Showing posts with label estetiko. Show all posts
Showing posts with label estetiko. Show all posts

2017-04-23

Moskva skolo de originala Esperanto-poezio

Moskva skolo de originala Esperanto-poezio de Nikolao Gudskov:

Mi iom konas ruslandajn kaj sovetuniajn esperantistajn verkistojn, sed mi ne sciis pri iu Moskva skolo. Gudskov resumas la historion de esperantistaj verkistoj en Moskvo kaj skizas la trajtojn de la t.n, skolo. Lia eseo konsistas el sep sekcioj:

1. Premisoj
2. Impeto de la 60-aj
3. Maturiĝo
4. Moskva literatura Esperanto-klubo
5. "Cerbe kaj Kore" [revuo]
6. Ĝeneralaj trajtoj de la skolo
7. Listo de poetoj, apartenantaj al Moskva skolo
Jen la fina sekcio:
   1) "Protoperiodo" – poetoj, vivintaj kaj verkintoj ĉefe antaŭ la 1960-aj jaroj. Georgo Deŝkin, Nikolaj Hohlov, Aleksandr Logvin, Nikolaj Nekrasov
        2) Pliaĝa generacio – poetoj, kies ĉefa kreado aŭ poezia maturiĝo okazis en la frua periodo de Moskva skolo, inter fino de de la 1950-aj kaj mezo de la 1980-aj jaroj. Miĥail Bronŝtejn, Konstantin Gusev, Isaak Ĥoves, Ludmila Novikova, Ivan Lubjanovskij, Vladimir Samodaj, Bonifatio Tornado (Boris Tokarev)
        3) Nova generacio – poetoj, disfloro de kies talentoj okazis en kadroj kaj sub influo de MLEK. Griŝo Arosjev, Oĉjo (Oleg) Dadaev, Miĥail Giŝpling, Klara Ilutoviĉ, Valentin Melnikov, Ivan Naumov, Miĥail Povorin, Solomon Vysokovskij
        4) Moskvaj esperantistoj, konstante ne okupiĝantaj pri poezia kreado aŭ tradukado, sed sporade verkantaj poemojn, plejparte prezentante ilin al MLEK-anoj (ankaŭ komencantaj poetoj, kies talento ankoraŭ en sufiĉe evoluis). Viktoro Aroloviĉ, Andreo Jakovlev, Aleksej Besĉastnov, Vladimir Edelŝtejn, Irina Gonĉarova, Nikolao Gudskov, Vadim Ĥmelinskij, Lubovj Motyljova, Arkadij Rjabov, Natalja Soljakova (Barabaŝka), Aron Zisman.
Pli ĝenerale, la retejo temas pri: Moskva Esperanto-klubo"Lev Tolstoj". Literatura paĝo estas subsekcio. Ĉio troveblas en la retejo Moskva Esperanto-Centro.

Cerbe kaj Kore malaperis el la aktiva retpaĝaro, sed jen la numeroj 1998-2000:

Cerbe kaj Kore kaj Cerbe kaj Kore (Don Harlow).

Rigardu ankaŭ:

Cerbe kaj Kore - Vikipedio

2016-03-13

Igor Prokop: "Travel to Faremido"

Igor Prokop
"TRAVEL TO FAREMIDO"
Acryl on Paper / 56x76cm


Igor Prokop naskiĝis en Budapeŝto en 1953. Jen lia pentraĵo "Vojaĝo al Faremido," sendube inspirita de la verko de Frigyes Karinthy. Jen pliaj informoj:

Igor Eugen Prokop: TRAVEL TO FAREMIDO

Krom arto, li studis biologion kaj filozofion, kiuj rilatas al lia artkoncepto.

La ligataj retpaĝoj estas anglalingvaj. Prokop plu diskutas siajn filozofion kaj arton:

Igor Prokop, Amsterdam Art Magazine, 13 ottobre 2015

Mi ne trovis eksplikon pri la artverko aŭ mencion de Karinthy. Tamen Karinthy vivas!

