Showing posts with label Imre Baranyai (Emba). Show all posts
Showing posts with label Imre Baranyai (Emba). Show all posts

2018-03-13

Omaĝe al Imre Baranyai (Emba), 14 marto 1902 - 1961 (2)

Jen mi ĝisdatigas la retligojn de mia afiŝo Omaĝe al Emba:

Ekzilo kaj azilo (poemaro) de Emba
En aktuala retejo de Don Harlow:
Jen re-listigo de retpaĝoj (neŝanĝitaj) pri Emba:
Denove, jen miareteje:
Por anglalingvaj legantoj, okaze de la naskiĝtago de Emba, mi ĵus tradukis mian recenzon:

Review: Imre Baranyai (Emba), “Maria and the Group” (“Maria kaj la Grupo”) by R. Dumain

2015-09-13

Sándor Szathmári plu

Preter tiuj kiujn mi jam posedas kaj enretigis, estas multaj pluaj kontribuoj de Sándor Szathmári en la iama revuo Hungara Vivo.

Pluraj el tiuj temas pri porokazaj kaj ceteraj hungaraj aferoj; aliaj pri kulturaj kaj intelektaj aferoj kaj verkistoj. Szathmári ankaŭ tradukis iom. Mi celas akiri prioritate la ĉi-lastajn.

Do jen nove miareteje:

EmbaHungara Vivo, n-ro 1, 1972, p. 10-11.

Ŝanoar” de Géza Molnár, tradukis Sándor Szathmári, Hungara Vivo, n-ro 2, 1971, p. 3-5.

Ne ĉiuj recenzintoj de la poezio de Emba ( pseŭdonimo de Imre Baranyai) enamiĝis al ĝi, sed Szathmári omaĝas al la poemoj samkiel al la homo. Szathmári rakontas pri sia amikiĝo kun Emba kaj pri la malfeliĉa vivo de Emba, trovebla en ties poemoj. Laŭ Szathmári la plej mizertemaj poemoj estas la plej belaj. Li laŭdas la kontraŭkapitalisman kaj kontraŭnaciisman sintenon de Emba. Post la ampleksa aktivado de la 1930aj jaroj Emba verkis poemojn kontraŭ la nazia agreso, jubilis pri la liberigo, kaj bedaŭris la subpremon sub stalinismo.

Emba verkis ankaŭ pri naturo, amo, kaj drinkado. Drinkado ne plibonigis lian jaman malsanon. Lia poemo "La penso" plej bone priskribas lian sintenon. Szathmári konkludas:
Jes, li estis puranima, humana homo, inda al esperantisto. Liaj poemoj ne celis la komplikadon de la formo. Li havis valorajn pensojn kaj kiu havas pensojn, ne bezonas kaŝi la senenhavon de la poemo per sagacaj ĵongladoj de la formo.
Do jen reliefiĝas la sinteno pri estetiko de Szathmári. Rimarkinda ankaŭ pri Szathmári estas kontrasto inter la pesimismo kaj maŝineca orientiĝo,unuflanke, kaj la amikeco kaj laŭdado de simplaj idealistoj kiaj Emba kaj Baghy.

Mi ne povis trovi ian tradukon el la verkaro de Géza Molnár en la angla. Lia novelo Ŝanoar” aperis en libro Harangos óra [Sonoril-horloĝo] en 1966. Mi ne scias pri lia statuso en Hungario tiutempe, nek kial Szathmári elektis traduki ĉi tiun novelon. Ĝi ne estas majstroverko, sed simpla rakonto kiu eble nutrus la idealismon. Ekspluatata juna virino kun violenta emo malsanas, sed ŝia konduto rezultus je elĵetiĝo el hospitalo, sed kompatema kuracisto pacience traktas ŝin, kaj pri fido al li ŝi lernas konduti civilize kaj forigas la friponan viron kiu subigis ŝin. Ĉu Szathmári ŝatis ĉi tiun rakonton ĉar li simpatiis kiel marĝenulo al la marĝenulino?

