Showing posts with label Voltaire. Show all posts
Showing posts with label Voltaire. Show all posts

2020-05-11

Voltaire (2): Mikromego (Micromegas) en Esperanto

Jen 6-minuta voĉrecenzeto pri la verko Mikromego de Voltero, tradukita al Esperanto de Andreo Cherpillod kaj eldonita de "Fonto":


2018-11-30

Voltaire: filozofiaj rakontoj

Lastatempe mi legis anglingve filozofiajn rakontojn de Voltaire (21 novembro 1694 - 30 majo 1778), ne la faman Kandidon, sed aliajn: Ekzistas pluaj filozofiaj rakontoj (contes philosophiques) de Voltaire, sed mi legis la menciitajn kaj komentis anglalingve:

Voltaire’s philosophical tales: commentary

En la artikolo pri Voltaire en Vikipedio konstateblas ke ekzistas tradukoj de pluraj verkoj en Esperanto. Rimarku ekzemple recenzon pri la jena:

Recenzo: Tri verkoj de Volter [Kandid, Zadig, Senartifikulo] (trad. E. Lanti) de Tomaŝ PUMPR (La nica literatura revuo, 3/3, p. 115-120)

Libroforme aperis ankaŭ:
  • Mikromego kaj aliaj rakontoj [15 rakontoj], trad. André Cherpillod (Chapecó: Fonto, 2014)
  • Katekismo de la honesta homo, trad. André Cherpillod (Chapecó: Fonto, 2012). Recenzas Renato Corsetti
  • La franca jezuito kaj la ĉina imperiestro (Raporto pri la ekzilo de la jezuitoj el Ĉinio), trad. André Cherpillod (Courgenard: La Blanchetière, 2014)
Aperis rakontoj interrete: En la blogo de Antonio De Salvo aperis afiŝoj:

2018-07-14

Letero al William Auld de Kálmán Kalocsay

Jen ĉe mia retejo:

Letero al William Auld” de Kálmán Kalocsay

Kalocsay poeme reagas al la verko La Infana Raso de Auld. (Mi ne scias la originalan daton de verkado aŭ publikigo. Ĝi aperis en la antologio Ora Duopo.)

Kalocsay komence citas Horacon, kaj demandas, kian futuron la homaro ĝuste anticipus. Ĉu ĝi ekstermiĝos per la atombombo? Eble, sed:
Sed tamen vivas en ni naiva fid’,
Voltaire-on citas kun la Madach-a vok’:
“Ĝardenon vian kultivante,
homo, penadu, fidante firme.”
Mencio de ĝardeno aludas al Kandid [Candide] de Voltaire, post aludo al La tragedio de l' Homo de Imre Madách. Sekvas aro da motivoj al pesimismo, kun aserto:
Ne, Auld, ne celon ni plenumas.
Sed tion tuj sekvas:
Tamen, ni rifuzu spite mokon de la voĉo malica
pri la rana perspektivo—ĝi mensogas per sia ver’!
Kalocsay daŭras, citante el versoj de Auld, resumi la historian panoramon, plenplenan da aĉaĵoj, bildigitan de Auld. Kalocsay, ĉerpante el Auld, kontrastas la longdaŭran perspektivon de homsocia evoluado kompare al tiu de la individua homo kiu vivas esence nur dum momento kaj povas nur (sen)pacience sopiri bonfartan futuron.

Ĉiuokaze, Kalocsay omaĝas al la verko de Auld.

Tiu anksio tute aktualas nuntempe, kaj ni pli rajtas je pesimismo, ĉar nia ekstermiĝo ŝajnas kaj efektive probablas pli proksima kaj neevitebla, kvankam ni volus konservi pozitivan perspektivon pri la homa potencialo.