2015-10-03

Sándor Szathmári plu (3)

Mi lastatempe aldonis miaretejen plurajn dokumentojn de kaj pri Sándor Szathmári kaj baldaŭ aldonos pluajn. Jen listo:

Perfekta Civitano = Kain kaj Abel + Maŝinmondo kaj Aliaj Noveloj. La originala bibliografio de Karl Pov estas iomete ampleksigita en la eodono de 1988, sed la kategorigo estas fuŝita. PDF-dosiero de la indikitaj eroj estas ligita al la koncerna retpaĝo, kie mi listigas la novajn bibliografierojn. Mi aldonis aŭ aldonos ilin ankaŭ al mia jam ampleksigita ĉefa bibliografio, kaj eventuale inkluzivos tie ĉiujn nefikciajn esperantaĵojn kaj ceterajn hungarlingvaĵojn:
Mi aldonos ankaŭ fotografaĵojn al mia retejo.

* * *

La komentoj “Pri la stilo de Maŝinmondo” de Giorgio Silfer estas interesaj, sed la argumento de Silfer disfalas, kaj la konkludo ne havas sencon.

Silfer atentigas pri la lertaj strukturo de la rakonto, la dialogado, kaj la lingvaĵo. Laŭ Silfer, la satira valoro de Maŝinmondo estas "eĉ pli profunda ol tiu de Vojaĝo al Kazohinio: la atenta leganto kaptas tie ĉi, ĉefe en la tria parto, la tutan filozofion de Szathmári, kun speciala rilato al la homo."

Silfer asertas, ke la kerno de la filozofio de Szathmári, troveblas en la deklaro: “Kio estas racio? La kredo, ke la ekstera mondo konformas al nia fantazio!” Kvankam Szathmári ne konsciis tion, Silfer trovas ligon inter al Schopenhauer, Pirandello, kaj Einstein--temas pri la subjektivismo, kiu kontraŭdiras la fundamentan objektivismon de Eŭropa kulturo. Nu, la argumento de Silfer estas nekohera kaj obskura ĝis nekompreneblo. Silfer ja aŭdacas fari grandajn komparojn, ankaŭ al Beckett, sed finfine tiom svage kaj senzorge, ke rezultas nur blufado.

 * * *

Bereczki traktas la vivon kaj verkistan karieron de Szathmári kaj lian receptadon en la hungara kaj Esperanta literaturoj. Cititaj estas esperantistoj Miche Duc-Goninaz kaj William Auld. En postparolo de hungarlingva eldono Maŝinmondo kaj aliaj fantaziaj rakontoj Dezsõ Keresztury diras:
La apero de ĉi tiu libro de Sándor Szathmári ĝustigas maljustaĵon. Ĝi ne nur prilumas longe ombritan parton de la tradicio de hungara sciencfikcia literaturo, sed, eĉ se kun iom da malfruo, honoras maljuste ignoritan verkiston. Ĝi konigas pruvon al la hungara publiko pri tio, kion la esperantistaj legantoj jam delonge sciis, nome, ke Sándor Szathmári ne estas "unulibra verkisto".
Szathmári ne ŝatis la etikedon "sciencfikcian". Laŭ Bereczki (1977) nur Karinthy and Babits estis seriozaj verkistoj kiuj verkis sciencfikiciaĵojn, kaj mankas sciencfikcia tradicio hungara.

Fonto de la jena diraĵo de Szathmárine estas menciita:
Mi rigardas lin mia spirita, anima patro. Li estis la unusola hungara verkisto, kiu ne rakontis, sed prezentis and kritikis la realaĵon. Li estis la unua homo, kiu tute komprenis la Kazohinion. (p. 104)
Bereczki detaligas trajtojn de la diversaj eldonoj de Kazohinio, kiujn mi ne memoras legi aliloke. El la cenzurita hungara eldono de 1941 estis forstrekitaj la priskribon de milito (buku) kaj la "tro seksa" interago de Gulivero kaj Zolema. La romano tamen furoris. La dua eldono aperis en 1946, nekripligita kaj ankaŭ kun du novaj ĉapitroj. Enestas klariga ĉapitro la evoluo de pensado estas dividitaj laŭ tri etapoj--de Swift, Madách, kaj Kazohinio. La tria eldono aperis en 1957 sen tiu ĉapitro "Kanto de la povra histriono". La Esperanta eldono de 1958 estas la sama afero kiel la tria hungara eldono. Kvara eldono aperis en 1972, sen aldono proponita de Szathmári sed malakceptita. (Bereczki ne klarigas.)

