2020-03-05

Mikronovelo (6): Cindro

Cindro

Ŝi faris la transatlantikan flugon kun la urno entenanta la cindron de ŝia ĵus forpasinta edzo. Ŝi volis plenumi lian deziron, kaj ŝi venis por disĵeti lian cindron en difinita, ĉiam sopirata loko de lia kara patrujo.

Apenaŭ kelkajn adiaŭajn vortojn ŝi kapablis prononci, inter plorsingultoj, antaŭ ol disĵeti la cindron, kiun subita vento kompate disportis orienten. Kaj ŝia faltoplena vizaĝo, lastatempe mistraktita de la doloro, momente radiis de senpeziga ĝojo.

“Eta, tre eta kompenso por granda perdo”, mi pensis, sciante ke mi neniam mencios al ŝi ke tre proksime, ĝuste oriente, staras la nova municipa rubejo.

Liven Dek