2013-09-10

The Contributions of Esperanto to World Culture: Part 3: Hungary

Jen nova mia podkasto anglalingva: La kontribuo de Esperanto al monda kulturo: parto 3a: la Esperanto-hungara beletra konekso (daŭrigata). La cetero estas en la angla:

Here is my latest podcast:

9/7/13 The Contributions of Esperanto to World Culture: Part 3: The Esperanto-Hungarian Literary Connection (Continued) (53:36)

I reiterate the main points of parts 1 and 2, with a reminder of the importance of Esperanto for Hungarians then and now, especially as a conduit for Hungary's humanistic cultural heritage in the face of bigotry and barbarism. I then review the activities on behalf of Esperanto on the part of leading Hungarian writers associated with the literary journal "Nyugat" (1908-1941), with special attention to Mihaly Babits and Frigyes Karinthy. I also discuss the classic verse drama "The Tragedy of Man" by Imre Madach, with a passage in Esperanto and English translation. I outline the landmark Esperanto anthology of Hungarian literature of 1933, with a note on author Mor Jokai (1825-1904). I round out my presentation of the pre-World War II era by highlighting two additional Hungarian Esperantist writers, Lajos Tarkony and Imre Baranyai.

Following fascist, Nazi, and Stalinist repression, Esperanto publishing resumes in Hungary starting in 1956. I discuss the leading Hungarian Esperanto cultural magazine "Hungara Vivo" (1961-1990) and the prominent editor, scholar, and critic Vilmos Benczik. I summarize the literary achievements of two important postwar Hungarian Esperantist writers, Endre Toth and Istvan Nemere. I close with a quote from Graham Greene's novel "Stamboul Train".
At the beginning of part 3, I make a pointed remark about the resurgence of reactionary politics in Hungary, alluding to anti-Semitic and anti-Roma provocations.

Note that I reiterate the importance of Madách and Karinthy for Szathmári.

At the end I also mention Istvan Ertl.

My performance here is not perfect, but hopefully it is listenable. I tend to overdo details, but efforts such as these are rehearsals for future efforts.

 

2013-04-18

Nova Esperanta Krestomatio . . . & satiroj

Se oni konsultos Vikipedion, oni trovos enhavon (ne kompletan almenaŭ pri Auld, kaj ne en sekva ordo) de Nova Esperanta Krestomatio, antologio kompilita de William Auld (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1991). Jen la organizo de la libro:

1 Antaŭparolo
2 Ekzercoj (de L.L. Zamenhof)
3 Rakontoj (originalaj)
4 Mondliteraturo (traduka)
5 El Vivo kaj Sciencoj
6 Prilingvaj Artikoloj
7 La Esperanta Muzo
     Majstro
     Lingvo
     Interna Ideo
     Aliflanke (satiro k.s.)
8 Internacia Liriko (traduka)

Jen recenzo de Don Harlow.

Trafoliuminte la antologion, mi emas konsenti kun la draŝa recenzo de Korĵenkov:

NE ĈIO NOVA ESTAS BONA de Aleksander Korĵenkov, La Ondo de Esperanto. 1992. № 2 (3).

Mi tralegis sekcion 7. Kelkaj poemoj povus aperi sub aliaj rubrikoj. La subsekcio "Aliflanke" temas pri satiraj kaj skeptikaj poemoj. La jenaj poemoj tamen aperas sub aliaj rubrikoj:

Kiom Longe Atendi” / Brian Price-Heywood
Eklogo pri la Sankta Afero / William Auld

Kaj pluraj poemoj temas pri lukto de esperantistoj en subpremiga mondo:

Kanto de l'Sklavo / Stanislav Schulhof
En Amara Horo / Kálmán Kalocsay
Esperanto /  Kálmán Kalocsay
Amara Pens' / J. Velebit

Bedaŭrinde, William Auld ellasis sian plej bonan poemon pri Zamenhof, splenan, kvazaŭ-blusforman:

"Al la Granda Masonisto".

