Showing posts with label Esperanto-gazetaro. Show all posts
Showing posts with label Esperanto-gazetaro. Show all posts

2022-09-25

Mikronoveloj en bulteno Usona Esperantisto

De tempo al tempo mi dokumentis kelkajn mikronovelojn, sed fakte estas rubriko 'mikronovelo' en la bulteno Usona Esperantisto eldonita de la landa asocio Esperanto-USA:

 Artikoloj de la rubriko mikronovelo

Ĝis nun, troveblas 21 mikronoveloj publikigitaj inter 2020 (n-ro 5) kaj 2022 (n-ro 5).

2022-01-06

La Diplo 2018-2021

Temas pri Le Monde diplomatique en Esperanto. Mi kontrolis la esperantajn numerojn de 2018 tra 2021 kaj listigas ĉi tie artikolojn pri kulturaj, filozofiaj, ideologiaj, k.s. aferoj ne efemeraj,

Ĉu la ideoj sufiĉas por ŝanĝi la mondon? (Razmig KEUCHEYAN) marto 2018

Karlo Markso kaj la ekspluatado de la naturo (John Bellamy FOSTER) junio 2018

La revolucio laŭ Marc Chagall (Lionel RICHARD) julio 2018

Kion celas la mito de transhumanismo? (Charles PERRAGIN kaj Guillaume RENOUARD) aŭgusto 2018

Klasikuloj por la popolo (Anthony GLINOER) oktobro 2018 : Pri “Little Blue Books” ktp. & popolklerigo

Laŭ la spuroj de George Orwell (Gwenaëlle LENOIR) januaro 2019 : Pri Orwell & Wigan Pier

Laŭdo al la kosmopolitismo (Tom STROHSCHNEIDER) aprilo 2019

La kanibala maldekstro − universitata simptomaro (Rick FANTASIA) aŭgusto 2019 : Pri identec-politiko

La rifuzo de Sartro [Jean-Paul Sartre] (Anne MATHIEU) aprilo 2020

La revmondo de la hobitoj (Evelyne PIEILLER) junio 2020 : Pri J.R.R. Tolkien

Kakistokratio (Ibrahim WARDE) junio 2020 : Pri Alfred Jarry, Chaplin, Ionesco, k.a.

La intelekta burĝaro, hereda elito (Pierre RIMBERT) aŭgusto 2020 : Pri meritokratio

Simmel kaj la “niatempa dio” (Nidal TAÏBI) aŭgusto 2020 : Pri Georg Simmel

La Panteonon oni eniras, de ĝi oni eliras (Alain GARRIGOU) novembro 2021 : Pri enpanteonigo de Josephine Baker

Ĉe la rasradikoj (Barbara J. FIELDS, Karen E. FIELDS) decembro 2021: Pri Racecraft (Raskonstruado)

2018-02-22

Robert Zend en Beletra Almanako #30

En la aktuala numero de Beletra Almanako, n-ro 30 (oktobro 2017), aperas mia traduko de rakonto el novelaro de la hungara-kanada avangarda plurĝenra aŭtoro Robert Zend:

Robert Zend: 'Enkonduko al nepublikigita manuskripto kun la titolo "Elektitaj sonĝoj"' (trad. Ralph Dumain), p. 91-95.

Ĉi tiu rakonto taŭge enkondukas la ĉeftemon de la novelaro–la reciproka interrilato de tagluma vivo kaj dumnokta sonĝado.

La originalo estas:

“Introduction to an unpublished manuscript entitled Selected Dreams” (18 June 1975), in Daymares: Selected Fictions on Dreams and Time, edited by Brian Wyatt, foreword by John Robert Colombo, afterword by Northrop Frye (Vancouver: Cacanadadada Press, 1991), pp. 4-8.

This piece appropriately introduces the main theme of this volume–the complementarity of daily living and nocturnal dreaming. My translation has been published in the new issue of the Esperanto literary journal Beletra Almanako, n-ro 30.

More on multi-genre, multimedia Hungarian-Canadian author Robert Zend:

2018-01-09

Karel Čapek & Esperanto (16)

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de Karel Čapek (9 januaro 1890 – 25 decembro 1938).

Hodiaŭ aperas ankaŭ afiŝo pri Karel Čapek de Antonio De Salvo ĉe blogo Esperanto-vivo, kiu inkluzivas retligojn kaj bibliografion, kiu ampleksas ankaŭ verkojn ne alireblajn interrete.

