Jen nove miareteje:
- “Az uncinnátus roham” [“La atako de uncinnátus”] de Sándor Szathmári
- Dorskovrilo de Vane (Hiába) de Sándor Szathmári, elhungarigis István Mészáros
- “Strazniczky, la hungara patro” de György Moldova, tradukis Sándor Szathmári, Hungara Vivo, 1986, n-ro 6, p. 206-208.
- Konfeso pri mia urbo de Mihály Gergely, trad. Sándor Szathmári, Hungara Vivo, 1966, n-ro 2, p. 10-11.
- Lajos Lesznai: Recenzo de Maŝinmondo, Hungara Vivo, 1965, n-ro 2, p. 22.
“Az uncinnátus roham” estas hungarlingva postlasita manuskripto ne tradukita. Esperanto István Mészáros resumas la aferon.
Mészáros ankaŭ Esperantigis la
dorskovrilon de
Hiába (Vane), la travivintaĵon el la forlasita verko kiun Szathmári prilaboris en 1932, antaŭvidante la vojfinon de stalinismo. Vi povas legi plu en Esperanto:
-
Sándor Szathmári, “Vane ‑ La estonteco (fragmento)”, tradukis el la hungara Lariko Golden, p. 202-205; kun
Éva Tófalvi, “Szathmári, la hungara Orwell,”
Esperanto, decembro 1997, 90: 12 (#1098), p. 202-204.
- Éva Tófalvi, “La du testamentoj de Sándor Szathmári,” Fonto, n-ro
179, novembro 1995, p. 25-30.
Mi lastatempe enretigis kelkajn malnovajn recenzojn de novelaro
Maŝinmondo. Oni malofte emfazas tiel, sed Lesznai laŭdas la stilon de Szathmári en sia
recenzo. La enhavo imponus al la eksteresperantista mondo. Lesznai ankaŭ prikomentas la enkondukon de
William Auld. Lesznai malkonsentas la perspektivon de Szathmári ĉi-punkte:
Szathmári montras per tiuj ĉi du noveloj, kien kondukas la percepto de la izola rigardo de fizika kaj socia movoformo. La moderna filozofio jam montris, kiel granda eraro estas la intermikso de socia vivo kun aliaj malpli altaj movoformoj. Ni neniam devas forgesi, kiujn konsekvencojn tiris la naci-faŝistoj el sia ideo de la paralelo de homa vivo kun biologia estado. El tia percepto sekvas seneviteble kontraŭhumanistaj konvinkoj.
Mi supozas, kian ajn celas Lesznai, la termino "movoformo" pensligiĝus kun dialektika materiismo. Lesznai komentas nedetale pri la ceteraj rakontoj en la novelaro.
Mihály Gergely revenas kaj omaĝas al sia hejmurbo
Miskolc en nostalgia memuaro
Konfeso pri mia urbo pri sia juneco kaj la etoso de tiu industria hungara urbo.
“
Strazniczky, la hungara patro” estas amuzega satiro pri utiliĝo kaj adaptiĝo de mizera aktoro al propagandaj prioritatoj de sinsekvaj hungaraj reĝimoj.