Showing posts with label István Mészáros. Show all posts
Showing posts with label István Mészáros. Show all posts

2018-03-15

István Mészáros, 1950-2017 (2)

Kiam mi informiĝis pri la morto de István Mészáros, mi mesaĝis al la Hungaria Esperanto-Asocio.  Mi ricevis respondon de János Nagy, vicprezidanto de HEA. Li dankis min pro mia instigo, laŭ kiu HEA publikigis nekrologon:

Ni memoras pri István Mészáros 2018-03-13

Tie vi trovos mencion de liaj multaj gravaj faroj por Esperanto. Kompreneble, la afero kiu plej utilas al mi estas lia prilaborado de la retejo Nyelvi egyenlőség, precipe ĝia beletra arkivo. Li persone helpis min en miaj esploroj per provizado aŭ enretigo de gravaj bezonataj tekstoj. Ni ja sentas mankon pro foriro de nia hungara kamarado.

2018-03-09

István Mészáros, 1950-2017

Mi multe korespondis kun István Mészáros, kiu helpis miajn esplorojn per skanado de bezonata materialo el Hungara Vivo kaj aliaj eldonaĵoj por miaj esploroj. Laŭ mia peto li enretigis plurajn nemalhavendajn volumojn pri Kalocsay kaj aldonis pluajn tradukojn de Kalocsay al la koncerna retejo, Nyelvi egyenlőség.

Dum longa tempo li ne respondas miajn komunikaĵojn. Mi finfine decidis kontroli, ĉu okazis ia malbonfarto. Mi trovis du anoncojn pri lia morto:

Magyarországi Eszperantó Szövetség: Elhunyt Mészáros István 1950-2017

medicinistoj-por-esperanto › István Mészáros forpasis

Hungara esperantisto László Szilvási konfirmas, ke Mészáros mortis la 25-an de oktobro 2017. Li aldonas:
István estis kunlaboranto de la Esperanto-Centro Eventoj dum ĉ. 20 jaroj. Li sidis ĉe la apuda skribotablo... Li estis ĉefadministranto ĉe la gazeto Eventoj inter 1992-2002, poste kunlaboranto de la projekto STEB, Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, oficeja kunlaboranto de la Internacia Kalendaro, sekretario de la Societo Kalocsay, ano de la kuratorio de Fondaĵo Eszperanto en Hungario, - kaj libertempe li skanis kaj enretigis multajn literaturajn Esperantajn verkojn.
István Mészáros ja estis eminenta esperantisto. Li meritas informplenajn nekrologojn en la tuta Esperanto-gazetaro. Adiaŭ, samideano.

2016-03-07

Omaĝe al Kálmán Kalocsay (2)

La 27-an de februaro 1976 mortis nia giganto Kálmán Kalocsay. Do ni nun vivis 40 jarojn sen Kalocsay. Mi vizitis la retejon de la Amika Societo de Kálmán Kalocsay kaj sendis mesaĝon.

Mi ricevis respondon de István Mészáros, kun kiu mi jam longtempe korespondas pri hungarrilataj esperantaĵoj. Mi informiĝis, ke post la morto de Ada Csiszár la societo praktike ne funkcias. La malnova rondo de esperantistaj literaturemuloj ŝrumpas; maljunuloj mortas, nuntempe oni ne persone interagas kiel en antaŭa epoko.

Do jen konfirmiĝas mia hipotezo, ke la hungara Esperanto-movado suferas pro formorto aŭ personaj malfacilaĵoj de hungaraj esperantistoj, se ne priparoli la malaperon de ŝtata subteno. Sen la konservaj kaj disvastigaj klopodoj de hungarlandanoj, esperantologiaj esploroj suferos. Ne ĉiuj posedas la financajn rimedojn por vojaĝi tra la mondon por bezonataj materialoj.

Estas preskaŭ nekredeble, ke Hungario, iam esence la centro de la Esperanta kultura mondo, ne bone nuntempe tiel fartas. Mi nuntempe sentas ties valoron, post historia studado, pli forte ol kiam mi esperantistiĝis kiam 14-jarulo antau duonjarcento. Ankaŭ, sen Esperanto mi scius nenion pri hungara literaturo. (Kontraste, en fakoj de intelekta historio, sociteoria pensado, kaj filozofio hungaroj estas bone studataj kaj konataj al interesitoj anglalingvuje.)

