Showing posts with label Jules Verne. Show all posts
Showing posts with label Jules Verne. Show all posts

2017-04-17

2014-09-17

Jules Verne & Esperanto (4): Esplorvojaĝo

Jules Verne, "Esplorvojaĝo," traduko de Voyage d'étude fare de István Ertl, Franca Esperantisto, n-ro 452, aprilo 1994, p. 3-36, & p. 2, 38-40 pri Jules Verne & Esperanto.

Pluaj informoj troveblas en antaŭaj afiŝoj. Ĉi-okaze mi diskutas la tradukon mem. La nefinverkita romano konsistas el 5 ĉapitroj; la 5-a estas nur fragmento. Esperanto rolas jam komence de la romano. Afiŝo ĉe Libreville ("ĉefurbo" de franca Kongo) pri pasaĝerŝipo aperas.
"La tekston de la afiŝo ĉiuj komprenis pro tio ke ĝi estis en Esperanto, la internacia lingvo tiutempe pli kaj pli disvastiĝanta inter la popoloj de Centra Afriko." [p. 3]
La kapitano prezentas kvin eminentulojn; la lasta nomita estas S-ro Nicolas Vanof, delegito de la Internacia Esperantista Societo [4].

Iom poste okazas festeno. Indiĝenaj ĉefoj aldonis sn al interparolado "kiam ĝi flugis en la lingvo Esperanta" [8].

Ĉapitro 2a donas historian fonon de la Franca Kongo, ekz. menciante esplorojn fare de eŭropanoj.

En ĉapitro 3a ni trovas priskribojn de la ĉefaj ĉi-rakontaj esploristoj. Do aperas longa pritrakto--fakte duono de la  ĉapitro-- de Esperanto, la movado, kaj Nicolas Vanof, "membro de Touring Club kaj delegito de la Esperantista Kongreso". Troveblas favora komparo de Esperanto kontraŭ Volapük. Konstateblas, ke Esperanto floras en ĉiuj landoj; Francio plej kontribuas al la sukceso. Do Vanof partoprenas por determini la progeson de Esperanto en kolonio Franca Kongo, inspirite de gazeto "Belga Sonivolo" (en realo Belga Sonorilo). Li konvinke propagandas al la kunvojaĝantoj la eventualan neceson lerni Esperanton. [p. 22-26; vidu ankaŭ piednotojn 28-36 ĉe p. 36.]

 Ĉapitro 4a temas pri lastaj preparoj por la esplorvojaĝo. Okazas debato pri rajtigo de voĉdonrajto de la indiĝenoj en Parlamento. En tiu debato oni konsideras la supozatan nivelon de civilizacio en Kongo kompare al tio de aliaj francaj kolonioj. Iu timas eventualan partoprenon de kanibaloj en Parlamento. [29-31]  Vanof funkcias kiel interpretisto inter la francoj kaj afrika ĉefo, ĉar la sola komuna lingvo estas Esperanto inter li kaj la ĉefo. [31] Vanof partoprenas la lastan kunvenon antaŭ ol foriro [33].

Oni komencas la esplorvojaĝon en la nefinverkita ĉapitro 5a, kie la rakonto haltas.

Sekvas notoj. La kuna eseeto interalie mencias la instigan influon de La Belga Sonorilo al Verne.

Do jen resumo de la rakonto rilate al Esperanto. Vi devos se eble legi la rakonton mem por aliaj detaloj, aŭ instigi reeldonon de la traduko en akirebla eldonaĵo, ekz. ĉe Mondial / Beletra Almanako.

2014-07-08

Jules Verne & Esperanto (3)

Jules Verne, ĉu rasisto?

