2012-06-24

Kálmán Kalocsay revizitata

Mi nuntempe relegas esperantaĵojn legitajn antaŭ jardekoj. Ŝajne mi estas nun pli atentema al detaloj aŭ pli favorema ol antaŭe.

Mi jam en antaŭa afiŝo diskutis (plejparte anglalingve) mian freŝan respekton al la intelekto de Kalocsay, preter liaj konataj poeziaj kaj prilingvaj kontribuoj. Mi specife referencis la Antaŭparolon al Vojaĝo al Kazohinio kaj “La Tragedio de L’Homo kaj Imre Madách” en Dek Prelegoj.

Estas ankaŭ interese rekonatiĝi pli detale pri ja jam konataj kontribuoj al literaturo kaj esperantologio, ekz. pere de:

Haupenthal, Reinhard. La Kontribuo de Kálmán Kalocsay al Esperanta kulturo. Lelystad, Nederlando: Vulpo-Libroj, 1978.  16p.
Ĉi tie oni trovos tre detalan superrigardon de la agado kaj atingoj de Kalocsay en la evoluo de Esperantaj literaturo, lingvo, kaj ĝenerala kulturo.

Mi estis tute forgesintaj ĉi tiujn ŝlosilajn intervjuojn kun Kalocsay kaj Auld, kies vidpunktoj ofte surprizas. Ankaŭ interese estas kontrasti ilin:
Haupenthal, Reinhard [intervjuinto]; Kalocsay, Kálmán [intervjuito]; Auld, William [intervjuito]. Du intervjuoj: interparoloj kun Kálmán Kalocsay kaj William Auld. Saarbrücken: Arthur E. Iltis, 1979. 28 p.
Mi raportos pri Auld estonte.

Iinstigite de Haupenthal, Kalocsay revizitas la demandon, ĉu li estas "poeto sen popolo". Li malaprobas reeldonadon de frua poemaro Mondo kaj Koro, kontentas pri Streĉita Kordo kaj Izolo, ne plu volas verki originalajn poemojn kaj taksas tradukadon pli grava afero. Tradukado estas deviga por hungaraj poetoj. Kalocsay taksas stultega la aserton de E.L.M. Wensing, ke afiŝo de Fiat en Esperanto pli valoras ol la tuta Esperanta beletro.

Kalocsay iom skeptikas pri tradukado de originalaj Esperantaj verkoj nacilingven. La provoj atentigi la nacilingvan publikon pri la valoro de Esperanto fare de Verloren van Themaat, kiu publikigis nederlandlingvajn tradukojn, fiaskis. Parto de la problemo estas elekto de eksmodaj romantikaj kaj sentimentalaj poemoj, kiajn la esperantistoj iam sed neniu ie ajn ŝatas nuntempe. (La sama juĝo aplikendas al propraj por-okazaj poemoj.) Pri La Infana Raso de William Auld, Kalocsay opinias, ke partoj, sed ne la tuto de tiu poemego kontentigas. Li ŝatas la unuan ĉapitron, sed ne ŝatas rektajn deklarojn, predikojn, admonojn, ktp., kiaj ne taŭgas en poezio.

Kalocsay iam nomis "Esperantan kulturon" la "amata ĉevaleto" de Auld. Kalocsay ne volas rifuzi sian hungarecon kaj cerbumas el kio konsistiĝus esperantisma patriotismo: nur la literaturo povus esti la komuna perilo. Sed eĉ literaturo ne sufiĉas por komuna Esperanto-kulturo, ĉar ĝi magras kvante kaj kvalite. La interna ideo eble plenumis unuigan rolon, sed ne plu, kaj la sennacieca idealo de Lanti estas frenezaĵo.

Kalocsay respondas pri propra rolo en Esperanta literaturo. Li ne scias, ĉu sia poezia verkado originala aŭ traduka estas plej influhava. Li bedaŭras, ke siaj bagatelaj Rimportetoj tiom furoras. Li ne certas, ĉu fakte okazis rekta influo de propra stilo al aliaj poetoj. Li opinias, ke sia simpleco kaj rekta esprimado, kiun li preferas, ĝenerale influis, montrante la eblecon verki poeziece.

