Showing posts with label Benedict Anderson. Show all posts
Showing posts with label Benedict Anderson. Show all posts

2011-02-02

Imagataj Komunumoj: Lingvoj sanktaj, naciaj, artefaritaj

En la jenaj du paragrafoj troviĝas la esenco de la tezo de Benedict Anderson:

Sacred Languages & Hierarchies vs. Vernaculars & Imagined Communities by Benedict Anderson
(t.e. Sanktaj lingvoj & Hierarkioj k. Popolaj Lingvoj & Imagataj Komunumoj, citaĵo el libro Imagined Communities)

Iam mi tradukos la tutan ĉerpaĵon. Nun mi tradukas nur interkrampan frazon:

Kontrastu la prestiĝon de ĉi tiaj pramondaj lingvoj, domine super ĉiuj popollingvoj, kun tio de Esperanto aŭ Volapük, kiuj situas inter ili, ignorataj.
Tamen, la citaĵo ne temas pri artefaritaj lingvoj, sed pri la diferenco inter la rolo unuflanke de antaŭmodernaj imperioj kun ties sociaj hierarkioj, kleraj elitetoj kaj lingvoj supozataj sanktaj (latina, sanskrita, ktp.) kaj enkadrigitaj en kosma ordo, kaj aliflanke, modernaj imagataj komunumoj kies naciaj limoj, intelektuloj, kaj lingvoj okupas horizontalan ne vertikalan konceptan spacon.

2011-01-11

Imagitaj komunumoj

Imagita komunumo estas koncepto de Benedict Anderson, kiu verkis libron Imagined Communities: Reflections on the Origin and Spread of Nationalism (1983, 1991, 2006).

Rigardu ankaŭ Esperantan tradukon de artikolo en Wikipedia/Vikipedio: Identeco kaj Lingvolernado.

Estas logike ke Esperantistoj komencus ekspluati ĉi tiun koncepton.

La blogo Elektrolupo enhavas ĉi-temajn erojn:

Por-per, imagitaj-realaj komunumoj

La demando estas simpla
Bezonata: nova mondordo de Kep ENDERBY tre supraĵe traktas la temon.
Referenco al "imagata komunumo" troviĝas en pli ampleksa pritrakto:

Esperanto-komunumo kaj la civila socio de Ilja De Coster

Oni diskutas la aferon lige kun Raŭmismo:

Raŭmisma diskuto en junio 2000 (en la Bja-listo)
(La sama troviĝas, ne tiom bonaspekte, ĉi tie.)

Oni atentu la jenan yahoo-groupon por daŭra diskutado de ĉi tiu kaj rilataj temoj:

Moderna nacisistemo · Nacioj kaj naciismoj

Restas demando, ĉu oni traduku la anglan terminon per "imagitaj komunumoj" aŭ "imagataj komunumoj". Plejofte ĝis nun "imagitaj komunumoj" aperas, sed ankaŭ venas insisto pri "imagata". La afero restas diskutenda.