Showing posts with label Miroslav Malovec. Show all posts
Showing posts with label Miroslav Malovec. Show all posts

2015-01-03

František Kožík (1909-1997), ĉeĥa verkisto

František Kožík "estis populara ĉeĥa verkisto, granda subtenanto de Esperanto, aŭtoro de historiaj kaj biografiaj romanoj".

En Esperanta traduko aperis:

Poeto ne mortas, antologieto, tradukis Jiří Karen, 1984.

Lumo en tenebroj, romano pri Komenio, tradukis Zdeněk Rusín kaj Miroslav Malovec, 1992 (kun aldono el la verkoj de Komenio). Recenzo: Esperantista kontribuo al la jaro de Komenio de Nikolaj Stepanov.

La plej eminenta inter Pierotoj, romano pri Jean-Gaspard Debureau, tradukis Jiří Karen kaj Josef Vondroušek. Tyresö: Inko, 2001.

Atentu ankaŭ:

Jan Amos Komenský (Komenio)(1592-1670)

2012-09-26

Pri Karolo Piĉ ĉe la litomiŝla tombejo

Nu, jen la video:



"Miroslav Malovec rememorigas la esperantan verkiston Karolo Piĉ, ĉe flanka pordo de la litomiŝla tombejo, kie la ĉeĥa aŭtoro estas entombigita. Fakte, la ĉefa verko de Karolo Piĉ havas la titolon "La litomiŝla tombejo". La vizito al la tombo de Karolo Piĉ estis parto el la programo de la 25a IEK, okazinta en Svitavy en 2012."