Showing posts with label kapitalismo. Show all posts
Showing posts with label kapitalismo. Show all posts

2015-11-01

Julio Baghy: poemoj de socia protesto

Antaŭ eble 40 jaroj mi havigis de Julius Balbin lian eseon The Secret Malady of Esperanto Poetry [La sekreta malsano de la esperanta poezio, 1973], en kiu li akuzas nia poezian tradicion pri eskapismo el seriozaj epokaj problemoj al senpolitika romantikismo. Nu, tiutempe mi pensis ke ĝi estas limigata laŭ formo kaj enhavo, super ĉio per supraĵeco se ne senpolitikeco. Kvankam Balbin prave kritikis malavangardajn tendencojn, li tamen tro simpligis la historion.

(Rimarku, ke Russ Williams tradukis la eseon de Balbin Esperanten, kaj mi tradukis mian propran postnoton, kaj la tuto kaj rilataj eseoj aperis en Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro).)

Mi lastatempe ekzamenis mian ekzempleron de la 2-a volumo de Arĝenta Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy — Kolomano Kalocsay (Budapest: Literatura Mondo, 1937). Preparante retpaĝon de la enhavtabelo, mi aldonis retligojn al poemoj troveblaj interrete. Mi enretigis al propra retejo poemojn ne interrete trovitajn. Do jen tiuj poemoj miareteje:

Ho, Prospero” de Julio Baghy
‘Ribela Demando’, ‘Ĉiutaga Ĝemo’, ‘Krozado’ de Julio Baghy

Ĉi tiuj ne estas eskapecaj poemoj; ilin konsistigas akraj kritikoj de hipokrita patriotismo, naciismo, militismo, ekspluatado, mizero, kaj malespero pro sociaj kondiĉoj. La plej akre efika el ĉi tiuj estas la jena, kiun Baghy povus verki hieraŭ rilate al Usono nuna:

RIBELA DEMANDO

Mi batalis, sangis en la unua vico
kaj vivforgese sturmis por la glora venk’;
nun, kriplul’ senhejma, tremas mi pro l’ polico
kaj maĉas sekan panon sur la strata benk’.
»Cion por patruj’!« — postulis la reĝordono
kaj tuj mi donis ĉion sen demanda vort’ ...
Kion donis vi, fiera sinjor’ de l’ domo
ĵus forpelinta min de via hejma pord’?

2015-07-26

William Auld: socikritikaj poemoj deklamitaj je datrevenoj

Okaze de la 128a datreveno de Esperanto kaj de la 100a Universala Kongreso en Lille, Francio, mi bitigis du fruajn socikritikajn poemojn de William Auld (el "Spiro de l' pasio" publikigita en Kvaropo en 1952) kaj sonregistris mian deklamon:

“Deklaracio” & “Konfeso de William Auld
(kun sonregistraĵo de R. Dumain)
Deklaracio” temas pri klasa malegaleco, temo ankoraŭ aktuala. En “Konfeso” Auld klarigas siajn poeziajn prioritatojn kaj kial li ne emas verki klasbatalajn poemojn.

Mi mencias aliajn poemojn pri sociaj klasoj en la sama poemaro: “Laboristedzino”, “Glasgovo: La homoj” & “Nokte”, “Patrujo mia”, “Kondamnite”, kaj “La perfidita juno”.

Do jen mia kontribuo al ĉi tiu jubila kaj jubilea tago.


2014-08-23

William Auld: "En Barko Senpilota" (3): personaj rememoroj

Nelonge post ke mi kompetentis legi Esperantan literaturon mi komencis legi la poemojn de William Auld. Mi aĝis malpli ol 20 jaroj. Tiam la ekzistencialecaj poemoj kiajn oni trovus ĉe La Infana Raso kaj Humoroj plaĉis al mia sensibilo.

En 1975 mi bonŝancis studi kurson ĉe universitateto en Barrie, Ontario, Kanado kiun instruis William Auld.

