Showing posts with label Vasilij Eroŝenko. Show all posts
Showing posts with label Vasilij Eroŝenko. Show all posts

2015-01-12

Vasilij Eroŝenko (9): 125a datreveno

Vasilij Eroŝenko (12 januaro 1890 - 23 decembro 1952) naskiĝis ĉi-date antaŭ 125 jaroj.

Aldone al referencoj en antaŭaj afiŝoj, jen plua:

"Eroŝenko en Anglujo," de Olga Kerziouk, en La Brita Esperantisto, Aŭtuno 2010, p. 7-14.

Kaj jen anglalingva versio:

"I raised a fire in my heart": remembering Eroshenko by Olga Kerziouk, British Library, European studies blog, 15 December 2014

Denove, dankon al Paulo Silas pro atentigo pri ĉi tiu dateveno. Jen, el lia blogo Originalaj Poemoj en Esperanto:

2011-05-06

Vasilij Eroŝenko (8): Lumo kaj Ombro

Dankon al donaco de skanita teksto fare de samideano, tuta antologio nun haveblas miareteje:

Lumo kaj Ombro de Vasilij Eroŝenko, komp. Mine Yositaka. Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 1979. 94 p.

Ĉi tiu antologio taŭge reprezentas la verkaron de Eroŝenko. Do ĉi tiu antologio kune kun El Vivo de Ĉukĉoj estos bazo por ĉerpado por nia loka diskutgrupo pri Esperanta beletro. Jen rememorigo, ke ĉi-bloge troveblas multaj retligoj al verkoj pri Eroŝenko, en kaj Esperanto kaj la angla.

Vasilij Eroŝenko (7): Malespera Koro

V. Eroŝenko & Lu Ŝin, 1922.

Foto el Popola Ilustrita Gazeto, Decembro, 1950, Pekino.
FONTO: Erošenko, Vasilij. Turo por Fali. Osaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 1956.

Jen poemo "Malespera Koro" (p. 27).

Vasilij Eroŝenko (6): Tio, kion instruis la nokto

Unu Paĝeto en Mia Lerneja Vivo
(fina sekcio)

Por fini tiun ĉi malgrandan skizon, mi devas diri ke la nokto instruis al mi antaŭ ĉio dubi ĉion kaj ĉiujn, ĝi instruis min kredi nek unu vorton de niaj instruistoj, nek unu frazon de kiu ajn aŭtoritato; mi dubis ĉion, mi suspektis ĉiujn aŭtoritatojn; mi dubis la bonecon de la Dio same kiel la malbonecon de la diabloj; mi suspektis la registarojn same kiel la socion kiu fidas ilin. Sed al aliaj blinduloj la nokto instruis preni ĉion kiel la veron kaj esti trankvilaj. La plejmulto de miaj amikoj, kiuj prenis kiel la veron ĉion kion instruis la instruistoj, kredis ĉian vorton de l’aŭtoritatoj, dubis nenion; tiuj amikoj jam de longe atingis certan situacion en la socio ĉu kiel muzikistoj, ĉu kiel instruistoj, ĉu kiel laboristoj, kaj vivas komforte, ĉirkaŭite de siaj edzino kaj infanoj, dum mi ĝis nun atingis nenion kaj vagadas dubante ĉion kaj ĉiujn de lando al lando; kaj kiu povas diri ke unu malbenitan tagon mi ne staros en malluma angulo de iu brua strato kiel tiu princo de l’nokto kaj ne etendos la manon al la pasantoj por peti? . . .

FONTO: Eroŝenko, Vasilij Jakovleviĉ. "Unu Paĝeto en Mia Lerneja Vivo," en Trezoro: La Esperanta Novelarto 1887-1986, Vol. 1, redaktis Reto Rossetti & Henri Vatré (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1989), p. 107-118. Ĉi tiu fragmento, kiu estas la lasta sekcio de la rakonto, troviĝas ĉe p. 118.

Vasilij Eroŝenko (5): Neforgeseblaj Vortoj

Jen ĉe mia retejo:

Neforgeseblaj Vortoj
de Vasilij Jakovleviĉ Eroŝenko
(1890-1952)

Ĉi tiu noveleto troveblas en la antologio Trezoro. Ĝi estas specimeno de la emociveka stilo kaj pensmaniero de Eroŝenko.

2011-05-01

Vasilij Eroŝenko (4)

Ĉi tiu portreto troviĝas unuapaĝe en Rakontoj de Velkinta Folio de Vasilij Erošenko (Osaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 1953).

