2020-09-06

Witold Gombrowicz (3)

Hieraŭ okazis prezento en kiu Przemysław Wierzbowski en konversacio kun Riccardo Lamperti parolis pri:

“Lumas en paseo feliĉo perdita”: la dulingva eldono de la dramo “Baladina”

... kaj iom plu pri pola literaturo en Esperanto. Mi sugestis, ke oni traduku iom el verkaro de Witold Gombrowicz al Esperanto. Przemysław respondid, ke tio estus interesa, eventuale, sed eble ne tute bonvena en Pollando. Li menciis la pioniran romanon, kiu estas priskribata en Vikipedio:

Ferdydurke

Mi ne menciis, kial mi proponi Gombrowicz, sed mi ligis al mia unua tiutema afiŝo:

Witold Gombrowicz & Esperanto?

La problemaro pri naciismo, provinceco, kritika orientiĝo ja taŭgas por internacia legantaro.

Troveblas miareteje kelkaj anglalingvaj retpaĝoj pri Gombrowicz. Jen tri:

Witold Gombrowicz confronts (Polish) provincialism

Witold Gombrowicz: Philosophy in 6 1/4 hours (1)

Witold Gombrowicz on Existentialism (1956)

2020-09-04

Kapitano Postnikov parolas

Dek Tagoj de Kapitano Postnikov de Mikaelo Bronŝtejn (2a eld., Moskvo, Impeto, 2010) estas historia romano pri reala persono, Aleksandr Postnikov, kiu rolis en la rusa Esperanto-movado kaj la Universala Kongreso de 1910 en Vaŝingtono.

Haveblas ankaŭ DVD de drameto bazita de la romano:

Dek tagoj de kapitano Postnikov, Mikaelo Bronŝtejn, Reĝ. M. Jovanoviĉ. Ludas: S. Pilipoviĉ, L. Gasparoviĉ, M. Vrhovac. DVD, Shelter, 2009. 14 min.

Jen fragmento de tiu drameto; ludas Sasa Pilipovi kiel Postnikov:


2020-08-31

Kolombia Krestomatio revizitata

Antaŭ 11 jaroj mi afiŝis pri kultura E-aktivado en Kolombio:

Latinamerika Memuaro revizitata

Interalie, mi menciis:

KOLOMBIA KRESTOMATIO :: JUBILEA Projekto.( Administra Blogo)

. . . & la paĝon de Rodrigo Alberto Ramirez ĉe Ipernity.

Hieraŭ okazis #mondafest2020 Tago de Ameriko, spektebla ĉe YouTube:



Unu prelegeto en la programo temis pri la projekto konstrui la menciitan antologion Kolombia Krestomatio, ĉe 6:16:20: Kolombia Kulturtrezorejo (Rodrigo Ramírez). Kontrolu mem por informiĝi plu pri la projekto, kaj rigardu ĝin ĉe Vikifontaro:

Kolombia Kulturtrezorejo

Vi tie povas konstati la ambician gamon de la projekto.

2020-08-29

Frigyes Karinthy, en memoro

Okaze de datreveno de la morto de hungara verkisto kaj esperantisto Frigyes Karinthy (25-an de junio 1887 - 29-an de aŭgusto 1938), Antonio De Salvo sia bloge afiŝis:

Frigyes Karinthy – Esperanto-vivo

Referencata estas mia bibliografio/retgvililo:

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

(Pri datrevenoj: la naskiĝtago de Karinthy estas ankaŭ la mia.)

Aldonata estas "p. 81 de “Esperanto de UEA” 2002-4, kun la raporto de la vizito de internacia grupo de esperantistoj al la tomboj de kulturaj personoj ligitaj al Esperanto, inter kiuj Frigyes Karinthy."