Bereczki pritraktas la socikritikon kaj satiradon de la romano--pri religio, profitavido, imperiismo, milito, ktp. La konceptoj kazoo kaj kazi kaj la trajtoj de la hinoj kaj behinoj estas klarigitaj. Szathmári severe kritikas ĉiujn fundamentajn trajtojn de la homaro, kun pesimisma konkludo.

Bereczki ne povas akcepti tiun konkludon. La homo ne estas senŝanĝa kaj fakte evoluis, kvankam la socia konscio subevoluis kompare al la teknika progreso. Szathmári tamen "bone vidis, ke la bazo de la homa ekzisto povas esti nur la kunlaboro."

2015-09-13

Sándor Szathmári plu

Preter tiuj kiujn mi jam posedas kaj enretigis, estas multaj pluaj kontribuoj de Sándor Szathmári en la iama revuo Hungara Vivo.

Pluraj el tiuj temas pri porokazaj kaj ceteraj hungaraj aferoj; aliaj pri kulturaj kaj intelektaj aferoj kaj verkistoj. Szathmári ankaŭ tradukis iom. Mi celas akiri prioritate la ĉi-lastajn.

Do jen nove miareteje:

EmbaHungara Vivo, n-ro 1, 1972, p. 10-11.

Ŝanoar” de Géza Molnár, tradukis Sándor Szathmári, Hungara Vivo, n-ro 2, 1971, p. 3-5.

Ne ĉiuj recenzintoj de la poezio de Emba ( pseŭdonimo de Imre Baranyai) enamiĝis al ĝi, sed Szathmári omaĝas al la poemoj samkiel al la homo. Szathmári rakontas pri sia amikiĝo kun Emba kaj pri la malfeliĉa vivo de Emba, trovebla en ties poemoj. Laŭ Szathmári la plej mizertemaj poemoj estas la plej belaj. Li laŭdas la kontraŭkapitalisman kaj kontraŭnaciisman sintenon de Emba. Post la ampleksa aktivado de la 1930aj jaroj Emba verkis poemojn kontraŭ la nazia agreso, jubilis pri la liberigo, kaj bedaŭris la subpremon sub stalinismo.

Emba verkis ankaŭ pri naturo, amo, kaj drinkado. Drinkado ne plibonigis lian jaman malsanon. Lia poemo "La penso" plej bone priskribas lian sintenon. Szathmári konkludas:
Jes, li estis puranima, humana homo, inda al esperantisto. Liaj poemoj ne celis la komplikadon de la formo. Li havis valorajn pensojn kaj kiu havas pensojn, ne bezonas kaŝi la senenhavon de la poemo per sagacaj ĵongladoj de la formo.
Do jen reliefiĝas la sinteno pri estetiko de Szathmári. Rimarkinda ankaŭ pri Szathmári estas kontrasto inter la pesimismo kaj maŝineca orientiĝo,unuflanke, kaj la amikeco kaj laŭdado de simplaj idealistoj kiaj Emba kaj Baghy.

Mi ne povis trovi ian tradukon el la verkaro de Géza Molnár en la angla. Lia novelo Ŝanoar” aperis en libro Harangos óra [Sonoril-horloĝo] en 1966. Mi ne scias pri lia statuso en Hungario tiutempe, nek kial Szathmári elektis traduki ĉi tiun novelon. Ĝi ne estas majstroverko, sed simpla rakonto kiu eble nutrus la idealismon. Ekspluatata juna virino kun violenta emo malsanas, sed ŝia konduto rezultus je elĵetiĝo el hospitalo, sed kompatema kuracisto pacience traktas ŝin, kaj pri fido al li ŝi lernas konduti civilize kaj forigas la friponan viron kiu subigis ŝin. Ĉu Szathmári ŝatis ĉi tiun rakonton ĉar li simpatiis kiel marĝenulo al la marĝenulino?

