Showing posts with label Paul Nizan. Show all posts
Showing posts with label Paul Nizan. Show all posts

2013-09-02

Konsumismo de protestado

Konsumebla kontestado por la mezaj klasoj de Pierre RIMBERT, Le Monde Diplomatique en Esperanto, majo 2009.

Jen malnova artikolo pri la alimondisma movado, sed ĝi restas interesa pro la koncepto de varigo kaj mezklasigo de kontraŭkapitalismaj, kontraŭsistemaj movadoj. Tio implicas ankaŭ la asimiladon de socia kritiko kaj socia teorio al la kulturindustrio (termino de Theodor Adorno).

Car mi jam blogis pri Paul Nizan, mi citas la jenan referencon, ne nepre por konsenti:

Kiel signo de intelekta distingiĝo, la kapablo supermeti la poron kaj kontraŭon, kontraŭmeti kleran bibliografion (prefere la sian) al politika argumento, eĉ „pensi kontraŭ sin mem”, montras la malemon de parto de la mezaj klasoj partopreni en la tranĉeoj de la socia milito se ne temas pri iliaj propraj interesoj. Tiu sinteno, samtempe kun la emo engaĝiĝi por malproksimaj kaj malavaraj aferoj, troviĝas aparte enradikiĝinta ĉe la artistoj aŭ ĉe la universitatanoj, kiujn Paul Nizan denuncis en 1932 en La gardhundoj.
Krom afiŝoj ĉi-bloge, vidu ankaŭ:

Misio de la Filozofo de Paul Nizan

2012-03-16

Paul Nizan, filozofie (3)

Kiam la elementoj de la universo mistere elbareliĝis, kaj nenio restas krom senkoloraj vaporoj kaj rekremento de tajdoj kaj ŝtonoj, tiam mi konstatas ke mia korpo perdiĝis; mi ne povas ĝin utiligi, ĉar mankas amo, mankas homaj agoj.

Tiam la menso komencas cerbumi pri la pasinteco kaj futuro, pri nekonataj eblaĵoj kuŝantaj en futuro, pri aferoj kiuj eblis sed ne plu, pri tio, kio ne estis kaj pri tio, kio eble estos.

Ĉi tiu vivo da pigra spekulativado estas rikolto de enuo. Ĝi estas ekzisto en kio nenia operado de la pens-fakultato, nenia reala penso, iam ajn okazas. Reala pensado temas pri efektivo, kiu kombinas senperan ĉeeston kun ia aktivo: pensado postulas realajn objektojn kiuj ekzistas specife loke kaj tempe. Ĝi ekprilaboras ilin kaj eltiras ĉiajn siajn rimedojn por honore trakti ilin. Penso volas ion. Ĝi deziras konkretan celon.

 — Paul Nizan, Aden, Arabie

Plue en Esperanto: Kontrolu ĉi-bloge kaj:

Misio de la Filozofo de Paul Nizan

Plue en la angla lingvo:

Philosophy in Aden by Paul Nizan
John-Paul Sartre on Paul Nizan
"The Philosopher's Mission" by Paul Nizan
The Watchdogs: Bourgeois Philosophy in Action (Excerpts) by Paul Nizan
Paul Nizan @ Reason & Society
Paul Nizan @ Marxists Internet Archive

2007-11-24

Nizan: Misio de la Filozofo

Jen ĉe mia retejo:

Misio de la Filozofo de Paul Nizan

Ĉi tiu ĉerpaĵo el libro Les Chiens de garde [La Gardhundoj] (1932) konformas al anglalingva traduko:

The Philosopher's Mission

El parnasisma, supertendenca perspektivo, Lucien Benda plendis fame pri 'perfido de la intelektuloj'. Filozofo, verkisto, kaj iama komunisto Nizan (1905.02.07 - 1940.05.23) plendis el tute alia perspektivo.

Kvankam ĉi tiu eltiraĵo ne specifigas la kulpulojn, la ĝenerala kadro utilas por esploro de la implikaĵoj de la socia divido de laboro, la rilato inter teorio kaj praktiko, kaj la respondeco de kleruloj.

2007-11-21

Nizan: Kontraŭ la gardhundoj

Jen unu el citaĵoj kolektitaj en artikoleto MILITO DE LA IDEOJ de Paul NIZAN , Michel FOUCAULT , Pierre BOURDIEU , Jean-Paul SARTRE; tradukita de Vilhelmo Lutermano, Le Monde diplomatique (en Esperanto), 1a majo 2006:

Kion faras la profesiaj pensistoj de tiuj skuoj?

Ili daŭre silentas. Ili ne avertas. Ili ne denuncas. Ili ne estas transformitaj. Ili ne estas returnintaj. La diferenco inter ilia pensado kaj la universo viktima de la katastrofoj grandiĝas ĉiusemajne, ĉiutage, kaj ili ne alarmiĝas. Kaj ili ne avertas. La diferenco inter iliaj promesoj kaj la situacio de la homoj estas pli skandaleca ol iam ajn. Ili aranĝas la samajn asembleojn, publikigas la samajn librojn. Ĉiuj kiuj havis la simplecon atendi iliajn vortojn ekribelas, aŭ ekridas.

Paul NIZAN, Les Chiens de garde [La gardhundoj] (1932), reeldonita ĉe Aragon, Marsejlo, 1998.

Mi jam ĝuis ĉi tiun libron en anglalingva traduko. Jen ŝlosila ĉerpaĵo:
"The Philosopher's Mission"
Eble taŭgas plu traduki ĉi tiun tekston Esperanten. Le Monde diplomatique en Esperanto estas bonega fonto de verketoj intelektaj, politikaj, kaj informaj.