Kiam Giorgio Silfer trovis mian afiŝon . . .
Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo
. . . li fekegis en sian pantalonon. Jen la rezulto:
Esperanta Civito | HeKo 510 7-B, 29 jun 12: Komentarie al Ralph Dumain
Min ja flatas la subita neatendita lanĉo en famon. Silfer estis tiom ekscitita tiel honori min, li perdis ĉian koherecon. Mi posedas kelkajn sociologiajn studojn de Esperanto, sed nenia scienca esploro povas subteni arbitrajn propagandismajn ideologiajn metafizikaĵojn. Mi scias sufiĉe pri Raŭmismo, ke ĝi tute absurdiĝis tra la jaroj. Se oni atentas la Manifeston pli zorge ol mi unuarigarde faris antaŭ 25 jaroj, oni trovos la konceptan ĝermon de ĝia degenero. Kaj finvenkismo kaj raŭmismo dividas komunan emon fiksi kaj fortigi la Esperanto-kultecon kaj, kiel Silfer mem nomis ĝin, la getton. Sed gettoj ne estas sanaj lokoj.
Subkulturo Esperantujo ja estas, sed uniforma, kolektiveca ĝi ne estas. La komuna kvazaŭoficiala ideologio, ritaro, kaj ceteraj trajtoj kunligas esperantistojn minimume kiel aliaj mekanismoj kaj esprimoj de kunvivado: saluton, bonvolu, pardonu, dankon, nedankinde, adiaŭ, ktp. Historie, Esperanto ne estas tiom triviala, sed oni ne akceptu la ideologian karakterizon de kolektivo laŭ memflata imago, sen funda ekzameno.
Nu, Silfer referencas alian dokumenton el sia fikcia mondeto:
Esperanta Civito | Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj
Frapas ĉi tie la tute eksmoda kaj pridubinda antaŭsupozo de la efektivigeblo kaj dezirindeco de apartaj memdeterminaj sociaj komunumoj en la moderna mondo. Temas ne nur pri rajtoj sed pri fortigo kvazaŭŝovinisma de organikismaj komunumoj. Sed kio dubindas eĉ pri realaj historie estiĝintaj etnoj kaj nacioj, tio absurdiĝas kiam oni analoge pretendus konceptigi Esperantujon tiel.
Notu bone ĉi tiun aserton:
"Ĉiuj lingvoj estas la esprimo de kolektiva identeco kaj de specifa maniero percepti kaj priskribi la realon; tial ili devas havi la eblecon profiti la kondiĉojn necesajn por plena disvolviĝo en ĉiuj funkcioj."
Ĉi tiu frazo kaj dokumento esprimas ekstreman etnismon, eĉ etnocentrismon, kiu mirinde aplikiĝas ankaŭ al Esperantujo. Ĉi tiu ero de mistifika penso speciale reliefigas la narcisismon de la verkinto: "esprimo de kolektiva identeco kaj de specifa maniero percepti kaj priskribi la realon". Tio jam estas troiga aserto pri modernaj socioj en naciaj kadroj. Aplikata al Esperanto, la aserto estas des pli absurda.
Homo kiu pretendas reprezenti la tutan kolektivon rekoneblas laŭ socia tipo. Potencavido en Esperantujo estas ĉiam ridinda afero. Silfer flatas sin ke mia konscienco riproĉas min, ne lin. La genian silferan psikoanalizon pri mi mi frandis kiel tipan silferan majstraĵon. Mi flankenvojiĝis, perdis la vojon, ne partprenante la mirindajn venkojn de raŭmismo kaj civitismo. Li ja havas preskaŭ supernaturajn povojn, eĉ kapabli percepti kaj tiel taksi mian fantoman ekziston dum jardekoj.
Disa rezonado pri disaj faktoj pruvante nenian tezon: jen ne nur narcisulo sed kadukulo nevole laksanta. . . . Kia domaĝo. Nu, ni lasu lin ĉe propra stinko. Jen pli ĝenerala konstato.
Oni devas ekkonscii pri la infekto de esperantista propagando per ideoj kiuj historie devenas el dekstra ideologio. Mi atentigas pri diversaj verkoj de Gary Mickle, ekz.:
Esperanto
por la blanka kulturhomo? (
Libera
Folio, 2006-02-27)
. . . kaj entute lia retejo:
Sennaciismo,
kosmopolitismo, kontraŭnaciismo
La mondo, se ĝi scius, priridegus etnoŝovinisman pretendon de Esperantistaj foloj. Kaceto ambicias fariĝi pornstelulo.