Showing posts with label Woody Guthrie. Show all posts
Showing posts with label Woody Guthrie. Show all posts

2013-04-30

Guthrie, la heroldo kun gitaro

En la nova numero de la Esperanto-eldono de Le Monde Diplomatique—taŭge la 1-a de majo—estas artikolo de Sylvie LAURENT pri la usona kanzonisto Woody Guthrie: Guthrie, la heroldo kun gitaro.

Akompanas la tekston mia traduko de ne-kanzona poemo de Guthrie: “Voĉo” (Voice) (<—ligo al mia retejo), pri kiu mi jam blogis. Miareteje oni trovos ankaŭ sonregistraĵon de mia deklamo de la poemo en Esperanto kaj la angla.

2012-07-14

Kajto: "Melankolia Trajn-kanzono"

Ĉi tiu kanzono inkluzivas menciojn de gravaj legendaj usonaj muzikistoj Woody Guthrie kaj Cisco Houston:



Hodiaŭ estas la centjara datreveno de la naskiĝo de Woody Guthrie.

Pri trajnoj, mi pensas ankaŭ pri kanzono de Bob Dylan: "It Takes A Lot To Laugh, It Takes A Train To Cry" [Necesas multo por ridi, necesas trajno por plori]:


Woody Guthrie: 100-jara datreveno

Legenda usona kanzonisto Woody Guthrie naskiĝis la 14an de julio 1912, kaj okazas nun centjaraj eventoj en multaj lokoj. Hodiaŭ estas la naskiĝtago, sed memorhonoraj eventoj okazos dum la tuta jaro.

Jen mia propra kontribuo: mi tradukis lian ne-kanzonan poemon "Voĉo"-n en Esperanton kaj haste sonregistris mian deklamadon de mia traduko kaj la usonangla originala, kun enkondukaj komentoj.

Do jen mia traduko kun ligo al la sonregistraĵo:

Voĉo de Woody Guthrie, tradukis Ralph Dumain


Kaj jen la originalo: Voice by Woody Guthrie

En ĉi tiu aparte reakcia tempo, ni konservu la memoron de nia radikala demokrata heredaĵo!

(Skribaĵo sur la gitaro de Woody Guthrie: "Ĉi tiu maŝino mortigas faŝistojn.")