2015-09-05

Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo (3): K. R. C. Sturmer & malavangardeco

Pri Enkonduko al Literatura Kritiko (2-a eldono, 1983) de Giorgio Silfer, mi antaŭafiŝe citis pri Sándor Szathmári. Miareteje troveblas ĉerpaĵo el la 5-a ĉapitro:

Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?

Jen plua ĉerpaĵo, el Ĉapitro VIII ‑ Ĉefaj demandoj por la E–literaturhistorio:

2. La problemo de la malfruoj

Ĉi tie Silfer traktas la kaŭzojn de la abismo inter la stato de literaturo kaj aliaj artoj en la mondo kaj ties malfruaj disvolvoj en Esperanto.

Al anglalingva beletro estis aldonataj avangardaj formoj kaj verkoj en la 20-a jarcento. Silfer citas el la verko Notlibro de praktika esperantisto (1934) de K. R. C. Sturmer (rigardu la foton supre), en kiu Sturmer rikanas pri T. S. Eliot kaj James Joyce. Silfer komentas prave:
Sturmer, kiu per si mem estis relative avangarda. kritikisto kaj E-a intelektulo, senesperige konfirmas per siaj vortoj la kvaliton, por tiel diri, de la E-a publiko en la intermilita periodo.
Ĉagrenas min tiu filistraĵo de Sturmer, ĉar mi ĝenerale admiras lin kiel malnaivan esperantistan verkiston de tiu epoko.

Kompreneble, kunfluo de faktoroj enkanaligis la konatan disvolvon de Esperanta literaturo. La teatro postlamis beletron. Des pli frapa estas la persisto de librokulturo ekskluzive en mondo dominiĝinta de aliaj amaskomunikiloj: nur en radio Esperanto viglis. Silfer resumas la koncernajn faktorojn ĉi-rilate.

Memoru, ke temas pri perspektivo el 1983. Silfer konkludas:
Ĉu iam la E-literaturo “akuratiĝos” aŭ eĉ preterpasos la nacilingvajn? Tio estu celo por la dua jarcento. Certe, ĝi ne estas trafebla, sen unu antaŭkondico: ke la nacilingvaj kulturoj en teknologie evoluintaj landoj eniru longan fazon de krizo kaj stagnado . . .
Nu, akuratiĝo estus pli realisma anticipo ol stagnado de nacilingvaj kulturoj. Kaj Esperantujo neniam estis avangardo. Se la mondo stagnus, Esperantujo eĉ pli stagnus. Esperanta kulturo en ĉiuj komunikiloj evoluis post 1983. Takso de la aktuala stato postulas apartan ekzamenon.

2015-09-03

Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo (2): Sándor Szathmári

En antaŭa afiŝo mi citis el ĉerpaĵo el verko Enkonduko al Literatura Kritiko (2-a eldono, 1983) de Giorgio Silfer:

Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?