Kompreneble ne, tia racia, teknikeca, fikciema menso ne povas esti rasista, sed eble iom tro fantaste realisma. Ŝajnas ke la lasta verko de Jules Verne, bedaŭrinde ne finskribita pro morto estis Esplorvojaĝo, ĝuste vojaĝo en Afriko, kie tiam multaj homoj parolis Esperanton kun la fama Nicolas Vanof (eble avo de Giorgio Silfer, ĉu ne?). Tiam oni ne parolis pri rasismo (en 1905) sed la realismo ne bezonus, esti tiom reala, ĉar J. Verne ne hezitis (paĝo 12) tiel priskribi la tribojn, “ . . .m’fana aŭ pauena, raso grava, sed bruema, mensoga, rabema, tute ne fidinda.” Kiu dirus tion nuntempe nepre estus kondamnita je morto precipe de tiuj kiuj estas fanatike kontraŭ mortpuno! J. Verne eĉ diris (paĝo 23) ke la “kunmetaĵoj eble taŭgus por la saksaj rasoj, sed jam la latinaj rasoj ilin ne komprenas.” Povraj latinidaj esperantistoj!

Ankaŭ por J. Verne universaleco, estas malfacila, ekz. paĝo 31: “Mi ripetas ke ekzistas ankoraŭ kanibaloj en iuj kongaj triboj; venkintoj volonte manĝas venkitojn. Kaj kion vi dirus se—kiel ja povus okazi—la universala voĉdonado sendos unu aŭ du hommanĝantojn al la. Parlamento?” kaj li aldonas: “. . . eĉ se ne fizike, sed ja morale—la politikaj grupoj foje voradas tie unu la alian kun apetito!”

Komitatanoj de Universala Esperanto-Asocio — Atenton!

FONTO: Ledon, Gilbert. “Preter la kuracoservo”: sekcio “Jules Verne, ĉu rasisto?”, La Kancerkliniko, n-ro 93, januaro-marto 2000, p. 27.

2014-06-10

Jules Verne & Esperanto (2)

Kiel mi menciis en ĵusa afiŝo, Jules Verne subtenis Esperanton, tiel spirite esperantisto. Jen pluaj eseoj ĉi-teme:

"Jules Verne esperantisto ! Universala lingvo por sentempa verkaro…" de Lionel Dupuy, elfrancigis Vincent Charlot, SAT-Amikaro, 2009

Nia trezoro: Jules Verne de István Ertl, La Ondo de Esperanto, 2013, № 2

Ertl priskribas la tutan aferon, inkluzive de la nefinverkita, lasta romano de Verne, Voyage d’études (Esplorvojaĝo).

Jules Verne: Esplorvojaĝo & Esperanto

Jen interesega eseo:

"Jules Verne kaj Esperanto (la lasta romano)" de Abel Montagut, en Beletra Almanako, n-ro 5, Junio 2009, p. 78-95.

Verne (1828-1905) postlasis manuskriptojn de nefinitaj fikciaĵoj, interalie Voyage d'étude (Esplorvojaĝo).

Voyage d'étude temas pri vojaĝo en Kongolando ĉirkaŭ jaro 1900 en kiu oni utiligas Esperanton kiel interlingvon.

Kune kun aliaj postlasitaĵoj ĝi estis finfine eldonite en 1993 en libro
San Carlos et autres récits inédits.

Oni trovas indikojn en verkoj de Verne pri lia intereso pri artefaritaj lingvoj. En 1903 Verne fariĝis honora prezidanto de ĵus fondita Esperanto-grupo en Amiens. Montagut detaligas la rilaton.

Montagut priskribas la enhavon de la romano. Esperanto ludas rolon de egaligo inter afrikanoj kaj koloniistoj. Verne komencis la verkon en 1903. Kial li ne finverkis ĝin? Post ampleksa esploro, Montagut konkludas, ke la kaŭzo estis raportoj pri la krimoj kontraŭ la indiĝenoj de la belga Kongolando kaj demandoj pri koloniigo de la franca Kongolando. Verne celis versimilecon en siaj verkoj. Montagut argumentas, ke Verne planis reverki la manuskripton, enmetante en ia formo la negativan flankon de koloniigo. Kion Verne farus pri Esperanto en reviziota romano? Lia filo, Michel Verne, reverkis manuskriptojn de la patro. Ĉi-kaze, la originalo fariĝis eldonita rakonto L'Étonnante Aventure de la mission Barsac (1919) (anglalingve: The Barsac Mission), sen ajna mencio de Esperanto.