Jen premiita eseo Edukista Dimensio de Eroŝenko de TANABE Kunio, Esperanta Ligilo, n-ro 2, februaro 2011 [oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj].

2011-04-30

Karl Yoneda & Vasily Eroshenko

Karl Yoneda estis japan-usona komunisto kiu ludis gravan rolon en la laborista movado. Troveblas historia materialo en la angla lingvo, inkluzive de lia rilato kun la blinda anarkiista Esperantista verkisto Vasilij Eroŝenko.

Karl Yoneda, working class hero by Tom Price

"Vasily Eroshenko, (1890-1952)" (Anarchist Encyclopedia)

Karl Yoneda was a Japanese-American Communist who played an important role in the labor movement. Here you will find some biographical and historical material, including his relationship with the blind Ukrainian anarchist Esperantist and writer Vasily Eroshenko.

Vasilij Eroŝenko (2)

Kvankam la koncerna retejo estas plejparte ruslingva, jen esperantlingva artikolo:

Unu teksto en tri kuntekstoj (Versaĵo de V.J. Eroshenko “Homarano”) de Sergej M. Prohhorov

Ekzistas Yahoo-grupo eroshenko_epoko · Vasilij Eroshenko kaj lia epoko. La ĉefa lingvo estas la rusa, sed la priskribo estas anglalingva:
/"Vasily Eroshenko And His Time"/ as a discussion group is a continuation of the virtual scientific conference held in 2002 under the same name. The group is dedicated to life and work of Vasily(Vassily) Eroshenko (1890-1952), an author of the Russian /"Silver Age"/, analysis of his works and of the literature about his person as well as his detailed biography. Evaluation of Vassily Eroshenko's place in the Japanese, Russian, and Esperanto literary history is also among its interests.

The main working language of this group is Russian, but we would also be ready to answer to postings sent in English or Esperanto and to work
with their authors.

Vasilij Eroŝenko

Vasilij Eroŝenko (1890-1952) estis blinda ukraina Esperantisto kaj verkisto kiu multe vojaĝis kaj verkis en pluraj lingvoj. Notu ankaŭ la vikipedian artikolon pri Ĉukĉoj, pri kiuj Eroŝenko verkis. OLE havas mallongan artikolon.

La retejo Василий Яковлевич Ерошенко и его время (Vasilij Eroshenko kaj lia epoko) estas ruslingva, kun multe da dokumenta kaj klera materialo, ekz. de interreta konferenco pri Eroŝenko en 2002-2003.

Jen pluaj artikoloj:

Eroŝenko en Anglujo de Olga Kerziouk, La Brita Esperantisto, autuno 2010

Lusin kaj V. Eroŝenko de GE Baoĉjuan, El Popola Ĉinio, 61/6, p. 264-266

Eroŝenko kaj la ĉina E-movado de HOU ZHIPING

Kamitika Itiko kaj Eroŝenko

Iama Asistanto de Eroŝenko (China Radio International)

Roman Ĉajkovskij nun laboras pri la bronzaj bareliefoj de V. Eroŝenko

Japana libro de Eroŝenko

Akita Uzyaku kaj Eroŝenko

Uzyaku kaj Eroŝenko (2)

VASIL EROŜENKO (1890-1952), en SALUTON! Bulteno de la Esperanto-Societo de Ĉikago, 31 Decembro 2004 № 4

Recenzo: Turo por fali, Rakontoj de velkinta folio de V. Eroŝenko de Baldur RAGNARSSON, Norda Prismo, 58/2, p. 123

El la japana tra la ĉina [recenzo de Cikatro de Amo] de Spomenka ŠTIMEC, el Monato

Recenzo: Takasugi Iĉirô, Joake-mae no uta de Doi Ĉieko

Jen rakonto de Lusin:

La komedio de la anasoj de Lusin, el Noveloj de Lusin, p. 160-163

Jen sonregistraĵo:

Lusin kaj Eroŝenko (MP3)

Jen informoj pri Eroŝenko en la angla (articles in English):

Vasili Eroshenko - Wikipedia, the free encyclopedia

"Vasily Eroshenko, (1890-1952)" (Anarchist Encyclopedia), with several links

. . . kaj pluraj eseoj de David Poulson:

Eroshenko
Eroshenko Part two
Eroshenko Deported!
Eroshenko in China. Part One

Jen verkoj de Eroŝenko interrete:

El Vivo de Ĉukĉoj

La printempaj skizetoj (El Rakontoj de Velkinta Folio)

Jen poemoj:

Antaŭdiro de la ciganino

Homarano; troveblas ankaŭ en Cerbe kaj Kore N 2/99 (53)