Tie Silfer mencias la hungaran esperantistan verkiston Sándor Szathmári (jen foto), plej konata per ties fama utopia / malutopia romano Vojaĝo al Kazohinio. Silfer mencias Szathmári ankaŭ pli frue en la verko, en la komenca paragrafo de ĉapitro III: Poezio kaj prozo; sekcio 1: Koncepto de literaturo (p. 15):
Ni vidis kelkajn el la multaj difinoj pri arto kiujn donis la kritikistoj tra la historio de la estetika penso: kapablo produkti belecon kreado formo intuicio. La koncepto de arto devigas nin al aludo pri la signifo de la realo: ĉu ni volas kredi, ke la realo estas objektiva, do ĝi ekzistas ekster ni mem; aŭ ke la realo estas subjektiva, do ĝia esenco estas en ni mem? En la unua kazo ni volas pensi racie; en la dua kazo ni replikus, kiel Sándor Szathmári: kio estas racio? la pretendo ke la realo estu konforma al nia fantazio. Se ni estus sciencistoj, en la unua kazo ni asertus ke la fenomenoj manifestiĝas en la naturo, ekster nia menso, kiu havas la taskon registri ilin por malkovri, iom post iom, la leĝojn de la universo; sed en la dua kazo ni agnoskus la relativecon de la naturo, kaj adoptus novan koncepton pri la universo. Kiel artistoj, ni pli trafe kaptus la diferencon inter la du starpunktoj: ĉar se la realo agas objektive, oferante modelon kaj inspiron, la artisto traktas ĝin subjektive, ne fotante ĝin, sed kreante bildojn, kiuj estas nur relative dependaj de la realo—ni komparu la ekzemplon de la ĝiba Tersito, la plej malbela el la grekoj batalantaj en Troado: arte li estas belega karikaturo.
Mi tute ne komprenas la komenton pri Szathmári; al mi ĝi ŝajnas sensenca.

2014-10-02

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj (5): tradukado

Kiel mi jam menciis, mi trovas Auld plej stimula kiam li pritraktas specifaĵojn de originala aŭ traduka beletro en Esperanto. Mi jam afiŝis dufoje pri trakto de tradukado en esearo de Auld Facetoj de Esperanto (1976). Nu, nun denove pri . . .

William Auld, Pri lingvo kaj aliaj artoj. Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978. 213 p.

Enestas du eseoj pri tradukado:

  Pri la tradukado de poezio   (21-32)

  La internacia lingvo kiel belarta tradukilo   (95-157)

En la unua eseo, Auld rebatas la tezon asertante la netradukeblon de poezio. Tradukado estas esenca parto de beletra produktado en pluraj lingvoj; ĝi eĉ ludis gravan rolon en angla literaturo. Auld ankaŭ rebatas la aserton, ke ĉio grava tradukiĝas anglen aŭ francen. Du problemoj estas ignoro de malpli disvastigitaj literaturoj, kaj manko de altkvalitaj tradukoj. Pri supozataj baroj al tradukado Auld diskutas semantikajn asociecojn, kaj vortludojn, kaj donas ekzemplon de solvo de vortluda problemo tradukante anglan tekston al Esperanto.

La dua eseo estas multe pli detala kaj ampleksa. Literaturo valoras por interkompreniĝo de popoloj, per kio ili konstatos la komunaĵojn de supraĵe malsamaj homoj. Auld ilustras problemon de tradukmanko per statistikoj el Index Translationum. La mito ke nur la "ĉefaj" lingvoj gravas preterpasas beletrajn juvelojn el "minoraj" lingvoj. Do eĉ fakuloj neglektas ekz. hungaran literaturon. Ambicio traduki ĉion en ĉefajn lingvojn, ekz. la anglan, estas ĥimero, se ne paroli pri kvalito. Sed Esperanto ja solvas la problemon.

En la dua parto de la eseo, Auld alfrontas denove la missupozatan netradukeblon de poezio. Auld neas limojn de lingvoj kiuj bremsas tradukadon; la sola decida faktoro estas la talento de la tradukanto.

Mi dubas ĉi tiun absolutan aserton, sed Auld argumentas sian pozicion. Signifigpotenco ekzistas nur en la homa menso, ne en la lingvo. Auld celas pruvi, ke Esperanto (pli precize, Esperanta verkisto!), aparte pro sia gramatiko, kapablas redoni nacilingvajn nuancojn traduke. Auld listigas la lingvajn qvalitojn de la fleksebleco de Esperanto.Aldone al gramatikaj trajtoj, Esperanto estas riĉa je rimoj.