Voyage d'étude aperis en Esperanto, en gazeto ne plu viva:

"Esplorvojaĝo" tradukis István Ertl, Franca Esperantisto, n-ro 452, aprilo 1994, p. 3-36, el tuta tiutema numero, 40 p.

Ertle plendis ke lia traduko poste estis ŝtelita kaj pirate eldonita:

Piratoj sur la verda maro, Intervjuo al István Ertl, en La Ondo de Esperanto, 2001, № 4

Mi opinias, ke la historia valoro de ĉi tiu afero gravas, ke oni, prefere Beletra Almanako aŭ ties eldonisto Mondial, reeldonu ĉi tiun tradukon por ke ĝi estu facile kaj legitime havebla al la tuta esperantistaro.

Finfine aperis anglalingva traduko, Fact-Finding Mission, en antologio Vice, Redemption, and the Distant Colony, tradukita de Kieran O’Driscoll, en serio The Palik Series, de obskura eldonisto BearManor Fiction. Jen pluaj informoj:

Editorial — The Verne Translation Renaissance Continues de Arthur B. Evans ĉe Verniana

Translating Verne: An Extraordinary Journey de Teri J. Hernández, Science Fiction Studies, XXXII: 1, #95 (March 2005): 142-149.

2014-05-16

Science fiction, utopia ... & the Hungarian contribution

Here is my 10th podcast, recently recorded:

5/6/14 Science Fiction, Utopia, and the End of Imagination (1)  (57:57) 
I tell a story interweaving the developments in ideas of utopia, dystopia, and in science fiction from the 16th century to the future. I briefly discuss the utopias of the 16th and 17th centuries and the proto-science fiction of the 17th and 18th centuries. The bulk of my presentation focuses on the 19th century, in which science fiction takes shape, new utopian prospects arise, dystopian scenarios emerge, and the future is invented. I begin the story of true science fiction with "Frankenstein" (1818) and continue with developments in France and the USA, with an excursion into futuristic works from Hungary. I discuss key roles played by Jules Verne, Edgar Allan Poe, and Edgar Page Mitchell. I review the history of time travel fiction prior to and including H. G. Wells. I then summarize developments in utopianism. Towards the end of the 19th century dystopian works appear. Wells' "The Time Machine" (1895) marks a historical turning point, as do his other science fiction and futuristic works. Finally, I review key dystopian works covering the years 1920-1970.
The Hungarian literary contribution does not play a sizable role in my podcast, but others would neglect it completely. I mention the historical significance of Imre Madách's The Tragedy of Man (Az ember tragédiája, 1861), Mór Jókai's The Novel of the Next Century (a.k.a. A Novel of the Coming Century; A jövő század regénye, 1872), and Sándor Szathmári's Voyage to Kazohinia (in English, 1975, 2012; in Hungarian, first (censored) edition, Kazohinia (Gulliver utazása Kazohiniában), 1941; in Esperanto, Vojaĝo al Kazohinio, 1958) and Maŝinmondo (Machine-World, in Esperanto, 1964).

2013-07-04

Sciencfikcio & fantasto en Beletra Almanako (2)

Mi jam blogis anglalingve pri rumana sciencfikcio kaj la tradukita novelo "Ĉio en ordo" de Victor Martin kiu aperis en Beletra Almanako #4 (feb 2009), speciala numero pri scienfikcio, fantasto, kaj fabeloj.

La koncerna numero inkluzivas originalan prozon, tradukitan prozon, tradukitan komikson, tradukitan poezion, eseojn, recenzojn, enkondukon, kaj bildojn.

