Showing posts with label Mauro Nervi. Show all posts
Showing posts with label Mauro Nervi. Show all posts

2017-07-03

Franz Kafka, datrevene

". . . Mi estas tiel soleca, kiel . . . kiel Franz Kafka." -- Franz Kafka

Franz Kafka naskiĝis la 3-an de julio 1883 en Prago. Ĉi-datrevene afiŝis Antonio De Salvo:

Franz Kafka – Esperanto-vivo

. . . pri la vivo kaj verkaro kaj tradukoj (en Esperanto) de Kafka. Oni interalie trovos ligojn al tradukoj, ekz. tiuj de Vilhelmo LUTERMAN:

Franco KAFKO (Franz Kafka): Rakontaro

Kaj ne forgesu la krokodilan retejon de esperantista poeto Mauro Nervi:

The Kafka Project by Mauro Nervi

2017-04-14

Baldur Ragnarsson: La celo sen difino


              La celo sen difino

           de Baldur Ragnarsson

La demando estas ne kiel vojon fari,
vojo estas longa, aŭ ĝi estas mallonga,
sed evidente ĝi kondukas ĉiam ien
kio indas nur moderan laŭdon.
Nek estas la demando kiel starigi domon,
kvankam oni ja devas agnoski ĝian utilon
kun la dikaj muroj kaj la tegmento
(modela signo pri la konservemo)
sed ankaŭ ĝi proponas nenian solvon.

Kio validas por nia kazo prefere
estas du fortaj piedoj
koro kuraĝa
kaj drasta senfina strebo al la horizontoj
super ŝtonoj kaj lafrokoj
terbuloj kaj ĉiuspecaj malebenaĵoj
trans lagoj kaj riveroj
marĉoj kaj ĉiuspecaj malsekaĵoj
inter montoj kaj urboj
homoj kaj ĉiuspecaj elstaraĵoj
por ĉiam daŭrigi sen iu celo difinita
ĉar ĝuste tiu estas la plej bela
plej liberiga, sen iu ajn ĉirkaŭstringo.

Kaj en la vespero, kiam benas ripoz’
muskolojn lacigitajn post la taga paŝado,
estas ĝue tiam mediti
pri la lumo kiu tiel evidentas
ke ĝi estas konstatebla de absolute ĉiuj
kiam ajn kaj ĉiuloke, se nur
la emo troviĝas iomete klini
oblikve la kapon, negrave kiuflanken,
por aliformigi la mondon je tridek gradoj,
ni diru, ĉar tio sufiĉas, kaj subite jen
brilas per vasta konstanta lumoŝvelo
la celo sen difino
sed tamen tiu kiu la sola faros
liberaj nin –– iuj jam pruvis tion.

FONTO: Ragnarsson, Baldur. “La celo sen difino,” en Esploroj (La Laguna: J. Régulo, 1973), p. 22-24. (Stafeto: Beletraj Kajeroj; 44)

Jen pluaj recenzoj pri Ragnarsson:

"Laŭ dezerto retorika: Baldur Ragnarsson kaj la etiko de silento" de Mauro Nervi. Libera Folio, 2007-10-28

Recenzo: ESPLOROJ, de F. de Diego, Boletín n203 (maj 1974) [Hispana Esperanto-Federacio], p. 21-22

2014-08-21

William Auld: "En Barko Senpilota" (1)

William Auld, En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi. Pizo: Edistudio, 1987. 874 p.

ENHAVO:
Enkonduko de Aldo de’ Giorgi
Amble kun William Auld de Juan Régulo Pérez
La poeto William Auld de Edwin de Kock
Pensoj de danka leganto de Rejna de Jong
Nacilingvaj literaturaj influoj sur la poemoj de William Auld de Marjorie Boulton
Vort-statistikaj esploroj en poemoj de Auld de Henri Vatré
SPIRO DE L' PASIO
LA INFANA RASO
UNUFINGRAJ MELODIOJ
HUMOROJ
RIMLETEROJ
EL UNU VERDA VIVO
NEENLIBRIGITAJ POEMOJ
ANTAŬPAROLOJ
NOTOJ
MEMBIOGRAFIO
Mia vivo
Miaj lingvoj
LA VERKOJ DE W. AULD
ESENCA BIBLIOGRAFIO PRI W. AULD

Estas diversaj kulturpolitikoj pri Esperanto-beletro. Aldo de’ Giorgi prioritatigas originalan poezion, laŭ kio oni maksimume ekspluatus la memstarajn trajtojn de la lingvo. De’ Giorgi tiurilate taksas Auld pli alta ol niajn poetojn Kalocsay kaj Waringhien. Mauro Nervi potenciale atingus la saman nivelon, sed li estas juna.

Jen recenzo de Mauro Nervi en revuo Esperanto: William Auld, la realisto.


2011-03-29

Baldur Ragnarsson: prelego de Mauro Nervi

Dankon al UEA, jen prelego de Mauro Nervi en la Malferma Tago, 27 novembro 2010: "Baldur Ragnarsson: Poezio kiel sinesprimo kaj sindeteno".

Mauro Nervi: Poezio de Baldur Ragnarsson 1/4

Mauro Nervi: Poezio de Baldur Ragnarsson 2/4

Mauro Nervi: Poezio de Baldur Ragnarsson 3/4

Mauro Nervi: Poezio de Baldur Ragnarsson 4/4

Mi raportos denove post aŭskulto.

2011-03-08

Franz Kafka per Mauro Nervi

The Kafka Project by Mauro Nervi

La angla lingvo estas la bazlingvo de ĉi tiu ambicia projekto de eminenta Esperantista poeto Mauro Nervi. La celo estas enretigi ĉiujn el la germanlingvaj tekstoj de Franz Kafka, kaj estiĝu la plej eble kompleta retejo pri la verkaro kaj mondo de Kafka. Enestas neniom da Esperanto.