2023-01-14

Pri Sándor Szathmári kun Éva Tófalvy en 2018

 Blazio VAHA raportas [el Facebook]:


Ĉu vane aŭ ne vane? - oni demandas,

kun Sándor Szathmári kaj kun Éva Tófalvy


Renkontiĝi kun Éva Tófalvy kaj aŭskulti ŝin nepre estis agrable kaj edife.


Karlo Fajszi (1911-2004) alie FAJSZI Károly. [pr. fajsi, ka:roj] volis kaj strebis kolekti ĉion eblan, ĉion presitan kaj ne-presitan, kio koncernas la pli fruan kaj lia-epokan Esperanton. (Nun vidu tion en la Hungarlanda Fremdlingva Biblioteko, en (1056) Budapeŝto, str. Molnár, n-ro 11.


„ Lia” nuna - Fajs[z]i-a - Amika Rondo (la aktivema „FAR”) invitadas nunajn, nun vivantajn, nun legemajn kaj diskutemajn kultur-agantojn de Esperantujo. Laste ĝi invitis s-rinon Éva Tófalvy /to:falvi/ literatur-esploriston, pedagogon, teologon - precipe pro ŝia analiza verko pri Sándor Szathmári (ŝandor satma:ri).. La titolo de tiu verko estas Kazojhiniátóé Anlantiszig: ’De Kazohinio ĝis Atlantido’. - 


Enkonduke mi vicigu lastsekunde la nomojn de la aperintaj personoj:


Éva Tófalvy,
Klára Szabó [sabo:] ,
Andrea Ruzicska [ruziĉka]
Veronika Heé [he:],
Katalin Keserű [keŝerü:],
Piroska Komlósi [komlo:ŝi, piroŝka],
Mária Gyurák s-rino Vértesi [djura:k aŭ ĝjurak, ve:rteŝi],
Gergely Hajdu Nagy [hajdu nadj, gergej ’Gregorio’],
István Szabolcs [sabolĉ, iŝtva:n ’Stefano’].
János Paszabi, [pasabi, ja:noŝ „’Johano’]
Erzsébet Kaszab s-rino Párkányi [kasab, pa:rkanji, erĵe:bet ’Elizabeto’,],
József Márton [jo:ĵef ’Jozefo’] ,
Balázs Wacha [vaha, bala:ĵ ’Blazio’ ..


Teĥnike helpadis nin la menciita Klára Szabó.


Éva Tófalvy (naskiĝinta en 1947) studis Hungaran kaj Esperantan filologiojn, bibliotek-sciencon, ĵurnalistikon. Ŝi iĝis dungita por kultur-organizado ĉe Hungaria Esperanto-Asocio, kaj ŝi laboris ankaŭ por Hungarlingvaj programoj de Hungara radio pri Esperanto. Pli detale informas pri ŝi Esperantaj leksikonoj kaj manlibroj. Ŝi instruadis Esperanton eksperimente en porinstruista altlernejo de la Hungaria urbo Esztergom [pr. estergom] , en la 1970aj jaroj: Esperanto estis tie proponata kiel „kapablo-baza” lernobjekto por komencaj klasoj de bazgradaj lernejoj. (Interesa momento en la batalo por la ebloj instrui kaj lerni Esperanton en ŝtata lernejsistemo.) En Esperantujo ŝi iĝis pli konata kiel gajninto de pluraj konkursoj je beletro kaj je fakliteraturaj, soci-sciencaj eseoj.


Ŝi, unuavice, tamen famiĝis kiel la ĉefa kunaŭtoro de la romano Kiuj semas plorante. Tiu romano de ŝi kaj de Oldřich Kníchal en la jaro 1978 gajnis la konkurson Raymond Schwartz. Ŝi, krome, de tempo al tempo verkadis poemojn kaj ŝi verkis dulingve romaneton Portreto de la diktatoro / A diktátor arcképe (2017).