Pri tio tamen konsultu mian (ĉi tiun) blogon kaj kelkajn Esperantajn tradukojn el Čapek miareteje:
Lastatempe mi trovis la jenan, aldonendan al la listigo de Esperantaĵoj:

Karel Čapek - Fabelo "Solimana princidino", el Naŭ fabeloj (1932), el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek, "laŭtlegas Tadeusz Karaš (el Brajla skribo!) kaj lia edzino Ivana Karašová, ambaŭ membroj de la Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio"

2017-12-12

Samovar en Rusio

Samovaro estis unu el amatoraj E-gazetoj (“samizdataj,” “fuŝ-gazetoj”) en Rusio “produktata per 9-pingla printilo, je neregula ritmo kaj neregula kvanto – iam 6, iam 10 ekzempleroj." Parto da ties enhavo alireblas ĉe la ĉi-ligata retejo, el la jaroj 1993-1997 kaj 2001. Plejparte temas pri movadaj novaĵoj.

Samovar republikigis, eble kun ironia intenco, la jenan:

Ljudmila Jevsejeva:

Lia nomo – Lenin

Por ni lia nomo – lumporta radio,
balzamo por vundoj en arda batal'.
Trinkante el fonto de lia genio,
ni fortas, hardiĝas simile al ŝtal'.

Por ni lia nomo – impuls' dinamika,
junaĝo de l'Tero, signal' de l'Aŭror',
printempa aromo, saluto amika,
el ĉiuj juveloj plej kara trezor'.

2017-10-29

Karel Čapek & Esperanto (15): La Nica Literatura Revuo

Jen kompleta kaj ĝisdatigita listo da tradukoj el rakontoj de la ĉeĥa verkisto Karel Čapek aperintaj en La Nica Literatura Revuo:

Verkoj de Čapek aperis en ĉiu el la sep volumoj de la revuo, kiu aperis inter 1955 kaj 1962. Don Harlow enretigis la tutan numeraron, kaj lia laboro estas konservita ĉe nova retejo Literaturo.org.

2017-04-29

Karinthy en Literatura Foiro (2)

Mi jam afiŝis pri la enhavo de Literatura Foiro n-ro 286, aprilo 2017, kies precipa temo estas Frigyes Karinthy. Jen la kovrilo:


2017-04-23

Aleksandr Logvin (1903 - 1980): 3 poemoj

Antaŭ jardekoj mi akiris kaj legis la poemaron Sur la vivovojo: poemoj de Aleksandr Logvin, kun antaŭparolo de Ferenc Szilágyi (La Laguna: J. Régulo, 1964; Stafeto: Beletraj kajeroj; 24) kaj relegis ĝin kelkfoje poste.

Post jaroj, mi ne povas raporti multon el la enhavo. Mi trovis la jenajn tri poemojn en la fantom-interreto (archive,org) kaj re-enretigis ilin kune:
“Plej sinceraj la versetoj pri la verdaj revuetoj” / “Kie Lermontov duelis...” / “Rekviemo” de Aleksandr Logvin
Ĉiuj tri estas omaĝoj: la unua, leĝera laŭdo de la diverslanda Esperanto-gazetaro, la dua pri la rusa poeto Miĥail Lermontov, la tria pri Kálmán Kalocsay ĵus post ties morto.

Jen du pluaj retligoj:
Aleksandr Logvin - Vikipedio

Aleksandr Porfirjeviĉ Logvin (OLE)

Moskva skolo de originala Esperanto-poezio

Moskva skolo de originala Esperanto-poezio de Nikolao Gudskov:

Mi iom konas ruslandajn kaj sovetuniajn esperantistajn verkistojn, sed mi ne sciis pri iu Moskva skolo. Gudskov resumas la historion de esperantistaj verkistoj en Moskvo kaj skizas la trajtojn de la t.n, skolo. Lia eseo konsistas el sep sekcioj:

