Showing posts with label Ladislav Podmele / Jiří Karen. Show all posts
Showing posts with label Ladislav Podmele / Jiří Karen. Show all posts

2015-10-10

Karel Čapek & Esperanto (7)

Mi lastatempe pensas pri Karel Čapek pro du kialoj. Unue, mi dum kelkaj jaroj pensas de tempo al tempo pri lia malutopia romano Milito kontraŭ salamandroj, kiun mi legis en liceo (en la angla, kompreneble) antaŭ 45 jaroj, kaj kiu estas plene aplikebla al la aktuala epoko.

Due, ĉi-sezone okazas serio da eventoj subtenata de la Ĉeĥa ambasadejo en Vaŝingtono pri Čapek okaze de lia 125a naskiĝdatreveno:

     Mutual Inspirations Festival 2015 - Karel Čapek

Mi jam bloge afiŝis pri la multaj liaj verkoj haveeblaj en Esperanto, interreteje kaj ne. Mi ĵus retrovis libreton ....


     Karel Čapek (Unu el reprezentantoj de la ĉeĥa literaturo kiel fenomeno universale homa; Antologieto el lia verkaro kun konciza priskribo de lia signifo, biografio kaj bibliografio); kunlabore kun Societo de Fratoj Čapek enhave preparis Jiři Karen [pseŭd. de Ladislav Podmele]; esperantigis Josef Vondroušek. Prago: Ĉeĥa Esperanto-Asocio / Panorama, 1987. Paco: Literatura suplemento, 1987, n-ro 1. 32 p.

Mi jam priblogis sed jen ripetas jene:

Jen la enhavo:

Pri signifo de Čapek-verkaro kaj la personeco / Jiři Opelik (2-3)
Biografio de Karel Čapek kaj liaj verkoj / František Burianek (3-5)
Karakterizaĵo de l'enhavo kaj tendencoj en la verkaro de fratoj Čapek kaj nome de Karel Čapek ĝis nun ne tradukita Esperanten [resumoj] (5-13)
Fragmento de la romano, kiu ankoraŭ ekzistas en manuskripto "Konferenco en Vaduco" (13-15)
Afero Makropulos (1922), teatraĵo. Fragmento el la tria akto. (15-17)
El Vivo de Insektoj. Fragmento el la unua akto. Papilioj. (17-19)
Fragmento el Granda Polica Fabelo (20-21)
Fragmento el al romano Hordubal (22-24)
Fragmento el la romano Meteoro (24-25)
Fragmento el la romano Ordinara Vivo (26-27)
(Plu pri tradukoj en Esperanto: 28-31)
Klarigoj (32)

Post 1987 aperis pluaj tradukoj. Jen retejo kiu ilin dokumentas:

     Karel ČAPEK: Česká literatura v esperantu

Pri verkoj por kiuj mankas Esperantaj tradukoj nun interesas min unu, sed evidente ne tute: listita estas nepublikigita parta traduko: Fabrikejo de Absoluto - ĉap. 2-3 (tr. R. Hromada)

Jen priskribo en la supre menciita libreto Karel Čapek (p. 10):
Fabriko je Absoluto, romano, felietono (1922)

Motive: fisio de materio. La inventon de inĝeniero Marko aĉetas sinjoro Bondy, prospere komercas pri ĝi, inundas per ĝi la tutan mondon. El la fisiita materio emanas mistera Absoluto. Ĝi kapablas fari miraklojn, ankaŭ produktajn. Sed en la mondo de homoj ĝi ne konvenas, ĝi dezorganizas la ĝisnunan socian ordon, dissemas konfuzon. Ĝi estas kontraŭeklezia kaj antireligila teatraĵo. Ĝi kritikas episkopon, kiu ne volas agnoski la Absoluton, nur post kiam la eklezio misuzas ĝin por siaj interesoj. Ĝi estas vero pri la preso, kiu informojn adaptas laŭ bezonoj kaj interesoj de posedantoj. Vero pri idealistoj, kiuj sin organizas por vastigi humanismon, sed estas ridinte senpovaj, vero pri grandpotencoj, kiuj dividas al si la mondon kaj vualas sian rabistadon por frazoj. Ĝi estas kritiko de kia ajn fanatikismo, altigado de sia vero je la vero absoluta, kritiko pri maltoleremo kaj fanatikismo. Ĝi estas revuo de ĉiuj difektoj kaj mavaĵoj de l’socia vivo. Kiam la homaro preskaŭ formurdis sin, diras soldatoj de la Lasta Batalo: “Ne plu ni ludas”. Post jaroj ili kunvenas en gastejo kaj dum la manĝo ili fratiĝas. Laŭte ili eldiras tion, kion la aŭtoro per la teatraĵo volas diri: “Denove do tie, kie ni estis antaŭ la milito” . . . neniun veron oni povas elbatali . . . ĉiu kredas sian eminentan di-sinjoron, sed ne kredas al alia homo, ke tiu ankaŭ kredas je io bona. Homoj unue kredu al homoj kaj la cetero jam venos . . .

La romano evitas la tradiciajn imagojn pri romanoj. La aŭtoro uzis diversajn ĝenrajn elementojn, atencis la tradician konstruon de romano. Li uzis felietonon, riportojn, groteskojn. Tial li prezentis buntan kalejdoskopan bildon de la socio. La formo estas funkcia. Ĝi estas mesaĝo pri homeco, esprimas kredon pri homo, pri ordinaraj homoj. Li parolas pri tio, kio malutilas al homoj, kio pelas ilin en militon, kio starigas ilin kontraŭ sin . . .

