Showing posts with label japanaj esperantistoj. Show all posts
Showing posts with label japanaj esperantistoj. Show all posts

2021-10-26

Zhuangzi (Chuang Tzu) & aliaj en Esperanto (2)

Jen traduko de la tuta verko, ĉiuj 33 ĉapitroj, kun piednotoj kaj postparolo:

Zhuangzi: Ideologio de antikva ĉina dialektiko, Esperantigita de Sasaki Teruhiro (Zaozhuang, 2018).



Samreteje troveblas aliaj...

Verkoj de SASAKI Teruhiro

.... inkluzive de tradukoj de klasikaĵoj en Esperanto: Xunzi, Mozi, Konfuceo. Troveblas ankaŭ...

"Streta vojo al fora interno" de Matsuo Bashō, 

.... kaj Intensiva kurso de Esperanto, kaj diversaj artikoloj.

2018-09-11

Verda Majo: Esperanto kaj demokratio

"Mireille Grosjean deklamas tekston de Verda Majo (Hasegawa Teru), aperinta en Lernilo de Esperanto n-ro 11-12 ; nov.-dec., 1943, sub la titolo 'Esperanto kaj demokratio'. La deklamo okazis en la 77a Hispana Kongreso de Esperanto kaj la 51a Kongreso de ILEI, okazintaj en Madrido en 2018."

2018-09-05

Miyamoto Masao: Susura maro

"Yasuo Tabuchi kaj Lee Jungkee deklamas la poemon 'Susura maro' [el Invit' al japanesko] de Miyamoto Masao, kadre de la programero "Vivu la teatro" de la 77a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta kune kun la 51a ILEI-Kongreso en Madrido en julio de 2018."

Verda Majo: Du pomoj perditaj

"S-aninoj Hideko Huzimoto, el Japanio, kaj s-anino Yu Jianchao, el Ĉinio deklamas fragmenton de la poemo de Verda Majo [HASEGAWA Teru] "Du perditaj pomoj" en la programero 'Vivu la teatro' de la 77a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta kune kun la 51a ILEI-Kongreso en Madrido en julio 2018."

2018-02-27

Konisi Gaku mortis

KONISI Gaku (naskiĝis en 1934) mortis la 17-an de januaro 2018. Li estis eminenta japana esperantisto, multe tradukis kaj originale verkis.

Mia vojo al li estiĝis laŭ liaj originalaj sciencfikciaj verkoj. Mi recenzis:

KONISI Gaku: Vage tra la Dimensioj

La alia lia sciencfikcia libro estas La kosmoŝipo “Edeno n-ro 5”: sciencaj fikcietoj (1971).

Miareteje troveblas lia recenzo de Maŝinmondo de Sándor SZATHMÁRI:

Homaro kontraŭ Tekniko,” en Esperanto, februaro 1965, p. 31-32.

Jen ankaŭ:

Konisi Gaku - Originala Literaturo Esperanta (OLE)

Kaj anglalingve / in English:

Gaku Konishi - Wikipedia, the free encyclopedia

2014-02-02

KONISI Gaku: Vage tra la Dimensioj

Konisi Gaku - Vikipedio / Gaku Konishi - Wikipedia, the free encyclopedia

Konisi, Gaku. Vage tra la dimensioj: sciencaj fikcietoj. Osaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 1976. 77 p.

Enhavo:
La tradukmaŝino  [p. 3]
La subtera elizeo  [8]
Sonĝoramo  [19]
La kosmo-elmigrado  [30]
La kosmoŝipo “edeno n-ro 5“  [39]
La epoko de amaskonsumado  [50]
La skandalo Prociono  [62]
Glosoj  [76]
Postparolo  [77]

Mi legis ĉi tiun novelaron dum la 1970aj jaroj. Pro aktuala intereso pri sciencfikcio en Esperanto mi ĵus relegis ĉi tiujn sciencfikciajn rakontojn.  Plejparte Konisi kombinas sciencfikcion kaj satiron, kun surprizajn kulminojn. Ĉi tiel rimarkindas "La subtera elizeo", "Sonĝoramo", "La epoko de amaskonsumado".

"La subtera elizeo": Oni celas forigi "kadukuloj"n (maljunulojn) al apartaj gruploĝejoj, sed mankas spaco surtera, do oni konstruas subterajn loĝejojn. Atendas surprizo pri la eventuala sorto de la kadukuloj, kaj ankaŭ surprizo pri la sorto de la surtera mondo.

