Mi ne scias kiam komencis tradicieto de satiroj de la Esperanto-movado fare de esperantistoj. Mi ne volas nombri ĉiujn. Mi volas distingi inter mildaj pilkoj pri mankoj de Esperantistoj, kaj seriozaj mokoj. Specimeno en milda kategorio estas:
Estas mi esperantisto de Julio Baghy
Ĉi tiun poemon oni eldonis sub titolo Verda Stelo sur la brusto en la poemaro La Vagabondo Kantas en 1937.
Mi amuziĝis pri ĉi tio antaŭ pli ol 40 jaroj. Multajn jarojn poste, mi ridegis pri kelkaj scenoj en romano eldonita en 1936; rigardu mian recenzon:
Recenzo: Emba, "Maria kaj la Grupo"
Oni trovas kelkajn pli sovaĝajn mokojn ĉi tie. Elstaras la jena:
La prezidanto aperis ĉe la pordo de la malgranda ĉambro kaj kunfrapante la manojn, laŭte kriis:
— Gesamideano, mi petas la gvidantaroj, ke bonvolus veni por komenci la kunsido.
— Kion diris tiu ĉi maljuna simio? — demandis la najbarino de la ruĝa knabino flustre.
— Mi komprenis nur tion, ke li invitis iujn, ĉar tiu malsaĝulo parolas ĉiam nur Esperante. Li kredas, ke ankaŭ ni estas same malsaĝaj, kaj ellernos tiun ĉi lingvomiksaĵon, kiu neniam estos alio, ol slango por duonidiotaj idealistoj.
Sed ni konsideru aktualajn specimenojn de la plej mokema speco.
Ŝajne la fulmocelo aktuala estas la ridinda spektaklo de la sinpufa klaŭno
Gorgio Silfer kaj ties pseŭdoregno
Esperanta Civito. Mi dubas ĉu mi povus kolekti ĉiujn ĉi-rilatajn rikanojn, do mi citos nur kelkajn.
Ekzemple, estas la majstroverko
La Majstro kaj Martinelli de Jorge Camacho, havebla plurloke inkluzive de
Project Gutenberg.
Mi antaŭe blogis pri la
Esperanta Respubliko. Ĝi estas alternativo por rifuĝantoj el la silfera
Esperanta Civito. Jen priskribo de la blogo:
Blogo de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo!), la plej nova fantoma kaj virtuala institucio por la Esperanta Malpopolo. Ne hezitu aldoni vian nomon kaj deziratan postenon al la listo de Novaj R-anoj (t.e. Respublikanoj)
Mi mem havas postenon en la estraro: Ministro pri Klitorlekado.
Sed la plej freŝa, sovaĝa, kaj ridiga mokejo estas la blogo
Livera Folio, kiu laŭpromese "liveras la plej freŝajn novaĵojn".La unua afiŝo aperis en januaro 2010 kaj la plej ĝisdata en septembro 2010. Troviĝas ankaŭ ligoj al
Twitter, el kiuj la plej freŝa aperis en septembro:
Oni aŭkcios la lastan neŭronon de Giorgio Silfer.
Oni nepre instigu ĝisdatigon de ĉi tiu nemalhavebla informilo.