Showing posts with label Kris Long. Show all posts
Showing posts with label Kris Long. Show all posts

2017-11-01

James Joyce & Esperanto (3): Uliso (Ulysses)

Jen nun ĉe mia retejo:
Mi aldonis miajn anglalingvajn notojn. La traduko konsistas el du ĉerpaĵoj el la unua epizodo de Uliso (Ulysses):

(1) de la komenco de la romano ĝis:
— Rigardu vin, li diris, terura bardo.
[—Look at yourself, he said, you dreadful bard.]
(2) Iom poste en la epoizodo, la traduko, redaŭras ekde:
La pordon ombris eniranta formo.
[The doorway was darkened by an entering form.]
... kaj finiĝas jene:
—Ni ŝuldos du pencojn, li diris.
[—We’ll owe twopence, he said.]
Mi plu komentas, ke mi ne ŝatas ‘skrotstreĉa maro’ kiel tradukon de ‘scrotumtightening sea’. Mi preferas ‘skrot(o)prema’ or ‘skrotstriktiga’. Ambaŭ alternativoj taŭgas kaj sonas bonaj.

Do nun mankas al mi nur unu traduko el Joyce menciita en mia malampleksa bibliografio da verkoj de kaj pri Joyce en Esperanto:

“La mortintoj” ("The dead,” trad. Alec Venture, en Angla Antologio 2, red. Albert Goodheir (London: Esperanto Association of Britain, 1987), p. 370-409. 40 paĝoj, ho ve!


2013-10-09

Richard Brautigan en Esperanto

Mi legis plurajn romanojn de usona verkisto Richard Brautigan (1935-1984) antaŭ pli ol 40 jaroj. Iu kritikisto nomis novan ĝenron “Brautiganaĵo.“ Estas malfacile priskribi tion, sed temas pri originala speco de leĝera fikcio. Li kutimis miksi nekongruajn erojn en siaj fikciaj konstruaĵoj. Brautigan ŝajnis kombinaĵo de hipio kaj anakronismaĵo. Mia favorata el legitaj romanoj estis En Akvomelona Sukero, teme interesa. Mi ne memoras, ĉu mi legis lian poezion. Mi taksis lin lerta verkisto, sed artefarite naiva, ne tre serioze taksinda, krom je tiu unu romano.

Nu, post pluraj jaroj, li aperis en mia urbo Buffalo, en aŭditorio de la Artmuzeo Albright-Knox, por deklami el sia verkaro, kune kun la pionira negra verkistino Ntozake Shange. Stranga parigo, sed finfine amuza, ĉar mi rikanemis ambaŭ kaj juĝis ilin pozistoj. 

Pri Shange, fama pro dramverko Por Negrinoj Kiuj Konsideras Memmortigon Kiam Ĉielarko Troas, mi memoras nur unu poemon, en kiu ŝi multfoje ripetas la verson “Midzu min kaj portu kafon!“

Dum atendante prezenton, Brautigan kaŭris flanke de la scenejo. Jen stranga maldigna pozicio, mi pensis. Kiam Brautigan parolis, li ŝajnis tre milda, naiva viro, al kiu mankas memestimo.

Antaŭ iu deklamo, Brautigan avertis pri ebla ofendo al iuj ĉeestantoj pro malkaŝaj seksaj esprimaĵoj. Li kriis: “Mi ne volas ofendi iun ajn!“ Neniu foriris.

Post laŭtlego de alia poemo, Brautigan diris: “Eble tiuj, kiuj malŝatas mian poezion, pravas.“  Jes ja!

Se la afero ne estus tiom mokinda, mi ja kompatus lin pro tia maldigna memmontro. Ne estis surprizo je mi, kiam, post kelkaj jaroj, Brautigan sin mortigis.

Mi lastatempe ricevis numeron de revuo La Kancerkliniko el 1978, en kiu aperas kelkaj poemoj de Brautigan tradukitaj de Kris Long. Do jen:

Richard Brautigan [poemoj], tradukis kun noto Kris Long