2021-10-26

Mao Zifu (2): Memoro


Jen poemo "Memoro" de Mao Zifu.

Akompanas tion deklamo de la poemo. Se tio ne funkciigeblas, vi povas aliri aparte la sonregistraĵon ĉi tie.

Troveblas interrete ankaŭ lia poemaro Metaforoj senapostrofaj.

Zhuangzi (Chuang Tzu) & aliaj en Esperanto (2)

Jen traduko de la tuta verko, ĉiuj 33 ĉapitroj, kun piednotoj kaj postparolo:

Zhuangzi: Ideologio de antikva ĉina dialektiko, Esperantigita de Sasaki Teruhiro (Zaozhuang, 2018).



Samreteje troveblas aliaj...

Verkoj de SASAKI Teruhiro

.... inkluzive de tradukoj de klasikaĵoj en Esperanto: Xunzi, Mozi, Konfuceo. Troveblas ankaŭ...

"Streta vojo al fora interno" de Matsuo Bashō, 

.... kaj Intensiva kurso de Esperanto, kaj diversaj artikoloj.

2021-05-31

Jonathan Swift en Esperanto-vivo


Antonio De Salvo dufoje afiŝis pri Jonathan Swift:
Jonathan Swift (19 Oktobro 2020)

....kaj pli amplekse:

Jonathan Swift (30 Novembro 2019)

2021-04-03

Karel Čapek & Esperanto (19) - Vespero de Pilato

Jen sonregistraĵo:

VESPERO DE PILATO. Rakonto el la Libro de apokrifoj (1932), de Karel Čapek (1890-1938), Esperantigita de Josef Vondroušek, laŭtlegas Jindřich Košťálek.

Troveblas kelkaj verkoj de kaj pri Čapek esperantigitaj & anglalingvaj miareteje; rigardu:

Karel Čapek: Selected Bibliography & Web Links

2021-01-31

Renkonto kun Björnson kaj Ibsen

Hazarde mi trovis la jenan:

Renkonto kun Björnson kaj Ibsen de A. WYSOCKI, elpoligis R. SAKOWICZ, Norda Prismo, 56/6, paĝoj 239-240.
 
Jen pri Henrik Ibsen en Vikipedio (1828-1906). 

Bedaŭrinde, la dramo La sovaĝa anaso (Vildanden), favorata de mi, ne ricevis Esperantan tradukon.
 
Aldone al la tradukoj listigitaj en Vikipedio, jen alia afero en la Aŭstria Nacia Biblioteko:
 
Henrik Ibsen 1928 - 1906 - 1978 : manuskripto
Beyer, Edvard, 1920-2003 [VerfasserIn]
Oslo: Reĝa Norvega Ministerio de Eksteraj Aferoj, 1980.

Mi ne serĉis la gamon da haveblaj tradukoj interrete, sed mi facile trovis la jenan:

La nevidebla ĥoro de Henrik IBSEN, elnorvegigis Antoni GRABOWSKI, el la teatraĵo Brand.