Interalie, li uzis sian epopeon La infana raso. Laŭmemore, li detenis sin kaj ne deklamis la ĉapitron pri koito. Eble li ne volis tenti nin per la alvoko "Malfermu al peniso mia". Mi kredas, tamen, ke eble laŭtlego embarasus lin. Mi nebule memoras, ke kvankam li oponis kontraŭ puritanismo, ne plaĉis al la aktuala efektiviĝo de seksa liberiĝo; mi supozas ĉar Auld perceptis ĝin tro senpersoneca.

Nu, eble al Auld mankis sufiĉa tempo ripozi inter lecionoj, ĉar kiel entuziasmulo mi ofte ĝenis lin per demandoj. Sed evidente li ĝuis la kunecon de esperantistoj. Barrie estas nur urbeto ĉe lago. (Ni unufoje naĝis tie.) Ĉiutage ni vespermanĝis ĉe restoracio, kaj Auld insistis pagi por la tuta grupo. Jen foto:


Iufoje ludis iu muzikisto el Aŭstralio; Auld elkriis ion post iu kanto. Aliokaze studentino ludis la pianon. Auld enketis: "Ĉu vi povas ludi bluson?"

Unufoje, la prezidanto de la universitato invitis lin al sia hejmo vespere. Auld trovis pravigon eskapi el tiu invito. Li diris al ni: "Tiu medio estas tro burĝa; mi estas vagabondo!"

Do vi konstatas, kia amikeca kaj sindona homo Auld estis.

Kompreneble, el generacio hipia, mia spertaro kaj perspektivo diferencus de tiu de Auld, despli de la maljuneca etoso de la nordamerika (usona kaj kanada) esperantistaro. Ĝenerale, aliaj prioritatoj dum la 1970aj jaroj delogis min de pluraj favorataj verkistoj (kaj muzikistoj) de miaj fruaj jaroj, plejparte en la krokodila mondo sed kompreneble ankaŭ en Esperantujo. Al pluraj interesoj (mi referencas la krokodilajn) mi revenis en la 1990aj jaroj kun nova perspektivo. Kun historia konscio mi lernis apreci la atingojn de antauŭloj pli bone. Sed jen ĝeneraligo. Mi revenu al Auld.

Fine de 1986, la Esperanto-movado en Vaŝingtono reviviĝis, kaj mi fariĝis estrarano. Mia propra engaĝo je Esperanto intensiĝis. Tiam mi kontaktis Auld. Jen priskribo:

William Auld, William Blake, & Mi

Kaj jen letero de Auld responde al la mia:

William Auld: Letero al R. Dumain, 1987.01.26 (bildo de la originala)

Mi devas trovi sekvajn leterojn. Auld aprobis mian fondon de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO) kaj donis permeson republikigi laŭ mia peto du poemojn. Li ankaŭ esprimis naŭziĝon pri la aktuala reakcia politiko reganta (en Usono kaj Britio).

Kaj Auld sendis al mi, kun la jena enskribo, ekzempleron de En Barko Senpilota:




2014-08-22

William Auld: "En Barko Senpilota" (2)

William Auld, En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi. Pizo: Edistudio, 1987. 874 p.

Antaŭ mi estis 20-jara, mi jam legis la poemarojn La Infana Raso (1956, 1968), Unufingraj melodioj (1960), kaj Humoroj (1969). Tra jardekoj mi legis ĉi tiujn poemojn plurfoje. Mi neniam akiris Rimleterojn aŭ El Unu Verda Vivo ĉar ĝenerale ne plaĉas al mi rondeloj (la kutima formo en Esperantujo de rimportretoj kaj omaĝoj) aŭ poemoj pri la Esperanto-movado. Ĉiuj menciitaj poemlibroj estas inkluzivitaj en En Barko Senpilota, plus sekcio da antaŭe neenlibrigitaj poemoj.

Post ĉi tiu kompleta poemaro (1987) aperis libro Unu el Ni (1992). Ĉu restas aliaj neenlibrigitaj poemoj, mi ne scias. Oni trovos kelkajn poemojn Interrete kiuj ne aperis en En Barko Senpilota.