Restas multaj demandoj pri hungaraj esperantistoj kaj ne-esperantistaj hungaraj intelektuloj rilate al hungara literaturo kaj la socikultura medio--ne ĉiukaze respondeblaj pere de publikigitaj anglalingvaj aŭ esperantlingvaj publikaĵoj. Pluvivu la historia memoro de Kalocsay and lia medio.




2016-03-06

Omaĝe al Kálmán Kalocsay (1)

Dankon precipe al István Mészáros mi akiras informojn kaj verkojn pri, el, kaj de hungara literaturo kaj hungaraj esperantistoj. Pro miaj enketoj li ĵus aldonis gravegajn verkojn en Esperanto kaj la hungara al la retejo pri Kálmán Kalocsay (1891-1976):

In Memoriam Dr. Kalocsay Kálmán (hungarlingva,  kun postparolo & 'Postlasitaj verkoj' en Esperanto))
Omaĝe al K.K. vol. 1
Omaĝe al K.K. vol. 2
Omaĝe al K.K. vol. 3

Jen bibliografiaj detaloj de la tuta gamo da 8 volumoj:

Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; komp. Ada Csiszár. Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro.
vol. 1; 1998. 143 p.
2. Poeto de la Internacia Lingvo; 1998. 110 p.
3. Tradukinto de la Internacia Lingvo; 2000. 153 p.
4. La proza verkisto kaj tradukinto; 2000. 75 p.
5. La lingvisto kaj gramatikisto; 2001. 112 p.
6. La redaktoro : Literatura Mondo - Budapeŝta Skolo; 2001. 77 p.
7. Ses jardekoj en la Esperanta movado; 2002. 113 p.
8. El la vivanta klasikulo fariĝis senmorta klasikulo; 2002. 154 p.

Mi esperas, ke pluaj volumoj estos enretigataj. Mi ekzamenis la unuajn du volumojn.

En la 1-a volumo la ĉapitro 5 pri la politiko de Kalocsay estas informiva. La kuntekston de travivado de Kalocsay k.a. sub diversaj situacioj de subpremado mi ne sciis. (Flanke, je la 50a datreveno de la Hungara Revolucio de 1956 mi renkontis en Vaŝingtono la lastan vivantan estron de la revolucio.)

Mi trovis por mi multan utilan enhavon en la 2-a volumo. La rilato de Kalocsay al la hungara lingvo kaj liaj hungarlingvaj poemoj en ĉapitro 6 interesas min. La sekcioj en ĉapitro 7 pri poemaroj kiujn mi ne havas estas informplenaj, t.e. La dekdu noktoj de Satano kaj Versojn oni ne aĉetas.

La bibliografio de originalaj poemoj konfirmas la aŭtentikecon de poemon kiun mi trovis ie citita sen fontindiko:

     “Jes Ja” de Kálmán Kalocsay

Mi republikigos la anglan tradukon fare de Marjorie Boulton de "Ahasvero de Amo XI".

En la postaj volumoj, utilas listoj de poemoj tradukitaj el la hungara kaj el mondliteraturo; el ĉapitro 9 pri la eseisto Kalocsay kaj bibliografio de artikoloj; resumo de Diino Hertha; resumo de Morgaŭ matene de Frigyes Karinthy (kiu mankas al mi); rememoroj pri Literatura Mondo; pri Arĝenta Duopo, Ora Duopo, kaj Dek Prelegoj.

2015-10-29

Sándor Szathmári: agnoskoj

Kolekti materialon por Esperanto-rilata esplorado ne estas facila. La materialo estas mondvaste disa, kaj malmulto facile haveblas por usonanoj. Do mi dankegas al la pluraj esperantistoj kiuj helpis kaj helpas min pri informoj, skanaĵoj kaj aliaj dokumentoj, en Esperanto kaj en naciaj lingvoj. Do nun mi agnosku tiujn (laŭ alfabeta ordo de nomoj) kiuj ĝis nun helpis min, ĉu unufoje ĉu multfoje. (Mi esperas ke mi ne ellasis iun.) Miakonstate:

István Ertl
Yury Finkel
HIROTAKA Masaaki (Vastalto)
Geoffrey King
David Maddock
Valentin Melnikov (Мельников
   Валентин Викторович)
István Mészáros
Gary Mickle
Carlo Minnaja

Mi ricevis informojn aŭ konsilojn ankaŭ de Charles Power (Karl Pov) kaj Claude Nourmont.