Sondokumentoj de Luis Jorge Santos Morales
Jen ĉerpitaj aŭtoroj: Edmond Privat, Tibor Sekelj, Louis Beaucaire, Claude Piron, Boris Kolker, Marjorie Boulton, Ivo Lapenna, kaj Luis Jorge Santos Morales mem.
Esperanto-blogo, kelkfoje blago, de Ralph Dumain
Verkis
Ralph Dumain
je
12:25 AM
0
komentoj
Rubrikoj: Boris Kolker, Claude Piron, Edmond Privat, Ivo Lapenna, Louis Beaucaire, Luis Jorge Santos Morales, Marjorie Boulton, sonregistraĵoj, Tibor Sekelj
Jen bonega prelego, instruo pri influoj al esperanta literaturo, surprizaj influoj el la brita literaturo:
Prelego de Humphrey Tonkin en la 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, en kiu li parolas pri la nocio ke la Esperanto-literaturo estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto. Tonkin legas dum la prelego jenajn poemojn:
Kálmán Kalocsay: La celoj dronisJen prelego "Poeto kore fajra - H. Tonkin pri Marjorie Boulton":
Kálmán Kalocsay: En amara horo
Edmond Privat: Lasta kiso
Clarence Bicknell: Aŭtuno
Prelego dum la 40-a Malferma Tago de UEA, Roterdamo, 10a de majo 2014. Filmo: Katalin Kováts, www.edukado.net
Verkis
Ralph Dumain
je
11:29 AM
0
komentoj
Rubrikoj: beletro, Clarence Bicknell, Edmond Privat, Esperantologio, Humphrey Tonkin, Kalman Kalocsay, Marjorie Boulton, prelegoj, tradukado, videoj
La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds) (CDELI) havas arkivon da sonregistraĵoj. Jen unu:
Privat Edmond: Parolado Okaze de la SES-kunveno 1954 Marto 14 (Registraĵo de Rene William Perrenoud) (32:12)
Jen kelkaj sed ne ĉiuj diskutitaj punktoj. Privat rakontas pri siaj renkontoj kun Zamenhof, kaj diskutas lian karakteron, ekz. lian modestecon. Zamenhof ne naive supozis, ke Esperanto portus pacon; prioritatas komunikado kaj egaleco. Zamenhof skeptikis pri la rezulto de la sendependiĝo de Pollando, prave se oni konsideras la kontraŭjudaj pogromoj.Privat subtenas nacian sendependecon, sed tio estas nur ŝtupo, ne fina celo. Zamenhof ne esits elstara intelekulo, nek lingvisto, sed li komprenis multe, kun longdaŭra perspektivo. Zamenhof pensis psikologie, ne politike. Zamenhof komprenis la patriotismon de ĉiuj, ne nur de favorata nacio, do la neakcepteblecon de ia nacia supereco.
Verkis
Ralph Dumain
je
11:48 AM
0
komentoj
Rubrikoj: arkivoj, bibliotekoj, Edmond Privat, politiko, sonregistraĵoj, Zamenhof
Verkis
Ralph Dumain
je
12:40 AM
0
komentoj
Rubrikoj: beletro, Edmond Privat, Marjorie Boulton, poezio, sonregistraĵoj, Zamenhof
El la 9 (?) originalaj poemoj en Esperanto de Zamenhof, tri estas pli notindaj preter movada intereso: "Ho, Mia Kor'!", "Mia Penso", kaj "Pluvo". La unuaj du temas pri la psika stato de Zamenhof, kio kompreneble rilatas al lia lukto por Esperanto, tamen, facile abstrakteblas teme aparte de la Esperanto-movado. "Pluvo" eble rilatas al la sama afero, sed pli apartigeblas disde rilato al la Esperanto-movado. Marjorie Boulton tradukis anglalingven "Ho, Mia Kor'!" kaj "Pluvo" en sia biografio de Zamenhof. Mi ne trovis anglalingvan tradukon de "Mia Penso". Jen la originalo:
Mia Penso
Sur la kampo for de l' mondo,
antaŭ nokto de somero,
amikino en la rondo
kantas kanton pri l' espero.
Kaj pri vivo detruita
ŝi rakontas kompatante,
mia vundo refrapita
min doloras resangante.
"Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
el la kara infaneco?"
Kion diri? Ne ploranta
povis esti parolado
kun fraŭlino ripozanta
post somera promenado!
Mia penso kaj turmento,
kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan –
la junecon – mi ploranta
metis mem sur la altaron
de la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne,
vivi ankaŭ mi deziras, –
io pelas min eterne,
se mi al gajuloj iras...
Se ne plaĉas al la sorto
mia peno kaj laboro –
venu tuj al mi la morto,
en espero – sen doloro!
* * * * * *
Jen simpla liriko, sed mi trovas ĝin agrabla, kaj la finajn versojn kortuŝaj.
Kaj jen historia trezoro, sonregistraĵo de deklamo de la poemo fare de pioniro Edmund Privat!
Zamenhof - Mia penso - legas Edmond Privat
Jen germanlingvaj tradukoj de Franz Zwach kaj Manfred Retzlaff.
Verkis
Ralph Dumain
je
10:50 PM
0
komentoj
Rubrikoj: beletro, Edmond Privat, Marjorie Boulton, poezio, sonregistraĵoj, Zamenhof
Here are relevant excerpts from an issue of the monthly journal of Esperantist and crusading journalist William Thomas Stead (1849-1912), who died on the Titanic:
The Review of Reviews for Australasia (Stead's Review) , July 1910.
Verkis
Ralph Dumain
je
9:31 PM
0
komentoj
Rubrikoj: 1910, Edmond Privat, Esperanto-movado, gazetaro, katolikismo, religio, scienco, Universal Races Congress, William Thomas Stead, Zamenhof