Showing posts with label Liven Dek. Show all posts
Showing posts with label Liven Dek. Show all posts

2020-05-11

Mikronovelo (7): . . . sed hejme plej ĉarme

. . . sed hejme plej ĉarme

Eta ĉambro. Malvarma kaj profunda silento, reliefigita de la teda takto de mekanika horloĝo. Sur la planko, du infanoj ludas. Apude, la patro legas ĵurnalon kaj la patrino trikas puloveron. . .

Subite ŝi murmuras tradente, iom melankolie:

— Kiomfoje vi legis tiun artikolon en la lastaj monatoj?

Silento. Longa, tre longa silento kun tiktakoj, ĝis la viro flustras senemocie, ne levante la okulojn de sur la ĵurnalo:

— Tiomfoje kiom vi malfaris tiun puloveron por triki ĝin denove.

Ekstere, super ili, super tiu silento kun tiktakoj, la tera surfaco tradormas falsan nokton de nuklea vintro.

Liven Dek

2020-03-05

Mikronovelo (6): Cindro

Cindro

Ŝi faris la transatlantikan flugon kun la urno entenanta la cindron de ŝia ĵus forpasinta edzo. Ŝi volis plenumi lian deziron, kaj ŝi venis por disĵeti lian cindron en difinita, ĉiam sopirata loko de lia kara patrujo.

Apenaŭ kelkajn adiaŭajn vortojn ŝi kapablis prononci, inter plorsingultoj, antaŭ ol disĵeti la cindron, kiun subita vento kompate disportis orienten. Kaj ŝia faltoplena vizaĝo, lastatempe mistraktita de la doloro, momente radiis de senpeziga ĝojo.

“Eta, tre eta kompenso por granda perdo”, mi pensis, sciante ke mi neniam mencios al ŝi ke tre proksime, ĝuste oriente, staras la nova municipa rubejo.

Liven Dek

2019-05-25

Mikronovelo: 'Oni supozis' de Liven Dek

Oni supozis - Liven Dek - Mikronovelo deklamita de Antonio del Barrio:



Antonio del Barrio deklamas la mikronovelon "Oni supozis" [el la libro Ne ekzistas verdaj steloj], de Liven Dek en la 6a Vivu la teatro!", ĉe la Triopa Kongreso (78a Hispana E-Kongreso, 21a Andaluzia E-Kongreso kaj 71a IFEF-Kongreso), okazinta en Malago en 2019.

2017-12-06

Mikronoveloj (2)


Jen plua verko da mikronoveloj en Esperanto:

La stultaj infanoj [Los niños tontos, 1956] de Ana María Matute, el la hispana trad. Liven Dek, desegnoj de Pedro Ullate López. Santander: Gutierrez Aduriz, 1988. 100 p. (Hispana literaturo; 5)

Laŭ la katalogo de UEA: "Mikronoveloj pri la infana mondo, plenaj de 'kaŝita kaj obskura poezio'."

Anglalingva traduko, The Foolish Children, aperis ĝuste antaŭ jaro.

2017-11-27

Mikronoveloj (1)

Liven Dek atentigas pri nova kategorio en la Belartaj Konkursoj: mikronoveloj. Li kaj tradukas kaj verkas originalajn mikronovelojn. Jen lia libro da originaloj:

Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj kun suplemento) de Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz). Novjorko: Mondial, 2012.

Jam delonge eminentas la hungara verkisto István Örkény. Oni trovos kelkajn samspecaĵojn en Hungara Antologio (1983). Komencu per:

Uz-instrukcio al la “Unuminutaj noveloj” de István Örkény, trad. Lajos Tárkony.

Estas tuta volumo da tiaj noveletoj en Esperanto:

Unuminutaj noveloj de István ÖRKÉNY, red. István ERTL. Berkeley, CA: Bero, 1994.

Eldoniĝis tri volumoj da mikronoveloj el Ĉinio, kaj unu el Japanio:

Mikronoveloj de Sin'iti Hosi de Sin'iti HOSI, trad. Kikunobu MATUBA. Tokio: Libroteko, 1983.

Cetere, ekzistas dise en la Interreto multaj mikronoveloj, eĉ volumo:

Malgranda stacidomo kaj aliaj mikronoveloj, el la ĉina trad. Miaohui.

Estas pluraj terminoj sub kiuj aperas ĉi tiu ĝenro. En Esperanto, la koncernaj vortoj estas: mikrofikcio, mikronovelo, mikrorakonto, minirakonto.

Mi jam serĉis ĉiujn. Por plua esplorado interrete, per Google serĉu laŭ la vorto ‘mikronovelo’.

Vi trovos ĉiujn menciitajn informojn kaj pluajn ĉe mia retpaĝo kie aperas:

Maksimanlibro de la minirakonto de Luis Britto García, trad. Jorge C. Mosonyi, el Venezuela Stelo [Organo de Venezuela Esperanto-Asocio], 33-a Jaro = N. 77 = 2-a Semestro 2005.

