Mi legis kaj relegis esearojn de William Auld kaj raportas ĉi-bloge laŭokaze.
Pri eseoj en Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978) mi antaŭe blogis:
William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj
Hermann Häfker & William Auld pri mondhistorio
William Auld pri »koleraj junuloj«, Julio Baghy, &
Sándor Szathmári
Pri
Facetoj de Esperanto (1976) jen afiŝoj:
William Auld pri poezia lingvo & tradukado (1)
William Auld pri poezia lingvo & tradukado (2)
Pri
Kulturo kaj Internacia Lingvo (1986) jen:
William Auld: kulturo & Esperanto
Estas ankaŭ:
Mi legis la unuajn du el la kvar libroj.
Miaopinie, Auld eseas plej interese kiam li pritraktas beletron de Esperanto specife (originalan aŭ tradukan) aŭ beletron nacilingvan aŭ ĝenerale. Sed kiam Auld propagandas pri Esperanto-kulturo, ekz. en eseoj en
Kulturo kaj Internacia Lingvo, mi trovas liajn asertojn falsaj kaj absurdaj. (Rigardu ankaŭ mian afiŝon
Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo, sed ankaŭ
Kiu furzis? Giorgio Silfer! interalie pri la kritiko fare de Gary Mickle pri nekonscia infekto de esperantista propagando per ideoj kiuj historie devenas el dekstra ideologio.)
Troveblas pluraj bonegaj eseoj en
Pri lingvo kaj aliaj artoj. "Esperanto kiel literatura lingvo" (p.69-94) estas sufiĉe bona eseo, krom la jena argumento:
La graveco de nia
originala literaturo troviĝas en tio, ke ĝi estas la sola
kaj unika literaturo internacia. Ĝi estas eĉ supernacia.
Trafe skribis Juan
Régulo: »Kiam diversaj naciaj lingvoj titolas sin »internaciaj«
kaj montras al sia literaturo, ili sofisme preterglitas la fakton, ke
tiu literaturo estas nacia, sed ne internacia: ĝi estas nome
kontribuo preskaŭ senescepte de indiĝenoj, kaj la internacia
literaturo de tiuj lingvoj fakte ne ekzistas. Dume en Esperanto ni
havas la grandiozan fenomenon de tutmonda literaturo demokrate kreita
de suverenaj verkistoj de ĉiu lando, el kiu nur sin anoncas la
talento« [2]. En tiu originala literaturo de Esperanto montriĝas la
diverslandaj verkistoj, senigite de sia nacieco kaj vestita en sia
homeco; malaperis la supraĵaj malsimilecoj trudataj de nacilingva
etoso, kaj oni vidas tutklare la fundamentan unuecon de la homaro.
Mirinde unueca estas la literatura tradicio de Esperanto; pri nia
poezio, ekzemple, skribis prof. Waringhien: ». . . mi ne konstatas
profundan ŝanĝon en la periodo, kiu iras de 1921 ĝis hodiaŭ:
nuancojn de tono, jes—sed tio simple kondukus nin al distingo de
unu hungara skolo, kiun sekvis, kvankam sen la kutima interbatalado
inter du sinsekvaj skoloj, la skota skolo.« [1] Verkante per la
internacia lingvo, por internacia legantaro, partoprenante en
supernacia kulturo kaj tradicio, la verkisto vole-nevole (sed plej
ofte vole) esprimas ideecon kaj idealon tuthomajn, alireblajn por
ĉiuj homoj senkonsidere pri nacieco. Individuo kelkfoje tion
bedaŭris; la profunde naciisma angla verkisto K.R.C. Sturmer, kiu
fakte neniam sukcesis liberiĝi de siaj naciaj apartaĵoj, pli ol unu
fojon esprimis fortan bedaŭron, ke per Esperanto ne eblas sentigi la
sukajn nuancojn de klaso, regiono kaj slango esprimitajn de la angla
lingyo. Li sentis tion kiel mankon de la internacia lingvo. Sed laŭ
mia opinio li eraris: tio ja ne estas tasko de iu internacia lingvo,
sentigi distingojn interne de iu nacio; kaj sekve oni ne devas
riproĉi al Esperanto, ke tiun taskon ĝi ne plenumas. Ĉu la tasko
de Esperanto ne estas ĝuste, sentigi similecon, kaj ne
malsimilaĵojn, de la homoj? Ĉu unu tasko de esperantistoj ne estas,
traduki el la esperanta literaturo nacilingven, ĝuste por montri
tiun similecon (kiun plej ofte kaŝas ĝuste la lingvaj malfacilaĵoj)
al la nacioj?
2 Memorlibro pri la Zamenhofjaro,
p. 70.
1 La nica literatura revuo, kyara
jarkolekto, p. 95.
(p. 82-83)
La tuta asertaro de komenco ĝis fino estas sintrompa falsaĵo. Se mi ne jam legis similajn stultaĵojn, mi ne kredus, ke Auld verkus ĉi tion. Ĉi tio kontraŭdiras ĉion, kion Auld diras pri literaturo aliloke, kiam li analizas specifajn nacilingvajn aŭtorojn kaj verkojn. Auld evidente ne konsideras la diferencon inter nacieco kaj naciismo; cetere, li simple supozas ke ĉio kio okazas en nacia kadro estas "nacieca" se ne diri naciisman. Se jes, kial eĉ traduki nacilingvajn verkojn, krom el antropologia intereso? Unu funkcio de literaturo estas socikritika, do tute ne gravas distingo inter nacia kaj super/inter/nacia, ĉar la decida kriterio estas transcendo de aro de sociaj supozoj. Ĉu esperantistoj tiel superas la kapablojn de neesperantistoj? Nur en la sintrompa fantazio de Auld.
Fakte, samnaciano kiel alinaciano devas tordi la donitan lingvon por esprimi sian mondrigardon. Alinacianoj devas, kaj sukcesas, esprimi novajn prioritatojn kiam ili esprimas sin en trudataj mondlingvoj, ekz. kiam afrikanoj verkas en la angla aŭ la franca. Kaj ties tasko ne estus esence malsama se ili verkus en Esperanto, malgraŭ la kutima fuŝa propagando. Jes, Esperanto estas pli facile lernebla, pro manko de gramatika malkonsekvenceco, sed preter tio la defio estas la sama.
Ankaŭ absurda estas la argumento rilate al Sturmer. Fakte, Sturmer estas unu el la plej interesaj esperantistaj verkistoj de sia epoko, ĉar li verkis pri specifaj sociaj fenomenoj, do ne nur lirike laŭ primitiva aŭ polurita romantismo. (Rigardu miajn afiŝojn
Julius Balbin, mi, & aliaj en Beletra Almanako pri la eseo de Balbin "La sekreta malsano de la esperanta poezio", kaj
Kálmán Kalocsay revizitata.) Se temas pri naciaj specifaĵoj, kial ne kondamni
Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz aŭ
La granda kaldrono de John Francis? Kaj pri la plendoj de Auld mem kontraŭ puritanismo en siaj verkoj? Ĉu puritanismo estas universala homa problemo aŭ kulture specifa? Se oni devas pripensi kiel traduki kulturajn nuancojn el nacilingvaj verkoj Esperanten, do kial ne alfronti la saman problemon kiam oni verkas originale en Esperanto pri specifaj sociaj situacioj? La universaleco kiun Auld predikas estas malplena, senenhava, nur propaganda universalismo. "Ĉu la tasko
de Esperanto ne estas ĝuste, sentigi similecon, kaj ne
malsimilaĵojn, de la homoj?" Ne, tiu ne estas la tasko de ajna serioza literaturo.