Showing posts with label István Sőtér. Show all posts
Showing posts with label István Sőtér. Show all posts

2015-10-11

Imre Madách: La Tragedio de l’ Homo / The Tragedy of Man (11)

Mi jam blogis plurfoje pri La Tragedio de l’ Homo kaj eĉ detale pri la enkonduko de István Sőtér. Finfine mi enretigis tiun enkondukon:

Sőtér, István. “Imre Madách kaj La Tragedio de l’ Homo” en La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo de Imre Madách, tradukis Kálmán Kalocsay (Budapest: Corvina, 1965), p. 5-14, 253.

Ĉi tiu eseo provizas bonegan analizon de la verko.

Mi enretigis ankaŭ resumon de la verko fare de esperantisto:

SHI Chengtai. ‘Al horizonto de la historio de la homaro — pri “La Tragedio de L’ Homo”,’ Riveroj, 22, novembro 1998, p. 18-23.

2015-07-19

La tragedio de l' homo & mi

Ĵus aperis la revuo Beletra Almanako n-ro 23, junio 2015.

Ene aperas mia eseo "La tragedio de l' homo en tri medioj," p. 95-102. La tri medioj estas Esperantistoj, anglalingvanoj, kaj la hungara medio de György Lukács kaj aliaj. Al tiuj mi aldonas miajn konsiderojn.

Inter la esperantistoj, mi reliefigas la malsamajn vidpunktojn de Kálmán Kalocsay kaj Sándor Szathmári.

Mi pritraktas la hungarojn István Sőtér, George Szirtes, kaj Mihály Szegedy-Maszák, kies vidpunktoj troveblas en Esperanto aŭ en la angla. En la angla troveblas komentoj ankaŭ de George F. Cushing kaj Thomas R. Mark. Mi mencias mian impreson, ke la hungara literaturo estas malmulte konata inter usonanoj, eĉ inter profesoroj.

Pri la demando de pesimismo, mi citas ankaŭ el letero de Imre Madách al János Erdélyi en 1862.

Pri la hungara medio mi traktas precipe la perspektivon de György (Georg) Lukács esprimita en 1911 kaj en 1955. Pro manko de traduko el la hungara de la eseo de 1955 “Madách tragédiája,” mi devis aliri tiun eseon nerekte.

Fine, mi metas du filozofiajn-kritikajn demandojn:

(1) Ĉu la koncepto "interna struktura difekto" supozata de Szathmári atribuebla al la perspektivo de Madách agordigeblas kun naturalisma historiisma mondbildo?

(2) Ĉu eĉ modernisma utiligo de mitaj simboloj iel limigas adekvatan intelektan komprenadon kvankam ĝi ebligas strukturigon kaj eĉ restrukturigon de esencaj konceptoj?

2013-02-26

Imre Madách: La Tragedio de l’Homo / The Tragedy of Man (6)

Madách, Imre. La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo, tradukis Kálmán Kalocsay. Budapest: Corvina, 1965. 259 p. Kun enkonduko "Imre Madách kaj La Tragedio de L’Homo" de István Sőtér (p. 5-14).

Ĉe la retejo referencita oni trovas la tekston de la dramo mem; mankas la enkonduko kaj mankas la Rimarkoj de la Tradukinto, la Komentaro (notoj pri la teksto), kaj la Glosaro.

La enkonduko de István Sőtér estas traduko de la hungara, de konata hungara verkisto. Sőtér donas la politikajn kaj intelektajn cirkonstancojn de tiu tempo kaj medio en kiu Madách verkis. Tio estis la malvenko de la revoluciaro de 1848, sed ankaŭ la transiro de romantikismo al mekanika materiismo. Aldone al tiuj streĉoj estis la streĉoj en la persona vivo de Madách. La kontraŭdiroj inter idealoj kaj la efektiva detruo de esperoj de tiu tempo (kaj de ĉiu epoko) respeguliĝas en la verko. Do la verko invitas pesimisman konkludon. Sőtér priskribas la dialekton de la tiutempa intelektularo kaj de la verko:
Tamen, ĝian veran sencon ni devas vidi en tio, ke la poeto ne povas rezignacii je tiu pesimismo, kaj ju pli kruelaj estas la faktoj de la historio, des pli malesperajn refutojn li servas kontraŭ ili. La refuto estas preskaŭ arbitra, eĉ transintelekta — sed sekve de tio la aspiro je refuto estas eĉ pli turmenta kaj urĝa.
Sőtér skizas la simbolajn rolojn de Adamo, Lucifero, kaj Eva. Fine de la dramo, La Sinjoro (Dio) aperas kaj diras ke ambaŭ perspektivoj — tiuj de Adamo (kredo) kaj Lucifero (neado) — estas bezonataj. Sed laŭ Sőtér, la savanto de la situacio estas Eva.
Eva intervenas en la senfrukta diskuto inter kredo kaj neado kaj faras tiun produktiva. Pro la falemo de Eva perdiĝis la Edeno, —sed sole Eva kapablas rekrei ion el la perdo. Jen estas la senkompara supereco de Eva kontraŭ Adamo kaj Lucifero, —kaj jen estas la finfina fortostreĉo de Madach, refuti la historion per io eksterhistoria.
La konkluda admono "Luktu, hom', kaj firme fidu!" ŝajne absurdas alfronte la pesimismigan disvolvon de la historio. Sed Sőtér trovas tiun konkludon tute konsekvenca el la logiko de la rakonto. . .
. . . eĉ, la serio de la fiaskoj kvazau servas por gin prepari. Madách ne povas akcepti la naturan kaj kaj historian determinismon.
Sőtér plu skizas la integriĝon de la principoj de la tri ĉefroluloj: kreado, neado, malperfekteco.

Fine, Sőtér kuntekstigas la evoluon de la hungara literaturo kune kun la alprenoj el la pli evoluintaj naciaj literaturoj.  Madách sintezas ĉion en la evoluo de la hungara literaturo kaj turnas sin ankaŭ al la tuta homaro.

Ĉi-okaze, post lego de la enkonduko, mi legis kelkajn bildojn (scenojn), laŭmemore la finan kaj tiun en kiu aperas Kepler. Legante la versojn, mi rimarkis la belecon de la traduko.

Mi konsentas taksojn de Sőtér kaj de Kalocsay, kaj ne povas konsenti la vidpunkton de Szathmári ke la verko estas nur pesimisma. Oni taksu la finajn vortojn de Dio nek ortodoksa nek pleonasma. Ĉar la historia sorto de la homaro okazas en sonĝo, la reala futura sorto de la homaro restas ambigua: mankas firma garantio de dia savo fine de la homa aventuro. Oni fidu finfine por lukti por la bono, eĉ kontraŭ malvenko. En la aprezo de Madách same kiel en la perspektivo de la mal/utopioj de Szathmári mankas dialektiko.