Showing posts with label Izrael Lejzerowicz. Show all posts
Showing posts with label Izrael Lejzerowicz. Show all posts

2018-11-26

Julian Tuwim pere de Izrael Lejzerowicz

Jen miareteje:

Dancanta Sokrato” de Juljan [Julian] Tuwim, el la pola trad. I. Lejzerovicz [Lejzerowicz]

Atentu ankaŭ recenzon de poemaro Poeziaĵoj (1956):

Pri Poeziaĵoj de Julian Tuwim de K. R. C. Sturmer (en La nica literatura revuo, 3/2, Novembro-Decembro 1957, p. 73-74)

Kvankam ĝi estas anglalingva, mi menciu ankaŭ nekonatan omaĝpoemon de la aŭstralia marksista verkisto kaj intelektulo Jack Lindsay:

The Poems Hidden in the Ghetto: to Julian Tuwim in Warsaw” [La poemoj kaŝitaj en la getto: al Julian Tuwin en Varsovio] by Jack Lindsay

2012-07-01

Izrael Lejzerowicz: Originala aŭ tradukita literaturo?

Okazas inter esperantistaj verkistoj tra la jardekoj argumentoj pri la kvalito, estetiko, enhavo, prioritatoj, kaj perspektivoj de Esperanta beletro. Unu debato temas pri la prioriteco de originala aŭ tradukita literaturo. Izrael Lejzerowicz kontribuis plurfoje en la paĝoj de Literatura Mondo en la 1930aj jaroj. Ĉi-teme, jen eseo lia el 1931:

Originala aŭ tradukita literaturo?” de Izrael Lejzerowicz

La argumento estas, ke tradukita literaturo prioritatas. Literaturo devas respeguli la socion al kiu lingvo estas alkroĉita, Mankas sufiĉa komuna internacia ĉiutaga kulturo por subteni altkvalitan Esperantan beletron. (Laŭ kunteksto, la problemo okazas ĉe prozliteraturo.) Problemo ne estas la artefariteco de la lingvo, sed la artefariteco de fikciaj konstruaĵoj en Esperanta beletro.

Vilmos Benczik diskutas Lejzerowicz kaj la problemon en eseo "Teoriaj Problemoj de la Esperanta Literaturo" (1978), en Studoj pri la Esperanta Literaturo (Takasago: La Kritikanto, 1980), p. 5-17.

2011-12-20

Georgo Verda (Izrael Lejzerowicz), Kola Ajayi, & la blanka homo

Mi jam blogis pri La Harlema Renesanco pritraktita en Literatura Mondo en 1934, kaj pri Izrael Lejzerowicz, kiu, cetere, publikigis plurajn artikolojn en Literatura Mondo sub la pseŭdonimo Georgo Verda.

Lejzerowicz estas bone konata kiel aŭtoro de la satiro El la "Verda Biblio". Li ankaŭ distingiĝis per traduko de La Sorĉistino el Kastilio de Sholem Asch. Kiel Georgo Verda Lejzerowicz esprimis multe da amareco pri la stato de la homa socio kaj pri la Esperanto-movado. Mi jam raportis pri lia eseo "Zamenhof eraris." Mi ĵus enretigis alian rimarkindan eseon:

Nigraĵoj,” en Literatura Mondo, aprilo 1933 (#4), p. 55.

Ĉi tie mi lernas unuafoje pri la joruba esperantisto Kola Ajayi. Jean Forge rekrutis S-ron Ajayi kaj verkis pri li en "Nia Nigra Filo," nuntempe kritikata kiel rasisma. Nu, Verda/Lejzerowicz mokas la tutan prezenton de Ajayi inter la blankulaj esperantistoj. La blankulo rajtas ĝui la afrikanon kiel ekzotikan primitivulon senpolitikigitan, tiel restante "senkulpe blanka." Verda  / Lejzerowicz skeptikas ankaŭ, pripensante la sintenon de usonanoj pri negroj, pri la bonvenigemo de usonaj esperantistoj. Li prezentas la demandon, ĉu la diablo estas nigra, aŭ blanka? Ludante kun la kolorsimbolismo, li montras diversekzemple la "nigron" de la diabla blanka mondregno.

Ĉu Lejzerowicz iomete anticipis propran eventualan sorton en blankula civilizo? En 1942 li mortis en nazia ekstermejo Treblinka.

2011-12-15

Zamenhof!


Tiel mi kaj krokodila amiko ofte intersalutis en Buffalo.

Hodiaŭ estas la glora Zamenhof-Tago, pri kiu vi povas legi ankaŭ krokodile en Vikipedio:

Zamenhof Day - Wikipedia, the free encyclopedia

Mi solenas per daŭrigo de miaj laboroj en la arkivo de Literatura Mondo, ekz.:

"Zamenhof eraris" de Georgo Verda, Literatura Mondo, novembro 1934 (#9), p. 168.

La aŭtoro (pseŭdonimo?) komencas per la konstato ke "la paciga rolo de Esperanto estas nura iluzio." Sekvas amaraj asertoj pri la esperantistoj mem. Li dankemas, ke Esperanto ankoraŭ ne venkis, ĉar se jes, "la homaro estus delonge pereinta en reciproka buĉado." Mi ridegas kaj paradokse ĝojas legante ĉi tion. (Ĉu ne oni diris la saman en La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio?)

Nu, la aŭtoro devis ankaŭ alfronti la minacon de faŝismo, kiu jam jukis subigi la mondon, kaj li trovis, evidente, tiu sama etoso penetranta la Esperanto-movadon. La aŭtoro lamentas mankon de internigo de la interna ideo, kaj speciale kulpigas la "neŭtralan" movadon pro manko de unuigaj ideoj. Li konkludas:

"Ĉu ne estus plej logike kaj praktike, se la esperantistoj dividu sin en kelkajn frakciojn, konforme al siaj apartaj mondrigardoj?"
Almenaŭ en tiuj specifaj sferoj Esperanto povus trovi siajn verajn samideanojn kaj efektivigi interkomunikadon, interpaciĝon, kaj unuiĝon.  Anstataŭ konstante interbatalanta, interfrapanta "granda rondo familia" , stariĝus pli fratecaj, pacemaj rondetoj.

Nu, jen pruvo, ke esperantistoj nek estis nek estas unuforme naivaj, malrealismaj revuloj. Fakte, esti esperantisto, eĉ "nura" esperantoparolanto, en la 1930aj jaroj, postulis fortan kuraĝon.

2011-03-13

Izrael Lejzerowicz

Izrael Lejzerowicz (1901-1942) estis pol-juda esperantisto kiu verkis originale kaj traduke and estis murdita kun la familio en nazia ekstermejo. Li plej famas pro lia satiro El la "Verda Biblio" (eldonita kun "Babiladoj kun Horaĉo Serĉer", 1935) Oni trovas en OLE similajn informojn kaj ankaŭ recenzon Grimaco antaŭ la pereo de Sten Johansson.

Jen interrete:

El la "Verda Biblio" & Babiladoj kun Horaĉo Serĉer

IZRAEL LEJZEROWICZ (1901-1944) de Vilmos Benczik
El la "Verda Biblio" (sonregistraĵo)

La sorĉistino el Kastilio de Тalom Asch, kun permeso de la aŭtoro el juda lingvo tradukis I. Lejzerovicz. Budapest: Literatura Mondo, 1933.

La biblia verde, Esperantaj Bitoj, 19 januaro 2010.