2015-01-03

František Kožík (1909-1997), ĉeĥa verkisto

František Kožík "estis populara ĉeĥa verkisto, granda subtenanto de Esperanto, aŭtoro de historiaj kaj biografiaj romanoj".

En Esperanta traduko aperis:

Poeto ne mortas, antologieto, tradukis Jiří Karen, 1984.

Lumo en tenebroj, romano pri Komenio, tradukis Zdeněk Rusín kaj Miroslav Malovec, 1992 (kun aldono el la verkoj de Komenio). Recenzo: Esperantista kontribuo al la jaro de Komenio de Nikolaj Stepanov.

La plej eminenta inter Pierotoj, romano pri Jean-Gaspard Debureau, tradukis Jiří Karen kaj Josef Vondroušek. Tyresö: Inko, 2001.

Atentu ankaŭ:

Jan Amos Komenský (Komenio)(1592-1670)

2014-06-03

Ladislav Podmele / Jiří Karen

Mia konatiĝo kun Ladislav Podmele okazis per lia aliĝo al Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO), faka asocio kiun mi kunfondis en 1987.

Tiutempe aktivis Filozofia Asocio Tutmonda kaj aperis ties revuo Simpozio. Tie mi trovis:

"Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko" de Ladislav Podmele (Simpozio, n-ro 3, marto 1984, p. 26-29)

Podmele estas konata kiel poeto, en la ĉeĥa kaj en Esperanto, sub sia plumnomo Jiří Karen. Jen bazaj informoj kaj omaĝpaĝo:


Jiří Karen - Vikipedio

Jirí Karen (OLE)

Jiří Karen (1920-2000) 

Jen detala nekrologo: Forlasis nin poeto Jirí Karen (Starto 3/2000 (194))

Podmele/Karen aktivis pri aliaj planlingvaj projektoj. Unu estas variaĵo de Interlingvao. Alia estis interslava planlingvo Mežduslavjanski Jezik. Jen pluaj informoj en la angla lingvo:

Pan-Slavic Language

(Tiuteme rimarku ankaŭ esperantido Neposlava.)

Jen tre interesa, legenda pritrakto fare de Probal Dasgupta tiesbloge, kiu poste aperis en Beletra Almanako #19:

Mukur: _Flugilhava ŝtono: la poezio de Jiří Karen

 

2011-03-17

Karel Čapek & Esperanto (4)

Karel Čapek en Vikipedio listigas esperantajn tradukojn eldonitajn kaj ne eldonitaj. Laŭ la librokatalogo TROVANTO de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Aŭstria Nacia Biblioteko, estas eldonitaj pluaj volumoj.

Noveloj [Ĉe rotacia presmaŝino. Tujbranĉo], de K. M. Čapek-Chod; trad. kaj eld. Moraviaj Esperanto Pioniroj. Olomouc: Moraviaj Esperanto Pioniroj 1934. 85 p.

Pri malnovaj leteroj; El "Kritiko de vortoj", en Kolora kalejdoskopo: elektitaj tradukaĵoj de Miloš Lukaš (Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1977), p. 49 - 51, 64.

Naŭ fabeloj kaj unu pezaldone; Pri la solimana princidino; La dua rabista fabelo; Milito kontrau salamandroj; X avertas; en Ĝojoj de mia vivo: elekto el tradukaĵoj de Josef Vondrouŝek Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1984), p. 35-67.

Pri libreto listita kaj en Trovanto kaj en Vikipedio, kiu estas la sama en mia posedo, jen detaloj.

Karel Čapek [Unu el reprezentantoj de la ĉeĥa literaturo kiel fenomeno universale homa; Antologieto el lia verkaro kun konciza priskribo de lia signifo, biografio kaj bibliografio]; kunlabore kun Societo de Fratoj Čapek enhave preparis Jiři Karen [pseŭd. de Ladislav Podmele]; esperantigis Josef Vondroušek.  Prago: Ĉeĥa Esperanto-Asocio / Panorama, 1987. Paco: Literatura suplemento, 1987, n-ro 1. 32 p.

Jen la enhavo:

Pri signifo de Čapek-verkaro kaj la personeco / Jiři Opelik (2-3)
Biografio de Karel Čapek kaj liaj verkoj / František Burianek (3-5)
Karakterizaĵo de l'enhavo kaj tendencoj en la verkaro de fratoj Čapek kaj nome de Karel Čapek ĝis nun ne tradukita Esperanten [resumoj] (5-13)
Fragmento de la romano, kiu ankoraŭ ekzistas en manuskripto "Konferenco en Vaduco" (13-15)
Afero Makropulos (1922), teatraĵo. Fragmento el la tria akto. (15-17)
El Vivo de Insektoj. Fragmento el la unua akto. Papilioj. (17-19)
Fragmento el Granda Polica Fabelo (20-21)
Fragmento el al romano Hordubal (22-24)
Fragmento el la romano Meteoro (24-25)
Fragmento el la romano Ordinara Vivo (26-27)
(Plu pri tradukoj en Esperanto: 28-31)
Klarigoj (32)