1. Premisoj
2. Impeto de la 60-aj
3. Maturiĝo
4. Moskva literatura Esperanto-klubo
5. "Cerbe kaj Kore" [revuo]
6. Ĝeneralaj trajtoj de la skolo
7. Listo de poetoj, apartenantaj al Moskva skolo
Jen la fina sekcio:
   1) "Protoperiodo" – poetoj, vivintaj kaj verkintoj ĉefe antaŭ la 1960-aj jaroj. Georgo Deŝkin, Nikolaj Hohlov, Aleksandr Logvin, Nikolaj Nekrasov
        2) Pliaĝa generacio – poetoj, kies ĉefa kreado aŭ poezia maturiĝo okazis en la frua periodo de Moskva skolo, inter fino de de la 1950-aj kaj mezo de la 1980-aj jaroj. Miĥail Bronŝtejn, Konstantin Gusev, Isaak Ĥoves, Ludmila Novikova, Ivan Lubjanovskij, Vladimir Samodaj, Bonifatio Tornado (Boris Tokarev)
        3) Nova generacio – poetoj, disfloro de kies talentoj okazis en kadroj kaj sub influo de MLEK. Griŝo Arosjev, Oĉjo (Oleg) Dadaev, Miĥail Giŝpling, Klara Ilutoviĉ, Valentin Melnikov, Ivan Naumov, Miĥail Povorin, Solomon Vysokovskij
        4) Moskvaj esperantistoj, konstante ne okupiĝantaj pri poezia kreado aŭ tradukado, sed sporade verkantaj poemojn, plejparte prezentante ilin al MLEK-anoj (ankaŭ komencantaj poetoj, kies talento ankoraŭ en sufiĉe evoluis). Viktoro Aroloviĉ, Andreo Jakovlev, Aleksej Besĉastnov, Vladimir Edelŝtejn, Irina Gonĉarova, Nikolao Gudskov, Vadim Ĥmelinskij, Lubovj Motyljova, Arkadij Rjabov, Natalja Soljakova (Barabaŝka), Aron Zisman.
Pli ĝenerale, la retejo temas pri: Moskva Esperanto-klubo"Lev Tolstoj". Literatura paĝo estas subsekcio. Ĉio troveblas en la retejo Moskva Esperanto-Centro.

Cerbe kaj Kore malaperis el la aktiva retpaĝaro, sed jen la numeroj 1998-2000:

Cerbe kaj Kore kaj Cerbe kaj Kore (Don Harlow).

Rigardu ankaŭ:

Cerbe kaj Kore - Vikipedio

2017-04-04

Karinthy en Literatura Foiro

Aperas en Literatura Foiro numero 286, aprilo 2017, temo de Frigyes Karinthy, kun ties bildo sur la kovrilo.

Laŭ anonco de Esperanta Civito:

"Literatura Foiro" daŭrigas la esplorojn pri la aŭtoroj en kies verkoj aŭ eĉ vivo rolis esperant(ist)o. Ĉi-jare, post Bulgakov, jen la vico de Frigyes Karinthy, eminenta esperantano, kiu interalie inspiris nian Sándor Szathmári. Giorgio Silfer dediĉas al ĝi eseon, apud traduko de grava specimeno. Laŭ liaj esploroj, la graveco de Karinthy, kiel esperantano kaj kiel gvidanto de la hungara PEN, endas je rekonsidero, dum alia hungaro indas je pli granda atento en ambaŭ direktoj: Dezsö Kosztolányi.
Laŭ Carlo Minnaja, la koncerna enhavo estas jena:

(1) 3-paĝa artikolo de Silfer, kun interne longa fragmento de Szathmari rilate al la novelo de Karinthy "La cirko," kun bildoj; ankaŭ ĉerpaĵo el la antaŭparolo de Karinthy por ties novelaro Norda vento;

(2) 5-paĝa (inkluzive fotojn) traduko de Silfer kaj Perla Martinelli el la gazeto Pesti Naplò (11.8.1929), en kiu Karinthy parolas pri la tiujara UK en Budapeŝto. Ĉi-lasta estas nova traduko de:

“En la mondon venis nova sento,” el la hungara tradukis Lajos Tárkony, Hungara Vivo, 1968, n-ro 2, p. 14-15.

Jen "La cirko" de Karinthy, tradukita de Sándor Szathmári.