En la tria parto de la eseo, Auld provizas poeziajn specimenojn por komparo, laŭ menciitaj kriterioj, uzante nacilingvajn originalojn kaj tradukojn kaj Esperantajn tradukojn. La lingvoj de la originaloj aŭ tradukoj estas angla, franca, rusa, kaj Esperanto. Bone por ni, la retejo de Don Harlow donas la specimenojn kaj komentarojn de Auld:

Specimeno A: L'abatros de Charles Baudelaire, kun tradukoj en Esperanto (de Kalocsay) kaj la angla;

Specimeno B: La tigro de William BLAKE, elangligis William AULD kun anglalingva originalo kaj franca traduko de Félix ROSE (kun komentaro pri la tradukoj);

Specimeno C: Anĉaro de Aleksandr PUŜKIN, elrusigis KALOCSAY Kálmán, enangligis Walter MORISON.


    


2014-09-16

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj


William Auld, Pri lingvo kaj aliaj artoj. Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978. 213 p.

ENHAVO

    Mitoj kaj faktoj pri Esperanto         5
    Pri la tradukado de poezio         21
    Konturoj de poezio kaj la belartoj         33
    Belartoj en la 20a jarcento         57
    Esperanto kiel literatura lingvo        69
    La internacia lingvo kiel belarta tradukilo    95
    La evoluo de la esperanta poezio    159
    Pensoj pri la “juneco” de la esperanta literaturo     175
    Pasio-pasivo    181
    Mondhistorio    189
    Londono tra lupeo    193
    Konversacia lingvaĵo en nia literaturo    197
    Ĉu prefere nacilingvo?    201
    Naciismo, tolero, kaj la lingvo de Zamenhof    203
    Kiel Esperanto influis mian karakteron
        kaj mian karieron    207

Jen aliaj eseoj de Auld Interrete:

William Auld de Esperantiĝo al Militservo
   William Auld—From Introduction to Esperanto to Military Service
      (translation of above by R. Dumain)
La radikoj de nia literaturo
La Fikcia Universo
Arto kaj belo
Kio estas artverko?
Unu ritmo en "La infana raso" (Unikoda versio)
La urbo de terura nokto (Unikoda versio)

2014-08-26

William Auld: "En Barko Senpilota" (4)

William Auld, En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi. Pizo: Edistudio, 1987. 874 p.

Komence de ĉi tiu antologio estas proksimume 120 paĝoj da enkondukoj. Mi jam pritraktis la Enkondukon de Aldo de’ Giorgi.

En Amble kun William Auld Juan Régulo Pérez emfazas kaj longe diskutas ateismon, kiun li dividas kun Auld. Li ankaŭ resumas sian historion de esperantisteco kaj kiel the poezio de Kvaropo instigis lian aprecon de Esperanto kiel seriozan kulturlingvon kaj liberigilon de la homa spirito. Li citas diversajn filozofojn, artistojn, kaj verkistojn, ekz. Markso, Heidegger, Kandinsky.

Edwin de Kock en La poeto William Auld trovas, ke la jardeko 1952-1961 estas la plej kreiva periodo de la verkaro de Auld, kiam Auld estis juna. La plej gravaj postmilitaj esperantistaj poetoj produktis pli multe da originalaj verkoj ol la plej gravaj poetoj de la antaŭmilita periodo. Auld en Kvaropo fakte ekzempligas kaj daŭrigas la antaŭan parnasismon. De Kock sekve kritikas tiun fenomenon, kiu havas ankaŭ aliajn nomojn, ekz. mikrostilo. Li traktas supozatajn mankojn de poemoj de Auld kiuj ekzempligas mikrostilon.

De Kock taksas "Deklaracio"n malpoezio, sed li aprobas aliajn politikajn kaj kontraŭreligiajn poemojn de Auld.

De Kock analizas la strukturon, poeziajn rimedojn, kaj enhavon de La Infana Raso. Tradiciaj kaj modernismaj trajtoj bone kunekzistas. Li asertas ankaŭ, ke la angla lingvo multe influis Esperantan literaturon. De Kock malkontentas, ke la ideoj de Auld ofte ne poeziiĝis. Aldone, de Kock malaprobas pritrakton de kristanismo kaj la tro altan takson de politeismo fare de Auld. Tamen, de Kock trovas aliloke vere poezie validajn esprimojn kontraŭreligiajn.

