2017-12-30

Marcel Proust en Esperanto


Jen resumo pri Marcel Proust kaj ties esperantigitaj verkoj:

Marcel Proust de Antonio De Salvo, Esperanto-vivo (blogo), 10 Julio 2017

Do, en Esperanto, haveblas:

Antaŭ noktiĝo de Marcel PROUST)

Reserĉe al la Perdita Tempo [À la recherche du temps perdu] de Marcel Proust, el la franca trad. Ĵeromo Vaŝe

Aldona al la enkonduko, aperis el la 7 romanoj:
  1. Sur la Vojo de Svan
  2. En Ombro de Florantaj Junulinoj
Rimarku ankaŭ mencion de Proust en:

Libroterapio, sonartikolo de Paŭlo Sergio Viana (14 julio 2016)

2017-12-12

Samovar en Rusio

Samovaro estis unu el amatoraj E-gazetoj (“samizdataj,” “fuŝ-gazetoj”) en Rusio “produktata per 9-pingla printilo, je neregula ritmo kaj neregula kvanto – iam 6, iam 10 ekzempleroj." Parto da ties enhavo alireblas ĉe la ĉi-ligata retejo, el la jaroj 1993-1997 kaj 2001. Plejparte temas pri movadaj novaĵoj.

Samovar republikigis, eble kun ironia intenco, la jenan:

Ljudmila Jevsejeva:

Lia nomo – Lenin

Por ni lia nomo – lumporta radio,
balzamo por vundoj en arda batal'.
Trinkante el fonto de lia genio,
ni fortas, hardiĝas simile al ŝtal'.

Por ni lia nomo – impuls' dinamika,
junaĝo de l'Tero, signal' de l'Aŭror',
printempa aromo, saluto amika,
el ĉiuj juveloj plej kara trezor'.

2017-12-06

Pri Sándor Szathmári: nova libro de Éva Tófalvy

Fasiszta kommunizmus (Tófalvy Éva Szathmári-monográfiájáról) / Kabdebó Lóránt, MAGYAR-HON-LAP, 2017, August 7

AKVILA & PRISCILLA Kiadó, 2017, 196 oldal. Ára: 2500 forint.

This is a Hungarian review of Éva Tófalvy's new book on Sándor Szathmári, who wrote in Esperanto and Hungarian. (Voyage to Kazohinia is available in English translation from New Europe Books.)

Jen hungara recenzo de nova libro de esperantistino Éva Tófalvy pri Sándor Szathmári. La recenzanto mencias la romanojn Hiába (Vane) kaj Kazohinia. Mi ne kapablas legi la hungaran, sed evidente Tófalvy opinias, ke Szathmári estis profeto pri la totalismoj de la 20a jarcento, laŭ la esprimo "faŝisma komunismo" de Attila József.

Mikronoveloj (2)


Jen plua verko da mikronoveloj en Esperanto:

La stultaj infanoj [Los niños tontos, 1956] de Ana María Matute, el la hispana trad. Liven Dek, desegnoj de Pedro Ullate López. Santander: Gutierrez Aduriz, 1988. 100 p. (Hispana literaturo; 5)

Laŭ la katalogo de UEA: "Mikronoveloj pri la infana mondo, plenaj de 'kaŝita kaj obskura poezio'."

Anglalingva traduko, The Foolish Children, aperis ĝuste antaŭ jaro.