2016-09-01

Balkana Verda Stelo

Aboneblas la trimonata revuo Balkana Verda Stelo, kaj elŝuteblas senpage la numero de septembro 2016. Jen la enhavo de la senpaga numero. Mi reliefigas la artikolojn, kiuj min aparte interesas:

Unua serioza laboro de d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA.. 1
Balkana Esperantista Renkontiĝo EKRA, Bulgarijo. 2
La Kredito: banala, inteligenta kaj vigla. 4
Teatro: DOMA – El la vivo de insektoj 5
Komentetoj pri kelkaj movadaj aktualaĵoj 7
Artefaritaj tutslavaj lingvoj ekde 1666, nun en la reto. 9
Retaj kursoj 12
Forpasis Detlev Blanke. 13
La letero de fremda soldato de Adil Ollurit 13
Ŝercoj de Jadranka Mirić: 17
KER en Subotica/Serbijo 2016. 17
Kolokvo en Timişoara, Rumanijo, 11a-12a de novembro. 18
La disputata litero ĥ. 19
Kiel "movadiĝas" Esperanto en Ĉinijo?. 23
Helpo al Esperanto-instruantoj kaj orfaj infanoj en Afriko. 24
Simboloj de faŝismo, ekskuzebla tradicio en Kroatijo?. 25
Instruado per Duolingo en Slovenijo. 30
Historia Ortodoksa Koncilio renkontiĝas malgraŭ foresto de kvar eklezioj 31
Okcidenteŭropa indigno pro islamofobio en Francijo. 35

Karel Čapek en 'Balkana Verda Stelo'

Aboneblas la trimonata revuo Balkana Verda Stelo, kaj elŝuteblas senpage la numero de septembro 2016. Ĉi tie mi aperigas la jenan artikolon:

Teatro: DOMA – El la vivo de insektoj

Divadlo DOMA (“Tute malgranda teatro”), konsistas el tridek membroj inter 12- kaj 25-jaraĝaj, kiun administras la Centro de kulturaj servoj en Svitavy, Ĉeĥijo. Ĝi performas sub gvido de d-rino Radka Oblouková. Hodiaŭ ĉiuj estas studentoj de la loka gimnazio. En 2013 ili preparis esperantlingvan version de la teatraĵo R.U.R. aŭ terura sonĝo 7 de Karel Čapek, kiun ili prezentis en simpligita formo dum la 98-a UK en Rejkja-viko kaj pluraj aliaj kunvenoj. Por la UK en Nitro ili preparis alian tea-traĵon de Čapek kaj lia frato Josef, El la vivo de insektoj (Ze života hmyzu). Ĝi estas la plej fama verko de la du fratoj kaj unue sursceniĝis en 1922.

En la ludo vaganto ekdormas en arbaro kaj sonĝas observi aron da insektoj kiuj reprezentas variajn homajn ecojn kiuj koncernas vivmanieron kaj moralecon: la kaprica, vana, sed poezia papilio, la idolservema, dung-avida skarabo, la griloj servantaj al konsumo, kaj la formikoj, kies kreskante meĥaniĝanta konduto muldas militarisman socion. En la fino la vaganto mortas kaj novnaskito estas baptata.

La antropomorfaj insektoj ebligas la verkiston komenti alegorie al la vivo en Ĉeĥoslovakijo post la Unua Mondmilito. 8

Jarka M. Burien 9 skribas pri ĝi Čapek donis viglecon kaj koloron al la teatraĵo kiuj faris ĝin pli malenua teatra sperto ol R.U.R. 10 Kontraŭe la produktaĵo de BBC-a Televido en 1960 estis recenzita neniige, de kritikanto John Wyver 11 kiu nomis la tekston pretendema kaj nekohera. 12

En Nitro la reago de la spektantoj estis io de ne-kompreno kaj ne-kohero. La voĉoj de la junaj aktoroj ofte estis malfacile aŭdeblaj kaj oni demandas sin, ĉu tia abstrakta ludo pri la senco de la vivo en 1922 povis entute esti trasentebla de la trupanoj. Almenaŭ, se la reĝisorino volas, ke la publiko kaptu iom la sencon de la dramo, ŝi enkonduku la performadon per historia ekspliko pri Ĉeĥijo kaj la aŭtoro.

