2018-09-20

Carnap, Esperantisto

La 14-an de septembro, okaze de la datreveno de la morto de la filozofo Rudolf Carnap (1891-1970), Antonio De Salvo afiŝis:

Rudolf Carnap (14 Septembro 2018)

Troveblas tie biografieto kun intelekta kaj politika kunteksto. Rimarku, ekz.:
Kuriozaĵo: forkurinte el Germanio pro siaj maldekstraj ideoj, Carnap spertis similajn malfacilaĵojn ankaŭ en Usono, kiam, en 1953, li devis rifuzi la nomumon ĉe la Universitato de Kalifornio por ne subskribi la ĵuron de fideleco en la erao de la tiel dirita Makartiismo
Tion sekvas ĉerpaĵo el mia traduko de Sekcio 11, “Lingvoplanado” de “Intelekta Aŭtobiografio” de Rudolf Carnap, kiun vi trovos ĉe mia retejo.

Referencoj:

Italo Calvino en Esperanto (2)

La 19-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1985) de la itala verkisto Italo Calvino (1923-1985). Mi jam afiŝis pri la afiŝo de Antonio De Salvo antaŭ jaro. Ĉi-jare li refoje afiŝis:

Italo Calvino (19 Septembro 2018)

Ĉi-foje li republikigas la rakonton “La pecora nera” (La nigra ŝafo), en la itala kaj en sia traduko al Esperanto (aperinta en: Carlo Minnaja, Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj, Eva, Venafro 2013, p. 155-156).

Mikronovelo: 'La viro kaj la hundo' de Jaime Grau Casas

"Mallely Martínez Mateos deklamas la mikronovelon 'La viro kaj la hundo' de Jaime Grau Casas, aperinta en la libro Tagoj kaj ruinoj. La prezento estas parto de la programero "Vivu la teatro" de la 77a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta kune kun la 51a ILEI-Kongreso en Madrido en julio 2018."


2018-09-11

Pioniroj de Esperanto

Pri la retejo Pioniroj de Esperanto:
En ĉi tiu blogo, kiun mi ekskluzive dediĉas al esperantaj pioniroj, mi reprenos kaj reeldonos la grafoanalizojn de mi jam prezentitajn en alia mia retejo dulingva (esperanta-itala) titolita ‘lingvovojo’ , kiu entenas multajn informojn pri la internacia lingvo esperanto kaj etan gramatikan 15-lecionan kurson, utiligeblan por lingva refreŝigo. En ‘Pioniroj de Esperanto’ mi aldonos eventualajn novajn analizaĵojn, laŭeble, se mi havos aliajn manuskriptojn.
Krom fotaro de pioniroj, troveblas specifaj retpaĝoj pri Émile Grosjean-Maupin, Julio Baghy, kaj Kazimierz Bein (Kabe).

Jorge Luis Borges & "Poemo de la amikeco"


Je la 24-a de aŭgusto okazis la datreveno de la naskiĝo de la argentina verkisto Jorge Luis Borges (1899-1986). Tiam Antonio De Salvo publikigis kun sia traduko poemon anoniman atribuitan al Borges:

“Poema de la amistad” (Poemo de la amikeco)




Krom ĉi tiun blogon, aliru ankaŭ mian retejon:

Jorge Luis Borges en Esperanto

Verda Majo: Esperanto kaj demokratio

"Mireille Grosjean deklamas tekston de Verda Majo (Hasegawa Teru), aperinta en Lernilo de Esperanto n-ro 11-12 ; nov.-dec., 1943, sub la titolo 'Esperanto kaj demokratio'. La deklamo okazis en la 77a Hispana Kongreso de Esperanto kaj la 51a Kongreso de ILEI, okazintaj en Madrido en 2018."

2018-09-05

Miyamoto Masao: Susura maro

"Yasuo Tabuchi kaj Lee Jungkee deklamas la poemon 'Susura maro' [el Invit' al japanesko] de Miyamoto Masao, kadre de la programero "Vivu la teatro" de la 77a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta kune kun la 51a ILEI-Kongreso en Madrido en julio de 2018."

Paulo Viana omaĝas al Marjorie Boulton

Paulo Viana omaĝe parolas pri Marjorie Boulton kaj deklamas ŝian poemon "Por paco" el Eroj.

Verda Majo: Du pomoj perditaj

"S-aninoj Hideko Huzimoto, el Japanio, kaj s-anino Yu Jianchao, el Ĉinio deklamas fragmenton de la poemo de Verda Majo [HASEGAWA Teru] "Du perditaj pomoj" en la programero 'Vivu la teatro' de la 77a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta kune kun la 51a ILEI-Kongreso en Madrido en julio 2018."

Marjorie Boulton: Al la edzino de mia amato

"Sara Spanò kaj Ana Manero deklamas la poemon "Al la edzino de mia amato" de Marjorie Boulton, en la omaĝo farita al ŝi kadre de la programero 'Vivu la Teatro', en la 77a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta kune kun la 51a ILEI-Kongreso en Madrido en julio de 2018."