Showing posts with label Byron. Show all posts
Showing posts with label Byron. Show all posts

2014-09-01

William Auld: "En Barko Senpilota" (5)

William Auld, En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi. Pizo: Edistudio, 1987. 874 p.

Pensoj de danka leganto de Rejna de Jong

La Infana Raso ravis Rejnan kaj instigis ŝian propran poezian verkadon. Poste ŝi legis la poemojn de Auld en Kvaropo kaj Unufingraj Melodioj kaj Humoroj. Rejna citas el kelkaj poemoj kaj mencias favoratajn. Ŝi ĝuis ankaŭ la volumon Rimleteroj.

Laŭdataj ankaŭ estas la tradukoj fare de Auld, precipe "La urbo de terura nokto" de James Thomson. Ankaŭ elstara estas la traduko de Aniaro de Harry Martinson. Admirinda estas la inventemo de Auld en tradukado de Shakespeare. Aliaj tradukoj laŭdataj estas La Robajoj de Omar Kajam, Don Juan, Kanto Unua de Byron, Fenikso tro ofta de Christopher Fry, kaj kontribuoj al la Angla kaj Skota Antologioj. Rejna ŝatas ankaŭ la esearojn de Auld.

Nacilingvaj literaturaj influoj sur la poemoj de William Auld de Marjorie Boulton

Boulton citas tiom multajn influojn, ke oni apenaŭ povas teni ĉiujn. En la anglalingva literaturo, la influaro estas precipe angla-skota-usona. Estas influoj de la latina kaj franca, sed kiel distingi la senperajn disde la nerektaj influoj? Pere de tradukoj, eblas aliaj lingvoj. Auld ŝatis Kafavis, Holub, Mayakovskij, japanajn versformojn.

Esperantistaj poetoj Reto Rossetti, Eŭgeno Miĥalski, kaj Kalocsay influis lian poezion; oni povas trovi eĥon de Baghy.

En la angla lingvo, Auld engaĝis Shakespeare, James Thomson (La urbo de terura nokto), Ezra Pound, Byron, Emily Dickinson, kaj multajn aliajn. Auld tradukis el skota kaj anglsakaj literaturoj, el Shakespeare, Thomas Gray, Pope, kaj Byron. . . . nu la listigo estas tro longa ripeti.

Boulton trovas rektajn influojn al specifaj originalaj poemoj de Auld. Ŝi trovas James Thomson en "Al Homo Sapiens", "Kondamnita", eble "Septembra Mateno". Ŝi perceptas Gray ĉe "Elegio en Malnova Tombejo" kaj "La Urbo de Mia Animo". En El Unu Verda Vivo Boulton trovas Byron, Auden, kaj aliajn. Eblaj influoj diversloke estas Pope, Dryden, Roy Campbell, Louis Macneice, Milton, John Skelton, Wilfrid Owen, Swinburne, Browning, Hardy, Browning, Cecil Day Lewis, Philip Larkin, Vernon Skannell . . . . Boulton eĉ suspektas Heine. Sed mi jam malatentas la liston de nomojn kaj eblajn rilatojn.

Boulton tre ŝatas Kvazaŭ Birdoj Konstruas, la sola verko de Auld kiun mi taksas senmerita, kaj trovas ĝin imitaĵo de Fenikso Tro Ofta de Christopher Fry. Mi malŝparis tempon legante tutan paĝon pri komparo.

Boulton longe meditas pri la influoj (pozitivaj aŭ negativaj?) de Pound kaj Eliot. Resumi la plurpaĝan diskuton estus je mi tro laciga. Laŭ ideologia enhavo Auld plejparte plaĉas al Boulton, Pound kaj Eliot ne. La Infana Raso taŭgas por komparoj.

Resume, Auld montras kaj majstras variecon de stilaj rimedoj, loze analoge al lia ensorbo de diversaj influoj.

2013-11-14

De Edeno al Kaino, bibliografie

Antaŭ monato mi kompilis du samcelajn sed ne-identajn bibliografiojn:

Notu ankaŭ mian anglalingvan afiŝon:

From Adam & Eve to Cain & Abel

Ne ĉiu nacilingva verko ricevas tradukon en la anglan aŭ en Esperanton, ekz.la finna dramo Ikuinen taistelu (1903, ‘La eterna lukto’) de Johannes Linnankoski. Sed mi lernis pri ĝi dankon al Esperanto:

“La tragedio de l’ homo—la eterna lukto” de Vilho Setälä

Atentu ankaŭ mian bibliografion:

Johannes Linnankoski (Pseudonym of Johannes Vihtori Peltonen, 1869-1913): Literature in English & Esperanto

Ĝis nun mia anglalingva bibliografio inkluzivas beletrajn verkojn de Baudelaire, Blake, Byron, Madách, Milton, Twain. Mia esperanta bibliografio listigas beletrajn verkojn de Baudelaire, Byron, Gellért, Hesse, Madách, Milton, kaj originalojn de Baghy, Boulton, Szathmári. La eseaj verkoj en la du bibliografioj estas tute malsamaj.