Bedaŭrindas ankaŭ, ke Auld inkluzivis sian plurpaĝan tedaĵon "Letero Okaze de la 90-jara Jubileo de Esperanto" kaj sian mallongan tedaĵon "La Plenumo."

Sub rubriko "Lingvo" la poemojn kiuj plej interesas min verkis du rusoj:

Plendo de Nikolao HOHLOV

Kokino kaj Inkubatoro de Boris Mirski.

Nesurprize laŭ antaŭa sperto, kortuŝas la poemoj de Imre Baranyai (Emba):

La Bona Oĉjo Bion 
Popol’ Ni Estas
Idolfalo (pri Stalin)

Jen la enhavo de la subsekcio "Aliflanke":
El  la supraj, al mi elstaras kelkaj versoj de la frutempa poeto Schulhof, efikantaj en "Desperanto.". Ankaŭ la cinika "Propagando" de Beraru.

Mi jam blogis pri satirado de Esperantistoj en Esperanto:

2012-07-07

Vilmos Benczik: Studoj (1)

Vilmos Benczik rolis (eble ankoraŭ?) grande en la literatura/kultura produktado en Esperanto en Hungario, redaktore, kompilade, antologie, kaj literaturkritike. Mi ĵus fin-relegis post 25 jaroj lian kolekton de kritikaj eseoj: Studoj pri la Esperanta Literaturo (Takasago-si: La Kritikanto, 1980). Mi jam komentis ĉi-bloge pri kelkaj. Nun, jen la tuta enhavo:

Teoriaj problemoj de la Esperanta literaturo (1978)
Principoj pri la studado de la Esperanta literaturo (1970)
La proza stilo en Esperanto (1973)
Henri Valliene (1979)
Heinrich August Luyken (1979)
La poezio de Stanislaŭs Schulhof (1968)
Julio Baghy (1968)
Pri la poezio de Emba (1966)
Ferenc Szilágyi, la pseŭdofilistro (1976)
"Kvaropo" kaj la skota skolo (1976)
"La Infana Raso" — sinteza verko (1968-76)
Sándor Szathmári (1977)
Pri la poemaro de Victor Sadler (1969)
La Esperanta literaturo antaŭ la centjariĝo (1979)

La unuaj tri kaj la lasta traktas la aferon ĝenerale; le ceteraj temas pri specifaj verkistoj. Pri specifaj aŭtoroj, Benczik provizas ĝeneralan socihistorian kaj/aŭ biografian fonon, kritikon de la ideologia enhavo de la verk(ar)o, kaj takson pri la estektika formo. Lia ĝenerala starpunkto estas marksisma, kiu estas ĝenerala taŭga afero. Oni povus flankenpuŝi kelkajn "progresemajn" formulojn kelkokaze, Benczik fakte kritikas plurloke la personkulton, t.e. la stalinan epokon kiu finiĝis en la 1950aj jaroj. Li diris iom plu kiam li reverkis la eseon pri Szathmári en 1988, dum la sovetia glasnosta periodo. Ĉu nun li malkaŝe dirus plu?

La traktoj pri fruaj esperantistaj verkistoj Valliene, Luyken, kaj Schulhof estas interesaj; tamen mi konkludas ke legi iliajn verkojn estus tuta malŝparo de tempo.

Tion, kion mi legis de Baghy, mi legis plejparte antaŭ 40 jaroj, do mi ne povas komenti plu.

La enhavo de la verkoj de Emba konsistas el mizero, malfeliĉo, doloro, kaj veado. Li ĉiam kortuŝis min, malgraŭ (kaj pro) la limigita temaro.

Mi legis Szilágyi antaŭ jardekoj. La enhavo ne multe interesas min, aŭ mi ne memoras ĝin, sed eble mi devas relegi.

Mi legis Rossetti antaŭ jaroj, neniam legis Dinwoodie, kiun Benczik alte estimas. Mi dum jarkedoj favoris la novelojn de Francis, sed ankoraŭ ne legis "La Kosmo"-n. Kaj mi engaĝis Auld lege kaj interage dum jardekoj.