----

7 Enhavo: Artefaritaj laboristoj, “robotoj”, ekribelas kontraŭ homoj, elmurdas ilin, sed poste konstatas, ke ili ne kapablas produkti novajn robotojn. Ili petas la lastan, ankoraŭ vivantan homon pri helpo, sed tiu estas senespera ĝis la momento, kiam aperas du laste fabrikitaj gerobotoj, kiuj sin amas reciproke, ee kapablas riski la vivon unu pro la alia kaj tiel pruvas sian homiĝon. La dramo avertas, ke la tekniko povas likvidi nian civilizon. La verko estis tradukita en trideko da lingvoj. Kompleta teksto ee http://i-espero.info/files/elibroj/eo - capek, karel - r.u.r..pdf

8 En tiu tempo la montrado de la ludo kondukis al diversaj politikaj diskutoj, ekzemple en Britijo (The Insect Play) pri la konflikto inter la faŝismaj kaj komunismaj partioj aŭ ĝi estis konsiderata kiel reflekto de la vivo en Stalina Rusijo.

9 profesoro en la fakultato de podiaj artoj en Ŝtata Universitato de Novjorko

10 The Columbia Encyclopedia of Modern Drama, Volume 1. Columbia Univ. Press, 2007

11 mem verkisto, filmisto, produktanto por TV kaj historiisto de TV, ĉe Universitato de Vestminstro (Westminster)

12 John Wyver, Twentieth Century Theatre: The Insect Play (BBC, 1960), 14 June 2011

FONTO: Balkana Verda Stelo, 1a de septembro 2016,

2016-02-26

Revuo 'Kontakto': nova numero pri literaturo




El la tiea afiŝo:
La ideo fari el Literaturo la temon de la ĉefartikoloj en la nuna eldono venis per la artikolo ― unua kontribuaĵo al la revuo ― de Marc Gallargo el Francio, pri la pasintjara Nobelpremiito pri literaturo, Svetlana Aleksieviĉ. La ĉefartikoloj pritraktas ankaŭ aliajn verkistojn, sed koincide ― nur hungarojn. Krom la “Vojaĝo al Hungara Literaturo” de la usonano Ralph Dumain, venis kontribuo de Sarolta Bagó, hungarino, pri alia hungara verkisto. Aldonu al tio la konstantan rubrikon de la hungaro István Ertl. Certe la hungara literaturo meritas atenton.

2014-10-02

Sándor Szathmári 40 years on / post 40 jaroj (2)

This year marks the 40th anniversary of the death of Hungarian Esperantist satirist Sándor Szathmári, author of the landmark utopian / dystopian novel Voyage to Kazohinia. (Note my blurb. Buy copies for you and your friends!)

I have blogged about Szathmári for some time, but here are some new items for your information.

Aside from Kazohinia, and my unpublished translations, this is the one other English translation from Szathmári, now on my web site:

“The Perfect Citizen” by Sándor Szathmári, translated from Esperanto by Colin H. Hewitt

Aside from a review or two, there is as yet no critical literature in English. I have been accumulating reviews and critiques written in Esperanto. I recently another critique of Szathmári, which turns out to be one of the best:

“La Senkompata Humanisto” [The merciless humanist] de István Simon

So who is paying attention to Szathmári in this anniversary year?

There was an Esperantist symposium in Europe, reported here:

Literatura kafejo omaĝis al Sándor Szathmári, Esperanta Civito, HeKo 564 8-B, 19 septembro 2014

Two articles were published in the Esperanto literary magazine Literatura Foiro #270, by László Radacsy ("Inde giganto, malinde nano") kaj Giorgio Silfer, announced on the web site of Esperanta Civito:

Literatura Foiro 270 esee abundas

I am not familiar with the critical literature in Hungarian, but I believe there are fairly recent academic dissertations in Hungary. Here are a few tributes in Hungarian online:

Kuczka Péter. Szathmáry Sándor. In memoriam Szathmáry Sándor (1897-1974), Galaktika 13. Tudományos-fantasztikus antológia. Budapest: Kozmosz Könyvek, 1975. 121. p. (Galaktika.)

Alexis Strauss. Az elfelejtett utópista - Szathmáry Sándor. Kuruc.info, 2011-08-28.

Tófalvy Éva. Gyulától Kazohiniáig. Bárka Online; Megjelent a 2012/1-es Bárkában.

Finally, here is a reminder of my Szathmári bibliography/web guide, where these references and others are accumulated:


2014-08-03

Sándor Szathmári mortis antaŭ 40 jaroj

Sándor Szathmári (19 Junio 1897 – 16 Julio 1974)

La 16an de julio okazis la 40a datreveno de la morto de unu el niaj plej originalaj kaj eminentaj esperantistaj verkistoj. Do oni kaptu la okazon rememorigi la publikon pri Szathmári en la Esperanto-gazetaro.

