Showing posts with label hierarkio. Show all posts
Showing posts with label hierarkio. Show all posts

2012-06-25

Kontraŭ Rasismo kaj Behineco

Enestas en miaj malnovaj numeroj de Sennacieca Revuo multaj rimarkindaj artikoloj, ankaŭ la jena. Surprize, meze de bonega analizo pri rasismo, mi trovis referencon al Sándor Szathmári. Jen ĉerpaĵo.



Tiu infana naiveco estas amuza, sed ĉu ni, plenkreskuloj, estas malpli naivaj? Ĉu ne ankaŭ ni pli malpli konscie supozas, ke certaj kategorioj de homoj ĝuas specialajn kapablojn, kiuj metas ilin ekster kaj super la ordinaran homaron? Ĉu ni ne forgesas ofte, ke ankaŭ ili estas submetitaj al la plej humilaj fiziologiaj bezonoj?

En sia verko “Vojaĝo al Kazohinio”, S. Szathmari tre bone kritikas kaj karikaturas tiun tro kutiman pensmanieron. La priskribo de li farita pri la vivo ĉe la Behinoj kruele prilumas la malvirtojn de nia socia vivo. Ĉe la Behinoj ekzistas absoluta tabuo, kiu malpermesas paroli pri la bezono manĝi kaj pri la nutraĵoj (kiujn oni dece nomas, per kaŝvorto, la spiritualaĵojn). Sed se oni kelkfoje honte konfesas, nur per aludo, ke manĝi estas neceso, al kiu oni submetiĝas pro la malforteco de la homa kondiĉo, oni tamen neniam konsentas agnoski pri la ekzisto de tiu bezono rilate la Betikojn. (Tiuj Betikoj konsistigas klason, ĉu de pastroj, ĉu de filozofoj, ĉu de altrangaj ŝtatoficistoj, laŭ la interpretado de la leganto). Oni do en tiu lando kredas sincere aŭ ŝajnigas kredi, ke la Betikoj tute ne bezonas manĝi. Iun tagon, la rakontanto, kiu furioziĝas pri tiu hipokriteco, krude deklaras, ke homo—eĉ se li estas Betiko—ne povas vivi ne manĝante. Kaj pro tio tribunalo kondamnas lin, ĉar li insultas la Betikojn.

Kvankam ni ne estas Behinoj, ĉu ni tiel malsame kondutas? Ĉu multaj homoj ne opinias, ekzemple, ke nepre instruisto ĉion scias aŭ ke nepre profesia soldato estas heroo, kiu neniam sentas timon? Estus maldece diri la malon. Eĉ diri, ke juĝisto eraris, estas ne nur maldece sed danĝere, ĉar la leĝo tion malpermesas kaj persekutas.

Tiu mensa sinteno havas do kompensan kaj simetrian flankon. Se oni kredas pri supereco de iu socia grupo, oni konsekvence kredas pri malsupereco de aliaj. Kaj tio kreas kvazaŭ specon de revenĝo.

FONTO: Michaud, Roger (21.370). “Pri rasismo, konscia kaj nekonscia,” Sennacieca Revuo, n-ro 97, 1969, p. 1–6. Ĉi tiu citaĵo: p. 4.

2011-02-02

Imagataj Komunumoj: Lingvoj sanktaj, naciaj, artefaritaj

En la jenaj du paragrafoj troviĝas la esenco de la tezo de Benedict Anderson:

Sacred Languages & Hierarchies vs. Vernaculars & Imagined Communities by Benedict Anderson
(t.e. Sanktaj lingvoj & Hierarkioj k. Popolaj Lingvoj & Imagataj Komunumoj, citaĵo el libro Imagined Communities)

Iam mi tradukos la tutan ĉerpaĵon. Nun mi tradukas nur interkrampan frazon:

Kontrastu la prestiĝon de ĉi tiaj pramondaj lingvoj, domine super ĉiuj popollingvoj, kun tio de Esperanto aŭ Volapük, kiuj situas inter ili, ignorataj.
Tamen, la citaĵo ne temas pri artefaritaj lingvoj, sed pri la diferenco inter la rolo unuflanke de antaŭmodernaj imperioj kun ties sociaj hierarkioj, kleraj elitetoj kaj lingvoj supozataj sanktaj (latina, sanskrita, ktp.) kaj enkadrigitaj en kosma ordo, kaj aliflanke, modernaj imagataj komunumoj kies naciaj limoj, intelektuloj, kaj lingvoj okupas horizontalan ne vertikalan konceptan spacon.