Estas 84 Rimleteroj, 16 poemoj en El Unu Verda Vivo, kaj 70 poemoj antaŭe neenlibrigitaj. Sube mi listigas poemojn el ĉi tri grupoj kiuj interesas min, ankaŭ ĉiujn kiuj troveblas Interrete.

Rimleteroj

[n-ro (paĝo): dato: temo]

#20 [Unikoda versio] (508): 1953.11.03: religio
#22 (Marjorie BOULTON) [Unikoda versio: 1953.11.04
#25 [Unikoda versio] 1953.11.09
#26 (Marjorie BOULTON) [Unikoda versio] 1953.11.10
#27 [Unikoda versio] (515): 1953.11.12: religio & etikomanko
#28 (Marjorie BOULTON) [Unikoda versio] 1953.11.14
#29 [Unikoda versio] 1953.11.16: "Nin regas fine apetitoj"
#30 (Marjorie BOULTON) [Unikoda versio] 1953.11.17
#32 (Marjorie BOULTON) [Unikoda versio] 1953.11.21
#31 [Unikoda versio] 1953.1119: Homo kiel "Tuberkulozo de la Ter'"
#34 (Marjorie BOULTON) [Unikoda versio] 1953.11.25
#33 [Unikoda versio] (521): 1953.11.23: cinike pri homoj: "samprobable porkoj flugos!"
#35 [Unikoda verio] 1953.11.27: optimismo
#36-39 (524-7) 1953.12.03-07: postmorta vivo
#61 (549) 1954.02.03: junuloj
#65 (553) 1954.02.10: sperto
#73 (561) 1954.03.19: La Infana Raso
#75-79 (563-7) 1954.03.26-1954.04.05: naciismo
#77 (1954.03.29): eduksistemo
#81 (569) 1954.04.12: individuoj / grupoj

El Unu Verda Vivo

(p. 617-621)
Al hodiaŭa junulo
"Kiel verki poemon"
Al japana amiko
Mitologio
Al samideanino kiu plendis ke la plej oftaj nocioj en miaj poemoj estas larmoj, ombroj, tristo, spleno kaj ŝtrumpoj

Neenlibrigitaj poemoj:

Mondo kaj infero (1948)
Kaj la disĉiploj admonis ilin (1949)
Kapitalismo Venkis en Britujo (26.10.1951)
Glasgovo: Frumatene (8.11.1951)
Glasgovo: Industrio (14.11.1951)
Latitudo: Januaro, Longitudo: 1952 (29.1.1952)
Acerbaj strofoj (18-20.3.1952)
Unu, kiun kara Schwartz ne rimarkis (2.9.1953)
Postkvarope (26.10.1954)
Al iuj kritikintoj (1962)
En Bona Espero (3.8.1981), teksto de William Auld, muziko de ĴomArt
    Nico Aluisio kantas "En Bona Espero"
Perforto Regas (1986)
Plendo de Maljuna Fantasciencamanto (1986)
"De Kie Kien" / "Where From, Where To?" de William Auld, trad. K. Gilmore
Kulturo estas komunaĵo (1986)
La Paco Eblas (1986)
Al Novnaskita Nepineto (1986)

2013-09-02

Konsumismo de protestado

Konsumebla kontestado por la mezaj klasoj de Pierre RIMBERT, Le Monde Diplomatique en Esperanto, majo 2009.

Jen malnova artikolo pri la alimondisma movado, sed ĝi restas interesa pro la koncepto de varigo kaj mezklasigo de kontraŭkapitalismaj, kontraŭsistemaj movadoj. Tio implicas ankaŭ la asimiladon de socia kritiko kaj socia teorio al la kulturindustrio (termino de Theodor Adorno).