Kalocsay, kiu, oni konas, malrekomendis la eldonigon de Ŝtupoj sen Nomo, denove esprimas sian malŝaton de la verkaro de Baldur Ragnarsson. Kalocsay specife analizis la laŭ si sensencan poemon "La Amo kaj l'Amebo". Kalocsay: "La sola homo, kiun mi ne povas kompreni nek toleri estas Ragnarsson." Edwin De Kock estas simple mallerta, sed li ne estas pozulo, kia estas Ragnarsson. Victor Sadler estas ĝuebla.

Kalocsay diskutas la misekvilibron inter originala poezio kaj aliaj ĝenroj. Verki lirikon, kian aktuale neniu volas legi, estas relative simpla afero, sed verki romanon aŭ dramon postulas multe da nekompensata ŝvitado. Raymond Schwartz parte sed ne tute kontentigas. (La verko diskutita supozeble estas Kiel Akvo de l'Rivero.) Pri la romano de John Francis (supozeble La Granda Kaldrono) ni vidos.

"Baghy estis sovaĝa talento". Viktimoj estas la plej legebla primilita lia romano. Baghy ne estis nur aŭtobiografiema, li rekte interagis kun multaj esperanistoj kaj lia personeco estis bone konata. Liaj konatoj ne povis rezisti lian universalan brakumon. "Marjorie Boulton estis tute enanimiĝinta al li, ekzemple. Ŝi estis enaminiĝinta al ĉiu . . ."

Haupenthal ŝatus legi eventualan memuaron de Kalocsay por senmitigi la iamana Literaturan Mondon, sed Kalocsay preferas konservi la privatecon de sia privata vivo, kaj li ne havis la oportunon rekte ĉeeste aktivi en esperantistaj rondoj.

Kalocsay rifuzas konfesi publike ke li mem estas la pseŭdonima Peter Peneter. Li ruze dancas ĉirkaŭ la demando. Parto de tiu segmento de la intervjuo estas ellasita laŭ peto de Kalocsay, sed Haupenthal poste aldonas ĝin, ĉar Kalocsay jam mortis.

Okazas ankaŭ ampleksa diskuto pri la kunlaborado kun Gaston Waringhien. La unua kontakto temis pri metriko kaj la rilato inter nacilingvaj stiloj kaj Esperanto. Kalocsay ankaŭ diskutas tradukajn aferojn.

La fina demando estas, kial Kalocsay aktivis per Esperanto dum pli ol duonjarcento? Kalocsay ne havis abundajn oportunojn persone renkonti kaj ekkoni esperantistojn. Lia ĉefa plezuro estis la tradukado, kiu cetere postulas tutan engaĝigon kaj komprenemon ĉe la originaloj. La hungara lingvo ne bezonis lin, sed Esperanto jes. "Esperanto estis mia nobla hobio."

Tre interesa intervjuo, ĉu ne?

4 comments:

vmel said...

Jes, interesa intervjuo, sed ne klaras, kie ĝi komenciĝas k kie finiĝas, kiuj vortoj al kiu apartenas.

Ralph Dumain said...

Post mia komento komenco, ĉiuj asertoj esprimitaj estas tiuj de Kalocsay.

vmel said...

asertoj esprimitaj jes, sed tio ne estas lia rekta parolo, ĉu? Ĉie estas skribite "Kalocsay diris, ke..." Do kiu fakte verkis la tuton - ĉu Haupenthal, vi aŭ iu alia?

Ralph Dumain said...

Inter krampoj (" ") estas diraĵpj de Kalocsay mem. Ĉio cetera estas mia resumo de la intervjuo de Haupenthal. En tiu intervjuo Kalocsay esprimas proprajn pensojn. Do mi resumas la pensojn de Kalocsay, ne Haupenthal. Kompreneble, mi verkis la tutan blog-afiŝon.