Ĝis nun mi scias nur pri du artikoloj en Literatura Foiro #270, de László Radacsy ("Inde giganto, malinde nano") kaj Giorgio Silfer, anoncitaj ĉe retejo de Esperanta Civito:

Literatura Foiro 270 esee abundas

Mi daŭrigas proprajn klopodojn disvastigi Szathmári en la fako Utopiaj Studoj en Usono.

2014-06-22

La Tradukisto el Islando

Iam estis papera gazeto La Tradukisto. La celo estas utiligi Esperanton kiel pontolingvon inter islanda literaturo kaj la cetera mondo.

"Pro tio ni, la eldonistoj de La Tradukisto, volas instigi esperantistojn en diversaj landoj partopreni en la nova Tradukisto (rete) kun la celo konigi al siaj samlandanoj literaturon de aliaj popoloj pere de Esperanto kaj al la esperanta mondo esperantajn tradukojn el sia lingvo."

La nova retejo jam havas kolekton de verkoj.

2013-07-18

Marjorie Boulton: aŭtografo


Dum pli ol kvardek jaroj mi posedas tri numerojn de revuo Monda Kulturo. Kial mi ne antaŭe rimarkis, ke dramo de Marjorie Boulton portas aŭtografon de Boulton mem? Mi probable aĉetis la koncernan numeron de la libroservo de Esperanto-Ligo de Norda Ameriko. Mi neniam renkontis Boulton.

Temas pri verko "Nia Sango" de Marjorie Boulton en Monda Kulturo, n-ro 1, aŭtuno 1962, p. 6-10. Ĉi tiu "dramo ricevis la unuan premion en la branĉo Originala Dramo de la Belartaj Konkuroj de UEA, Kopenhago 1962".

La koloro de la inko de la aŭtografo en la bildo supre estas proksimume ĝusta; la koloro de la fona papero rozkoloriĝis el skanado.

Nu, jen eta afero, sed plaĉas al mi de tempo al tempo reviziti miajn malnovajn Esperantajn publikaĵojn kaj tiuokaze reĝui aŭ eĉ trovi preteratentitajn enhavaĵojn.

2013-07-17

Péter Illéssy, hungara artisto

Trafoliumante miajn tri numerojn de la iama kultura revuo Monda Kulturo (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1962-1966), mi hazarde trovis bildon kiun mi ne antaŭfoje atentis. Jen:

Péter Illéssy: "Pordo de l’forgeso" (Monda Kulturo, n-ro 1, aŭtuno 1962, p. 22).

Nu, en alia numero aperis eseo pri ĉi t iu artisto:

Péter Illéssy, de Sándor Szathmári (Monda Kulturo, n-ro 3, printempo 1963, 74-75)

Szathmári nekrologas, kaj ni lernas pri la pensoj de la artisto kaj spektas kelkajn liajn bildojn, sed pri lia kariero, eĉ vivdaŭraj jaroj, mankas informoj. Illéssy estis esperantisto.

Illéssy aperas ankaŭ en eseo “Arto de la Penso” de Sándor Szathmári (Belarto, n-ro 2, aŭtuno 1961, p. 28-29). Szathmári diras, ke li preferas arton kiu enkorpigas pensan enhavon.

Mi provis serĉon pri Illéssy interrete, sed mi trovis eĉ ne unu mencion pri li. Ĉu li estas konata hungara artisto?






2013-07-07

Ueyama Masao (1)

Pasis pli ol kvar jardekoj post kiam mi legis Pardonon! kaj Ne Grimacu! de UEYAMA Masao (1910-1988).  Eventuale mi akiris lian poemaron Por forviŝi la memoron pri ŝi sed ne legis ĝin.

Troveblas informoj (kaj recenzo) pri Ueyama ankaŭ en retejo Originala Literaturo Esperanta (OLE).

Dum jardekoj mi vidis la jenan libron en katalogoj de libroservoj, sed nur ĵus aĉetis ĝin:

L'Omnibuso kun la tri pasaĝeroj, de MIYAMOTO Masao & Ueyama Masao kun ilustraĵoj de Saito Ezo. Kioto: L' Omnibuso, 1980. 65 paĝoj.