Mi posedas Memkritikon de Sadler dum jardekoj sed neniam legis. Mi lernas, ke la stilo de Sadler estas libera de tradicia Esperanto-poetiki, kaj ke la enhavo respegulas solecan ribelon kontraŭ sociaj normoj. Do jen alloga reklamo.

2011-02-10

Satire pri esperantistoj

Mi ne scias kiam komencis tradicieto de satiroj de la Esperanto-movado fare de esperantistoj. Mi ne volas nombri ĉiujn. Mi volas distingi inter mildaj pilkoj pri mankoj de Esperantistoj, kaj seriozaj mokoj. Specimeno en milda kategorio estas:

Estas mi esperantisto de Julio Baghy

Ĉi tiun poemon oni eldonis sub titolo Verda Stelo sur la brusto en la poemaro La Vagabondo Kantas en 1937.

Mi amuziĝis pri ĉi tio antaŭ pli ol 40 jaroj. Multajn jarojn poste, mi ridegis pri kelkaj scenoj en romano eldonita en 1936; rigardu mian recenzon:

Recenzo: Emba, "Maria kaj la Grupo"

Oni trovas kelkajn pli sovaĝajn mokojn ĉi tie. Elstaras la jena:

La prezidanto aperis ĉe la pordo de la malgranda ĉambro kaj kunfrapante la manojn, laŭte kriis:

— Gesamideano, mi petas la gvidantaroj, ke bonvolus veni por komenci la kunsido.

— Kion diris tiu ĉi maljuna simio? — demandis la najbarino de la ruĝa knabino flustre.

— Mi komprenis nur tion, ke li invitis iujn, ĉar tiu malsaĝulo parolas ĉiam nur Esperante.  Li kredas, ke ankaŭ ni estas same malsaĝaj, kaj ellernos tiun ĉi lingvomiksaĵon, kiu neniam estos alio, ol slango por duonidiotaj idealistoj.
Sed ni konsideru aktualajn specimenojn de la plej mokema speco.

Ŝajne la fulmocelo aktuala estas la ridinda spektaklo de la sinpufa klaŭno Gorgio Silfer kaj ties pseŭdoregno Esperanta Civito. Mi dubas ĉu mi povus kolekti ĉiujn ĉi-rilatajn rikanojn, do mi citos nur kelkajn.

Ekzemple, estas la majstroverko La Majstro kaj Martinelli de Jorge Camacho, havebla plurloke inkluzive de Project Gutenberg.

Mi antaŭe blogis pri la Esperanta Respubliko. Ĝi estas alternativo por rifuĝantoj el la silfera Esperanta Civito. Jen priskribo de la blogo:
Blogo de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo!), la plej nova fantoma kaj virtuala institucio por la Esperanta Malpopolo. Ne hezitu aldoni vian nomon kaj deziratan postenon al la listo de Novaj R-anoj (t.e. Respublikanoj)
Mi mem havas postenon en la estraro: Ministro pri Klitorlekado.

Sed la plej freŝa, sovaĝa, kaj ridiga mokejo estas la blogo Livera Folio, kiu laŭpromese "liveras la plej freŝajn novaĵojn".La unua afiŝo aperis en januaro 2010 kaj la plej ĝisdata en septembro 2010. Troviĝas ankaŭ ligoj al Twitter, el kiuj la plej freŝa aperis en septembro: Oni aŭkcios la lastan neŭronon de Giorgio Silfer.

Oni nepre instigu ĝisdatigon de ĉi tiu nemalhavebla informilo.

2010-10-10

Omaĝe al Emba

Mi ĉiam havis molkoran senton pri Imre Baranyai (1902-1961), kies pseŭdonimo estas Emba. Li estas poeto da sufero kaj mizero, eble enkorpigo de tipa orienteŭropa turmento.