Mi komencis je la eseoj kaj recenzoj. Interesas min precipe sciencfikcio & utopia literaturo, ne fantazio (Harry Potter, Mastro de la Ringoj). Do plej interesas min:

  • "Esperanto, la fantasta lingvo" de Liven Dek 
  • "Per kio estas pavimita la vojo al la Paradizo?" de Luiza Carol (pri serio utopia de eldonejo Bero)
  • "Sciencfikcia bankedo" de A. Giridhar Rao (pri Sferoj 10)
La kontribuo de Liven Dek estas fakte prelego el 1994, kaj komencas per resumo de la trakto de la lingvoproblemo en sciencfikcio.  Robert Devereux (1978) trovas la sciencfikcian literaturon manka en konvinka solvo de la lingvoproblemo. Esperantisto Bernard Golden (1985) klasifas la diversajn solvojn. La lasta solvotipo menciata estas planlingvo. Sekvas pluraj ekzemploj de pritrakto de Esperanto en sciencfikciaj verkoj. Kelkaj verkistoj estis mem esperantistoj, ekz. Philip José Farmer kaj Harry Harrison. En la lasta, nefinita romano de Jules Verne rolis Esperanto!

Post mallonga mencio de diversaj tradukoj en Esperanto sekvas pritrakto de pluraj originalal sciencfikciaj kaj utopiaj verkoj en Esperanto. Temas pri aŭtoroj Hyams, Teo Jung, Hindrik J. Bulthuis, James Denton Sayers, Sándor Szathmári (p. 87), Jan Fethke/Jean Forge, István Nemere, John Francis, Konisi Gaku.

La klopodoj de Grupo Nifo kaj la eldonserio Sferoj estas pritraktataj, ankaŭ la eldonpolitiko kiu evitas efektivan cenzuradon de kontribuoj. La aŭtoro mencias ankaŭ revuon Literaturan Foiron, eldonejon Impeton, kaj elstaran epopeon Poemo de Utnoa de Abel Montegut.

La verkoj en utopia serio de eldonejo Bero estas:
  • Rigardante malantaŭen (en la jaro 2000) de Edward Bellamy 
  • Klaŭstralio de István Bejczy, tradukis István Ertl
  • La lando de la blinduloj de H. G. Wells
  • La tempo-maŝino de H. G. Wells
  • La dormanto vekiĝas de H. G. Wells
Fakte, nur Klaŭstralio estas tute nova afero; la ceteraj estas reeldonoj. Sekvas resumoj de la kvin romanoj.

Sferoj 10 estas volumo da originalaj verkoj, resumitaj de Rao. Enhavtabelo troveblas ĉe Vikipedio.

Denove, jen mia gvidilo:

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

2013-05-26

Sciencfikcio en Esperanto (1)

Stanislaw Lem (1921-2006)
"La geniulo pensas kaj kreas, la ordinarulo efektivigas, la stultulo uzas kaj ne dankas." — K. Prutkov

Estas longa historio de sciencfikcio originala kaj traduka en Esperanto. De tempo al tempo aperas eseoj pri la temo. Estas organizoj kiaj Grupo Nifo, and antologioj kiaj la 10 volumoj de Sferoj. Mi blogis pro sciencfikciaĵoj ĉi-bloge. Tamen mi ne scias, ĉu ekzistas plena bibliografio aŭ superrigardo ĉi-tema en Esperanto. Eble kulpas mia nescio, eble restas bezono por plena dokumentado. Do mia unua paŝo estas la jena gvidilo:

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Mi kompilis ĉi tion post kompilo de simila afero en la angla lingvo, kiu respondas al miaj specifaj esploroj:

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Ĉi tia lastatempa priokupo devenas de mia laboro pri la hungara esperantista verkisto Sándor Szathmári, kiu ampleksiĝas al la beletra kaj intelekta historio de Hungario, la historio kaj teoriumado pri utopioj, kaj la historio kaj teoriumado pri la futuro kaj pri sciencfikcio. Kompreneble, superrigardo de la tutmonda sciencfikcia fako estas tro granda por unu persono, kaj la fako en Usono estas giganta sen konsideri la ceteran mondon, sed ĉu ne esperantistoj surprenu ian perspektivon pri kompara analizo de la disvolviĝo de sciencfikcio tra la mondo en diversaj landoj kaj lingvoj? Ĉu ni povas konstati ion ĝeneralan pri originalaj Esperantaj verkoj, aŭ pri la elektoj kaj procento de tradukoj el diversaj naciaj lingvoj? Kiuj tradukitaj verkoj legeblas en Esperanto sed ne ekz. en la angla? Kion oni konstatu pri la utiligo de Esperanto en nacilingvaj sciencfikciaj verkoj?

La artikolo pri sciencfikcio en Vikipedio estas nur ĝermo. Per Sferoj - Vikipedio oni povas aliri la enhavtabelojn de la volumoj de Sferoj.

Esperantisto Don Harlow verkis anglalingve pri sciencfikcio kaj Esperanto:

Esperanto and Science-Fiction: Appendix 2, from The Esperanto Book by Don HARLOW

Mi legis multe da sciencfikcio kiel infano kaj dekumulo, plejparte, mi kredas, la klasikajn aŭtorojn kiuj aperis antaŭ la tiel nomita "New Wave" (Nova Ondo) de la 1960aj jaroj. Dum la pasintaj kvar jardekoj mi legis malmultajn verkojn krom tiujn de mia eventuale favorataj aŭtoroj Samuel R. Delany kaj Stanislaw Lem. Laŭ mia scio, ne ekzistas traduko el Delany en Esperanto, sed ja ekzistas pluraj tradukoj de verkoj de Lem: konsultu la sekcion pri Lem en mia gvidilo.

Mia aktuala intereso devenas de miaj interesoj pri Szathmári kaj pri la sciencfikcio de la 19a jarcento (la jarcento de la ekektiva nasko de la ĝenro). Lastatempe mi esploras la teoriumadon pri la ĝenro, plejparte en malnovaj numeroj de la mirinda gazeto Science Fiction Studies (1973- ).

Do ĉu ekzistas teoriaj studoj en Esperanto? Antaŭ kelkaj tagoj mi trafosis mian Esperanto-arkivon, kaj interalie trovis miajn nelegitajn du volumojn de Antologio de fantastikaj rakontoj de sovetaj verkistoj (1986). Kelkaj eroj de la 1a volumo troveblas jene: Fantastiko. Komence en la volumo estas eseo: la jena afero interrete estas pli plena kaj bone organizita ol la presita versio:

Pritakso de fantastikaj verkoj de Ju. Muraŝkovskij

Komencas la eseon citaĵoj el Marx kaj Prutkov (vidu supre). La aŭtoro unue dividas popolrakontojn de fantasto, kiun li difinas jene: "ni opiniu fantastiko tian specon de beletro, kien nerealaĵoj estas enigataj konscie por atingi konkretajn celojn." Tamen, praepoke fantasto ne distingiĝeblas de scienco kaj teologio. Muraŝkovskij mencias la komencon de modernaj utopioj de More kaj Campanella kaj la satirojn de Swift kaj Rabelais. La eksplodon de scienco akompanas kontraŭdiro inter scienco kaj popola kompreno, kiun solvas, laŭ Muraŝkovskij, la apero de Jules Verne. Evidentiĝas tamen sociaj kontraŭdiroj . . .
sed plene dediĉis sin al evidentigo kaj fantazia solvo de sociaj kontraŭaĵoj la angla verkisto H. Wells. Estas, tamen, rimarkinde, ke scienco kaj tekniko estas ne malpli grava elemento de liaj verkoj, ol la sociaj problemoj.
Reliefiĝas la futurologia funkcio de la fantastiko. Finfine Muraŝkovskij difinas la fantastikon:
Fantastiko estas tia ĝenro de beletro, en kiu fantaziaj, nerealaj aŭ ne tuj realigeblaj objektoj kaj fenomenoj okupas decidan lokon, sen kiuj la priskribata situacio ne okazus, aŭ okazus tute alie.
Muraŝkovskij kritikas sovetian beletron, kiu tro distancas de la vivo, do beletro apartas de scienco. Nur la fantastiko kapablas ilin kunligi: "Ĝuste kaj nur en ĝi kunas la arto kaj scienco." Do en ĝi estas beletra funkcio, scienca funkcio, kaj superfunkcio.

