2010-09-27

Jiří Kořínek pri bibliotekoj

Kiam mi pripensas mian gigantan bibliotekon, taŭgas poemo de esperantista poeto . . .

Universitata Biblioteko” de Jiří Kořínek

Pri la sama afero ekzistas alia perspektivo . . .

Filozofo, poemo de L. N. Newell

Miareteje troviĝas ankaŭ . . .

Bedřich Smetana de Jiří Kořínek

Jen pluaj informoj kaj verkoj alireteje:

Jirí Korínek - Vikipedio

Jirí Korínek (OLE)

Literaturo en Esperanto: Jirí Korínek

Freud & Zamenhof rolas en romano: Esther Schor recenzas

The Crooked Heart by Esther Schor
review of A Curable Romantic by Joseph Skibell
The New Republic online review, September 10, 2010

Two mittel-European Jewish doctors born in the 1850s, three years apart: one was Viennese, the other was from Warsaw. One trafficked in disenchantment, calling religion an “illusion” tantamount to “neurosis”; the other was a visionary, insisting that religion be the essence of modernity, not its nemesis. One invented the talking cure, or psychoanalysis; the other invented… another kind of talking cure, a lingvo internacia or, as it came to be called, Esperanto. And both Sigmund Freud and Ludwig Lazarus Zamenhof stand in as the charismatic and daunting Jewish fathers for the Zelig-like hero of Joseph Skibell’s brilliant new novel.   
Samtempuloj Freud kaj Zamenhof rolas kiel du malsamaj kvazaŭ-patroj en ĉi tiu nova romano. Zamenhof provizas pozitivan, idealisman alternativon anstataŭ malespero. Samtempuloj Freud kaj Zamenhof rolas kiel du malsamaj kvazaŭ-patroj en ĉi tiu nova romano. Zamenhof provizas pozitivan, idealisman alternativon anstataŭ malespero. Esperanto aperas en la romano kaj utiliĝas erotike.

2010-09-25

Jacques Bouveresse pri Noam Chomsky

Noamo Ĉomski kaj liaj kalumniantoj de Jacques Bouveresse, Le Monde Diplomatique en Esperanto, 1a majo 2010.

Bouveresse estas filozofo el la analiza skolo, malsame ol la francaj filozofoj plej konataj en anglalingvaj landoj. Estas aliaj artikoloj liaj en La Diplo

Mi blogis pri Bouveresse ankaŭ anglalingve:

Paul Valéry, Jacques Bouveresse, Theodor Adorno

2010-09-24

Kiel konstrui tempoveturilon, patafizike

En februaro 1899, Alfred Jarry publikigis sian eseon (en la franca) "Kiel konstrui tempoveturilon." La Tempomaŝino de H. G. Wells aperis en 1895 kaj baldaŭ estis tradukita francen. Alfred Jarry plej famas pro sia skandala teatraĵo Reĝo Ubu. Li ankaŭ kreis la blag-sciencon patafizikon ('pataphysique), t.e. "scienco de imagitaj solvoj." En ĉiu eseo Jarry skizas proponatan meĥanismon de tempoveturilo. La postvivan influon multrilatan de Jarry partoprenas ankaŭ ĉi tiu eseo.

Jen la eseo en anglalingva traduko:

How to Construct a Time Machine by Alfred Jarry, translated by Roger Shattuck. Ankaŭ ĉe Tripod.

Jen mia nova ĉi-tema retgvidilo de anglalingva materialo:

Alfred Jarry’s “How to Construct a Time Machine”: A Web Guide

Jen rememorigo pri la difino de patafiziko (anglalingve):

Definition of ’Pataphysics by Alfred Jarry

Oni devus traduki almenaŭ ĉi tiun difinon (se ne plu), sed prefere el la franca originalo.

2010-09-12

David K. Jordan pri historiaj & generaciaj ŝanĝoj pri humuro

Humura Ŝanĝiĝo aŭ "Kial miaj maljunaj gepatroj ne ĝuas la bildstriojn de LAT?"
de David K. Jordan.
Literatura Foiro, n-ro 67 (Junio, 1981), paĝoj 5-10.

Bedaŭrinde mi ne kapablas havigi la jenan tutan artikolon en la angla. Temas pri tipoj de humuro en Esperanto:

Esperanto: the international language of humor; or, What’s funny about Esperanto?
David K. Jordan.
Humor - International Journal of Humor Research. vol. 1, no. 2, pp.143–158.

2010-09-11

Filozofio de edukado de Klemenz Wieczorek (1889-1947)

Jen forgesinda originala verketo el la pasinteco:

Wieczorek, Klemenz. Kiel Aŭtodidakto al Pedagogia Scienco. Limburg: Vereinsdruckerei , 1960(?). 39 p.

Temas pri principoj de edukado. La aŭtoro ankaŭ resumas la ideojn de filozofoj Sokrato, Platono, Aristotelo, Komenio, Rousseau, Pestalozzi, Jean Paul, Humboldt, Friedrich August Wolf. La instituciigo de Esperanto ne domaĝos al la admirinda "klasika" edukado: ĝi subtenos ĝin. La edukkoncepto de la aŭtoro estas "humanisma" sed ne forpelas la sciencan (kion li nomas "realisma"). Finfine edukado ne estas nur intelekta sed morala, kaj nepre inkluzivas religion:
Senreligia lernejo estas absurdaĵo, ĉar homo gvidata de la kredo estas sur vojo al mondo de la idealoj. (34)
Resume, jen senvalora verko, sendube forgesita kaj forgesinda, sed parto de nia historio.

2010-09-10

'Pataphysics Pursued / Pli pri patafiziko

Here is Alfred Jarry's definitive definition of 'Pataphysics, along with several web links:

Definition of ’Pataphysics by Alfred Jarry

I quickly get bored with this stuff, but there is a historical significance here. It relates to the history of literary and philosophical play, and inspired further avant-garde and combinatorial experiments. I should probably translate this into Esperanto.

Jen difino de Patafiziko laŭ Alfred Jarry mem (anglalingve), plus retligoj (anglalingvaj kaj francaj). Mi nepostlonge tediĝas pri ĉi tiu afero, sed ĝi historie gravas. Ĝi estas fonto en la historio de avangardaj kaj kombinadaj eksperimentoj. Mi supozas, ke mi devus traduki ĉi tiun aferon al Esperanto.