Showing posts with label Virgil Mihaiu. Show all posts
Showing posts with label Virgil Mihaiu. Show all posts

2014-06-17

Virgil Mihaiu pri estetiko

La unua leĝo de l'estetiko
de Virgil Mihaiu
el la rumana tradukis Ionel Onet

Ĉu povus iu imagi la rusan kaj la universalan literaturojn sen la kuracisto Ĉeĥov aŭ sen la kuracisto Bulgakov? Ĉu estis E.T.A. Hoffmann verkisto aŭ komponisto? Ĉu povis iu imagi la anglan poezion sen la pola maristo Joseph Conrad? La kuracisto Augustin Buzura verkas romanojn, la poeto-aktoro Archie Shepp ludas ĵazon, la verkisto Boris Vian sendas ridentantajn signalojn el la trumpetoj de l'alia mondo. Fama estas la kazo de Elias Canetti, judo, naskiĝinta en Bulgario, germanlingva verkisto vivinta en Britio. Radu Petrescu eltenis ekzilon kiel humila profesoro, poste li eluzis sian sanon en librotenista buroo. La juĝoregistristo Urmuz ankoraŭ instruas l'avangardon al la kulturo de la 20-a jarcento. Teda jarcento, indiferenta je lia sinmortigo apud ŝoseo. Ambaŭ lumigas la rumanan literaturon. Veraj artfakuloj, kanonigitaj de sorto per aliaj profesioj. Se la arĥitekto sentas ke li povas esprimiĝi per ĵazo, kiu povas malpermesi tion? Nenia artkampo povas esti ĉirkaŭata per pikdrato. La gardistoj kun salkugloj estis neniigitaj de l'unuaj movoj de egipta danco. La unua leĝo de l'estetiko: l'eterneco igas ridinda la civilstaton, la verkaĵoj estas venĝo de l'nacio kontraŭ la malracieco de l'historio. La vermoj povas disfaligi la piramidojn, la virusoj haladzigas la freŝecon de l'pluvo, panpeceto kostas pli ol libro. Sed la libro estas la fosforeska pano de l'homaro. Ĝi postvivas.

2014-06-16

Futurologio: poemo de Virgil Mihaiu

Futurologio

de Virgil Mihaiu (n. 1951)
el la rumana tradukis Ionel Onet

Mi apenaŭ levas
La kurtenon el poluita aero
Super la matena pejzaĝo

La nov-naskita infano
Jam havas
Premsonĝojn

Post nelonge
La poemoj similos
La manuskriptojn de la Morta Maro

Kaj la homoj ankoraŭ
Esperos ke la estonta socia reĝimo
Alportos al ili la feliĉon

FONTO: La Kancerkliniko, n-ro 87, julio-septembro 1998, p. 19.