En la tria parto de la eseo, Muraŝkovskij konsideras ĝenrajn skemigojn. Li "proponas uzi por «science-fiction» la «sciencan fikcio»-n, por «fantasy» – la «fantasto»-n, kaj por la tuta ĝenro – la «fantastiko»-n." Li prezentas la klasigojn de G. Gureviĉ kaj P. Amnuel. Li eksplikas la kategoriojn laŭ la skemo de Amnuel:
  1. scienc-teknika fantastiko
  2. populariga fantastiko
  3. filozofia fantastiko
  4. historia fantastiko
  5. soci-utopia fantastiko
  6. soci-averta fantastiko
  7. pamfleta fantastiko
  8. psikologia fantastiko
  9. paradoksa fantastiko
  10. humura, satira fantastiko
  11. simbola fantastiko
  12. aventura fantastiko
Kompreneble, la aŭtoro diskutas plurajn sovetiajn kiel aliajn verkistojn. Interalie li asertas, ke "Sovetiaj verkistoj tre malofte uzas malutopion". Mi rimarkas menciojn de verkistoj favorataj de mi: Lem, Vonnegut, kaj William Tenn.

En la 4a parto de la eseo la aŭtoro pritraktas fantastikajn ideojn. Li prezentas skemon de bazaj ideoj:
  1. Ekzisto de aliaj intelektaj estaĵoj en nia mondo:
    a) dioj, diabloj;
    b) delfenoj, septopodoj;
    c) aliplanedanoj.
  2. Vojaĝoj en aliajn lokojn:
    a) nemalkovritaj insuloj;
    b) kosmo;
    c) paralelaj mondoj, kontraŭmondo.
  3. Artefaritaj estaĵoj kaj homoj.
  4. Ŝanĝo de ecoj.
  5. Vojaĝo laŭ tempo.
  6. Maŝino por malkovroj.
Li pritraktas la problem de la eventuala elĉerpiĝo de ideoj. Tamen, novaj ideoj ne nepras:
Necesas, tamen, atenti, ke por certaj subĝenroj novaj ideoj ne tiom bezonatas, ekzemple por la filozofia, psikologia, humura. Tiaj verkistoj, kiel fr. Strugackij praktike neniam uzis pli ol surfacajn ideojn, ofte eĉ simple ideojn de aliuloj. Tio, tamen, ne malhelpas al ili brili en psikologia aŭ humura subĝenroj, ankaŭ en la pamfleta kaj simbola. Sed kiam ili provas la fortojn en scienc-teknika subĝenro, tio aspektas neserioze.
Muraŝkovskij kritikas sciencan nekompetencon en la konstruado de sciencfikciaj verkoj, kaj pritraktas specimenojn de tio, kion ni en Usono nomas "mondkonstruadon". Li analizas la subĝenron tempovojaĝadon.

Jen skemo por pritaksado de verkoj:
  1. noveco;
  2. konvinkeco;
  3. homscia valoro;
  4. arta valoro;
  5. subjektiva kriterio.
Muraŝkovskij detale ellaboras ĉi tiujn kriteriojn kun ekzemploj. Li kalkulas poentojn je diversaj faktoroj kaj rangas verkistojn.

Mankas al mi familiareco pri Muraŝkovskij kaj pri la sovetia politika kaj ideologia kunteksto en kiu li funkciis, do pri ia konstatenda subteksto de la eseo. La eseo estas tre interesa, kaj mi esperas ke, se ne jam ekzistas aliaj kompareblaj superrigardoj en Esperanto, aliaj progresigos tiun entreprenon.