2009-10-13

Ĉu Judismo aŭ Daoismo?

Born to Kvetch: Yiddish Language and Culture in All of Its Moods [Naskite por Plendaĉi: Jida Lingvo kaj Kulturo en Ĉiaj Humoroj] de Michael Wex elstaras sur la bretoj de usonaj librovendejoj. La titolo estas nerezistebla. Mi ne scias ĝuste kial, kvankam mi povas diveni, kial la temo de plendaĉado estas tiel forte ligata kun judeco, fakte elstara temo en amaskulturo. Kompreneble, estas multaj libroj, gazetoj, ktp. kiuj dependas de diversaj stereotipaĵoj por komikaj celoj. Ekz.:

David M. Bader, Zen Judaism: For You, A Little Enlightenment [Zen-Judismo: Por Vi, Iomete da Enlumiĝo]. Enestas la kutimaj stereotipoj, sed mia favorata saĝero estas la jena:

La Dao ne parolas.
La Dao ne akuzas.
La Dao ne tendencas.
La Dao nenion antaŭsupozas.
La Dao postulas nenion de aliaj homoj.
La Dao ne estas juda.
Nu, la judan vojon mi preferas.