Car mi jam blogis pri Paul Nizan, mi citas la jenan referencon, ne nepre por konsenti:

Kiel signo de intelekta distingiĝo, la kapablo supermeti la poron kaj kontraŭon, kontraŭmeti kleran bibliografion (prefere la sian) al politika argumento, eĉ „pensi kontraŭ sin mem”, montras la malemon de parto de la mezaj klasoj partopreni en la tranĉeoj de la socia milito se ne temas pri iliaj propraj interesoj. Tiu sinteno, samtempe kun la emo engaĝiĝi por malproksimaj kaj malavaraj aferoj, troviĝas aparte enradikiĝinta ĉe la artistoj aŭ ĉe la universitatanoj, kiujn Paul Nizan denuncis en 1932 en La gardhundoj.
Krom afiŝoj ĉi-bloge, vidu ankaŭ:

Misio de la Filozofo de Paul Nizan

2011-03-07

William Auld revizitata (1)

Mi ĵus enretigis kelkajn poemojn de William Auld:

"Al la Granda Masonisto" estas trista omaĝo al Zamenhof. Mi havas nenian ideon pri la intenco de Auld, sed ĉi tiu poemo kaptas la ĝustan formon kaj humoron de bluso.

La poemo pri kapitalismo troviĝas inter la antaŭe ne kolektiktaj poemoj de Auld. La ĝustajn parametrojn mi ne konas, sed Auld estis iaspeca socialisto. En letero al mi li esprimis malaprobon de la reakcia politiko aktuala. Jen specimeno de la sinteno de la juna Auld; komparu al alia poemo . . .

"La perfidita juno"

Jen aktuala retligo por poemoj en la literatura retejo de Don Harlow kies ligoj estas nun malĝustaj:

"La Afero" & "Averto", Penseo 2, aŭgusto 1990

2009-07-06

Lucien Sève pri Markso & la ekonomia krizo

Ĉu regulado de la krizo aŭ preterpaso de kapitalismo ? - Markso kontraŭatakas
de Lucien SÈVE, trad. Vilhelmo Lutermano
’Le Monde diplomatique’ en Esperanto, 1a decembro 2008

Resumo:

Malŝatataj de la eŭropaj socialistaj partioj kiel „simplismaj malnovaĵoj” kun kiuj oni devas urĝe rompi, senkreditigitaj en la universitato kie ili estis longtempe instruataj kiel bazo de ekonomia analizo, la verkoj de Karlo Markso vekas denove intereson. Ĉu la germana filozofo ne sekcis la meĥanismon de la kapitalismo kies skuiĝoj igas la fakulojn senkonsilaj ? Dum la iluziistoj pretendas „moraligi” la financon, Markso klopodis por nudigi la sociajn rilatojn.

Lucien Sève estas konata franca marksisma filozofo pri la psikologio de la homa persono. Verkoj liaj troviĝas en anglaj tradukoj rete ĉe http://www.marxists.org/archive/seve/index.htm.

Aldoniĝis al la Esperanta traduko bibliografieto de verkoj de Markso en Esperanto.

2009-05-26

Karlo Markso pri religio kiel reflekso & kondiĉoj al ĝia malapero

La religia mondo estas nur reflekso de la reala mondo. Kaj por socio kiu baziĝas sur produktado de varoj, en kiu ĝenerale la produktantoj unu kun la aliaj eniras sociajn rilatojn traktante siajn produktojn kiel varojn kaj valorojn, tiel reduktante sian individuan privatan laboron al la mezurilo de homogena homa laboro—por tia socio, Kristanismo kun sia kulto de la abstrakta homo, aparte en siaj burĝaj manifestaĵoj, Protestantismo, Deismo, ktp., estas la plej taŭga speco de religio. En la antikvaj aziaj kaj antikvaj ceteraj modaloj de produktado, oni trovas ke la konvertado de produktoj al varoj, kaj do la konvertado de homoj al produktantoj de varoj, situas en suba pozicio, kiu, tamen, pli graviĝas dum ke la primitivaj komunumoj pli kaj pli alproksimiĝas sian dissolviĝon. Komercaj nacioj, ĝuste diri, ekzistas en la antikva mondo nur en ties interspacoj, kiel la dioj de Epikuro en la intermondoj [Intermundia], aŭ kiel judoj en la poroj de la pola socio. Tiuj antikvaj sociaj organismoj de produktado estas, kompare al burĝa socio, ege simplaj kaj travideblaj. Sed ili fondiĝas aŭ sur la nematura evoluo de la homo individue, kiu ankoraŭ ne tranĉis la umbilikan ŝnuron kiu ligas sin al siaj kunuloj en primitive triba komunumo, aŭ sur senperaj rilatoj de subigo. Ili povas estiĝi kaj persisti nur kiam la disvolviĝo de la produkta kapablo de laboro ne leviĝis preter malalta etapo, kaj kiam, do, la sociaj rilatoj en la sfero de materia vivo, inter homo kaj homo, kaj inter homo kaj Naturo, simile striktas. Ĉi tiu strikteco reflektiĝas en la antikva kultado de Naturo, kaj en la ceteraj elementoj de popolaj religioj. Ĉiaokaze, la religia reflekso de la reala mondo povos malaperi finfine nur tiam, kiam la praktikaj rilatoj de ĉiutaga vivo provizos al homoj nur perfekte kompreneblajn kaj raciajn rilatojn kun iliaj kunaj homoj kaj kun Naturo.