De Kock atentigas en poemaro Unufingraj Melodioj unue pri "La 'arto poetika' de W. Auld", en kiu Auld emfazas la intelektan dimension de poetiko. De Kock ne tute konsentas. Alie, De Kock detaligas eksperimentajn formojn uzitajn de Auld, kelkfoje mise, De Kock asertas. Sed plej majstra el la tuta verkaro estas "Konĉerto por unu fingro kaj orkestro".

De Kock trovas Humorojn grava kaj bedaŭrinde subtaksata. La menciitaj difektoj plejparte malaperis. De Kock notas referencojn al Biblio kaj klasikaj (grekromaj) kaj Shakespeare-aj fontoj. Li atentigas pri uzado de teknikaj kaj sentespirmaj vortoj kaj interjekcioj. Enhave, elstaras la sinteno al seksaj rilatoj, aldone al la melankolio.

De Kock recenzas Rimleteroj kaj El Unu Verda Vivo. Post Humoroj mankas io poezie atentinda.

(Daŭrigote)

2014-06-17

Virgil Mihaiu pri estetiko

La unua leĝo de l'estetiko
de Virgil Mihaiu
el la rumana tradukis Ionel Onet

Ĉu povus iu imagi la rusan kaj la universalan literaturojn sen la kuracisto Ĉeĥov aŭ sen la kuracisto Bulgakov? Ĉu estis E.T.A. Hoffmann verkisto aŭ komponisto? Ĉu povis iu imagi la anglan poezion sen la pola maristo Joseph Conrad? La kuracisto Augustin Buzura verkas romanojn, la poeto-aktoro Archie Shepp ludas ĵazon, la verkisto Boris Vian sendas ridentantajn signalojn el la trumpetoj de l'alia mondo. Fama estas la kazo de Elias Canetti, judo, naskiĝinta en Bulgario, germanlingva verkisto vivinta en Britio. Radu Petrescu eltenis ekzilon kiel humila profesoro, poste li eluzis sian sanon en librotenista buroo. La juĝoregistristo Urmuz ankoraŭ instruas l'avangardon al la kulturo de la 20-a jarcento. Teda jarcento, indiferenta je lia sinmortigo apud ŝoseo. Ambaŭ lumigas la rumanan literaturon. Veraj artfakuloj, kanonigitaj de sorto per aliaj profesioj. Se la arĥitekto sentas ke li povas esprimiĝi per ĵazo, kiu povas malpermesi tion? Nenia artkampo povas esti ĉirkaŭata per pikdrato. La gardistoj kun salkugloj estis neniigitaj de l'unuaj movoj de egipta danco. La unua leĝo de l'estetiko: l'eterneco igas ridinda la civilstaton, la verkaĵoj estas venĝo de l'nacio kontraŭ la malracieco de l'historio. La vermoj povas disfaligi la piramidojn, la virusoj haladzigas la freŝecon de l'pluvo, panpeceto kostas pli ol libro. Sed la libro estas la fosforeska pano de l'homaro. Ĝi postvivas.

2012-10-24

Lukács & tragedy / tragedio (2)

I still need a translation from Lukacs' 1955 Hungarian essay on Imre Madach's The Tragedy of Man.

I succeeded in getting someone to translate from German an extract on Hungarian drama from an early work by Lukács. The German and the English are now on my web site:

I also digitized the choicest philosophical passages from a famous 1910 essay in Soul and Form:

The Metaphysics of Tragedy: Excerpts by Georg Lukács

Though this is not related to the theme of tragic drama, note again my uploaded essay by Lukács in Esperanto translation on the counterrevolutionary reaction to the 1919 Hungarian Soviet Republic:

Kontraŭrevoluciaj fortoj dum la hungara proletara diktaturo de György Lukács
[Counterrevolutionary Forces during the Hungarian Proletarian Dictatorship]

I cannot find this in English. There are a couple British anthologies of Lukács' political writings I have not seen. But in the familiar anthologies, nothing: Tactics and Ethics would have been the place to find this piece.

