Miĥalski & Majakovskij
![]() |
| Eŭgeno Miĥalski |
- Amaj melodioj: III de Eŭgeno Miĥalski
- “Al memoro de Majakovskij” de Eŭgeno Miĥalski
Kiel evidentas en la poemaro Prologo (1929), Miĥalski sopiris al nova mondo, tiel profetante pri la 'os', kaj li ankaŭ estis pioniro de poezia stilo en Esperanto. Do, du-kiale, ne surprizas ke Eŭgeno Miĥalski entuziasmus pri la avangarda sovetrusa poeto Vladimir Majakovskij.
La centrigo de politika potenco de Stalin fine de la 1920aj jaroj efikis ankaŭ fini la viveblecon de la arta avangardo. Majakovskij mortpafis sin je la 14-a de aprilo 1930. Miĥalski verkis la omaĝan poemon la 26-an de junio 1930. Miĥalski fariĝus viktimo de la Stalina teroro; li estis mortpafita la 15-an de oktobro 1937.
Ĉi-poeme oni trovas laŭdadon de la novo kontraŭ kaduka kaj filistra sociordo, en kombino kun la pionira lingvaĵo de Miĥalski. Ĉi tiu poemo finfine aperis kaj estas la lasta poemo en Plena Poemaro 1917-1937, antologio de Miĥalski redaktita de William Auld kun enkonduko de Krys Ungar (Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1994; p. 175-176).
Do jen funebro fare de Miĥalski pri Majakovskij. Kaj ni, la posteuloj, funebras pri Miĥalski.