La vivprocezo de socio, kiu baziĝas sur la procezo de materia produktado, ne disŝiros sian mistikan vualon ĝis ke ĝi traktiĝos kiel produktado fare de libere kunlaborantaj homoj, kaj ke ili ĝin ordigos laŭ difinata plano. Ĉi tio tamen postulas materian bazon aŭ kondiĉaron kiu tiesflanke estas la spontana produkto de longa kaj suferplena procezo de disvolvigo.

Fonto: Karlo Markso, Kapitalo, volumo 1-a (1867), ĉapitro 1-a.

La anglalingva versio de ĉi tiu ĉerpitaĵo, kune kun aliaj samtemaj, troviĝas ĉe mia precipa retejo:

Religion as Reflex vs. a Future Rational & Transparent Society

Notu ankaŭ la jenan eseon:

"Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko" de Ladislav Podmele

2009-05-17

Trockij pri religio (1)

Rilatoj en socialisma aŭ en komunisma socio, t.e. en la plej evoluonta etapo de socia evoluo, estos tute travideblaj kaj ne bezonos helpajn metodojn de trompado, mensogado, falsigado, kaj perfidado.

Tamen, ni trovas nin tre for de tiu etapo. En niaj rilatoj kaj moralo persistas multaj mensogoj kies radikoj estas kaj servuto kaj la burĝa ordo. La plej supera esprimo de la ideologio de servuto estas religio. Rilatoj en feŭda-monarkia socio ekzistis sur bazo de blinda tradicio kaj leviĝis ĝis nivelo de religia mito. Mito estas fantazia kaj falsa interpreto de naturaj fenomenoj kaj sociaj institucioj en ties interkoneksoj. Tamen, ne nur la trompitoj, t.e. la subpremataj homamasoj, sed tiuj al kiuj la trompado servis—la regantoj—plejparte kredis kaj bazis sin sur tiu mito kun bona konscienco. Objektive falsa ideologio, teksita el superstiĉoj, ne nepre indikas subjektivan mensogemon. Nur tiomgrade ke sociaj rilatoj pli kompleksiĝas, t.e., tiomgrade ke la burĝa sociordo disvolviĝas, kun kiu religia mito pli kaj pli konfliktas, religio fariĝas fonto de pli intensiĝanta ruzeco kaj pli rafinata trompado.

Evoluinta burĝa ideologio estas raciisma kaj kontraŭmita. La radikala burĝaro provis funkcii sen religio kaj konstrui ŝtato surbaze de racio anstataŭ tradicio. Esprimo tiucele estis demokratio kun ties principoj de libereco, egaleco, kaj frateco. La kapitalisma ekonomio, tamen, kreis monstran kontraŭdiron inter la ĉiutaga realo kaj demokrataj principoj. Pli altgrada speco de mensogado necesas por ŝtopi ĉi tiun kontraŭdiron. Nenie homoj mensogas politike pli ol en burĝaj demokratioj. Kaj temas ne plu pri la objektiva “mensogado” de mitoj, sed la konscie organizata trompado de la popolo, utiligante kombinojn de metodoj ege komplekse. La teknologio de la mensogo estas prilaborata ne malpli ol la teknologio de la elektro. La plej “evoluintaj” demokratioj, Francio kaj Usono, posedas la plej trompeman gazetaron.