Jen enhavtabelo kun notoj.

Here is a book review by Don Harlow in both English and Esperanto. Jen recenzo fare de Don Harlow en Esperanto kaj la angla:

Recenzo: L' omnibuso kun la tri pasaĝeroj

Interrete mi trovis nur kelkajn hajkojn de Ueyama:

Arkivo : Hajko en Esperanto (1 - 200)

Do jen poemo de Ueyama Masao el ĉi tiu libro.

              Bluso pri Misasa 

Foriris lastaj gastoj . . . ĝis revid'.
L' animon triste mordas la kviet'
post vantaj horoj de  amorincit'.
Ha, bluso pri Misasa en pluvet',

Forlasis mute min la juna vir'.
L' acidon mi remaĉas kun bier',
Ĉu vi min tentas al monakir'?
Ha, bluso pri Misasa en vesper'.

Trembrilas pluvaj rosoj sur la pord',
duetas triston cigareda fum'
kaj mi aŭskultas voĉon de la sort'.
Ha, bluso pri Misasa en aŭtun'.

     (Poemo, 1979; p. 8)

2013-07-04

Sciencfikcio & fantasto en Beletra Almanako (2)

Mi jam blogis anglalingve pri rumana sciencfikcio kaj la tradukita novelo "Ĉio en ordo" de Victor Martin kiu aperis en Beletra Almanako #4 (feb 2009), speciala numero pri scienfikcio, fantasto, kaj fabeloj.

La koncerna numero inkluzivas originalan prozon, tradukitan prozon, tradukitan komikson, tradukitan poezion, eseojn, recenzojn, enkondukon, kaj bildojn.

Mi komencis je la eseoj kaj recenzoj. Interesas min precipe sciencfikcio & utopia literaturo, ne fantazio (Harry Potter, Mastro de la Ringoj). Do plej interesas min:

  • "Esperanto, la fantasta lingvo" de Liven Dek 
  • "Per kio estas pavimita la vojo al la Paradizo?" de Luiza Carol (pri serio utopia de eldonejo Bero)
  • "Sciencfikcia bankedo" de A. Giridhar Rao (pri Sferoj 10)
La kontribuo de Liven Dek estas fakte prelego el 1994, kaj komencas per resumo de la trakto de la lingvoproblemo en sciencfikcio.  Robert Devereux (1978) trovas la sciencfikcian literaturon manka en konvinka solvo de la lingvoproblemo. Esperantisto Bernard Golden (1985) klasifas la diversajn solvojn. La lasta solvotipo menciata estas planlingvo. Sekvas pluraj ekzemploj de pritrakto de Esperanto en sciencfikciaj verkoj. Kelkaj verkistoj estis mem esperantistoj, ekz. Philip José Farmer kaj Harry Harrison. En la lasta, nefinita romano de Jules Verne rolis Esperanto!

Post mallonga mencio de diversaj tradukoj en Esperanto sekvas pritrakto de pluraj originalal sciencfikciaj kaj utopiaj verkoj en Esperanto. Temas pri aŭtoroj Hyams, Teo Jung, Hindrik J. Bulthuis, James Denton Sayers, Sándor Szathmári (p. 87), Jan Fethke/Jean Forge, István Nemere, John Francis, Konisi Gaku.

La klopodoj de Grupo Nifo kaj la eldonserio Sferoj estas pritraktataj, ankaŭ la eldonpolitiko kiu evitas efektivan cenzuradon de kontribuoj. La aŭtoro mencias ankaŭ revuon Literaturan Foiron, eldonejon Impeton, kaj elstaran epopeon Poemo de Utnoa de Abel Montegut.

La verkoj en utopia serio de eldonejo Bero estas:
  • Rigardante malantaŭen (en la jaro 2000) de Edward Bellamy 
  • Klaŭstralio de István Bejczy, tradukis István Ertl
  • La lando de la blinduloj de H. G. Wells
  • La tempo-maŝino de H. G. Wells
  • La dormanto vekiĝas de H. G. Wells
Fakte, nur Klaŭstralio estas tute nova afero; la ceteraj estas reeldonoj. Sekvas resumoj de la kvin romanoj.

Sferoj 10 estas volumo da originalaj verkoj, resumitaj de Rao. Enhavtabelo troveblas ĉe Vikipedio.

Denove, jen mia gvidilo:

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide