Italo Calvino en Esperanto (4)
“Fantasto, realo kaj medito”: recenzo de La kosmokomikoj kaj Palomar de Italo Calvino kun biografiaj informoj, de Carlo Minnaja, en La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Esperanto-blogo, kelkfoje blago, de Ralph Dumain
“Fantasto, realo kaj medito”: recenzo de La kosmokomikoj kaj Palomar de Italo Calvino kun biografiaj informoj, de Carlo Minnaja, en La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Verkis
Ralph Dumain
je
9:56 PM
0
komentoj
Rubrikoj: antropologio, Carlo Minnaja, fantazio, fikcio, filozofio, itala literaturo, Italo Calvino, komiksoj, postmodernismo, sciencfikcio
Palomar (1983), romano de Italo Calvino esperantigita de Nicolino Rossi, eldoniĝis de Itala Esperanto-Federacio (Milano, 2023, 96 paĝoj). La unuaj dek paĝoj estas libere elŝuteblaj.
Troveblas la "Enkonduko de la aŭtoro" kaj komenco de: 1. La ferioj de Palomar: 1.1. Palomar sur la plaĝo: 1.1.1. Legadi ondon.
La kosmokomikoj (1965) konsistas el 12 "pra-universaj sciencfikciaj rakontoj" de Italo Calvino, estas esperantigita de Nicolino Rossi kaj eldonita de Itala Esperanto-Federacio (Milano, 2023, 108 paĝoj). La unuaj dek paĝoj estas libere elŝuteblaj.
Troveblas la "Antaŭparola prezentado" kaj la komenco de la rakonto "La distanco de la Luno".
Verkis
Ralph Dumain
je
7:16 PM
0
komentoj
Rubrikoj: antropologio, fantazio, fikcio, filozofio, itala literaturo, Italo Calvino, komiksoj, postmodernismo, sciencfikcio

Verkis
Ralph Dumain
je
10:49 AM
0
komentoj
Rubrikoj: fikcio, filozofio, itala literaturo, Italo Calvino, literaturkritiko, metafikcio, postmodernismo
Mi dum jardekoj familiaras pri la verkaro de Jorge Luis Borges, sed itala verkisto inspirita de Borges estas nova sperto por mi. Temas pri Italo Calvino (1923-1985). Malfacilas priskribi la strukturon de liaj fikciaĵoj; multajn oni nomus postmodernismaj aŭ metafikciaj.
Nu, mi kaptis la okazon por libroklubo legi la romanon Se una notte d'inverno un viaggiatoren (1979) en anglalingva traduko, If on a winter's night a traveler (1981) [= Se en vintra nokto vojaĝanto]. Ĝi estas unika, genia verko, ankaŭ malsimila kompare al la strukturoj de rakontoj de Borges. La ĉefrolulo estas Vi, la leganto, kaj la ĉefa temo estas la karaktero de legado; aldone, la eskapema rilato de la aŭtoro kun la teksto kun la eldonejoj kaj reproduktado de libroj kun Vi kaj aliaj legantoj kiel interpretantoj. Sed ĉi tio ne estas teda, gurdita avangardaĵo. Kiel leg-aventuro ĝi legiĝas kiel detektivromano.
La romano komenciĝas. Vi tenas en la manoj ĵus eldonitan romanon de Italo Calvino kun titolo Se en vintra nokto vojaĝanto. Vi legas detale kiel vi tenas la libron kaj poziciigas vin prepare al komenco legi. Vi konstatas, ke via ekzemplero estas fuŝaĵo: nur komenca parto de la teksto de Calvino estas ene; iel miksiĝis en via ekzemplero komenco de alia romano de alia, fremdlanda aŭtoro, kaj pri la originala lingvo vi malcertas; eble ĝi estas pola: Ekster la urbo Malbork de Tazio Bazakbal. Do vi revizitas la librovendejon kun via fuŝita ekzemplero, kaj tie vi renkontas Legantinon, Ludmilla, kiu spertas la saman problemon. Vi gajnas ŝian telefonnumeron. Ŝi estas voranto de romanoj, unu post alia. Kiam vi telefonas, vi atingas ne ŝin, sed ŝian fratinon Lotaria, kiu estas profesoro pri literaturo kiun interesas klasifikado kaj teoriumado sed ne verkojn mem, tute male ol ŝia fratino.
Nu, la ĉaso daŭras. Vi la leganto serĉas kompletajn tekstojn de romanfragmento post fragmento kiujn vi trovas en via serĉado tra dek diversaj romanoj de diversaj ĝenroj de diversaj aŭtoroj en diversaj landoj tradukitaj eble fraŭde de nefidinda tradukisto. Sed ĉiupaŝe via serĉado frustriĝas. Vi serĉas Ludmilla ankaŭ pro amora intereso. Kaj fine .....
La necerteco de rilatoj inter verkoj kaj diversaj kaj diverstipaj roluloj pri verkado, tradukado, eldonado, disdonado, cenzurado, interpretado pensigas ankaŭ pri la komprenrilatoj inter homoj. La komplekseco kaj lerteco de la konstruo de ĉi tiu romano superas ajnan ne-beletran postmodernisman teorian traktaĵon.
Nu, poste mi faris pluan esploron anglalingve, do .....
Italo Calvino: A Select Bibliography
Do kio en Esperanto? Bonŝance estas afiŝo de Antonio De Salvo je 19 Septembro 2017 ĉe blogo Esperanto-vivo:
Italo Calvino
Troveblas tie informoj pri tradukoj de Calvino en Esperanto, ankaŭ la rakonto Apologo sull’onestà nel paese dei corrotti = Apologo pri honesteco en la lando de koruptitoj en la itala kaj en Esperanto.
Verkis
Ralph Dumain
je
11:29 PM
0
komentoj
Rubrikoj: ars combinatoria, bibliografio, fikcio, filozofio, itala literaturo, Italo Calvino, Jorge Luis Borges, literaturkritiko, metafikcio, postmodernismo
Verkis
Ralph Dumain
je
10:32 AM
0
komentoj
Rubrikoj: beletro, bibliografio, Frederik Pohl, germana literaturo, itala literaturo, Jacques-Louis Mahé, lingvoproblemoj, rusa literaturo, sciencfikcio, socialismo, Sovetunio, Strugackij, tradukado, utopio
Al mia enketo respondis Carlo Minnaja:
Li estis poeto, kritikisto, kaj stilisto tre klasikema (1877-1951) ellaborinta modelojn de stilo (ĝuste al tio referencas Bianciardi en mia traduko de "Kiel fariĝi intelektulo", kiun vi trovis rete). Tradukisto kaj komentariisto de pluraj verkoj latinaj por la lernejoj. Preter lia graveo per lernejaj tekstoj, lia prestiĝo en la itala literaturo estas minimuma, li eĉ ne troviĝas en la konciza enciklopedio pri la itala literaturo de eldonejo Garzanti. Pri la verko de vi menciita mi scias nenion, kaj nenion mi scias pri la ligiĝo al sciencfikcio (neniu lia verko tiutema troviĝas en la biblioteka itala sistemo, al kiu estas ligita la granda plimulto de la italaj bibliotekoj).Mi, poste:
La sola konekso inter Lipparini kaj sciencfikcio pri kiu mi scias estas evidente satira, kiel eksplikas tiu franclingva artikolo. Mi ankaŭ scias nenion pri Bianciardi kaj ne komprenas la kuntekston en kiu li references Lipparani en "Kiel fariĝi intelektulo". Mi eltrovis, ke ekzistas iu traduko de eseo Bianciari en Esperanto, kaj laŭmemore vi tradukis ian teatraĵon por kongreso. La teksto de tiu teatraĵo ne troveblas interrete, se ĝi estis ie publikigita.Li respondis:
De Bianciardi aperis papere "La kultura laboro", "La integriĝo", "Vivo agaca" kaj venontmonate aperos "Ekpafi", ĉiuj vendataj de UEA kaj ĉiuj kun enkondukaj eseoj pri la aŭtoro; cetere li estas verkisto sufiĉe fama en Italio, do abundo troviĝas en la itala (kaj certe ankaŭ alilingvaj) Vikipedio. La referenco al Lipparini estas iel moka, ĉar la mencio al li estas por indiki estetikan stiliston, tre korekte lernejecan sed senvervan. Tamen, eble pro la rilato al la strikte itala situacio tuj posta al la dua mondmilito, aŭ eble pro la ekstrema malfacileco de lia lingvaĵo, kiu vere engaĝus tradukiston, traduko de liaj verkoj preskaŭ ne ekzistas: laŭ mia scio estas unu en la hispanan kaj unu en la francan; esperanto estas la lingvo en kiun li plej multe estis tradukita.La supra interŝanĝo okazis la 15an de septembro 2011. Mi ne scias, kie trovi la italan originalan, sed frue ĉi-jare mi trovis la francan tradukon de la serĉata afero kaj kunmetis ĉiujn erojn kaj mem enretigis la tuton:
Kiel mi diris supre, tradukoj ekzistas tiuj, tamen neniu estas teatraĵo, ĉiuj autobiografiaj roman(et)oj. Rete ekzistas nur "Kiel fariĝi intelektulo".
Verkis
Ralph Dumain
je
10:59 AM
0
komentoj
Rubrikoj: Carlo Minnaja, Giuseppe Lipparini, intelektuloj, itala literaturo, Luciano Bianciardi, sciencfikcio, tempovojaĝado
Mi trovis nenion pri itala verkisto Giuseppe
Lipparini (1877–1951) interrete anglalingve. Mi eltrovis lian nomon pere
de artikolo en la franca:
Archive
N° 7 “Le Maitre du Temps” ou comment filmer l’histoire!
Interesas min lia rakonto "La Mastro de la Tempo", rilate al esploro
de la historio de fikcio de tempvojaĝado.
Mi trovis unu referencon al Lipparini en Esperanto:
"KIEL
ONI IĜAS INTELEKTULO:
Manlibro por uzo de la hodiaŭaj gejunuloj, precipe de tiuj, kiujn
panjo Naturo ne dotis per talento"
de Luciano Bianciardi, el la itala tradukis Carlo Minnaja
"En la dua elementlerneja klaso normala knabo kapablas jam skribi kiel bitniko, kaj volonte daŭrigus laŭ tiu vojo, sed la instruistino, kun granda pacienco kaj granda peno, kapablis poste lin korekti, la profesoroj faris la ceteron kaj nun, dudekjara, nia ulo verkas precize kiel Giuseppe Lipparini."Mi ne konas la reputacion de Lipparini en itala literaturo.
Verkis
Ralph Dumain
je
12:04 AM
0
komentoj
Rubrikoj: Edward Page Mitchell, Enrique Gaspar y Rimbau, Eugène Mouton, Francio, Giuseppe Lipparini, Hegel, intelektuloj, itala literaturo, Luciano Bianciardi, sciencfikcio, scienco, tempovojaĝado, usona literaturo