2007-11-28

William Blake 250-jara!

Hodiaŭ—la 28-an de novembro—estas la 250-a datreveno de la naskiĝo de angla artisto kaj poeto William Blake (1757.11.28 - 1827.08.12).

Jen poemstanco kiun mi hazarde trovis, el la plej fama kaj tradukita poemo de la angla lingvo.

La Tigro [fragmento]

Tigro, tigr', ho brula hel'
En l'arbaroj de l'obskuro,
Kiaj fataj man', okulo
Faris vin terura bel'?
FONTO: Waringhien, Gaston. "Kiel Enigma Sfinkso . . .", en Ni kaj Ĝi: Eseoj III: Pri Religio kaj Arto (La Laguna: J. Regulo [Stafeto], 1972), p. 259.

Por mia bibliografio / retgvidilo, v.:

William Blake en Esperanto

Por ĉi tiu okazo mi verkis eseon eble baldaŭ aperonta en la gazetaro:

"William Blake 250-jara: Kulturpolitiko kaj la Monda Disvastigo de Beletro"

2007-11-24

Nizan: Misio de la Filozofo

Jen ĉe mia retejo:

Misio de la Filozofo de Paul Nizan

Ĉi tiu ĉerpaĵo el libro Les Chiens de garde [La Gardhundoj] (1932) konformas al anglalingva traduko:

The Philosopher's Mission

El parnasisma, supertendenca perspektivo, Lucien Benda plendis fame pri 'perfido de la intelektuloj'. Filozofo, verkisto, kaj iama komunisto Nizan (1905.02.07 - 1940.05.23) plendis el tute alia perspektivo.

Kvankam ĉi tiu eltiraĵo ne specifigas la kulpulojn, la ĝenerala kadro utilas por esploro de la implikaĵoj de la socia divido de laboro, la rilato inter teorio kaj praktiko, kaj la respondeco de kleruloj.

2007-11-21

Michel Onfray pri intelektuloj

En artikolo La novaj reakciuloj de Maurice T. MASCHINO, Le Monde Diplomatique en Esperanto, mardo 29a oktobro 2002, estas citaĵoj interalie el filozofo Michel Onfray pri la novliberalisma koruptado de francaj intelektuloj:

"La liberala reĝimo alte pagas la intelektulojn kiuj aliĝas [...] ĝi scias igi la vasaliĝon dezirinda. Prelegoj por dek mil eŭroj, integrado de la filozofo en la konsilantoskipon de entrepreno, partopreno en direktora komitato, animado de riĉe dotitaj debat-vesperoj, unuaj lokoj en la kunlaborantaj amaskomunikiloj, kie iliaj libroj estas pozitive anoncataj: malmultaj rezistas al tiuj sirenoj."

"La rolo de intelektulo estas hodiaŭ la sama kiel antaŭe [...] pri la principo de Diogeno (aŭ de Bourdieu), esti la malbona konscienco de sia tempo, de sia epoko. La tabano, la muŝo, la ribelulo kun kiu oni ne reproduktas la socian sistemon. La intelektulo povas pensi kaj liveri ideojn al la politikistoj, malmulte talentaj por pensado kaj reflektado. Li devas denunci la maljustecojn, la difektojn de la sistemo, la fremdigajn mekanismojn. . ."

Nu, lastatempe Onfray aperas en anglalingvaj rondoj, precipe per traduko de lia Ateista Manifesto. Anglalingvanoj povas legi mian blogerojn pri Onfray ĉe mia ateisma blogo Reason & Society (Racio & Socio).

Nizan: Kontraŭ la gardhundoj

Jen unu el citaĵoj kolektitaj en artikoleto MILITO DE LA IDEOJ de Paul NIZAN , Michel FOUCAULT , Pierre BOURDIEU , Jean-Paul SARTRE; tradukita de Vilhelmo Lutermano, Le Monde diplomatique (en Esperanto), 1a majo 2006:

Kion faras la profesiaj pensistoj de tiuj skuoj?

Ili daŭre silentas. Ili ne avertas. Ili ne denuncas. Ili ne estas transformitaj. Ili ne estas returnintaj. La diferenco inter ilia pensado kaj la universo viktima de la katastrofoj grandiĝas ĉiusemajne, ĉiutage, kaj ili ne alarmiĝas. Kaj ili ne avertas. La diferenco inter iliaj promesoj kaj la situacio de la homoj estas pli skandaleca ol iam ajn. Ili aranĝas la samajn asembleojn, publikigas la samajn librojn. Ĉiuj kiuj havis la simplecon atendi iliajn vortojn ekribelas, aŭ ekridas.

Paul NIZAN, Les Chiens de garde [La gardhundoj] (1932), reeldonita ĉe Aragon, Marsejlo, 1998.

Mi jam ĝuis ĉi tiun libron en anglalingva traduko. Jen ŝlosila ĉerpaĵo:
"The Philosopher's Mission"
Eble taŭgas plu traduki ĉi tiun tekston Esperanten. Le Monde diplomatique en Esperanto estas bonega fonto de verketoj intelektaj, politikaj, kaj informaj.