Miareteje, vi trovos:

Recenzo: Emba, Maria kaj la Grupo de R. Dumain

"Al la Forironto" de Emba (Imre Baranyai)

Tie vi trovos retligojn pri Emba. Ĉi tiu poemo estis dediĉita al E. Lanti kaj aperis en la poemkolekto Ekzilo kaj Azilo de Emba: la tuto haveblas interrete.

Emba spertis malfacilan vivon. Kiel menciite en iu poemo, li eĉ ne povis aĉeti tajpilon por verkado. Ankaŭ, li travivis sekvajn epokojn de politika subpremado. Oni rimarkas tion en la sinsekvo de poemoj en Ekzilo kaj Azilo. Oni trovos lian ardon al Esperanto kaj esperoj de la laborista movado. Sed alvenas naziismo, kune kun la subpremado de Esperanto. Post alvenas la jubilado de liberigo kaj novaj esperoj, kiujn surtretas la botoj de stalinismo. Aperas post-stalina seniluziiĝo, kaj pesimismo alfronte la atombombon.

Antaŭ relego de la poemaro mi nebule memoris dum jardekoj du fragmentojn el poemoj. Inter liaj funebrecaj poemoj estas tristaĵo pri lia patrino: Mia patrino, portreto despera. Mi memoras la finajn versojn:

Ho, mi povus tutan mondon
per titana sku' detrui,
por ankoraŭ unufoje
ŝian sunan ridon ĝui.
Mi memoras ankaŭ verson kiu, fakte, varie aperas en tri poemoj. Jen Enigmo, kiu temas pri subpremado sub stalinista jugo. Sendube mi pensas pri la finaj versoj:
Ribele mi parolas
poetaŭgur-misteron:
Pereos, kiu volas
estingi nian stelon.
Jen Rebrilos la stelo, anticipe la venkon kontraŭ Hitler. La pretendoj de la "mastro-raso" proviĝos vanaj. Kaj pri Esperanto:
Kaj nia lingvo vivos, kaj sur la Vojo plue
ni povos marŝi rekte, kuraĝe en la celon.
Kaj staros la ekzemplo ateste kaj instrue:
Pereos, kiu volas estingi nian stelon.
Fine, ĉi-teme, jen Idolfalo, kiu evidente temas pri la senidoligo de Stalin. Kaj denove:
Juĝisto mi ne estas, nur esperanta homo,
sed — Mene Tekel — legu flamskribe la misteron:
La famo estingiĝos kaj forgesiĝos nomo
al tiu, kiu volas estingi nian stelon!
 Eble la plej fama poemo de Emba estas En sonĝo. Jen komenco:
En sonĝo princinon mi vidis
kun vangoj malsekaj de ploro.
Popolo bienojn dividis,
jen kial ŝin kaptis hororo.
 Eble bone konata esperantisma poemo estas La bona oĉjo Bion. Ĉiu strofo finiĝas per la verso:
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».
Alia mia favorata poemo estas La penso. Ĝi estas simpla poemo, sed ĝi taŭge esprimas la pasion al libero. Ekz, jen la finaj strofoj:
Ne, ne, ne eblas la afero:
la penson fermi per barad'.
Ĝi pli facile ol etero
forflugas tra l' karcera krad'.

Kaj se despoto ĝin enfosus
en meza mezo de l' terglob',
ĝi streĉus sin, la streĉ' kolosus,
la globon rompus per eksplod'!
Fine, mi mencios poemciklon Splitoj. #7 mi ne sukcesas kompreni:
Filozofi'! Respektu ĉi sciencon,
kiu elspuras ĉies kvintesencon.
De ĉio ĝi klarigas la sekreton
per tio, ke surgluas ĝi vinjeton.
Nu, mi delonge deziris omaĝi al Emba. Mi legis ĉi tiun poemaron antaŭ 35-40 jaroj kaj daŭre rememoris lin. Emba, via frustro kaj deziro daŭre eĥas.

Aliaj referencoj:

Hororo de Emba (Imre BARANYAI)

Baranyai Imre (OLE)