"Sonĝoramo": Mezaĝulo, longtempa dungato en elektroteknika kompanio, ne kontentas pri sia pozicio en la kompanio kaj siaj rilatoj kun junaj kolegoj. Konkurado inter firmaoj instigas inventadon. Do la Speciala Esplora Laboratorio de la firmao okupas sin pri "Plano Sonĝo", al kiu la malkontentulo, kiu rakontas la rakonton, estas enregistrata. En la nova posteno li restas malfeliĉa, ĝis la direktoro elektas lin provi la eksperimentan sonĝo-aparaton. Post la eksperimenta provo, lia situacio ege pliboniĝas dum tuta jaro . . . ŝajne.

"La epoko de amaskonsumado": Dio en la Ĉiela Regno enuiĝas, respegulanta la apation de homoj surteraj pri Dio. Anĝelino Aŭrora proponas viziton al Tero. Dio trovas teranojn tute sorbataj en konsumerismo, kun konstanta ŝanĝado kaj novigo de varoj. Dio lernas multon el ĉi tiu sperto kaj decidas modernigi la Ĉielan Regnon.  Aŭrora aperigas sin en la teraj amaskomunikiloj, kaj anoncas en la nomo de Dio:

Ekde la nuna momento vi estos liberigitaj de la kateno, ke vi portados unu korpon ĝis la morto. Dio kaj Kompanio, speciale fondita tiucele, proponos al vi diversajn normajn modelojn de novepoka homfiguro, el inter vi elektos por vi la plej ŝatindan. [. . . .]
La dia entrepreno sukcesas; la homoj adaptiĝas al la nova etapo de konsumerismo. Sed Dio lacas pro la neceso rapide krei novajn korpfigurojn.  Aŭrora elpensas genian novan ideon, kiu solvas la problemon. Finfine . . . legu mem.

Evidente, mi ne estas sola en mia gusto. En Trezoro: la Esperanta novelarto 1887-1986, Vol. 2, redaktita de Reto Rossetti & Henri Vatré (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1989; p. 575 - 593) troveblas "La subtera elizeo" kaj "La epoko de amaskonsumado".

2013-07-08

Ueyama Masao (2)

Mi jam menciis ĉi tiun retpaĝon:

  Arkivo : Hajko en Esperanto (1 - 200)

Jen signifaj hajkoj de Ueyama cititaj tiupaĝe. Evidente, Ueyama verkis multajn hajkojn pri sia edzino.

"Kial vi mortis",
al edzino ve-verkas
mure Masao.

Okule vortis
l' edzin' al mi: adiaŭ ...
kviete mortis.

                 (el hajkaro "Sonato '72" (, 1972) )

Trans la markolola pont' sin iluminas...
la lun' en solo.

                (el hajkaro "Finalo '73" (Hajkista Klubo, 1973))

Vivas Masao
sen nutraĵo drinkante,
mankas edzino.

2013-07-07

Ueyama Masao (1)

Pasis pli ol kvar jardekoj post kiam mi legis Pardonon! kaj Ne Grimacu! de UEYAMA Masao (1910-1988).  Eventuale mi akiris lian poemaron Por forviŝi la memoron pri ŝi sed ne legis ĝin.

Troveblas informoj (kaj recenzo) pri Ueyama ankaŭ en retejo Originala Literaturo Esperanta (OLE).

Dum jardekoj mi vidis la jenan libron en katalogoj de libroservoj, sed nur ĵus aĉetis ĝin:

L'Omnibuso kun la tri pasaĝeroj, de MIYAMOTO Masao & Ueyama Masao kun ilustraĵoj de Saito Ezo. Kioto: L' Omnibuso, 1980. 65 paĝoj.

Jen enhavtabelo kun notoj.

Here is a book review by Don Harlow in both English and Esperanto. Jen recenzo fare de Don Harlow en Esperanto kaj la angla:

Recenzo: L' omnibuso kun la tri pasaĝeroj

Interrete mi trovis nur kelkajn hajkojn de Ueyama:

Arkivo : Hajko en Esperanto (1 - 200)

Do jen poemo de Ueyama Masao el ĉi tiu libro.

              Bluso pri Misasa 

Foriris lastaj gastoj . . . ĝis revid'.
L' animon triste mordas la kviet'
post vantaj horoj de  amorincit'.
Ha, bluso pri Misasa en pluvet',

Forlasis mute min la juna vir'.
L' acidon mi remaĉas kun bier',
Ĉu vi min tentas al monakir'?
Ha, bluso pri Misasa en vesper'.

Trembrilas pluvaj rosoj sur la pord',
duetas triston cigareda fum'
kaj mi aŭskultas voĉon de la sort'.
Ha, bluso pri Misasa en aŭtun'.

     (Poemo, 1979; p. 8)