konstateblas, ke Esperanto floras en ĉiuj landoj; Francio plej kontribuas al la sukceso. Do Vanof partoprenas por determini la progeson de Esperanto en kolonio Franca Kongo, inspirite de gazeto "Belga Sonivolo" (en realo Belga Sonorilo). Li konvinke propagandas al la kunvojaĝantoj la eventualan neceson lerni Esperanton. [p. 22-26; vidu ankaŭ piednotojn 28-36 ĉe p. 36.]
Ĉapitro 4a temas pri lastaj preparoj por la esplorvojaĝo. Okazas debato pri rajtigo de voĉdonrajto de la indiĝenoj en Parlamento. En tiu debato oni konsideras la supozatan nivelon de civilizacio en Kongo kompare al tio de aliaj francaj kolonioj. Iu timas eventualan partoprenon de kanibaloj en Parlamento. [29-31] Vanof funkcias kiel interpretisto inter la francoj kaj afrika ĉefo, ĉar la sola komuna lingvo estas Esperanto inter li kaj la ĉefo. [31] Vanof partoprenas la lastan kunvenon antaŭ ol foriro [33].
Oni komencas la esplorvojaĝon en la nefinverkita ĉapitro 5a, kie la rakonto haltas.
Sekvas notoj. La kuna eseeto interalie mencias la instigan influon de La Belga Sonorilo al Verne.
Do jen resumo de la rakonto rilate al Esperanto. Vi devos se eble legi la rakonton mem por aliaj detaloj, aŭ instigi reeldonon de la traduko en akirebla eldonaĵo, ekz. ĉe Mondial / Beletra Almanako.
Verkis
Ralph Dumain
je
4:40 PM
2
komentoj
Rubrikoj: Afriko, demokratio, Esperanto-movado, franca literaturo, Francio, imperiismo, interlingvistiko, István Ertl, Jules Verne, Louis de Beaufront, rasismo, romanoj, sciencfikcio, Théophile Cart, Volapuk, Zamenhof
2009-05-17
Trockij pri religio (1)
Rilatoj en socialisma aŭ en komunisma socio, t.e. en la plej evoluonta etapo de socia evoluo, estos tute travideblaj kaj ne bezonos helpajn metodojn de trompado, mensogado, falsigado, kaj perfidado.
Tamen, ni trovas nin tre for de tiu etapo. En niaj rilatoj kaj moralo persistas multaj mensogoj kies radikoj estas kaj servuto kaj la burĝa ordo. La plej supera esprimo de la ideologio de servuto estas religio. Rilatoj en feŭda-monarkia socio ekzistis sur bazo de blinda tradicio kaj leviĝis ĝis nivelo de religia mito. Mito estas fantazia kaj falsa interpreto de naturaj fenomenoj kaj sociaj institucioj en ties interkoneksoj. Tamen, ne nur la trompitoj, t.e. la subpremataj homamasoj, sed tiuj al kiuj la trompado servis—la regantoj—plejparte kredis kaj bazis sin sur tiu mito kun bona konscienco. Objektive falsa ideologio, teksita el superstiĉoj, ne nepre indikas subjektivan mensogemon. Nur tiomgrade ke sociaj rilatoj pli kompleksiĝas, t.e., tiomgrade ke la burĝa sociordo disvolviĝas, kun kiu religia mito pli kaj pli konfliktas, religio fariĝas fonto de pli intensiĝanta ruzeco kaj pli rafinata trompado.Evoluinta burĝa ideologio estas raciisma kaj kontraŭmita. La radikala burĝaro provis funkcii sen religio kaj konstrui ŝtato surbaze de racio anstataŭ tradicio. Esprimo tiucele estis demokratio kun ties principoj de libereco, egaleco, kaj frateco. La kapitalisma ekonomio, tamen, kreis monstran kontraŭdiron inter la ĉiutaga realo kaj demokrataj principoj. Pli altgrada speco de mensogado necesas por ŝtopi ĉi tiun kontraŭdiron. Nenie homoj mensogas politike pli ol en burĝaj demokratioj. Kaj temas ne plu pri la objektiva “mensogado” de mitoj, sed la konscie organizata trompado de la popolo, utiligante kombinojn de metodoj ege komplekse. La teknologio de la mensogo estas prilaborata ne malpli ol la teknologio de la elektro. La plej “evoluintaj” demokratioj, Francio kaj Usono, posedas la plej trompeman gazetaron.
FONTO: Leono Trockij, “Kulturo kaj Socialismo” (1927). El anglalingva versio: "Culture and Socialism" (1927), tradukita de Brian Pearce. Rimarku ankaŭ mian anglalingvan blogon, Trotsky on religion (1).
Simila analizo troviĝas en prelego:
El Kontraŭreligia Propagando de Leono Trockij,
aperinta en: Ateismo 3: 1-3 (7-9), januaro-septembro 1991, p. 20-21.
Verkis
Ralph Dumain
je
10:19 AM
2
komentoj
Rubrikoj: amasmanipulado, ateismo, demokratio, ideologio, kapitalismo, kulturkritiko, Leono Trockij, marksismo, propagando, religio, socialismo