Se konsideri la ĝeneralan percepton kaj opinion de la esperantista publiko pri Szathmári, ekde ĉ. 1950, ĝis la apero de verkoj de Tófalvy pri li, oni plejparte konceptis lin esence kiel gravan hungaran Esperanto-verkiston, kun bona stilo en Esperanto kaj kun interesaj, ofte sciencfikciaj kaj filozofiemaj verkoj. Oni rimarkinde aprezadis lain lingvaĵon. Vilmos Benczik /pr.bencik, vilmoŝ/ ekzemple emfazis, ke Szathmári kreis en Esperantlingva prozo bonajn dialogojn. Se jes, ne estis hazarde, ke Stafeto (1964), Hungara Esperanto-Asocio (ekz. en 1977, 1988) kun redaktado de V. Benczik, eldonadis liajn E-novelojn. Spegulado de ĉiutagecaj scenoj en literaturo ĉe Esperanto estas konsiderinda temo ankaŭ koncerne la lingvo-evoluon... Tófalvy – ne neante ian, eĉ konsiderindan rolon de Szathmári en la Esperanta literaturo, krome traktante ankaŭ lian iom falsan misprezentatan roladon en la Hungaria E-movado – asertas kaj emfazas, ke Szathmári unue, ni diru, „prototipe” verkadis en la lingvo hungara; Esperanton li posedis malbone; li verkadis en ĝi duagrade aŭ traduke; li supermezure uzadis lingvan helpon de Kolomano Kalocsay, kaj li fuĝis al Esperanto kaj aperigo de verkoj en Esperanto (ĉefe) por eskapi de la forta cenzuro en Hungarujo, Nu, ankaŭ, ĉar tiu rolo ekŝajnis al li, finfine, agrabla. Lia politika agado, liaj politikaj elpaŝoj (gazet-artikoloj kun diverasj aŭtoro-nomoj) estis malhomogenaj kaj ankau pro tio morale prisuspekteblaj: li esprimadis simpatiojn samtempe al diversaj ideologioj, Kiel verkisto li emfazis la praan kaj senĉesan konfliktemon en la homa naturo, kiu nepre fiaskigas ĉiujn idealismajn strebadojn kaj ĉiujn politikajn doktrinojn.


Szathmári en Vojaĝo al Kazohinio satireme prezentas fantaziajn, elpensitajn homojn, samtempe du fantaziajn tipojn de socio 1): ekstreme raciisman (kun hinoj) kaj 2) ekstreme emocieman, ne-racieman - „simbolregatan” (kun behinoj). Eble tio estas maniero per aliformaj (ne-Eŭropanecaj, ne Usonanecaj, de „ni” ne senpere konataj) paralelaĵoj kaj troigoj por groteske prezenti tendencojn en la efektiva socio ĉirkaŭ Szathmári, ĉirkaŭ ni, kiuj ja ne estas hinoj aŭ behinoj.


Tófalvy en sia prelego iel esprimis, ke la kritiko de Szathmári pri la simbol-adorado de behinoj estas tro meĥanike kaj iom senkomprene farita, do ni diru: temas pri arte ne sukcesaj detaloj de la verko. Oni povis senti, ke simbolojn eble Tófalvy mem juĝas pli respektindaj, ol la verkisto kun sia primitiviga mok-tendenco. Veronika HEÉ (pr. he:) iom diskutis pri tiu temdetalo, menciante, ke la prelegantino povas esti influata de sia propra vivokoncepto kaj de sia propra rilato al teologio: sentiĝas fendo inter ŝia respektemo kaj la malrespektemo de Szathmári. Tiel „simple” verŝajne ne estas, tamen memkompreneble ankaŭ la emocioj de ĉiu leganto havas rolon en la individua prijuĝo de ĉiu verko.


Entemiĝis ankaŭ verko de Szathmári pri Jesuo (Látván nem látnak, Vidante ili ne vidas, ĉ. 1935). Szathmári tiuverke prezentas novan, kvazaŭ-nuntempan aperon de Jesuo kun simila malakcepto, rifuzo, persekuto kaj mortigo, kiajn la Filo de Dio renkontis antaŭ pli 2000 jaroj, kaj kun konfliktoj ĝuste kun eklezioj kaj ekleziaj personoj...


Tófalvy kvalifikis la aliron de Szathmári esence tro skemisma, senkomprena. Parto de la publiko iom diskutis, ĉiuokaze estis senteble, ke la faktojn pri Szatmári konas kontentige nur Tófalvi, do tiu parto de la diskuto ne povis atingi profundon, disvolviĝon kaj detaliĝon.


Gergely Hajdu Nagy pr. /hajdu naĝj/nadj, gergej ’gregorio’/ levis la demandon, kiom ligiĝas la karaktero de la verkaro de Szathmári al lia (individua) psika tipo, al lia psika tip-aparteno. Kia li mem estis psike?