Estas interese, ke la incita verko de Byron Kain estis tradukita de Abram (Antoni) Kofman kaj aperis jam en 1896. (Notu ankaŭ la aperon de Ĉielo kaj Tero: Mistero de Byron, tradukita de Eugène Noël, en 1906.) Eble iam mi tradukos The Ghost of Abel [La fantomo de Habelo] de William Blake, kiu reagis al Byron.

Kompreneble, ĉi tiuj bibliografioj estas nur ĝermoj. Mi bonvenigas atentigon pri aldonendaĵoj.

2013-08-04

Kaino & Habelo & Ĥanoĥ & Byron & Blake

La mito de Kaino kaj Habelo estas fondo fekunda por renversado. La angla romantika poeto Lord Byron fifamiĝis pro sia versdramo Cain, A Mystery (=Kaino, Misterdramo; 1821), kiu simpatias la starpunkton de Kaino.

La ŝlosila libro pri ĉi tiu verko estas:

Steffan, T. G. (Truman Guy), komp. Lord Byron’s Cain: Twelve Essays and a Text with Variants and Annotations. Austin: University of Texas Press, 1968. xvii, 509 p.

Estas ja interesa afero, ke Cain estis tradukita al Esperanto tre frue dum ĝia ekzisto, jam en 1896, de pionira verkisto / tradukisto Abram (Antoni) Kofman!

Oni povas aliri skanaĵojn de Kain: Mistero - Nurnbergo, 1896 ĉe la Esperanto-Fako de Aŭstria Nacia Biblioteko.

Ŝajnas, ke ĉi tiu herezaĵo estas la unua traduko de Byron en Esperanto!

Ankaŭ kurioze, la dua traduko de Byron en Esperanto devenas de Apokrifa temo: Heaven and Earth (1821), jene:

Ĉielo kaj Tero: Mistero, tradukis Eugène Noël. Nancy'o: Thomas, 1906. 54 p.

La temo devenas de la Apokrifo Libro de Ĥanoĥ. Interalie, temas pri sekskuniĝo inter falintaj anĝeloj kaj homaj virinoj.

Nu, renversado de ortodoksaj religiaj mitoj kaj revolucia utiligo de mitoj estas troveblaj je verkistoj de tiu periodo de angla romantikismo. Plu interese, post ke Byron renversas Genezon, William Blake renversas Byron!

[La kadavro de Habelo trovita de Adamo & Eva],
ĉ. 1826, London, Tate Gallery

La koncerna verko estas The Ghost of Abel (1822) [La Fantomo de Habelo], malfrua verko gravurita sur du platoj (alklaku retligon supre). Por pli facile legi la tekston, alklaku la tekston The Ghost of Abel. Ne ekzistas Esperanta traduko. Tio certe estus ne tro malfacile farebla; temas pri mallonga verko sen la obskuraj roluloj de la privata mitologio de Blake.

En La Fantomo de Habelo Blake ne restarigas la ortodoksan koncepton. Komence li nomas Byron-on profeto, kiu ne kaptiĝu en dubo. La Dio de Venĝado ne estas la reala Dio, kaj la krio de la sango de 'Habelo' ne devenas de la reala Habelo: la voĉo de venĝo estas la voĉo de Satano. La 'renverso' de Byron fare de Blake kongruas kun la kontraŭortodoksa kristanismo de Blake, laŭ kio la oficiala religio estas falsa religio de subpremado.

La pentraĵo supre estas aparta verko.Tiu bildo estas uzata en artikolo interpretanta la Biblian miton. Mi enretigis la unuan paĝon:

“Kie estas via frato, Habel?” de Vinko Oŝlak

 En la artikolo Blake ne estas plu menciata.

Nu, jen mia gvidilo al Blake en Esperanto:

William Blake en Esperanto 

Jen plua fonto pri Byron, Blake, Kaino, kaj  Ĥanoĥ:

Blake in His Time [Blake en sia epoko], red. Robert N. Essick & Donald Pearce. Bloomington; London: Indiana University Press, 1978. Specife:

Leslie Tannenbaum, "Blake and the Iconography of Cain," p. 23-34.

G. E. Bentley, Jr., "A Jewel in an Ethiop's Ear," p. 213-240. Pri Libro de Ĥanoĥ.

2011-03-07

William Auld revizitata (4)

La temo ĉi-foje . . .

"Gvidilo tra la Angla Poezio" de William Auld

Ĉi tiu poemo konsistas el disaj humuraj versaj komentetoj pri diversaj anglaj poetoj — Chaucer, Spenser, Shakespeare, Milton, Pope, Johnson, Gray, Blake, Byron, Shelley, Keats, Hood — & Edgar Allen Poe.

Kompreneble ĉi tiu ne estas eĉ neformala gvidilo. Plej interesas min la anglaj romantikuloj (tiel nomitaj). La ĉi-tieaj komentoj devas resti enigmoj. Ĉu vere Percy Bysshe Shelley ne komprenis filozofion? Troveblas manpleno da poemoj de Shelley en Esperantaj tradukoj, neniom da lia prozo. Oni tradukis Lordon Byron tre frue en la vivo de Esperanto. (Notu ke Kain, nun skanita, aperis en 1896.) Mi dokumentas Blake en Esperanto:

William Blake en Esperanto