2020-08-04

Kazohinio aperos en la franca lingvo

Laŭ anonco en La Ondo de Esperanto, jen:

Kazohinio aperos en la franca lingvo

"Komisiite de la Librofako de LF-koop, Marie-France Conde Rey provlegis la francigon de Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári, kiun elesperantigis Ulrich Moser, apoganto de KCE. Hodiaŭ en la Esperanto-Domo en Svislando okazis la definitiva renkonto pri la revizio: laŭ Conde Rey la traduko estas elstara, tute digna por la eminenta romano." (4 Aŭgusto 2020. Fonto: HeKo 740 1-B)

2020-05-14

Rotterdamo ... Tra la ŝtormo


Rotterdamo
de K. KALOCSAY
el Tra la ŝtormo, 1939-1945

Ĉu oni povas fari ankaŭ tion?
Vivantan urbon bati per la bomboj?
La domojn homloĝantajn igi tomboj
flamantaj? Jes. Ĉu la milito-dion
vi do ne konas? Ĉu la tragedion
hispanan vi forgesis? Ties ombroj
ĵetiĝas sur la mondon. La kolomboj
de l' murdo tie lernis la metion.

Guernica, urbo de horora famo,
mesaĝas al martira Rotterdamo:
"Mi vidis, kaj suferis ĉi sovaĝon!
Ne distretita en la frua ĝermo,
nutrita eĉ eskapis ree kaĝon
la monstro de detruo kaj ekstermo."

(La poemciklo "Tra la ŝtormo" aperis en
Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, 1966.
Laŭ István Mészáros (mesaĝo, 2016.04.15) la 19 poemoj publikigitaj en Ora Duopo konsistigas la tuton de la
ciklo "Tra la ŝtormo".
V. ankaŭ la afiŝon Ora Duopo, Memore.)

2020-05-11

Mikronovelo (7): . . . sed hejme plej ĉarme

. . . sed hejme plej ĉarme

Eta ĉambro. Malvarma kaj profunda silento, reliefigita de la teda takto de mekanika horloĝo. Sur la planko, du infanoj ludas. Apude, la patro legas ĵurnalon kaj la patrino trikas puloveron. . .

Subite ŝi murmuras tradente, iom melankolie:

— Kiomfoje vi legis tiun artikolon en la lastaj monatoj?

Silento. Longa, tre longa silento kun tiktakoj, ĝis la viro flustras senemocie, ne levante la okulojn de sur la ĵurnalo:

— Tiomfoje kiom vi malfaris tiun puloveron por triki ĝin denove.

Ekstere, super ili, super tiu silento kun tiktakoj, la tera surfaco tradormas falsan nokton de nuklea vintro.

Liven Dek

Voltaire (2): Mikromego (Micromegas) en Esperanto

Jen 6-minuta voĉrecenzeto pri la verko Mikromego de Voltero, tradukita al Esperanto de Andreo Cherpillod kaj eldonita de "Fonto":


2020-03-05

Mikronovelo (6): Cindro

Cindro

Ŝi faris la transatlantikan flugon kun la urno entenanta la cindron de ŝia ĵus forpasinta edzo. Ŝi volis plenumi lian deziron, kaj ŝi venis por disĵeti lian cindron en difinita, ĉiam sopirata loko de lia kara patrujo.

Apenaŭ kelkajn adiaŭajn vortojn ŝi kapablis prononci, inter plorsingultoj, antaŭ ol disĵeti la cindron, kiun subita vento kompate disportis orienten. Kaj ŝia faltoplena vizaĝo, lastatempe mistraktita de la doloro, momente radiis de senpeziga ĝojo.

“Eta, tre eta kompenso por granda perdo”, mi pensis, sciante ke mi neniam mencios al ŝi ke tre proksime, ĝuste oriente, staras la nova municipa rubejo.

Liven Dek

2020-02-01

Mikronovelo (5): Homlupo

Homlupo - Laure Patas de' Illiers - Mikronovelo deklamita de Rodica Todor



Rodica Todor deklamas la mikronovelon "Homlupo", de la verkistino Laure Patas de Illiers. Ĉi mikronovelo gajnis la premion "Paula Adúriz" en la Belartaj Konkursoj de UEA 2018. La deklamo okazis en la 6a Vivu la teatro!", ĉe la Triopa Kongreso (78a Hispana E-Kongreso, 21a Andaluzia E-Kongreso kaj 71a IFEF-Kongreso), okazinta en Malago en 2019.