FONTO: Leono Trockij, “Kulturo kaj Socialismo” (1927). El anglalingva versio: "Culture and Socialism" (1927), tradukita de Brian Pearce. Rimarku ankaŭ mian anglalingvan blogon, Trotsky on religion (1).

Simila analizo troviĝas en prelego:

El Kontraŭreligia Propagando de Leono Trockij,
aperinta en: Ateismo 3: 1-3 (7-9), januaro-septembro 1991, p. 20-21.

2007-03-29

Ekonomiko laŭ Konfuceo

Ekonomiko laŭ Konfuceo de d-ro LEE Chong-Yeong La kresko de konfucea ideologio en aziaj landoj, kie gi bedaŭrinde neniam malaperis, estas minaca indiko de politika reakcio kiu maskas sin per metafiziko kaj bonsonaj moralismaj komfortvortoj. Des pli bedaŭrindas kiam okcidentaj kleruloj partoprenas en ideologia mistifikado per oportunisma promociado de la eksmodaj filozofioj de Azio por propraj celoj. Internacia kunlaboro de misfaruloj estas ja Internacio de Stultigo. Historie, necesas por la koncerna entrepreno mistikifaj metafizikaj konceptoj pri la esencoj de okcidentaj kaj orientaj civilizacioj. Ĉi tiu eseo eliras el la precedneco de la klasika esploro de pionira sociologo Max Weber pri Protestantismo kaj la evoluo de kapitalismo. Nu, ĉu ekzistas alternativa modelo de kapitalisma vojo? Temas pri "afekcia modelo de ekonomia evoluo en Oriento". Jen la tri elementoj de ideologia mistifiko: (1) humaneco estas la baza elemento de la modelo; (2) kolektivismo estas grava elemento de la afekcia modelo; (3) konservativismo estas plia grava elemento en la afekcia modelo de ekonomia disvolviĝo en Oriento. Ĉu ĉi tiuj estas trajtoj de aziaj landoj estas aparta demando; la problemo estas la metafizika dedukto de empiriaj faktoj pri socioj el esencaj filozofiaj principoj, cetere, baze de konataj ŝablonoj pri okcidentaj kaj orientaj civilizacioj, kaj plej aĉe, per la tromplingvaĵo de "familio" kaj "harmonio" kaj plej naŭze "humaneco". Estas ja reakcia organikismo bone konata je konservativuloj kaj faŝistoj. La aŭtoro donas ekonomikajn statistikojn kaj ellaboras la pozitivajn kaj negativajn efikojn de la konfucea kulturo. (Rigardu tabelon.) Sintezo estas "la ĝusta mezo": Racia modelo + Afekcia modelo = Racie afekcia modelo. Jen priskribo:

1. Humaneca efikeco: Efika kaj objektiva analizo estas necesa, sed por la fina decido por administrado de firmao kaj politiko pri ekonomia evoluo oni konsideru ankaŭ la humanecan aspekton.

2. Kolektiva individuismo: Homo estas socia estaĵo kaj ne povas ekzisti sola. Ni devas kuraĝigi streĉon de individua talento, sed tio devas esti en harmonio kun la komuna bono de la grupo, ĉar la evoluo de la grupo, laŭ longdaŭra vidpunkto, kontribuas al la bono de la individuoj en la grupo.

3. Konservativa dinamismo: Dinamismo alstrebanta pli bonan mondon estas ne nur bezonata sed ankaŭ dezirinda. Sed revolucia ŝanĝo ofte ne postdaŭras. Do la ŝanĝo devas esti en harmonio kun tradicio kaj devas okazi evolue.

Jen maskigo de la realo de kapitalisma ekspluatado kaj eksmoda moraro per arbitra metafikiza skemo. Resume, jen grandega amaso da fetora fekaĵo. Se nur la mondo povus definitive elfeki konfuceanismon ekster ĉi tiun sunsistemon.