So we continue to fight the language barrier as we pursue our scholarship.

2012-10-18

Lukács & tragedy / tragedio (1)

The following quotation is excerpted from an excerpt from Lukács' early work on modern drama translated into English in 1968. This translation does not mention Imre Madách; the complete German text does. But here you will find background on Lukács' view of tragic drama from this period.

On the historical transition from the logical structure of traditional drama based on a presumed metaphysical/social order to the logic of individualism in modern drama:

“Artistically this all implies, in the first place, a paradox in the dramatic representation of character. For in the new drama, compared to the old, character becomes much more important and at the same time much less important. Our perspective alone determines whether we count its formal significance as everything or as nothing. Even as the philosophies of Stirner and Marx are basically drawn from the same source, Fichte, so every modern drama embodies this duality of origin, this dialectic out of the life that gives it birth. [….] Character becomes everything, since the conflict is entirely for the sake of character’s vital centre; for it alone and for nothing peripheral, because the force disposed of by this vital centre alone determines the dialectic, that is, the dramatic, quality of drama. Conversely, character becomes nothing, since the conflict is merely around and about the vital centre, solely for the principle of individuality. Since the great question becomes one of to what degree the individual will finds community possible, the direction of the will, its strength, and other specifics which might render it individual, in fact, must remain unconsidered. Thus—and the essence of the stylistic problem is here—character is led back to more rational causes than ever before, and becomes at the same time ever more hopelessly irrational.” [p. 435]
SOURCE: Lukács, Georg. “The Sociology of Modern Drama” [1909/1911? - excerpt from Entwicklungsgeschichte des modernen Dramas], translated by Lee Baxandall (1965), in The Theory of the Modern Stage, edited by Eric Bentley (London: Penguin Books, 1968), pp. 425-450.

2012-08-23

Georg (György) Lukács en Esperanto

Mi jam blogis pri Georg (György) Lukács, pioniro de "okcidenta marksismo."

Mi unue trovis referencon al Lukács antaŭ ol mi sciis ion ajn pri li, en revuo Norda Prismo, n-ro 1a de jaro 1972, t.e. la eseo "Arta Partikulareco kaj Esperanto," en kiu Roberto Passos Nogueira skizas la literaturteorion de Lukács kaj provas aplikon al la beletro de Esperanto. Pri detaloj, konsultu mian ĉi-teman afiŝon.

Kelkajn menciojn de Lukács mi trovis aliloke, ekz. en The Crooked Heart de Esther Schor; recenzo de romano A Curable Romantic [Kuracebla Romantikulo] de  Joseph Skibell, en kiu Zamenhof kaj la Esperanto-movado elstare rolas.

Sed lastatempe, trafoliumante malnovajn numerojn de Hungara Vivo, mi trovis mencion kaj la jenan fotografon en artikolo:

1919: Hungarlanda Konsilia Respubliko” de Ervin Fenyvesi, tradukis Vilmos Benczik

Poste, mi petis kaj ricevis skanaĵojn de kelkaj artikoloj en  Cent tridek tri tagoj: historia skizo de hungarlanda proletara revolucio (Leipzig: Ekrelo, 1930), pri kiu mi ĵus blogis.  Nu, en tiu libro troviĝas eseo de Lukács mem!

Kontraŭrevoluciaj fortoj dum la hungara proletara diktaturo de György Lukács

Ĉu eble ĉi tiu estas la unua apero de Lukács en Esperanto?

Nu, mi interesis neesperantiston pri ĉi tiu afero, kaj mi devas esplori, ĉu ekzistas anglalingva traduko de ĉi tiu eseo. Ekzistas multaj multaj verkoj de Lukács en anglaj tradukoj: mi mem posedas tutan breton se ne ĉion libroforman. Ĉi tiu estas tute nefamiliara. Do ni vidos.

La historio de Esperanto estas vere trezorkesto.