Hajdu Nagy ankaŭ demandis pri ia supozebla pli ĝenerala filozofia fono ĉe Szathmári – preter lia emo satiri pri la troigoj de la socio. – Skribante pri io tia en sia verko ankaŭ Tófalvi emfazas, kiel aludite, la penson (de Szathmári), ke la instinkta strukturo de la homo, kun baza konfliktemo, malhelpas firmiĝon de ia ajn bona socio, malgraŭ ideoj, idealoj kaj utopioj. Hajdu Nagy eble volus scii, ĉu la ideon pri tiu baza konfliktemo ni mem, la realismemaj legantoj. devas kaj povas akcepti? Ke tiu demando aperas ĉe legantoj, montras, ke la verkoj de Szathmáry, finfine – funkcias.


Tófalvy prezentis al la pubilko la pli fruan enigman famon de la trilogio Hiába (’Vane’), verkitan inter 1931-1935, kaj ŝi rakontis ankaŭ, kiel ŝi eksciis de Kálmán Pandur (verŝajne en 1989), ke ĝuste tiu posedas la manuskripton de trilogio de Szathmári.


En la trilogio Vane Szathmári - mem ne havinta spertojn en Sovetio - prisrkibas reĝimon. kiu memorigas la tiam praktikatan stalinismon; krome alian imagatan reĝimon, kiu tamen kvazaŭ prezentas la realon samtempan kaj samlokan por la aŭtoro, kaj fine reĝimon futuran, kiu ŝajnas esti ia postkomunisma terorsistemo.


La trilogio estintis preta en 1936, Laŭ prijuĝo de Éva Tófalvy du partoj (Múlt. Jelen.’Pasep’. ’Nuno’) estas ne altnivelaj, la tria parto (Hiába. Jövő ’Vane, Futuro’) la trilogio laŭ ŝi estas tre bona.


Tamen la hungara ĝenerala faka literatura konscio, kritikistaj prijuĝoj ekster Esperantio - ili haltis ĉe Vojaĝo al Kazohinio, kiu estis, ne tuj, sed poste - bone akceptata kaj ankaŭ nun memorata..


Laŭ sia prijuĝo Éva Tófalvi do elektis la trian („futuran”) parton de la trilogio por aperigi ĝin ĉe Szépirodalmi Könyvkiadó /s:epirodalmi könjvkiado: ’Beletra Eldonejo’/, en Budapeŝto, en 1991. Szathmári, kies verko antaŭis ĉefan verkon (1984) de la famega Orwell. en Hungario nun havas ŝancon iĝi refoje iom pli konata, dank’al Éva Tófalvi. .


La renkontiĝo kun Eva Tófalvi estis tre fruktodona kaj bonetosa.. Mankas, timende: mankos tra kelka tempo nur daŭrigo, La prezentitaj temoj kaj subtemoj ja postulus tutan seminarion. La kune pasigitaj kelkaj horoj vekis fortan scivolemon pri Szathmári kaj ĝeneralan literatur-apetiton de la societo de tiu renkontiĝo.


Blazio VAHA n.s. Wacha,

la 21an de Majo 2018a

2022-09-25

Mikronoveloj en bulteno Usona Esperantisto

De tempo al tempo mi dokumentis kelkajn mikronovelojn, sed fakte estas rubriko 'mikronovelo' en la bulteno Usona Esperantisto eldonita de la landa asocio Esperanto-USA:

 Artikoloj de la rubriko mikronovelo

Ĝis nun, troveblas 21 mikronoveloj publikigitaj inter 2020 (n-ro 5) kaj 2022 (n-ro 5).

2022-03-28

Robert Musil & James Joyce en Esperanto (2 / 5)

Nun du jam menciitaj eseoj pri Joyce & Musil legeblas miareteje:

Silfer, Giorgio. “La facila planlingvo en la plej malfacila romano,” Literatura Foiro, n-ro 275, junio 2015, p. 118-121, & kovrilo.

Pri Finnegans Wake de James Joyce, esperantigo de kelkaj malfacile tradukeblaj vortludaj frazoj, kaj kaj la utiligo de Esperanto de Joyce mem.

Silfer, Giorgio. “Du homoj kun ecoj... kaj homaj kunecoj?”, Literatura Foiro, n-ro 275, junio 2015, p. 122-123.

Jen komparo inter James Joyce kaj Robert Musil, kiuj renkontis unu la alian nur unu fojon.

Jen unu el miaj bibliografioj pri Joyce:

James Joyce & Esperanto: Selected Bilingual Bibliography / Elektita Dulingva Bibliografio

Cetere, jen mia anglalingva bibliografio:

Robert Musil: Science, Positivism, Irrationalism, Modernism: Selected Bibliography

2022-03-25

Robert Musil en Esperanto

Ne troveblas multe de kaj pri Robert Musil en Esperanto, sed jen .....