Ĉi tiu estas tre amuza "manlibro" kiu, plena da paradoksaj esprimoj, laŭdas la trajtaron, potencon, kaj potencialon de mikrofikcio, do jen bonega enkonduko al la temo.

Mikrofikcio troveblas en multaj lingvoj. Ĝi estas elstara ĝenro ekzemple en la hispana (en Latinameriko) kaj la ĉina. Troveblas multo ankaŭ en la angla, kaj ankaŭ la koncerna literaturkritiko.

La esenco de la ĝenro estas pripensinda. Ŝajnas, ke por esti efikeca, ĝi devas esti baze prozo, eĉ kun aliaj trajtoj. Poemo ankaŭ densigas tekston, sed la fakto, ke temas pri rakonto provizata per minimumaj detaloj kiuj implicas tutan bildon kiun la leganto devas mem plenigi, estigas la potencon de ĉi-speca teksto. Unuavide ĝi eble ŝajnas simpla, sed, simile al verki aforismon, oni devas intense cerbumi por verki mikronovelon. Studante ĉi tiun ĝenron, oni konstatos kaj plu pripensos la trajtojn kaj esprimrimedojn de ĉiaspecaj literaturaj tekstoj.

2017-05-21

Sferoj 5: sciencfikciaj noveloj de virinoj (1)

Sferoj 5 (1987) estas speciala numero da tradukitaj sciencfikciaj noveloj de virinoj, antologio el la serio Sferoj, eldonita de Grupo Nifo. Kompilis ĉi tiun volumon Miguel Gutiérrez Adúriz, Jen la enhavo:
Antaŭparolo
Maria kaj Joĉjo de Naomi Mitchison (tradukis el la angla William Auld)
La koncerto de Hana Pěchulová (tradukis el la ĉeĥa Adolf Staňura)
Bezonata sperta virgino de Johanna Sinisalo (tradukis el la finna Pekka Virtanen)
La operacio de Ingeborg Sulkowsky (tradukis el la germana Eckhard Bick)
La Drako-Damo de Elia Barceló (tradukis el la hispana Liven Dek)
Miriel de Zefia Beszczyńska (tradukis el la pola Wojciech Usakiewicz)
La spaco de vivo de M. Ĉudakova (tradukis el la rusa Vl. V. Ĉarin)
Kiam ŝanĝiĝis de Joanna Russ (tradukis el la angla Karl Pov)
Naomi Mitchison ĉ 1920
Mi ankoraŭ ne trovis ion ajn pri la jenaj aŭtoroj en la angla lingvo:
Hana Pěchulová (ĉeĥa)
Ingeborg Sulkowsky (germana)
Zofia Beszczyńska (pola)
Sed jes pri Marietta Chudakova [Ĉudakova]:
Stories by Soviet Women Authors Pre-1969: “The Useless Planet” (1967), Olga Larionova, “The Astronaut” (1960), Valentina Zhuravlyova, “Life Space” (1969), Marietta Chudakova by Joachim Boaz (2016.12.11)
Boaz laŭdas la originalan koncepton de "La spaco de vivo." (La angla traduko "Life Space" troveblas en la antologio World's Spring, kiun mi ne havas.) Kaj ĝi ja estas interesa. Iu homo estas limigata ne de tempo, sed de spaco. Li povas movi sin libere tra tempon, do ne mortos kun la antaŭeniĝo de la tempo, sed lia spaco ŝrumpiĝas kaj li mortos kiam lia spacamplekso nuliĝos,

Notu ankaŭ, ke Valentina Zhuravleva troveblas en la angla kaj en Esperanto,  kaj jen en la angla pere de Esperanto:
Starluma Rapsodio” de Valentina Ĵuravleva, tradukis Aleksej I. Verŝinin
Johanna Sinisalo de Finnlando estas konata en la anglofona mondo. Ie iu mencias la ĝis tiam netradukitan novelon "Bezonata sperta virgino," Ankaŭ Elia Barceló de Hispanio iom aperis en la angla. La jena anglalingva artikolo pri sciencfikcio en Hispanio mencias la novelon "La Drako-Damo." Mi ankoraŭ trovis nek unu nek la alian novelon anglalingve.

La Antaŭparolo emfazas la gravecon de "La Drako-Damo." Jen alia aserto: trovi verkistinojn de sciencfikcio estis malfacila tasko (t.e. ĝis 1987).

2016-11-06

Karel Čapek & Esperanto (12): Liven Dek pri "Dioj, homoj kaj robotoj"



Kiu kreis la homon? Kiucele? Liven Dek proponis plurajn pensigajn ideojn pri "Dioj, homoj kaj robotoj" en la 25a IEK okazinta en Svitay en 2012. La deirpunkto de lia prezento, kies titolo estas "Kion faris poste Rust?", rilatas al roboto rolanta en lia sciencfikcia novelo "Rust'".