Latinamerika Memuaro revizitata
Latinamerika Memuaro estis modestaspekta sed serioza kultura revuo el Kolombio. N-ro 6 estis la lasta numero kaj eldoniĝis en 1989. Du miaj poemoj pri ĵazmukistoj aperis en ĉi tiu revuo:
"Por Hilton Ruiz, Portorikana Pianisto," n-ro 5, januaro-aprilo 1989, p. 12.
Je Unua Neĝoŝtormo Ĉisezona (Upon the First Snow-Storm of the Season: Blake & Coltrane in Esperanto), n-ro 6, 1989, p. 6-8
La redaktoro Carlos A. Castrillón priskribas sian aktivadon en bulteno de Bogota Esperanto-Klubo, la 15-an de julio 2001, No. 14:
Mi esperantiĝis antaŭ 20 jaroj, laŭ la gvido de mia amiko Jerley Sabogal. Mi sciiĝis pri Esperanto pere de la libro de sinjoro Tirso Castrillón (ne el mia familio) ĉar tiam mi estis ŝakludanto, kaj tiu libro kunmetis ŝakon kaj Esperanton en la sama presaĵo. Mi baldaŭ komencis verki en Esperanto poemojn kaj eseojn, kiuj aperis en la revuoj "Kontakto", "Tempo", "Literatura Foiro" kaj "Esperanto". Kelkaj famaj esperanto-verkistoj helpis min, nome Gaston Waringhien, Giorgio Silfer, Aldo de Giorgi kaj aliaj. En 1987 mi, kune kun kelkaj amikoj, eldonis la ne movadan bultenon "Latinamerika Memuaro" (ses numeroj). Tiu bulteno atingis iom da konateco en la Esperanto-rondoj, kaj estis bone akceptata de multaj kleraj esperantistoj tra la mondo. Ĝi temis ĉefe pri literaturo, originala kaj tradukita, kaj aperigis kontribuaĵojn de, inter aliaj, Bernard Golden, Waringhien, Ralph Dumain, Ergoto de Bonaero, Aleksandr Fjodorov, ktp.Sed okazis, ke tiam naskiĝis mia unua filo, Antonio, kiu estas handikapulo. Mi do devis forgesi pri ĉio alia ol mia filo kaj komencis pezan laboron cele al plibonigo de lia vivo. La bulteno malaperis kaj mia por- kaj peresperanta laboro ĉesis. Tamen, mi restis ĉiam ligita al Esperanto pere de la literaturo (fakte, literaturo estas mia profesio, kiel verkisto kaj instruisto). Eĉ ne unu tago pasis por mi sen legado kaj verkado en Esperanto dum tiuj jaroj. Mi tre ofte esperantigis verkojn el la hispana kaj hispanigis verkojn el esperanto-verkistoj. Ekzemple, en 1992 la Internacia Kultura Servo de Zagreb eldonis belan libron titolitan "Ozamljenik" (La Izolulo), redaktitan de Spomenka Stimec; temis pri antologio de kroataj poetoj en pluraj nacilingvaj peresperantaj tradukoj; tie aperis miaj hispanlingvaj tradukoj de kvin kroataj poetoj. Verdire, el miaj ok publikigitaj libroj, tiu estas unu el la plej amataj. Antaŭ nelonge mi kunmetis miajn tradukaĵojn kaj trovis tiom da ili, ke mi povus fari tutan libron. Mi eĉ esperantigis tutan libron de kolombia poetino, eldonitan en 1990.
Notu ankaŭ projekton por eldonado de kolombia antologio: KOLOMBIA KRESTOMATIO :: JUBILEA Projekto.( Administra Blogo) kaj la paĝon de Rodrigo Alberto Ramirez ĉe Ipernity.
1 comment:
Gratulon sinjoro pro via laboro, mi gxojas pro tio ke mi scias pri vi kaj pri via laboro.
La projekto Kolombia Krestomatio esta iom post iom pli proksima al la plenumado.
Dankon kaj gxis revido
Post a Comment