Post Vikipedion, rigardu la artikolon Robert Musil de Antonio De Salvo en Esperanto-vivo, 6 Novembro 2018. Do ...

La rakonto “Das Fliegenpapier” (La muŝpapero) aperis dufoje en esperantaj tradukoj:

 

  “La muŝkaptilo,” trad. Ferenc Szilágyi, Norda Prismo, 1959, n-ro 1, p. 27-28;

   “La muŝpapero,” trad. Gangolf Nitsch, Literatura Foiro, n-ro 69, 1981, p. 16-17.

La traduko de Nitsch aperas en la menciita afiŝo kun itala traduko kaj la germana originalo.

Cetere, aperis la jena eseo: 

   Silfer, Giorgio. “Du homoj kun ecoj... kaj homaj kunecoj?”, Literatura Foiro, n-ro 275, junio 2015, p. 122-123. 

Jen komparo inter James Joyce kaj Robert Musil. La du verkistoj renkontiĝis unu fojon. 

Jen plu pri Joyce en Esperanto:

    James Joyce & Esperanto: Selected Bilingual Bibliography / Elektita Dulingva Bibliografio

2022-01-08

Alfred Jarry en Esperanto (8)

Jen artikolo en kiu menciiĝas Alfred Jarry:

Kakistokratio de Ibrahim WARDE, Le Monde diplomatique en Esperanto, junio 2020.

Verkistoj en diversaj medioj—teatro, kino, ktp.—utiligas absurdecajn kaj komediajn rimedojn por satiroj pri fiaskaj socioj kiuj enkorpigas malutopiajn koŝmarojn. Ekzemple: Eugène Ionesco, Charlie Chaplin, Dario Fo, Giuseppe ("Beppe") Grillo, Volodomir Zelenski,estas menciataj, kaj fine, kun longa priskribo, la kreaĵo Ubu Roi [Ubu Reĝo] de Alfred Jarry. Ubu estas ligata al kakistokratio kaj Donald Trump.

 

2022-01-06

La Diplo 2018-2021

Temas pri Le Monde diplomatique en Esperanto. Mi kontrolis la esperantajn numerojn de 2018 tra 2021 kaj listigas ĉi tie artikolojn pri kulturaj, filozofiaj, ideologiaj, k.s. aferoj ne efemeraj,

Ĉu la ideoj sufiĉas por ŝanĝi la mondon? (Razmig KEUCHEYAN) marto 2018

Karlo Markso kaj la ekspluatado de la naturo (John Bellamy FOSTER) junio 2018

La revolucio laŭ Marc Chagall (Lionel RICHARD) julio 2018

Kion celas la mito de transhumanismo? (Charles PERRAGIN kaj Guillaume RENOUARD) aŭgusto 2018

Klasikuloj por la popolo (Anthony GLINOER) oktobro 2018 : Pri “Little Blue Books” ktp. & popolklerigo

Laŭ la spuroj de George Orwell (Gwenaëlle LENOIR) januaro 2019 : Pri Orwell & Wigan Pier

Laŭdo al la kosmopolitismo (Tom STROHSCHNEIDER) aprilo 2019

La kanibala maldekstro − universitata simptomaro (Rick FANTASIA) aŭgusto 2019 : Pri identec-politiko

La rifuzo de Sartro [Jean-Paul Sartre] (Anne MATHIEU) aprilo 2020

La revmondo de la hobitoj (Evelyne PIEILLER) junio 2020 : Pri J.R.R. Tolkien

Kakistokratio (Ibrahim WARDE) junio 2020 : Pri Alfred Jarry, Chaplin, Ionesco, k.a.

La intelekta burĝaro, hereda elito (Pierre RIMBERT) aŭgusto 2020 : Pri meritokratio

Simmel kaj la “niatempa dio” (Nidal TAÏBI) aŭgusto 2020 : Pri Georg Simmel

La Panteonon oni eniras, de ĝi oni eliras (Alain GARRIGOU) novembro 2021 : Pri enpanteonigo de Josephine Baker

Ĉe la rasradikoj (Barbara J. FIELDS, Karen E. FIELDS) decembro 2021: Pri Racecraft (Raskonstruado)

2021-10-26

Mao Zifu (2): Memoro


Jen poemo "Memoro" de Mao Zifu.

Akompanas tion deklamo de la poemo. Se tio ne funkciigeblas, vi povas aliri aparte la sonregistraĵon ĉi tie.

Troveblas interrete ankaŭ lia poemaro Metaforoj senapostrofaj.